Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 343: Linio 343:
::Rebonvenon ĉe ni. Mi ĝojas, ke vi nun denove estas aktiva.
::Rebonvenon ĉe ni. Mi ĝojas, ke vi nun denove estas aktiva.
::Ĉu vi eble konas {{uzanto2|Lumass}}? Li estas el Brazilo kaj ial havas malfacilaĵojn vikipediumi. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 09:44, 9 mar. 2021 (UTC)
::Ĉu vi eble konas {{uzanto2|Lumass}}? Li estas el Brazilo kaj ial havas malfacilaĵojn vikipediumi. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 09:44, 9 mar. 2021 (UTC)
:::{{@|Tlustulimu}} Jes, mi jam akiris novan ekipaĵon. Tiu eta ekrano de poŝtelefono vere ne plaĉas al mi.
:::Ne, mi ne konas lin/ŝin. Sed mi legis viajn diskutojn kaj volas helpi. Dankon por la atentigo. [[Vikipediisto:Castelobranco|<span style="color:#778899; font-family:Verdana; font-size:1em;">CasteloBranco</span>]]<sup>[[Vikipediista diskuto:Castelobranco|<span style="color:#00008b;">diskuto</span>]]</sup> 23:51, 11 mar. 2021 (UTC)


== Uzantonomo ==
== Uzantonomo ==

Kiel registrite je 23:51, 11 mar. 2021


Administrejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri administraj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. demandoj kaj petoj al administrantoj, raportoj pri vandalismo, redaktomilitoj, interrilataj problemoj, ktp.
Administrejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Elstaraj kaj legindaj artikoloj

Saluton. En la koncernaj listoj atendegas kelkaj kandidatoj por la statuso de elstaraj kaj multaj por tiu de legindaj artikoloj, kelkaj dum jaroj! Eĉ kelkaj markitaj kiel jam pritraktitaj aŭ ankoraŭ montras la kandidatecon en la artikolo aŭ ne estas en la koncerna listo de akceptitaj artikoloj. Mi volas laborigi neniun: se oni rajtigas kaj lernigas min fari tion, mi faru.--kani (diskuto) 11:49, 20 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Faŝisto

Saluton. De antaŭ nelonge agadas nova vikipediisto kiu metas novajn artikolojn. Ĝis tie neniu problemo. Ankaŭ la enhavo de la artikoloj ne estas problemiga, kvankam plej partoj temas pri naziistoj aŭ kontraŭjudaj temoj. La ankoraŭ neregistrita vikipediista nomo estas BoiaChiMolla1492. Boia Chi Molla estas slogano uzata lastatempe ege provoke fare de novfaŝistoj kaj 1492 estas la jaro kiam oni forpelis la judojn el Hispanio. Do, mi ne scias ĉu iu vidas tialojn por almenaŭ esti atentemaj pri la agado de tiu kiu iel fanfaronas kiel novfaŝisto. Mi komprenas, ke fanfaronado de tro radikalaj kaj eĉ perfortemaj idearoj iras iel kontraŭ la spirito de Vikipedio, sed mi ripetas: ĝis nun neniu problemo pri la enhavo.--kani (diskuto) 22:51, 24 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi sekvas la kontribuojn de tiu vikipediisto kaj ĝis nun estas nenio problemiga en la enhavo de la artikoloj.--kani (diskuto) 19:41, 3 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

New Wikimedia password policy and requirements

CKoerner (WMF) (talk) 21:21, 6 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Sama artikolo

János Józsa (hidrologo) kaj János Balázs Józsa temas pri la sama persono. Ili ambaŭ estas miaj kreaĵoj, do mia eraro. Bonvolu fari la kutiman necesan procezon, aŭ alinomi aŭ forstreki iun.--Crosstor (diskuto) 14:25, 10 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, kara. Vi petis unuigon de tiu artikolo János Balázs Józsa kun János Józsa (hidrologo), ĉar temas pri la sama persono. Mi povas fari tion rapide, sed mi preferas informi al vi, ke certe ankaŭ vi mem povas fari ĝin. Se ne, memorigu tion al mi kaj mi faros. La procedo estas jena: 1 decidu la artikolon savotan, 2 prenu la detalojn de la alia (nesavota) kiuj mankas en savota kaj kopiu ilin tien, 3 malfermu la redaktopaĝon de la nesavota artikolo, tie forviŝu la enhavon kaj kiam la paĝo estu blanka per Pliaj iloj estas sageto kiu indikas dekstren, fakte plej dekstre inter la bildo por Tabelo kaj la bildo por Bilda galerio, klaku tie kaj en la spaco metu la titolon de la savita artikolo, 4 publikigu kaj la nesavita titolo restos alidirektilo al la savita. Mi esperas, ke mi bone klarigis, sed mi ripetas: se okazos malsukceso, diru kaj mi faru.--kani (diskuto) 11:07, 13 dec. 2018 (UTC)[Respondi]
Laŭ via deziro. Mi lasis János Józsa (hidrologo) kiel plej kompleta. La alia restos kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 11:57, 13 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

ArnoLagrange

Saluton. Aperis artikolo Arik Einstein kreita de TMLN123 kun unura redakto (nome la krea) kaj en la artikolo aperas averto ke Ĉi tiu artikolo estas redaktata de ArnoLagrange. Mi supozas, ke temas pri eraro, sed mi ne avertis TMLN123 ĉar ŝajne estas novulo, kiu ankoraŭ ne uzis sian diskutpaĝon.--kani (diskuto) 11:11, 13 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Azia jaro

Mi deklaras tiu ĉi jaron Azia jaro, ĉar nekonata japano kreas amase strangajn artikolojn sen kategorio, sen lingva ligilo, sen, sen sen... Ŝajnas, ĉiuj administroj kaŝiĝis, vivu la Azia jaro!--Crosstor (diskuto) 05:33, 12 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

La artikoloj kiujn li kreas estas amaso da ĝermetoj, aŭ nur vandalismo. Ĉu ni blokos lin?--Salatonbv (diskuto) 04:10, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Tio ne estas mia kompetenteco, tamen estus bona admoni lin tuj fari eblajn lingvajn ligilojn, kategoriojn, enkondukajn frazojn, referencojn. Se li ne faras tion, bloku lin!--Crosstor (diskuto) 07:29, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Dum oni trovas solvon, mi klopodos iom organizi la enhavon en malpli da artikoloj kaj konverti tiujn strangajn artikolojn en alidirektiloj, se eblas, kvankam mi nek estas fakulo pria nek komprenas la intencon de la aŭtoro. Mi kutime lunde revizias la strangaĵojn de la semajno kaj, kiam mi alvenos tien, mi esploros solvon. Krome mi apogas la nepran forbaron, ĝis oni povos kontakti kun tiu kaj montri la ĝustan vojon.--kani (diskuto) 11:50, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Post tio mi vidis ke Salatonbv jam kontaktis la aŭtoron kaj ke li forigos la tutan artikolaron. Do, mi faros nenion.--kani (diskuto) 12:49, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Jes, mi ne forbaros lin, sed forigos la artikolojn kiam mi havos tempon. Atendu min.--Salatonbv (diskuto) 10:08, 15 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Peto solvi probleman okazon de renomado

Mi provis aranĝi, ke estu paĝo "Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de Usono" anstataŭ la ĝisnuna "Kontrolnumero de la Kongresa Librejo", sed mia provo fiaskis. Mi ricevis la averton "La paĝo estas jam alinomita" kaj finfine mi nur kreis la paĝon "La Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko", kie la artikolo estas troa kaj mankas "de Usono".

Ĉu iu administranto povas aranĝi la aferon? La paĝo "La Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko" estu alinomita "Kontrolnumero de la Kongresa Biblioteko de Usono". La aliaj paĝoj estu tute forigitaj – neniu alidirektilo estas bezonata. La komplika situacio devenas de iama kampanjo de Vikipediisto Dima41 meti ĉie la vorton "librejo" anstataŭ "biblioteko", kio kaŭzis multan konfuzon. --Surfo 17:53, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 10:12, 15 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono por volontaj redaktistoj

Saluton! Mi ĵus afiŝis ĉi tiun peton ĉe Traduka helpo, sed mi vidas ke neniu respondis al IceFlow (2008) aŭ Htc3594 (2010) pri la sama peto. Reddit ankoraŭ ne helpis min.

Kontraste kun la angla kaj franca Vikipedioj, al kiuj mi kontribuas momente, ne aperas specifan grupon de volontaj redaktistoj. Ekzemple, la angla vikikomunumo havas Peer Review kaj la franca havas Projet Traduction. En ambaŭ, estas iu ŝablono kiu povas esti metita direkte en la kodo kaj kiu komencas la peton por revizio. Mi jam serĉis la Diskutejon kaj Ŝablonejon kaj siajn arĥivojn. Ĉu io simila ne ekzistas ĉi tie?

Dankon! --Spade6179 (diskuto) 03:14, 9 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ankoraŭ. Ŝajnas, ke la ekvivalento al kion mi priskribis estas la sistemo de markitaj versioj, kiu sufiĉas! Vi povas arĥivi tiun ĉi. --Spade6179 (diskuto) 05:57, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Elstaraj kaj legindaj artikoloj

Saluton. Antaŭ tri monatoj mi metis tiun sekvan alvokon kaj ĝis nun venis neniu reago. En la koncernaj listoj atendegas kelkaj kandidatoj por la statuso de elstaraj kaj multaj por tiu de legindaj artikoloj, kelkaj dum jaroj! Eĉ kelkaj markitaj kiel jam pritraktitaj aŭ ankoraŭ montras la kandidatecon en la artikolo aŭ ne estas en la koncerna listo de akceptitaj artikoloj. Mi volas laborigi neniun: se oni rajtigas kaj lernigas min fari tion, mi faru. Nun mi ripetas la alvokon kaj proponas ion pli precizan kaj facile plenumeblan. Temas pri la artikolo Dua mondmilito, kiu estis proponita por kategorio Leginda artikolo, havas ĝis nun 12 porajn voĉojn kaj neniun kontraŭan. Ĉu eblas jam kategorii la artikolon? pri kiu fakte jam antaŭ jaroj oni diskutis la temon, sed tiam ĝi estis tute alia.--kani (diskuto) 11:33, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Farita por la artikolo Dua mondmilito. Dankon. Nun mankas la aliaj proponitaj. Redankon.--kani (diskuto) 00:43, 25 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Malesperantista vikipediisto

Saluton. Uzanto:פארוק, kiu eĉ ne kapablas verki sian esperantan paĝon kaj neniam respondis al diversaj alvokoj en sia diskutpaĝo, plej verŝajne ĉar li nek komprenas Esperanton nek la anglalingvan funkciadon de Vikipedio, revenas al laborigo de aliuloj. Li eniris por la unua fojo en 2012, dum 2015 kaj 2016 ricevis kelkajn alvokojn al lernado de Esperanto kaj ne uzado de aŭtomataj tradukiloj, sed li revenis al tio, post esti dumtepe barita. Mi petas denove ties baradon dum kelkaj jaroj. Male, mi devos peti forigon de ĉiuj liaj novaj artikoloj.--kani (diskuto) 01:03, 17 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi avertis lin, ke post aperigo de plia nelegebla artikolo li estos barita. Espereble li komprenos.RG72 (diskuto) 10:19, 11 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Nomoj en la vikimedia movado

Saluton, en la movado vikimedia oni nuntempe diskutadas pri la nomoj de movadaj objektoj, konsiderante, ke "Vikipedio" (Wikipedia) estas multe pli konata ol "Vikimedio" (Wikimedia). Al retlisto de ELiSo venis peto de WMF diskuti la aferon. Mi jen atentigas pri tiu cxi pagxo. Sincere, --Ziko (diskuto) 18:34, 30 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Roboto

Nuntempe roboto LiMrBot estas aktiva kaj kreas ĝustigojn. Ĉu administranto povus doni statuson memkontrolanto, ĉar amase naskiĝas nekontrolitaj paĝoj? --Crosstor (diskuto) 08:48, 11 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Jam ĝi havas tiun statuson. Ĝi nur ne estas patrolanto, do ne povas memstare patroli artikolojn, kio estas apenaŭ inda por la roboto.RG72 (diskuto) 10:18, 11 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Cc-by-sa-all

Saluton, bonvolu ŝanĝi kategorion el Kategorio:Ŝablonoj por bildoj al Kategorio:Ŝablonoj por dosieroj en paĝo Ŝablono:Cc-by-sa-all. Tiu paĝo estas protektita. Dankon. --LiMr (diskuto) 19:52, 14 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite --KuboF Hromoslav (diskuto) 13:47, 29 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Forigenda

Forigenda estas kiel Ĝ13 Iván, sed tiel, ke Iván (vilaĝo) restu netuŝita! La kutima ŝablono faras ligon ankaŭ al Iván (vilaĝo), tial mi ne metis la ŝablonon. --Crosstor (diskuto) 13:03, 16 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Vandalo

En artikoloj Listo de tramlinioj en Liberec‎ ktp vandalo metis ŝablonon, zorgo pri tio necesas!--Crosstor (diskuto) 11:45, 22 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi nuligis ĉiujn liajn redaktojn kaj blokis lin por unu monato.RG72 (diskuto) 04:47, 23 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon! --Crosstor (diskuto) 05:35, 23 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Peto por rajto de interfaca administranto

Dum longa tempo, administrantoj de Vikipedioj povis redakti tutvikiajn JS / CSS paĝojn. Por sekurecaj kialoj, tiu rajto antaŭnelonge estis transdonita al speciala grupo "interfacaj administrantoj". Nuntempe la ununura interfaca administranto en la Esperanta Vikipedio estas Tlustulimu.

Mi petas la rajtojn de interfaca administranto.

Ĉar dume ne ekzistas difinita proceduro por peti tiujn rajtojn, mi skribas ĉi tie en Diskutejo.

Mi jam antaŭe multe redaktis tiajn paĝojn, precipe aldonaĵojn (vidu historion) kaj iom ankaŭ Common.js kaj Common.css. Do, spertojn pri la afero mi jam havas.

Nun mi estas en Vikimanio 2019 kaj mi partoprenas sesion por pliefikigo de MediaWiki:Common.css (tiu paĝo en nia Vikipedio estas granda kaj tiel ĝi malrapidigas ŝutadon). Por povi fari tiujn redaktoj bone, mi bezonas la rajton de interfaca administranto. Ankaŭ, mi foje estas petata redakti aldonaĵojn, ekz. MediaWiki:Gadget-markadmins.js, kiu markas administrantojn, sed sen la rajtoj mi ne povas.

Dankon! --KuboF Hromoslav (diskuto) 13:40, 14 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

@Alaudo, DidiWeidmann, kaj Tlustulimu: --KuboF Hromoslav (diskuto) 13:52, 14 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi ne kontraŭas. Sed mi ne scias, ĉu mi iomete atendu opinion de pliaj uzantoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:16, 14 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:50, 15 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Fenikals (diskuto) 12:24, 18 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Fakte, nun mi pensas, ke pli indus vere krei oficialan procezon por peti tiujn rajtojn por ke estontece ni ne devu ĉiam peti en Diskutejo. Dume mi paŭzas mian peton kaj restartigos ĝin post kreo de tiu sistemo. Kaj, dume dankon pro via subteno ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:32, 15 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Statuson de mempatrolato

Saluton. Kiel mi povas akiri statuson de mempatrolato en Esperanta Vikipedio? --Fenikals (diskuto) 14:02, 20 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Listo de havendaj artikoloj

Saluton. Dum mia laboro por plibonigo de la artikoloj de tiu listo, mi konstatis, ke de tempo al tempo ne estis precize 1000 artikoloj, sed foje 999, 998 kaj tiel plu. Poste mi konstatis, ankaŭ ke ne ĉiam temas pri la samaj artikoloj, Foje kelkaj malaperas kaj kelkaj aliaj reaperas aŭ por la unua fojo aperas en tiu listo. Mi supozas, ke tio okazas pro du aferoj: unue ĉar foje okazas tajperaroj, iu deziras forviŝi linion kaj forviŝas ankaŭ alian nedezirate ktp. Krome iu ne scias (aŭ ne volas scii) ke tiu listo estas fiksa kaj modifas ĝin laŭ sia bontrovo. Oni supozas, ke tiu listo devenas el tio kio estas markita en la koncerna paĝo kiel "originala listo ĉe Meta". Mi pacience kaj formikece malfermis unu post alia tiun milon kaj poste la esperantan milon kaj mi trovis nekongruaĵojn. Precize, el la origina listo forfalis iam Plasto, Angkor Ŭat, Videoludo, Imperio Malio, Sumero, Majaoj, Internacia Monunua Fonduso, Nagarĝuno, David Hilbert, Spirado, Nematodoj, Moluskoj, Nervo, Kronika obstrukca pneŭmonopatio, Epilepsio, Gastroenterito, Vakcino, Elektromagneta radiado, Lineara algebro, Pomo, do totale 20. Kompreneble kompense estas markitaj kiel havendaj artikoloj kelkaj kiuj ne estis en la origina listo, nome Pulmo, Aŭtosporto, Elefanto, Fosilia brulaĵo, Jean Baptiste Joseph Fourier, Golfo (sporto), Homaranismo, Kosmoflugo, Paŭlo de Tarso, Traktato de Versajlo, Tridekjara milito, Modo, Penicilino, Realo, Spiro, Ĥolero, Animeo, Anuroj, Aztekoj, Bildliteraturo kaj Centjara milito, totale 21, el kiuj plej parto estis tiel markita en la jaro 2010 per roboto de Vikipediisto:Castelobranco. Mi supozas, ke li uzis pli ĝisdatigitan liston. Mi konsentas, ke la dua listo (aldonitaj artikoloj) estas ĝenerale pli interesa ol la unua (forigitaj artikoloj), sed mi volas ke tion oni sciu kaj ke oni diskonigu kriteriojn por modifo (aŭ pli bone por malmodifo) de la listo por eviti fuŝaĵojn. Ĉar tiuj artikoloj estas libere modifeblaj ĉiu ajn povas fuŝi la aferon. Mi tute ne deziras la restarigon de la forigitaj artikoloj (eble nur kelkjan malmultajn, sed kontraŭ kiuj?), inter alie ĉar dum tiuj naŭ lastaj jaroj multaj el la aldonitaj ege plialtigis sian enhavon, dum la aliaj ne tiom. Do, mi profitas la okazon por rememorigi, ke neniu, kiu scias, ĝisdatigas la statistikan tabelon. Kaj ke eble iu teknikisto povus instali programon, ke evitu forigojn aŭ aldonojn.--kani (diskuto) 18:08, 2 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Granda laboro kaj bona ideo! Dankon kara. Bedaŭrinde mi mem estas teknika nula, sed espereble iu el administrantoj sukcesos plenumi tiun taskon per roboto aŭ alimaniere. RG72 (diskuto) 09:20, 4 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, mi ne scias multe pri tio. Bonvolu korekti min, se mi malpravus. La laboro havas tri fazojn:
  1. Unua fazo - Ĝisdatigo de listoj:
  2. Dua fazo - Ĝisdatigo de artikoloj en ĉi tiuj listoj - aldono aŭ forigo de Ŝablono:Havenda artikolo
  3. Tria fazo - Ĝisdatigo de tabelo de historio de stato - Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj#Kresko de la Vikipedio en Esperanto
Laŭ mi, la dua fazo estas facila por mia roboto. Mi povas prepari ion por la tria fazo kaj fari tion duonaŭtomate (eĉ por malnovaj monatoj). Sed la unua fazo ŝajnas pli malfacila. Mi devos pli analizi tion.--LiMr (diskuto) 19:43, 5 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, mi uzas alian sistemon de ĝisdatigo. Mi havas aŭtomatajn helpajn listojn, sed mi faras tion permane.--LiMr (diskuto) 11:40, 7 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi pardonpetas. Mi perdiĝas en tiaj teknikaĵoj. Mi scias nur, ke nun estas 998 artikoloj anstataŭ 1000. Mi povus simple elekti inter tiuj originaj artikoloj kiuj perdis sian markilon. Tamen mi vidas, ke kelkaj artikoloj kiuj havis la markilon antaŭ unu semajno jam ne havas ilin kaj inverse.--kani (diskuto) 01:13, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, nuntempe la unua kaj dua fazo estas farita. Tio estis pli malfacila, ĉar listoj havis aliajn strukturojn. Nuntempe la strukturoj estas samaj. Ĉefe precize 1000 artikoloj estas en la angla listo, precize 1000 artikoloj estas en esperanta listo kaj precize 1000 ŝablonoj (markiloj) estas en artikoloj. Sed mi forigis du alidirektojn kaj kreis ĝermojn. Oni devas plilongigi ilin: Nuklea armilo (Nuclear weapon) kaj Elektromagneta radiado (Electromagnetic radiation). Oni povas uzi originajn artikolojn: Atombombo kaj Elektromagnetismo (aŭ Elektromagneta ondo).--LiMr (diskuto) 08:10, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi esperas, ke la tria fazo (la tabelo) estos pli facila. Mi faros tion. Mi supozas ke esperanta Vikipedio akiros pli bonan pozicon en listo de ĉiuj Vikipedioj :) --LiMr (diskuto) 08:17, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
La tria fazo (Ĝisdatigo de tabelo de historio de stato) estas farita. Nun iu povus plilongigi ĉi tiujn artikolojn. :) --LiMr (diskuto) 16:14, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon. Nun estas certe 1000 artikoloj. Krome la tabelo estas ĝisdatigita. Dankon. Mi faros mian eblon por plibonigi la rezulton en tiu listo. Estus konvena ke iu kiu povas helpi en artikoloj pri matematiko, fiziko kaj kemio helpu ĉefe en la artikoloj kiuj estas sub 10 000 bitokoj. Tio ne estas malfacila kaj traduko helpas.--kani (diskuto) 01:05, 9 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, mi devis anstataŭi vian redakton de Elektromagneta radiado per Elektromagneta ondo. Plue mia roboto plibonigis 747 el 1000 ĉi tiuj artikoloj. --LiMr (diskuto) 19:35, 9 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Changing of .png -> .svg

Hello. As some of the fellow users might already know, I occasionally come over to change files from jpg/png -> svg. Currently, I'd like to proceed to change some Japanese subway-related icons from png -> svg. As there are quite an amount of changes to be made, ~ 329, I would like to ask if I can use a global replace script (bot-like edits) to replace all of them instead of replacing them one by one.

Files

If there is a flood flag, I'd appreciate if I can get it for a few hours so I won't flood the recent changes. Sorry if this is the wrong place to ask and sorry for using English. Cheers :) 大诺史 (diskuto) 18:57, 27 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Iu kreis artikolĝermon kun fuŝa titolo G.Prinzi. Mi klopodis alinomigi al Giuseppe Prinzi, sed ŝajne tiu titolo estas malpermesita. Kial?--kani (diskuto) 23:10, 1 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Forbari rasistan stultulon

Iu idioto vandalas en Afrik-usonanoj. Mi ne havas privilegion forbari lin, nek trovas ĝuste nun la taŭgan lokon por anonci forbarendajn IP-adresojn. Se iu legas tion ĉi, bonvolu protektu nian Vikpedion kontraŭ tiu sentaŭgulo kaj forbaru lin por ĉiam. Dankon! Moldur (diskuto) 11:02, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via atentigo. Mi ĵus legis sur la paĝo pri la kontribuoj de la IP-ulo, ke li eĉ ĝenerale estis forbarita. Sed nur por unu tago. Mi esperas, ke li ne revenos. Se tamen li revenos eble eĉ kun alia IP-adreso, mi aŭ alia administranto devos forbari lin. --Tlustulimu (diskuto) 15:07, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Koran dankon, amiko Tlustulimu! Moldur (diskuto) 17:23, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Iloilourbo

Bonvolu forigi en Iloilo la alternan nomon Iloilourbo, ĉar jam estas aparta artikolo Iloilo (urbo). --Crosstor (diskuto) 15:14, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

CALABARZON

Bonvolu forigi alinomadon-aldirekton CALABARZON, ja en la teksto estas legebla, ke Laguno (provinco) estas parto de CALABARZON. Estu aparta CALABARZON kaj Laguno (provinco). --Crosstor (diskuto) 11:10, 1 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

János Cs. Gál (Cségál) kaj János Gál estas la samaj personoj. Bonvolu fari la unuiĝon! --Crosstor (diskuto) 08:57, 11 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Simple transloku ĉiujn informojn je unu artikolo (prefere tiu kun intervikioj) kaj marku la duan kiel forigindan. Same kiel pri aliaj similaj kazoj. RG72 (diskuto) 12:25, 11 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

IP-ulo kaj artikoloj pri ĥemiaj elementoj

Saluton. Hodiaŭ denove IP-ulo (139.47.21.189 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois)) fuŝis alilingve (fakte hispane) artikolojn pri ĥemiaj elementoj, do pri Cerio kaj Torio. Mi ĵus forbaris lin. Sed tio verŝajne ne longe efikos, ĉar nur la du komencaj partoj de lia IP-adreso restas la samaj, dum ke la du lastaj partoj ĉiam ŝanĝiĝas. Do, kion fari? Verŝajne ni bezonas misuzan filtrilon. Kiu scias, kiel fari ĝin? Mi jam delonge ne plu kreis tiajn filtrilojn. :-( Krome mi supozas, ke ĉiam temas pri la sama ulo, kiu jam ekde kelkaj semajnoj foje ĝenas nin per siaj hispanaĵoj, kiuj estas metitaj ĉi-kaze en la malĝusta vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 18:31, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

En Cerio fuŝis la 12-an de aprilo 139.47.22.55 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) dufoje kaj en Torio unufoje samtage. --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
La 19-an de aprilo 139.47.20.244 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) fuŝis la artikolojn pri Lantano kaj Aktinio.
La 18-an de aprilo 139.47.19.177 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) kaj 139.47.23.78 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) fuŝis la artikolon pri Aktinio. Mi supozas, ke ĉiam temas pri la sama ulo, kies IP-adreso laŭ whois-servilo, malrekte demandita per la ĉiteksta GeoIP-ligilo, ĉar la ĉitiea Whois ne funkcias, venas el Hispanio. Kaj li skribas en nia Vikipedio hispane. La kialon mi ne scias. --Tlustulimu (diskuto) 19:22, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Post la korekto de {{uzanto2}} pro la ne plu ĝuste funkciinta ligilo por "Whois", mi ĵus denove testis ĉe la unue menciita IP-adreso, el kiu lando venas la IP-ulo. Temas pri Hispanio. --Tlustulimu (diskuto) 07:38, 29 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

JavaScript errors

Hi, everyone. As you may or may not know, there are JavaScript errors on this project. The errors are TypeError: Cannot read property 'profile' of undefined and Uncaught SyntaxError: Unexpected token . To fix the first error,
( function ( mw, $ ) {
    var profile = $.client.profile();
    if ( profile.name === 'msie' && profile.versionNumber === 8 ) {
        mw.hook( 'wikipage.content' ).add( function ( $content ) {
            $content.find( '.hlist' ).find( 'dd:last-child, dt:last-child, li:last-child' )
                .addClass( 'hlist-last-child' );
        } );
    }
}( mediaWiki, jQuery ) );

can be removed from MediaWiki:Common.js because it is only relevant for Internet Explorer 8, and that browser is not served JavaScript any more.

The second error is probably about an unsafe character and could be difficult to find. I recommend that you fix the warnings that the code editor complains about. Once that's done, the code editor might be able to find where the special character is.

Feel free to ping me if you need help or have any questions. Nirmos (diskuto) 05:01, 17 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Galicia 15 - 15 Challenge

Wikipedia:Galicia 15 - 15 Challenge is a public writing competition which will improve improve and translate this list of 15 really important articles into as many languages as possible. Everybody can help in any language to collaborate on writing and/or translating articles related to Galicia. To participate you just need to sign up here. Thank you very much.--Breogan2008 (diskuto) 13:54, 12 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Defio de dek du apostoloj de Irlando

La Defio de dek du apostoloj de Irlando estas eldona konkurenco serĉanta krei kaj plibonigi artikolojn pri la dek du apostoloj de Irlando. Iu ajn en ajna lingvo povas aboni kaj kunlabori konstrui aŭ traduki artikolojn rilataj al la dek du apostoloj. Medaloj kaj realaj ikonoj estos rekompencitaj al la gajnontoj. Por partopreni, oni devas aboni ĉi tie kaj komenci kunlabori. Dia Duit! Leefeni de Karik (diskuto) 19:36, 29 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

National Museum of Brazil

Saluton!

Please, someone could translate the articles Museu Nacional and Incêndio no Museu Nacional do Brasil em 2018 into Esperanto? We already have the Informo translated, but would be helpful if we have the articles to link with the Informo. Thanks, Erick Soares3 (diskuto) 19:47, 6 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Listo de havendaj artikoloj

Saluton. Oni ĵus alvenis al 300 artikoloj en la Kategorio:Havendaj artikoloj pli grandaj ol 30 kB, tio estas en la plej alta kategorio. Oni supreniris el 100 al 200 dum du jaroj, kaj el 200 al 300 dum du postaj jaroj, sed dum la du antaŭaj jaroj estas bone registritaj en la koncerna statistika paĝo, nenio aperas el januaro 2017. Tiel mankas la evoluo de la farita laboro kaj gravaj informoj kiel la averaĝa grando, la rango ktp. Mi ne scias fari tion, nek scias ĉu mi, kiu ne estas administranto, rajtus fari tion. Sed mi dezirus scii ĉu la esperanta Vikipedio estas kapabla meti sin en la nivelo postulita de la situacio.--kani (diskuto) 22:57, 6 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Originala statistiko haveblas en m:List of Wikipedias by sample of articles - nur necesas malplenigi servilan kaŝmemoron por havi ĝisdatan statistikon (aldonante: ?action=purge post la url). --Dominik (diskuto) 05:38, 5 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ne komprenas kiel tio helpas. La tabelo fiksiĝis en januaro 2017.--kani (diskuto) 18:29, 31 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Strangaj karakteroj ĉe referencoj

Saluton, ĉu iu povas klarigi al mi kial aperas tiom da nekompreneblaj karakteroj en la referencoj de la propila izobutirato kaj aliaj artikoloj kun referencoj? Mi ne sukcesas kompreni, kial tio ne aperas en la antaŭaj artikoloj, sed aperas en la nunaj. Dankegon!!! Claudio Pistilli (diskuto) 10:39, 23 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Sama problemo subite aperis (kaj poste malaperis) en multaj artikoloj. Vidu: Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo. - Moldur (diskuto) 17:18, 23 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Romancaj filmoj

Saluton, Kategorio:Romancaj filmoj havas tute neakcepteblan titolon, ankaŭ Romantikaj filmoj aŭ Romantismaj filmoj estus neakcepteblaj kiel malbonaj tradukoj de alilingvaj titoloj; ĝi devus esti Amaferaj filmoj aŭ Amhistoriaj filmoj. Sed mi ne scias ĉu simpla alinomigo sufiĉus. Mi supozas, ke ne.--kani (diskuto) 18:33, 31 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Kani. Mi konsentas ke «romanca» estas maltaŭga traduko. Ŝajne por plena alinomigo, oni devus ankaŭ en la apartenantaj artikoloj ŝanĝi ĉiujn ligilojn al tiu kategorio. Ĉu estas interkonsento ke «amafera» estas la plej preferinda traduko? Elkore, Aŭdrea 22:12, 14 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ankaŭ konsentas, ke indas alinomi tiun kategorion. ~nmaia d 02:22, 15 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Bone. Ankaŭ indas rimarki, ke temas ne nur pri ŝanĝo de kategorio: ankaŭ la enhavo de la listigitaj artikoloj estas lingve misa. Do, mi iom post iom kontrolos. Elkore, Aŭdrea 02:38, 27 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Homoj de permakulturo

Bonsoir,
Je m'exprime en français car je ne maîtrise pas l'espéranto.
En modifiant les catégories relatives à la permaculture, j'ai vu qu'il y avait deux articles Kategorio:Homoj de permakulturo / Q19402588, et Kategorio:Permakulturistoj / Q8758057.
Pour moi, il s'agit des mêmes choses et donc je fusionnerais l'ensemble.
Qu'en pensez-vous ? Cela permettrait de lier l'article de la langue française à celui de la langue anglaise.
Cordialement
Nezdek (diskuto) 19:44, 15 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Traduction courte à l'espéranto - Mallonga traduko al Esperanto:
Ĉu kunigi la du kategoriojn Kategorio:Homoj de permakulturo / Kategorio:Permakulturistoj ? Ili ŝajnas samsignifaj.
Sincere, Moldur (diskuto) 21:01, 15 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Bot approval request

Hello everyone, mw:Multilingual Templates and Modules was started by Yurik to help in centralisation of templates and modules. There's a mw:Special:CentralAuth/DiBabelYurikBot for the same which was approved on mrwiki some time back. Is it possible to get the approval for same in this wiki as well? Capankajsmilyo (diskuto) 13:34, 19 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Esperanto: Jen peto pri aprobo de robota statuso por mw:Special:CentralAuth/DiBabelYurikBot, por helpo pri centraligo de ŝablonoj kaj moduloj. - Moldur (diskuto) 14:05, 19 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Pagxoj volante fotojn

Estos konkurso por aldoni fotojn al Vikipedioj pagxoj (jen la ligilo per Meta). Cxu iu ajn volas partopreni? Rachel Helps (BYU) (diskuto) 15:19, 13 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Urgent Help

Please help us translate the text (in bold) to your language Join WPWP Campaign to improve Wikipedia articles with photos and win a prize. Thanks for your help. T Cells (diskuto) 18:02, 7 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Invitation to participate in the upcoming WPWP Campaign

Hello Wikipedians,

This is to invite you to join the WPWP Campaign to help improve Wikipedia articles with photos and win prizes. The campaign will run from 1st July 2020 to 31st August 2020.

The campaign primarily aims at using images from Wikimedia Commons on Wikipedia articles that are lacking images. Participants will choose among Wikipedia pages without photo images, then add a suitable file from among the many thousands of photos in the Wikimedia Commons, especially those uploaded from thematic contests (Wiki Loves Africa, Wiki Loves Earth, Wiki Loves Folklore, etc.) over the years.

Please visit the campaign page to learn more about the WPWP Campaign.

With kind regards,

Thank you,

Deborah Schwartz Jacobs, Communities Liaison, On behalf of the Wikipedia Pages Wanting Photos Organizing Team - 21:32, 18 jun. 2020 (UTC)

Uzanto Alaudo

Alaudo nuntempe ne estas aktiva kiel administranto kaj burokrato. Ĉu ekzistas reguloj pri nuliĝo de tiuj statusoj en Esperanta Vikipedio? --Fenikals (diskuto) 11:52, 19 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Tio estas nur mia opinio. Origina regulo mankas pri tio. Mi jam plendis iam pri tio, mi sugestis, ke tiu administranto, kiu ne faras en jaro almenaŭ 12 vikipediajn agojn (7 artikolajn redaktojn kaj 5 admin.-ajn agojn), tiu estu forigita. Mia plano plaĉis al neniu, tamen estis konsento, ke tiu admin., kiu en jaro faras nenion, ricevu atentigon, se poste okazas nenio, la admin. rajto estu forprennita. Tiam kelkaj admin. estis forigitaj, sed nuntempe okazas nenio. Mi konjektas, ne li estas la sola, kiu faras nenion. Estas ebleco pri voĉdonado pri maladmininistriĝo. --Crosstor (diskuto) 12:23, 19 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
"Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita de stevardo. La maladministrantigo estu antaŭsciigata en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita uzanto. La posta re-administrantigo de la sama uzanto necesigu normalan baloton." (Vikipedio:Administrantoj#Maladministrantigo)
Mi ĉi tie petis maladministrantigon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:43, 19 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Via peto estis tre rapide plenumita. Dankon al Alaudo pri lia longjara servado kiel administranto kaj burokrato! --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:39, 19 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi petas al Tlustulimu (kiel la ununuran nuntempan interfacan administranton) ĝisdatigi MediaWiki:Gadget-markadmins.js forigante Alaudon de administrantoj kaj burokratoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:56, 19 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Mi ĵus aktualigis la interfacan paĝon MediaWiki:Gadget-markadmins.js. --Tlustulimu (diskuto) 18:36, 19 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

konkurso

Mi jam hieraŭ kreis artikolon por Azia monato, sed mankas anonca surfaco. Iu bonvolu krei ĝin! --Crosstor (diskuto) 05:51, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Okazis eta ŝanĝo en la maniero por aligi siajn artikoloj. Bonvolu sekvi Projekto:Azia_monato_2020#Partoprenu, specife necesas uzi la ilon, kiu estas ligita per la butono. Ĝuu la Azian monaton! ;-)] --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:59, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Global ban proposal for Kubura

Please help translate to your language.

Hello. This is to notify the community that there is an ongoing global ban proposal for Kubura who has been active on this wiki. You are invited to participate at m:Request for comment/Global ban for Kubura. Thank you.

— regards, Revi, delivered by MediaWiki message delivery (diskuto) 16:39, 17 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Resoneko

Saluton. En la lasta semajno nova uzanto Resoneko faris multajn ŝanĝojn ĉefe de artikoltitoloj pro malkonsento kun la ĝistiama literumado. Dekomence kaj supraĵe mi opinias, ke li pravas en multaj el tiuj ŝanĝoj, sed mi ne certas, ĉar mi ne regas la japanan. Ankaŭ mi ne scias, ĉu li regas la japanan, ĉar lia uzantopaĝo estas volapukaĵo kun neniu informo pri li mem. Jam RG72 avertis lin pri la protokolo por alinomado, sed li konfuze respondis kaj plu faras la samon. Li nur korektas kaj tute ne kontribuas per kreado aŭ ampleksigo de artikoloj. Fakte li tuŝis nek artikolon Japanio nek artikolon Japana lingvo, ambaŭ el la mil havendaj artikloj, el kiuj la unua bezonas vikipediigon kaj la duan pliampleksigon el pli ol 10 000 bitokoj al pli ol 30 000 bitokoj. Ĝuste nun mi pretis fari la unuan taskon, sed mi panikas, ke li komencu ŝanĝu ĉion. Mi klopodos kontakti kun li, sed mi opinias, ke li estas kontrolenda.--kani (diskuto) 22:23, 24 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Ankaŭ mi estas zorgita pri la redaktado tiom radikala, amasa kaj sen ajna interkonsento ene de la komunumo. Estus bone aranĝi diskuton prian aŭ konsulti fakulojn, ja tradicio de esperantigo de japanaj nomoj devas esti longa kaj evoluinta. RG72 (diskuto) 03:49, 25 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Tiu sekvas sian aferon kaj ne respondis al avertoj kaj komunikklopodoj.--kani (diskuto) 02:16, 7 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Eble ni priparolu tion en la ĝenerala diskutejo, se necese konsultante la Akademion de Esperanto pri reguloj rilate esperantigon de japanaj nomoj. Poste ni povos konfirmi aŭ nuligi ĉiujn redaktojn de tiu uzanto. RG72 (diskuto) 06:16, 7 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Vandalo

En la unua horo de la 7a de decembro vandalo ‎2804:d55:52e7:a700:c069:87f8:ddcc:6a50 vandalis kelkajn artikolojn, mi ne scias ĉu intence aŭ ne. Ĉiuokaze oni devos forbari tiun porĉiame.--kani (diskuto) 02:16, 7 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi blokis la fuŝulon. RG72 (diskuto) 06:15, 7 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Peto forigi historio de mia uzantpagxo

Saluton, mi sxatus visxi cxio historio de la pagxo. Mi ne havas la rajton mem fari sxajnas.--Denizo (diskuto) 14:27, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi deziras forigi tiun ĉi paĝon? RG72 (diskuto) 03:44, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
ne nur la historio de ĝi.--So9q (diskuto) 11:33, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Maladministrantiĝo

Saluton! Mi petas forigi mian administrorajton. Mia espero helpi administre apenaŭ prosperis. Mia vivo ŝanĝiĝis tiel, ke mi finfine ne fariĝis tia merita administranto, kiel mi deziris. Dankon, ĉiuokaze. Mi restos patrolanto kaj ordinara vikipediisto. Vikiano (diskuto) 14:21, 11 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Pardonon, mi ne sciis, ke necesas peti pri tio ĉe metavikio... Vikiano (diskuto) 17:08, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Nu, farite... ekde la 12-a de januaro mi estas denove neadministranto. Mi dankas al ĉiuj, kiuj iam min konsilis kaj helpis. Plej amike kaj vikiame Vikiano (diskuto) 22:23, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Forigi artikolon?

Bonvolu atenti la paĝon Diskuto:Gérard Gertoux, Theodoxa (diskuto) 11:31, 1 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, Theodoxa. Ĉar apenaŭ iu rigardas tiajn artikolajn diskutojn, mi proponas daŭrigi la diskuton sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Ĉu bone? Krome mi eĉ jam kreis proponon je forigo tie. Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:15, 1 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankegon. Tio certe estas la taŭga procedo. Mi bedaŭras, ke mi ne sufiĉe konis ĝin kaj devis dependi de via bonkoreco. Bonvolu pardoni la ĝenon, kiun mi kaŭzis. Theodoxa (diskuto) 21:13, 1 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Administranto

Saluton. Mi ĵus vidis, ke Castelobranco (diskuto | kontribuoj) – forigoj | protekto | forbaro lastfoje aktivis en nia Vikipedio antaŭ pli ol jaro, nome la 14-an de januaro 2020. Ĉu eble iu hazarde scias detalojn pri kialo? Laŭ nia regularo li devus jam perdi la statuson de administranto, ĉar li malaktivis ekde pli ol jaro. --Tlustulimu (diskuto) 17:19, 16 feb. 2021 (UTC)--Tlustulimu (diskuto) 17:19, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi perdis mian tekkomputilon! Mi ne ŝatas redakti per poŝtelefono, do mi esperis por aĉeti alian bonan ekipaĵo. CasteloBrancodiskuto 04:47, 9 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Castelobranco:. Ho, terure. Ĉu vi intertempe sukcesis akiri novan teknikon? - Ankaŭ mi ne ŝatas vikipediumi per poŝtelefono aŭ tabula komputileto. Antaŭ kelkaj jaroj mi foje provis redakti per mia tabula komputileto. Sed tio tute ne plaĉis al mi pro la malgranda ekrano kaj la malrapida tekniko.
Rebonvenon ĉe ni. Mi ĝojas, ke vi nun denove estas aktiva.
Ĉu vi eble konas Lumass (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)? Li estas el Brazilo kaj ial havas malfacilaĵojn vikipediumi. --Tlustulimu (diskuto) 09:44, 9 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Jes, mi jam akiris novan ekipaĵon. Tiu eta ekrano de poŝtelefono vere ne plaĉas al mi.
Ne, mi ne konas lin/ŝin. Sed mi legis viajn diskutojn kaj volas helpi. Dankon por la atentigo. CasteloBrancodiskuto 23:51, 11 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Uzantonomo

Saluton. Mi ĵus vidis, ke novulo kun la sufiĉe malserioze sonanta uzantonomo Roma Kot el Urbo de Bovinoj (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) aperis en nia Vikipedio. Ĉu ni akceptu lian uzantonomon? --Tlustulimu (diskuto) 18:21, 24 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Juĝante laŭ la redakto(komento)j, la uzanto estas sufiĉe serioza, bone sperta pri Esperanto, sed tre malsperta pri Vikipedio. Eble la uzantnomo havas tute seriozan fonon. - Moldur (diskuto) 07:40, 25 feb. 2021 (UTC)[Respondi]