Dako
Dako ঢাকা | |||||
---|---|---|---|---|---|
megaurbo • urbo • metropolo • financa centro • plej granda urbo | |||||
Administrado | |||||
Lando | Bangladeŝo | ||||
Distrikto | distrikto Dako | ||||
Fondita | 1608 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 1000 | ||||
Retpaĝaro | oficiala retejo | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 7 000 940 (stato de 2 008) | ||||
Loĝdenso | 45 652 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 23°42′N 90°22′O / 23.7°N, 90.367°O (mapo) Koordinatoj: 23°42′N 90°22′O / 23.7°N, 90.367°O (mapo) | ||||
Alto | 4 m | ||||
Areo | 304 km² | ||||
Horzono | UTC+6 (somere UTC+7) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dhaka [+] | |||||
Dako[1] aŭ malnove Dakko[2] (bengale: ঢাকা, Ḍhākā; antaŭe en la angla Dakka, Dacca) estas la ĉefurbo kaj grava universitata urbo de Bangladeŝo. Ĝi enhavas proksimume 7 milionojn da loĝantoj, pro kio ĝi estas la plej loĝata urbo de la lando kaj unu el la plej loĝataj en la mondo.
Dum la Mogola Imperio la urbo estis konata kiel Jahangir Nagar. La moderna urbo grandparte estis disvolvigita dum la epoko de la Brita Hindio kaj tuj estis la dua urbo plej granda de Bengalo, post Kolkato. Pro sendependendo disde Barato Dako iĝis la administra ĉefurbo de la Orienta Pakistano, antaŭ iĝi ĉefurbo de Bangladeŝo post ties sendependiĝo en 1972. Dum tiu periodo Dako suferis same kiel la lando teruran politikan konfuzon, inklude multajn periodojn de militista interveno kaj detruo fare de militoj kaj naturaj katastrofoj kiaj inundoj.
La moderna Dako estas la centro de la politika, kultura kaj ekonomia vivoj en Bangladeŝo, kaj ĝi ĝuas la plej altan lokon de Bangladeŝo pri alfabetigo kaj diversaflankan ekonomion. Krome, la urba infrastrukturo estas la plej evoluinta en la lando. Sed Dako ankaŭ alfrontas grandajn problemojn kiel poluado, grandaj trafikaj obstrukcoj, malabundeco de provizado, malriĉeco kaj deliktado. En la lastaj jardekoj Dako spertis modernigon de la transportoj, konektoj kaj publikaj laboroj de la urbo. La ĉefurbo de Bangladeŝo ankaŭ altiras multnombrajn turistojn kaj grandajn entreprenojn.
Geografio
Dako estas urbo situa en la centro de Bangladeŝo. Ĉi tiu urbo havas koordinatojn 23° 42′ 0″ N 90° 22′ 30″ O / 23.70000 °N, 90.37500 °O (mapo) kaj troviĝas ĉe la rivero Buriganga. La urbo estas situa ĉe la Delto de Gango kaj okupas totalan areon de 815.85 km².[3]
Klimato
Dako havas varman, malsekan kaj humidan tropikan klimaton kun musono. Jare pluvas po 1800 milimetroj precipe inter majo kaj septembro. La jara averaĝtemperaturo estas 25 °C. La seka vintro komenciĝas en novembro kaj finiĝas ĝis marto. Januare estas nur 18 °C. Poste varma printempo alvenas sen pluvo kaj kun temperaturo 29 °C. Somere musono alvenas, kiu faras inundojn.
Vidindaĵoj
- templo pri Diino Hidden el la 12-a jarcento
- nacia moskeo Mukarram
- noskeo Zevenkoepelige el la 11-a jarcento
- moskeo Binat Bidi
- palaco Bara Katra de 1644
- palaco Aurangabad de 1678
- nacia muzeo
Festoj
Kiel la plej loĝata urbo de Bangladeŝo, Dako havas viglan kulturan vivon. Ĉiujaraj festoj por Sendependeca Tago (26-a de marto), Tago de la Lingva Movado (21-a de februaro) kaj Venka Tago (16-a de decembro) estas alte festataj tra la urbo. La loĝantaro de Dako kolektiĝas ĉe la Shaheed Minar kaj la Jatiyo Smriti Soudho por memori la naciajn heroojn de la liberiga milito. Ĉi tiuj okazoj estas observataj per publikaj ceremonioj kaj amaskunvenoj en publikaj terenoj. Multaj lernejoj kaj altlernejoj organizas foirojn, festojn kaj koncertojn en kiuj civitanoj de ĉiuj niveloj de socio partoprenas.
Pohela Baishakh, la bengala Nova Jaro, okazas je la 14-a de aprilo kaj estas popole festata tra la urbo.[4] Grandaj amasoj da loĝantaro kolektiĝas sur la stratoj de Shahbag, Ramna Parko kaj la sidejo de la Universitato de Dako por festoj. La plej populara vestostilo por virinoj estas sario aŭ ŝaravaro, dum viroj kutime preferas okcidentan vestaĵon al la tradicia lungi. La islamaj festoj de Eid ul-Fitr kaj Eid ul-Adha estas vaste festataj en la tuta urbo.
Trafiko
Dako estas konata, kiel ĉefurbo de rikiŝoj, kie cirkaŭ 400,000 rikiŝoj funkcias. Ankaŭ la etaĝaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Dako havas kontaktojn aŭtovoje kun Kolkata kaj Agartala. La ĉefurbo havas stacidomon, internacian flughavenon kaj riverbordan havenon.
Ĝemelurboj
Notoj
- ↑ PIV 2002/2005.
- ↑ I.a. Suplemento al PIV 1970, p. 11.
- ↑ Bangladesh Online 18-2-2007 http://www.bangladeshonline.com/tourism/spots/dhaka.htm Geografía y clima, PHP, konsultita la 18an de februaro de 2007.
- ↑ Ahmed, Dr. Nizamuddin (27-a de septembro 2006). Happy 400th anniversary, Dhaka! - Feliĉa 400a datreveno, Dako!. The Daily Star. Kontrolita en 27-a de septembro 2006.
Vidu ankaŭ
- Plej grandaj urboj (laŭ loĝantaro)
Eksteraj ligiloj
|
|