Saltu al enhavo

Valona Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Valona Esperanto-Asocio (V.Esp-o) - france nun formale registrita je la nomo Espéranto Wallonie, sed kutime nomata laŭ la tradicia kaj multjardeka franca nomo L'Association pour l'Espéranto (APE) - estas senprofita asocio laŭ belga juro kies celo estas propagandi Esperanton en la franclingva parto de Belgio. Ĝia alvokiĝo estas kunigi aŭ kunigi ĉiujn simpatiantojn kaj evidente ĉiujn Esperanto-parolantojn en Valonio.

Kune kun Flandra Esperanto-Ligo kaj Esperantista Brusela Grupo ĝi konsistigas la ĉefe surpaperan organizaĵon Belga Esperanto-Federacio, la Landa Asocio de UEA en Belgio. UEA ne rekonas regionajn asociojn.

La valona asocio havas sian sidejon en Éghezée kaj kvarfoje jare eldonas la bultenon Espéranto en marche.

Estraro kaj aktivuloj

[redakti | redakti fonton]

Estraro 2024-2028

[redakti | redakti fonton]
Administranto de la retejo: Patrice Van De Velde
Administrantoj: Jean-Pol Sparenberg, Eric Nemes, Pierre Simon, Catherine Royaux Kaj Eliane Pironnet

Estraro 2020-2024

[redakti | redakti fonton]
  • Prezidanto: Jean Annet
  • Sekretario: Valère Doumont
  • Kasisto: Claude Glady
  • Estrarano: Jean-Pol Sparenberg
Helpanto pri interalie revuo kaj retejo: Yves Nevelsteen

Antaŭaj prezidintoj

[redakti | redakti fonton]

Antaŭe [ĝis kiam??] la asocio nomiĝis Asocio por Esperanto - france Association pour l'Espéranto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]