Blanka urso
Blanka urso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ursus maritimus Phipps, 1774 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Gravaj faktoj pri la Blanka urso | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
La blanka urso (malofte nomata polusa urso aŭ arkta urso, latine Ursus maritimus, 'urso mara') estas holarktisa urso kiu vivas en Arkto (kvankam arktos signifas "urso" helene, la nomo "Arkto" aludas stelaron Ursa maior).
Aspekto kaj kutimaro
Blanka urso havas longan, brilan, milde ondoforman blankan ĝis kremkoloran hararon. Ĝi mezuras ĝis 2,5 m kaj pezas ĉirkaŭ 400 kg.
La besto kapablas rezisti kontraŭ grandaj frostoj, sed ne tuj post naskiĝo. Geursoj pariĝas en aprilo kaj gravedeco daŭras 8 monatojn. Ursino poste enfosas en neĝo koridoron, kiu kondukas unue oblikve malsupren, poste ĝi turniĝas supren kaj denove malsupren. Tie la ursino kreas sferan kavon. Ŝia spiro iomete degeligas la vandojn, kiuj poste glaciiĝas kaj kreas izolan tavolon. Kiam poste naskiĝas ursidoj, en la kaŝejo estas pli ol 20 ˚C. Kutime ili estas du, grandaj kiel rato.
Ili ĉasas fokojn kaj ŝanĝas sian teritorion laŭ moviĝo de fokaj gregoj.
Ĉasado kaj konservado
En 2009 Kanado havis 15 500 blankajn ursojn, dividitaj en dek tri klaraj grupoj. Du el ili kiuj loĝas sur la glacikovraĵoj de Baseno de Kane kaj la Bafina Golfo, estas translimaj, kaj dividata inter Nunavuto kaj Gronlando.[1]
Ĉassekvo de blankaj ursoj estas malpermesita en Kanado ekde 1973, sed la arktaj indiĝenoj estas rajtigitaj ĉasi ilin, pro respekto de iliaj praulaj tradicioj, malgraŭ sciencistaj kontraŭstaroj pri kiel la kvotoj estas dividitaj.[1]
La 30-an de oktobro 2009 kanada ministro pri Natura Medio Jim Prentice kaj la gronlanda ministro pri Fiŝkaptado, Ĉasado kaj Agrikulturo, Ane Hansen kaj la ministro pri Natura Medio de Nunavut, Daniel Shewchuk subskribis en Kangerlussuaq (Gronlando) memorandon de kompreno pri serio da aranĝoj kiuj celas protekti dividitajn grupojn de blankaj ursoj, vagantaj inter la teritorio de Nunavuto kaj Gronlando. La interkonsento proponas la kreadon de komuna komitato, kiu rekomendos totalan allaseblan - kaj daŭrigeblan - ĉiujara ĉasado de blankaj ursoj kaj justa divido de tiu ĉasado. La komitato, kiu inkluzivos membrojn de izolitaj nordaj kanadaj indiĝenaj Inuitaj organizaĵoj, ankaŭ kunordigos sciencan, tradician scion kaj la provizado de servoj ĉe aktivaĵoj de komunumanoj.[1]
Famaj blankaj ursoj
Vidu ankaŭ
Referencoj
Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara