Ilitio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilitio (dekstre) ĉeestas la naskiĝon de Ateno el la kapo de Zeŭso. Amforo konservita en Luvro (550-525 a.K.).

Ilitio[1] (el la greka Εἰλείθυια[2], «alportistino» aŭ «liberigantino») estis kreta diino adoptita ene de la greka religio kaj mitologio kiel diino pri naskado kaj akuŝado. Ŝi sendis la dolorojn suferitajn de la naskantaj virinoj, kaj ankaŭ mildigis ilin. La latina versio de ŝia nomo estis Ilithyia, sed ŝia romia ekvivalento estis la diino Lucino (lum-alportistino) kaj Natio (nasko).

Etimologio kaj genealogio[redakti | redakti fonton]

Laŭ diversaj fakuloj, ŝia nomo ne havis hindeŭropan etimologion, kio por R.F. Willets[3] fortigas ĝian rilaton al la minoa kulturo, kiun li konsideris pruvita fakto. Willets asertis ke Ilitio estis pra-diino ĉe la Minoa civilizo, kaj eĉ neolitika prototipo, kies kontinueco en la kultado dependis je la sensanĝa koncepto de ŝia funkcio. Ilitio estis la diino pri naskado, kaj dia helpantino en tiu tasko devenas evidente el la homa akuŝista tasko. Aliaj teorioj proponas ke la nomo estas grek-devena, el la verbo «eleutho» (ελεύθω, «alporti»). La diino estus tiel la Alportistino[4]. Malgraŭ manko de interkonsento pri ĝia etimologio, la variaĵoj «Eleuthia» (kreta) kaj «Eleuthō» (uzita fare de Pindaro) sugestas verŝajnan rilaton al «eleutheria» (libereco). Tiukaze, la vorto povas signifi liberigantino, kun evidenta konekto al akuŝado. La plej antikva formo de la nomo aperis en grek-mikena lingvo (e-re-u-ti-ja), skribita en linia skribo B, silaba maniero[5].

Heziodo[6] (ĉ. 700 a.K.), Apolodoro[7] (ĉ. 180-120 a.K.) kaj Diodoro Sicila[8] (ĉ. 90-27 a.K.) konsideris Ilition filino de Zeŭso kaj Hero, do fratino de Hebo kaj Areso, sed Paŭzanio (2-a jarcento a.K.) mencias pli antikvan version, nuntempe malaperitan. Laŭ li, la likia Oleno, la unua poeto, verkis por la delfanoj himnojn dediĉitajn al la gedioj, kaj inter ili al Ilitio. En ĝi, li nomas la diinon «La ŝaĝa ŝpinistino» (sendube identigante ŝin kun Destino[9]) kaj konsideras ŝin pli aĝa ol Krono[10], la plej juna el la idaro de Geo kaj patro de Zeŭso. Same, la zorgeme preciza mitologo Pindaro (522-443 a.K.) faras neniun mencion al Zeŭso kiel patro de Ilitio:

Diino de akuŝado, Ilitio, servistino de la trono de la profund-meditemaj Moiroj, filino de ĉiopova Hero, aŭskultu mian kanton[11].

Laŭ antikva himno atribuita al Oleno kaj ofte deklamata en Deloso, Ilitio, malgraŭ sia proverba ĉasteco, estis la patrino de Eroso (amo)[12]. Ĝis tiam, oni konsideris la viv-generantan estaĵon senpatra esenco de la naturo. Ankaŭ la elisanoj atribuis filon al ŝi, ĉar laŭ ilia tradicio la loka diaĵo Sozipoliso, protektanto de la ĉef-urbo, estis ankaŭ filo de Ilitio[13].

Genealogia arbo de la Olimpanoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Geo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Urano
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Temiso
 
Japeto
 
Okeano
 
Tetiso
 
 
 
 
 
Krono
 
Reo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Plejono
 
 
Amfitrito
 
Pozidono
 
 
Demetro
 
 
Zeŭso
 
 
 
 
Hero
 
Hestio
 
Afrodito
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Atlaso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Hadeso
 
Persefono
 
 
 
 
 
 
 
 
Ilitio
 
Hebo
 
 
Hefesto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Majo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Sozipoliso
 
Eroso
 
Areso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Hermeso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kojo
 
Febo
 
Metiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kadmo
 
Harmonio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ateno
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Leto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Semelo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Dionizo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Apolono
 
Artemiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Atributoj kaj mitaro[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo de Fernando, princo de Asturio, laŭ Parrasio Micheli (1575). Ilitio, ĉi tie ankaŭ kun la atributoj de Artemiso (supre maldekstre), iĝis simbolo de sukcesa naskiĝo en arta prezentado.

En la posta klasika tradicio, Ilitio estis forte rilata al la diinoj Artemiso kaj Hero, kaj evoluigis neniun propran karakteron[14]. En la Orfea himno al Protirejo la asocio al diino de akuŝo kiel epiteto de virĝa Artemiso, farante la mortigan ĉasistinon ankaŭ «tiu, kiu venas helpi la virinojn dum naskado»[15], estus nekomprenebla laŭ strikta olimpa vidpunkto[16]. Samcele, Eliano (3-a jarcento a.K.) mencias epiteton de la ĉasista diino: Akuŝistina Artemiso[17]. Kvankam ambaŭ diinoj havis tre malsaman devenon, kelkaj nuancoj el iliaj karakteroj iel similis: Artemiso estis konata kiel protektantino de juneco kaj tenero kontraŭ malbono, do ŝi ofte helpadis akuŝantajn virinojn. Kvankam Ilitio estis dia akuŝantino kaj filino de la geedza diino, ŝi estis virga kaj fraŭla en la plimulto de la versioj, same kiel Artemiso. Fakte, ŝi punis mankon de ĉasteco per multobligo de la doloroj dum naskado[18]. Tiuj identaj karanterizaĵoj provokis ankaŭ konfuzon inter la atributoj de Ilitio kaj Hero (protektantino de la familio) kaj Artemiso, krom la postaj lunaj diaĵoj ligitaj al tiu lasta: Febo, Seleno, ktp. Ĉiuj el ili, do, ricevis la epiteton «Ilitia», kiam oni aludis ilin pro siaj virin-protektantaj atributoj. El tio devenas la kutiman konfuzon inter Ilitio kaj Luno, ekzemple en la verkaro de Furnuto[9].

Laŭ Homero, Ilitio estis «la diino de la nask-penado»[19]. La Iliado priskribas ŝin ĉu kiel unika diaĵo, ĉu multobligita en la Ilitioj, filinoj de Hero (diino pri geedziĝo) al kiu ili obeis[20], malfortigante la nask-doloron[21]. Tiu obligado simbolis ankaŭ la duoblan agadon de la diino (helpante la akuŝadon aŭ male), kiun oni atribuis respektive al du malsamaj ilitioj[22].

La belulino el Duraso, granda mozaiko el 4-a jarcento a.K., montras ĉefan virinan figuron, verŝajne bildigon de Ilitio[23]. Vaz-pentristoj ilustrantaj la naskiĝon de Ateno el la kapo de Zeŭso, ofte prezentadis helpantan Ilition (aŭ du ilitiojn), kun levitaj manoj en epifania gesto.

Du Ilitioj ĉeestas la naskiĝon de Ateno en epifania gesto, laŭ atika tripiedo malkovrita en Tebo. La tradicio multobligis la figuron de Ilitio per multaj samcelaj aŭ antagonismaj diinoj.

Troviĝas du versioj pri la naskiĝ-loko de Ilitio. Pro tio, ke Kreto iĝis la ĉefa centro de ŝia kultado, multaj verkistoj asertas ke ŝi naskiĝis proksime al la ĉef-urbo de la insulo, Knossos. Tamen, laŭ delosa tradicio, ŝi naskiĝis en la plej nordaj hiperboreaj landoj, el kie ŝi venis al Deloso nur por helpi la naskiĝon de Apolono kaj Artemiso. Pro tio, ŝi estis tre konata inter la hiperboreoj, la unua popolo kiu kutime interkonsentis kompenson al Ilitio por certigi sukcesajn naskojn. La unuaj vizitantoj el tiu lando (du virgulinoj nomiĝintaj Argo kaj Opiso), venis al Deloso ĝuste por pretigi tian oferon al ŝi[24].

Alvoko al Ilitio por faciligi akuŝadon estas tre ofta en la greka kulturo, do ŝi ankaŭ intervenis, kune kun la Moiroj, favore al mitaj rolulinoj kiaj Evadno[25] (amantino de Apolono kaj patrino de Jamo), Koroniso[26] (patrino de Asklepio) kaj la patrino de Sogeneso[27] (mirakla interveno, ĉar la patro estis tro aĝa). Ŝi, kune kun Himero kaj la Erinioj, ankaŭ ĉeestis la tragikan naskiĝon de Dionizo, kiam la plena esenco de Zeŭso fulmis Semelon kaj la dio enmetis la feton en sian kruron por tiel kompletigi la gravedon[28].

Laŭ la Homera himno al Delia Apolono, Hero detenis Ilition, venanta el la lando de la hiperboreoj, por tiel eviti ke Leto nasku Artemison kaj Apolonon, ĉar ilia patro estis Zeŭso. Do, Ilitio restis kun sia patrino en la monto Olimpo, sciante nenion pri la situacio de Leto. La ceteraj diinoj, kiuj atendadis en Deloso, sendis Irison serĉi Ilition, kun ora koliero donace al ŝi. Do, la dia mesaĝistino profitis momentan malĉeeston de Hero por konvinki Ilition per kortuŝaj vortoj kaj ambaŭ ekvojaĝis al Deloso. Ĝuste kiam Ilitio eniris la insulon, Leto apogis sin sur palm-arbo kaj naskis la du olimpanojn, post naŭ tagoj de dolorigaj klopodoj[29].

Akuŝo de Alkmeno, gravuraĵo de Virgil Solis por la Metamorfozoj de Ovidio (1581). Fone bildiĝas la fia interveno de Ilitio kaj la posta metamorfozo de Galintiaso.

Ilitio ankaŭ peris la venĝemon de Hero dum la naskiĝo de Heraklo, ĉar la edzino de Zeŭso ordonis ŝin malhelpi naski Alkmenon, amantino de ŝia edzo. La ĵaluza diino celis aŭ mortigi ŝin kaj la bebon aŭ faciligi ke Eŭristeo iĝu la unua naskiĝinto el la dinastio de Perseo, kaj pro tio, reĝo de Argolando anstataŭ sia kuzo Heraklo (Zeŭso aŭguris ke la unua naskiĝonto el tiu dinastio elstaros inter la homaro[30]). Obeeme, Ilitio sidiĝis ĉe la pordo de la domo de Alkmeno kaj krucis siajn krurojn kaj brakojn (tio evitus la naskon). Sed servistino de Alkmeno nomiĝinta Galintiaso rimarkis tion kaj ruze kriis "finfine naskiĝis la bebon!". Surprizite, Ilitio starigis sin, nuligante tiel sian magian influon sur Alkmeno, kiu ĝuste tiam naskis Heraklon senprobleme. Ilitio, honte pro esti trompita de mortemulino sed plenkolere, punis Galintiason (kiu komencis moki ŝin) per metamorfozo en ĉiamridantan mustelon. Laŭ la versio de Antonino Liberala[31], la Moiroj akompanis Ilition en tiu tasko, kaj aldonis plian punon al Galintiaso: ekde tiam, musteloj havos strangan naskad-manieron, ĉar sia idaro venos al mondo per la gorĝo. Tamen, Hekato kompatis tiun fidelan servistinon kaj adoptis mustelon kiel sakrala besto sia. Laŭ plia versio, la puninto de Galantiaso estis Hero, kiu poste fanfaronis pri sia sukcesa ruzaĵo (Eŭristeo finfine naskiĝis antaŭ Heraklo kaj ĉefis la dinastion de Perseo) en Olimpo. Tio tiel ĉagrenis Zeŭson, ke li prenis Aton, filino de Hero, per ŝia hararo, kaj ĵetis ŝin for el la dia monto[32]

Verŝajne la funkcioj de Ilitio etendiĝis ankaŭ al besta regno kaj naturo, ĉar oni mencias ŝin kiel helpantino de fiŝoj en sia frajado[33] kaj eĉ kiel portantino de pluvo[34].

En la ideala socio kiun Platono skizis, la kontrolistoj de naskado renkontiĝis ĝuste en la templo de Ilitio, alegoria mencio al ŝiaj funkcioj[35]. Fakte, Ilitio (laŭ la epiteto Genetiliso) iĝis diino pri generado laŭ ĝenerala vidpunkto kaj seksa plenumado kun reproduktada celo. Pro tio, ŝi rilatis ankaŭ al Afrodito kaj la geedziĝaj gedioj[36]. Genetiliso (ofte ankaŭ multobligita en diversaj samnomaj diaĵoj) ricevis kultadon kune kun Koliasa Afrodito ĉe la monteto Koliaso, dudek stadiojn for el Pireo, kaj verŝajne estas la sama diino kiun la fokeanoj kultadis en Jonio[37].

Kultado[redakti | redakti fonton]

La kaverno de Ilitio, proksime al Amnisos (la haveno de Knossos) estis laŭ la Odiseado[38] la naskiĝloko de Ilitio, kaj pro tio ĝi iĝis ĉefa centro de kultado al tiu diino, almenaŭ ekde la doria epoko. En tiu kaverno troviĝis stalaktitoj kiuj sugestas la duoblan rolon de la diino[39] (faciligi naskon kaj prokasti ĝin), kaj votdonacoj al ŝi kiuj pravigas la kontinuecon de ŝia kultado de neolitikaj tempoj ĝis almenaŭ la romia epoko. Tie oni kultadis ŝin verŝajne antaŭ la alveno de la kultado de Zeŭso en la Egea maro kaja certe dum la minoa-mikena epoko[40][41]. Oni menciis la diinon kiel E-re-u-ti-ja en linia-skriba-B-fragmento el Knossos.

Terakota votfiguro reprezentanta naskiĝon (Kipro, komence de la 5-a jarcento a.K.). Luvro. Oni dediĉadis tiajn figurojn al Ilitio ankaŭ en Kreto.

En la klasika epoko, troviĝis altaroj dediĉitaj al Ilitio en la kretaj grandurboj Lato kaj Eleŭterno, kaj verŝajne oni dediĉis ankaŭ kavernojn al ŝi (ekzemple tiu en Inatos), eble aludante la naskiĝ-kanalon. El Kreto, ŝia kultado divastiĝis sur Deloso kaj Atiko. En Ateno, ekzemple, troviĝis sanktejo al ŝi dediĉita, kiu enhavis tri antikvajn lignajn skuptaĵojn de la diino, kiujn oni kutime kovris ĝis la piedoj. Laŭ Paŭzanio, du el ili estis alportitaj el Kreto fare de Fedro, dum la trian kunportis Eresiktono el Deloso, do jen simbola respegulo de la evoluo de la kultado al Ilitio[42]. Krom la antaŭaj, Paŭzanio mencias pliajn altarojn al ŝi dediĉitajn en Teneo[43] kaj Argo, laŭ la legendo starigita fare de la ĵusnaskinta Heleno kiam siaj fratoj liberigis ŝin el Tezeo[44]. Speciale elstaris tiu en Egiono, kie troviĝis la sola skultaĵo de la diino ne tute kovrita, ĉar ĝiaj marmoraj manoj, piedoj kaj kapo videblis. Ĝi prezentis la diinon portantan torĉon, kaj kun riĉegaj vestaĵoj[45].

En la greka kontinento, Paŭzanio priskibas arkaikan altaron kiun li vizitis en la 2-a jarcento a.K. en Olimpio[46]. Ĝi enhavis internan subteran etaĝon dediĉitan al serpenta savinto de la urbo (Sozipoliso) kaj al Ilitio, kie virga sacerdotino vartadis serpenton, nutrante ĝin per akvo kaj kukoj el hardeo kaj mielo. La sanktejo solenis la aperon de maljunulino portanta bebon en siaj brakoj, dum decida momento kiam la arkadianoj minacis Elison. Laŭ la legendo, oni lasis la bebon surtere inter la batalantaj armeoj, kaj li transformiĝis en flugilhavan serpenton kies ekflugado terurigis la arkadianojn, kaj poste malaperis malantaŭ la tiel nomata Monteto de Krono, kie oni starigis la templon. En tiu loko, unufoje jare, Krono ankoraŭ ricevadis kultadon, fare de sacerdotinoj kiujn oni nomis «Reĝinoj». Ankaŭ en Eliso, troviĝis riĉa templo de Ilitio en la urbo Pirgo konstruita fare de la pelasgoj, sed ĝi estis disrabita de Dionizo el Sicilio dum sia ekspedicio al Kirno[47].

El Atiko, la kultado al Ilitio divastiĝis tra la tuta duoninsulo. Troviĝis, do, sanktejoj ŝiaj en lokoj kiaj Sparto (kiun oni starigis laŭ konsilo de la Orakolejo de Delfo)[48], Kleitoro[49], Mesenio (kun ŝtona statuo ŝia)[50], Megaro[22], Mikeno[51], Korinto[52], Tegeo[53] (ĝuste en la loko kie Aŭgo naskis sian filon, pro tio ĝi enhavis faman skulptaĵon prezentantan Surgenuan Aŭgon)[43] kaj Hermiono[54], inter aliaj.

Ilitio, kune kun Artemiso kaj Persefono, estis ofte prezentita portanta torĉojn por alporti infanojn for el mallumo kaj en la luman mondon (aŭ eble simbolante la akuŝajn dolorojn). El tio devenas la nomo de ŝia romia ekvivalento, Lucina («luma»). En grekaj sanktejoj, malgrandaj terakotaj votfiguroj (kourotrofos) reprezentis eternan flegistinon kiu zorgis pri la diaj infanoj, rolulino eble identigita al Ilitio.

Por eviti dolorojn, la akuŝantaj virinoj ofte dediĉis kornojn al ŝi, kiel parto de ceremonia oferado dum kiam oni promesis bovidon al Ilitio se la naskiĝo iĝos sukcesa[9]. Laŭ Eliano[55], mungotoj estis sakrala besto de Ilitio kaj Leto, kaj pro tio oni adoris ilin ĉe Herakleopoliso (Egiptio).

Elionio, diaĵo kultita ĉe Argo, estis laŭ Plutarko[56] diino pri akuŝado, do tre eble temas pri epiteto de Ilitio[57][58]. Pliaj epitetoj siaj estis Genedasa («generado»), Lusizono[59] kaj Inatio (verŝajne «bo-fratino»).

Ilitio, patro de Jasiono[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭe priskribita, IlitioIlitioso estis ankaŭ la nomo de plia rolulo en la helena mitologio. Laŭ Higeno[60], li estis la patro, kun la plejado Elektro, de la agrikultura heroo Jasiono, kvankam la plimulto de la versioj konsideras ke lia vera patro estis Zeŭso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La kreta dialekta vorto Eleuthia rilatigus ŝin al Eleŭzo laŭ kelkaj fakuloj, kiaj Willetts 1958:222. Alternativaj transkriboj en latinidajn lingvojn estas Eileithyia, Ilithyia, Eilithia, Eilythia, Ilithia kaj Eileithyia.
  2. Joseph Emerson Worcester. A comprehensive dictionary of the English language. Bostono, 1871 p. 480, regulo 3. Worcester klarigas ke la vorto estis kvar-silaba kaj en la greka kaj en la latina lingvo, sed ne I-lith-y-i'-a, kiel asertis John WalkerWalker" (Walker and Trollope. A key to the classical pronunciation. Londono, 1830 p. 123).
  3. R.F. Willetts. Cretan Eileithyia ĉe The Classical Quarterly New Series, 8. paĝ. 221. Novembro 1958. er 1958).
  4. Max Muller F. Contributions to the Science of Mythology, Vol. 2. paĝ. 697. Eld. Kessinger Publishing, 2003
  5. Palaeolexicon, Vorta studilo por antikvaj lingvoj.
  6. Heziodo. Teogonio, 921.
  7. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.3.1.
  8. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 5.72.5.
  9. 9,0 9,1 9,2 François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  10. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.21.3. [1].
  11. Pindaro. Sepa nemea himno.
  12. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.18.5 kaj 9.27.2.
  13. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.20.2.
  14. Walter Burkert. Greek Religion, paĝ. 1761. 1985.
  15. Robert Graves. La greka mitaro, 15.a.1. (1955).
  16. Orfea himno 2 al Protirejo.
  17. Eliano. Pri bestoj, 7.15.
  18. Teokrito, 17.28.
  19. Homero. Iliado, 11.270; 16.187 kaj 19.103.
  20. Ovidio. Metamorfozoj, 9.85.
  21. Homero. Iliado, 11.270 kaj 19.103.
  22. 22,0 22,1 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.44.3.
  23. Banko de Albanio "La bela el Duraso" sur monero
  24. Herodoto. Historioj, 4.35.1.
  25. Pindaro. Olimpiaj odoj, 6.40.
  26. Pindaro. Pitiaj odoj, 3.7.
  27. Simonido. Fragmento 166, skolio pri Pindaro.
  28. Nono. Dionysiaca, 8.402.
  29. Homera Himno 3 al Apolono, 89 kaj sekv.
  30. Homero. Iliado, 19.103.
  31. Antonino Liberala. Metamorfozoj, 29.
  32. Homero. Iliado, 19.119.
  33. Opiano. Halieutica, 1.476.
  34. Pamprepio el Panopoliso. Fragmento.
  35. Platono. Leĝoj, 783e.
  36. Genetyllis ĉe la Suido.
  37. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.1.5.
  38. Homero. Odiseado, 19.198.
  39. Karl Kerényi. The Greek Gods, fig. 6 (1976).
  40. Walter Burkert. Greek Religion, paĝ. 171 (1985)
  41. Martin P. Nilsson. The Minoan-Mycenaean Religion and Its Survival in Greek Religion, paĝ. 53. Eld. Lund Gleerup, 1950.
  42. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.8.15.
  43. 43,0 43,1 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.48.7 [2].
  44. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.22.6.
  45. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 7.23.5.
  46. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.20.1-3.
  47. Strabono. Geografio, 5.2.8.
  48. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.17.1 kaj 14.1.6.
  49. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.21.2.
  50. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 4.31.7.
  51. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.18.3.
  52. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.5.4.
  53. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.33.
  54. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.35.8.
  55. Eliano. Pri bestoj, 10.47.
  56. Plutarko. Quaest. Rom., 49.
  57. Bottiger. Ilithyia, oder die Hexe. Weimar, 1799.
  58. Miiller. Dor., 2.2.14.
  59. Teokrito, 17.60.
  60. Higeno. Fabloj, 270.