Creuse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Creuse
Insigno de Creuse
Situo de Creuse
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Limoĝio
Numero 23
Prefektejo Guéret
Subprefektejoj Aubusson
Prezidanto de la
departementa konsilio
Jean-Jacques Lozach
Prefekto {{{prefekto}}}
Statistikaĵoj
Loĝantaro 115 702 (2021)
Areo 5 565 km²
Loĝdenso 21 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 2
Kantonoj 27
Komunumaroj 18
Komunumoj 260
vdr

Creuse [kʁøz] (okcitane: Cruèsa [krezo]) estas unu el la tri departementoj de la franca regiono Limoĝio. Ĝi estas 5 565,4 km2 granda kaj havis 123 602 loĝantojn en la jaro 2012[1].

Geografio

Ĝi proksimume egalas al la malnova franca provinco Marche. La departemento entute enhavas 260 komunumojn. Ĝi estas do tre maldense loĝata, sed ne la plej maldensa el Francio. Ĝi estas ege kampara departemento, kiu havas neniun grandan urbon: la ĉefurbo Guéret hava nur 13 000 loĝantojn. Granda problemo por tiu departemento estas la granda nombro da maljunuloj.

Geografie la departemento konsistas el altebenaĵoj, kie la klimato estas malfacila por homoj (averaĝe 900 metrojn altaj). Tio povas klarigi la maldensan loĝantaron.

Bredado (viando) kaj metiistaj laboroj estas la ĉefaj ekonomiaj aktivaĵoj de Creuse. Turismo apenaŭ disvolviĝas, kaj nur danke al “verda turismo”: lagoj, arbaroj dum la someraj monatoj. Oni povas konsideri Creuse kiel izolitan departementon.

Masonistoj el Creuse

Vidu ankaŭ : Masonistoj el Creuse

De fino de la 15-a jarcento ĝis ĉ. Jaro 1900 tiu regiono, unue provinco Marche, post la Franca revolucio de 1789 departemento Creuse estis fama fonto de migrantaj masonistoj laborantaj sezone dum la « bela sezono » en la urbaj centroj, precipe Parizo. Kaŭzo: Kiel pri ĉiuj labormigradoj ĉar la elir-regiono estis samtempe malriĉa agrokulture kaj kun tro abunda logantaro rilate la rimedriĉoj.
Tial multaj viraj kamparanoj foriradis el siaj vilaĝoj ĉ. marto, kaj rehejmiĝis ĉ. novembro. (1) Ili specialiĝis pri la metioj konstruadaj, precipe masonado. Tiel la « masonistoj el la Creuse fariĝis famaj kaj gravaj. Tiu movado altiĝis ĝis la epoko de la Dua Imperio (regnado de Napoleono la 3-a ĉ. 1850-1870), dum kiu ili grave kontribuis al la egaj detru- kaj konstru-vorkoj en Parizo, grava plena novfasonado de la urbo, aranĝitaj de Haussmann. Tiuepoke ilia nombro atingis 45 000. Ankaŭ en la grandaj politikaj eventoj de tiu epoko ili partoprenis: Franca revolucio de 1830, la Franca revolucio de 1848, la Pariza Komunumo (1871). Kompreneble siajn vojaĝojn ili faris piede, ope, po proksimume 50 kilometoj (10 leŭgoj) ĉiuetape. La irvojo de Creuse ĝis Parizo iris tra Issoudin, Vierzon kaj Orléans. (1) Iliaj migradoj sekvis la saman ritmon kaj direkton kiel tiuj de la gruoj, kiuj la vilaĝanoj povis vidi traflugi super siaj kapoj, tial kelkaj diradoj kunrilatigis la du (en limoza dialekto) :

« Las gruas passin,
Lous maçous las menin. »

(La gruoj pasas,la masonistojn ili revenkondukas.)
Tial se aŭtune la virinoj vidis frue pasi la gruojn, tio signifis, ke malvarmas, kaj baldaŭ ankaŭ siaj edzoj rehejmiĝos !

Post tiu epoko, la migrado fariĝis plurjara, poste definitiva, kaj la Creuse-anoj kontribuis, kune kun multaj aliaj malriĉaj kamparecaj francaj regionoj al konsistigo de la pariza loĝantaro. La migrado tute malaperas ĵus antaŭ la Unua mondmilito. Tiuj sezonaj migradoj profunde stampis la pensmanieron de la Creuse-anoj, ili disvastigis emon al lernado, donis al tiuj viroj, pere de siaj laboroj, streboj, politikaj luktoj, profesiaj prosperoj tiun senton de digno kiu farigis ilin, fine de la 19-a jarcento, subskribi fiere : « masonisto el Creuse ».

Notoj kaj referencoj

  1. Insee. Chiffres clés : Département de la Creuse (23) (france). Alirita 31-an de aŭgusto 2014.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj