Michael Jackson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Jackson
Jackson en la jaro 2003
Jackson en la jaro 2003
Bazaj informoj
Naskonomo Michael Joseph Jackson
Alie nomata King of Pop (Reĝo de popmuziko)
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1958 (1958-08-29)
en Gary, Indianio,  Usono
Morto 25-an de junio 2009 (2009-06-25) (50-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso, Kalifornio,  Usono
Edz(in)o Lisa Marie Presley • Debbie Rowe
Ĝenroj R&B
Soulo
New jack swing
Funko
Rok-muziko
Diskoteka muziko
Popmuziko
Profesio kantisto, tekstisto, producento, aktoro, ĥoreografiisto
Instrumentoj Tamburo, Drumo, Klavarinstrumento, Piano, Gitaro, Kontrabaso
Tipo de voĉo Tenoro (en la infanaĝo soprano)
Aktivaj jaroj 1968-2009
Eldoninto Motown, Epic (Sony Music Entertainment)
Retejo Michael Jackson
Signifa instrumento
voĉo
vdr

Michael Joseph Jackson [MAJkl ĜOŬzef ĜEKsn] (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1958 en Gary, Indianao, Usono; mortis la 25-an de junio 2009[1]) estis pop-muzikisto, spektaklisto kaj dancisto. Li estis inter la plej famaj kaj skandalopersekutitaj steluloj de la mondo.

Unu besto, malkovrita kiam li mortis, estis malkovrita kaj nomita en honoro de Michael Jackson, la mesoparapylocheles michaeljacksoni.

Kariero

En 1965 lia patro fondis la muzikgrupon The Jackson Five ("La Ĵaksona Kvinopo") kun Michael kaj liaj kvar plimaljunaj fratoj. En la jaro 1969 la grupo sukcesis kun la kantoj ABC, I Want You Back, The Love You Save kaj I'll Be There. Kiel solisto li eldonis en 1979 Off the Wall, kaj en 1982 Thriller. Ekde la grandega sukceso de lia albumo "Thriller" oni kelkfoje nomas lin la "King of Pop" (reĝo de popo). Dum la 1980-aj jaroj li montriĝis originaleca dancisto.

En 1993 usonano Evan Chandler akuzis la kantiston pri stupro de sia 13-jara filo. La 18-a de novembro 65-jara Chandler estis trovita en sia loĝejo en Jersey City (Nov-Ĵerzejo), pafmurdita kun pistolo en mano. Oni opinias, ke temas pri sinmortigo.

Esperanto

Post la murfalo de Berlino, Michael Jackson elektis, por antaŭenigi la pacon, uzi Esperanton en sia muzikdisko HIStory kaj ankaŭ la simbolon pri la kvinpinta stelo de la internacia lingvo , tiu simbolo ... verda kiel la espero.[2]

La filmo «This Is It»

La 28-an de oktobro 2009 je 04:00 UT en Londono okazis unua publika prezentado de la dokumentario «This Is It», kunmetita per scenoj kaj filmeroj en kiuj la artisto provludis por prepari sian revenon al mondaj scenejoj. La filmo estas entuziasme akceptita de la fervoruloj de Michael Jackson, sed iuj el ili diris, ke la filmo kaŝas la regresintan sanon de Jackson. Do parto da fervoruloj starigis kampanjon nomitan «This is not it», akuzas la koncertovarbanton AEG Live, ke ĝi tro ŝarĝis la stelulon dum la konstruo de lia 50-koncerta rondiro ĉe la londona «O2 Arena». Dum limigita periodo de du semajnoj la filmo estos prezentata en 110 landoj.[3]

Listo de albumoj

  • Got To Be There, Motown 1972
  • Ben, Motown 1973
  • Music & Me, Motown 1973
  • Forever, Michael, Motown 1975
  • The Best Of Michael Jackson, Motown 1975
  • Off The Wall, Epic 1979
  • One Day In Your Life (Greatest Hits), Motown 1981
  • Thriller, Epic 1982
  • E.T. The Extra-terrestrial, MCA 1982 (kiel rakontanto)
  • Ain't No Sunshine (Greatest Hits), Motown UK 1982
  • Farewell My Summer Love, Motown 1984
  • The Great Love Songs Of Michael Jackson (Greatest Hits), Motown 1984
  • Motown Legends - Michael Jackson (Greatest Hits), Motown 1985
  • Michael Jackson Anthology (2 CD Greatest Hits), Motown 1986
  • Looking Back To Yesterday, Motown 1986
  • Bad, Epic 1987
  • The Michael Jackson Mix (2LP/2CD Greatest Hits mixes), Motown UK 1987
  • The Original Soul Of Michael Jackson (Greatest Hits), Motown 1988
  • Dangerous, Epic 1991
  • HIStory The Past Present & Future, Epic 1995
  • Blood On The Dancefloor, Epic 1997
  • Invincible, Epic 2001
  • Number Ones, Epic 2003
  • The Essential Michael Jackson, Epic 2005

Referencoj

Vidu ankaŭ

Trovu « Michael Jackson » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo greke Filmeto de HIStory greke Filmeto "Earth Song" (kun subtitoloj en Esperanto)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda