Rusa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusa (русский язык)
Mapo
moderna lingvo • lingvo • natura lingvo
Orientslavaj lingvoj
Parolata en Rusio, Ukrainio, Estonio, Latvio, Litovio, Kazaĥio, Belarusio, Moldavio, Kirgizio, Usono, Israelo, Germanio k.a.
Parolantoj 154 000 000
Denaskaj parolantoj 170 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por 110 milionoj
Skribo Cirila alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Slava lingvaro
Orientslava lingvaro
Rusa lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Rusio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio (regione), Ukrainio (regione), UN
Reguligita de Instituto de rusa lingvo
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ru
  ISO 639-2 rus
  ISO 639-3 rus
  SIL RUS
  Glottolog russ1263
Angla nomo Russian
Franca nomo russe
Vikipedio
vdr
Titolaj paĝoj de rusa vortaro ("enciklopedia vortaro" de I. Je. Andreevskij), eldonita en 1890. Antaŭreforma ortografio.

La rusa lingvo (ruse: русский язык) estas la nacia lingvo de Rusio. Ĝi estas la plej vaste parolata slava lingvo kaj la kvara plej granda lingvo en la mondo (ĉ. 285 mln. parolantoj tutmonde) post la ĉina, la angla kaj la hispana. La rusa estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj plu rolas gravan rolon kiel helplingvo en internaciaj rilatoj.

En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, la rusa servas kiel interlingva komunikilo. Ĝi plu estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj, kvankam tiu kvanto signife malgrandiĝas depost la disfalo de Sovetunio.

La rusa estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de la eks-Sovetunio, kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de la Varsovia Pakto.

Malgraŭ la vera lingva demokratio de la 1920-aj jaroj, en la sovetia periodo post la Dua mondmilito la rusa lingvo estis forte trudata malfavorigante la lokajn naciajn lingvojn. Tia politiko kaŭzis en multaj regionoj "lingvan ŝanĝon" — la loka lingvo iĝis la dua, sed la fakta denaska por novaj generacioj estas la rusa.

Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj.

La rusan oni skribas per la cirila alfabeto. La alfabeton simpligis la soveta registaro baldaŭ post sia veno al potenco, en 1918; krom forigi kelkajn literojn, ili ankaŭ ŝanĝis la regulojn pri la uzo de la "malmola signo" (ъ), antaŭe tre ofta litero, igante ĝin unu el la malplej oftaj. Tiu ortografia reformo estis proponita ankoraŭ antaŭ la revolucio, sed bolŝevikoj rapidigis ĝian akcepton.

Alia reformo de ortografio estis proponita komence de la 21-a jarcento, tamen ĝi ne estis realigita pro forta kontraŭstaro de verkistoj kaj publiko. La celo de la proponita reformo estis simpligo kaj reguligo de transskribo de pruntitaj vortoj (i. a. francdevenaj kiel парашют) kaj de punktuacio.

Pozicio de la rusa lingvo en la mondo

La rusa lingvo estas la sola ŝtata lingvo de Rusio. Per ordono de la prezidento de Rusia Federacio n-ro 1488 la 2007-a jaro estis deklarita kiel Jaro de la rusa lingvo, kadre de kiu okazis kultura-klerigaj, sciencaj kaj edukaj aranĝoj, direktitaj por popularigo de la rusaj lingvo kaj literaturo kaj por subteno de programoj de ilia lernado en Rusio kaj eksterlande. La rusa estas ankaŭ unu el du ŝtataj lingvoj de Belorusio (kune kun la belorusa).

La rusa estas oficiala lingvo (en ĉiuj okazoj alia lingvo aŭ aliaj lingvoj rolas kiel la ŝtata aŭ la dua oficiala) en jenaj ŝtatoj kaj teritorioj:

  • Kazaĥio (en ŝtataj organizaĵoj kaj organoj de loka memregado egale al la kazaĥa estas oficiale uzata la rusa lingvo – Konstitucio de Respubliko Kazaĥio);
  • Kirgizio (en Respubliko Kirgizio kiel oficiala lingvo estas uzata la rusa lingvo – Konstitucio de Respubliko Kirgizio).

Statuso de la rusa kiel ŝtata lingvo estis fiksita en ĉefa ŝtata leĝaro de Rusia imperio. Lenin kontraŭstaris al nepra ŝtata lingvo. Tial en Sovet-unio la rusa akiris statuson de oficiala lingvo kaj lingvo de internacia komunikado nur laŭ la leĝo "Pri lingvoj de popoloj de USSR" de la 24-a de aprilo 1990. En 1991 la rusa lingvo estis deklarita kiel ŝtata lingvo de Rusia Sovetia Federacia Socialisma Respubliko, en 1995 – ankaŭ de Belorusio.

Ĝis la 1991-a jaro la rusa lingvo estis la lingvo de internacia komunikado en Sovet-unio, fakte plenumante funkciojn de ŝtata lingvo. Ĝi plu estas uzata en la landoj, kiuj pli frue konsistigis Sovet-union, kiel la gepatra por parto de la loĝantaro kaj kiel lingvo de internacia komunikado. En lokoj de kompakta loĝado de elmigrantaro el la landoj de eks-Sovet-unio (Israelo, Germanio, Kanada, Usono k.a.) estas aperigataj ruslingvaj periodaĵoj, funkcias radistacioj kaj televidkanaloj, malfermiĝas ruslingvaj lernejoj, kie estas aktive instruata la rusa lingvo. En Israelo la rusa lingvo estas lernata en superaj klasoj de kelkaj mezlernejoj kiel la dua fremda lingvo. En la ŝtatoj de Orienta Eŭropo ĝis la fino de la 80-aj jaroj de la 20-a jc. la rusa lingvo estis la ĉefa fremda lingvo en lernejoj.

En 2006 vico da lokaj konsilioj en orientaj kaj sudaj regionoj de Ukrainio (la provincaj kaj la urbaj) havigis al la rusa sur teritorio de respektivaj administra-teritoriaj unuoj statuson de regiona lingvo. Tamen jam ĉirkaŭ fino de la jaro plimulto de tiuj decidoj estis kontestita, kaj parto de ili estis nuligitaj kiel kontraŭleĝaj. Laŭ informoj, publikigitaj en la revuo "Language Monthly" (n-ro 3, 1997), ĉirkaŭ 300 milionoj da homoj tra la tuta mondo posedas la rusan lingvon (la 5-a loko laŭ disvastiĝeco), el kiuj 160 milionoj opinias ĝin sia gepatra lingvo (la 7-a loko en la mondo). La rusa estas unu el la 6 oficialaj lingvoj de UNO.

Dialektologio

Malgraŭ tre vasta disvastiĝo, la rusa lingvo estas mirinde unueca de la dialektologia vidpunkto. Inter la kaŭzoj de tia unueco estas iam tre grandaj migradoj de homoj trans la lando kaj la rolo de skriba kaj prononca normo, popularigitaj per tutlanda radio kaj, pli poste, televido.

Oni distingas du dialektajn grupojn: la nordan kaj la sudan, zono de Moskvo estas en teritorio de mezaj dialektoj, kiuj enhavas trajtojn kaj de la sudaj, kaj de la nordaj dialektoj.

Por la nordaj dialektoj estas karakterizaj:

  • ploziva prononco de fonemo /g/;
  • mallongigitaj formoj de verboj en prezenco (dumat anstataŭ dumajet ks.);
  • evito de fonemsinsekvo /dn/;
  • odiro;
  • codiro en kelkaj dialektoj;

ka.

Por la sudaj dialektoj estas karakterizaj:

  • frikativa prononco de /g/;
  • palatalaj finaĵoj en prezenco ([dumatj] anstataŭ [dumat]);
  • adiro (nedistingo de /a/ kaj /o/ sen akcento);

ka.

La rusa, kiel aliaj grandaj lingvoj de la mondo, havas siajn parolajn variantojn (nefiksitajn oficiale kaj ankoraŭ eĉ tre malmulte esploritaj de lingvistoj) ekster Rusia Federacio – en Baltio, Belorusio, Ukrainio, Moldavio, ŝtatoj de Kaŭkazo kaj Meza Oriento. En sudorienta Eŭropo pro proksima parenceco de la ukraina kaj la belorusa lingvoj okazas tre forta intermiksado de la parolo kaj estiĝas dialektaj formoj de rusa-ukraina surĵik kaj rusa-belorusa trasjanka. Ekzemple, sur teritorio de Kirgizio rusa parolo estas sufiĉe konservativa (kaj ĝis antaŭ nelonge konservis formon de 30-aj jaroj de la 20-a jarcento). Ankaŭ en Uzbekio ĝi estas konservativa kaj konservas multajn malnovajn formojn (eĉ en parolo de ruslingvaj reprezentantoj de aliaj nacioj – tataroj, koreoj, armenoj), kio estas ofte karaktera por "insuloj" de lingva komunumo en neparenca (tiuokaze – en neslava) lingva ĉirkaŭo. La rusa parolo ankaŭ en Kazaĥio ne vidigas spurojn de influo de la kazaĥa lingvo, tamen ĝi similas kelkajn dialektojn de Siberio. Siajn lingvistikajn specialecojn havas parolo de rusa elmigrinta diasporo (de diversaj generacioj) en malproksima eksterlando.

Leksiko kaj morfologio

La rusa estas lingvo de sinteza tipo, por ĝi estas karaktera evoluinta sistemo de fleksioj kaj prefiksoj. Ekzistas kategorioj de genro, kazo kaj nombro.

Morfologio de la rusa estas tre simpligita kompare kun praslava. Al la nuna tempo la rusa lingvo fakte perdis duecan nombron, malnovan formon de vokativo. En sistemo de verbaj formoj malaperis tiuj tempoformoj, kiel imperfekto, pluskvaperfekto, aoristo kaj supino.

En la nuntempa rusa lingvo ekzistas multe da leksikaj elprenaĵoj el la Slavono, parto de kiuj kunestas kun respondaj propraj rusaj vortoj, diferencaj de la slavonaj laŭ signifo aŭ stilo. El la Slavono en la rusan literaturan lingvon estis prunteprenitaj kaj apartaj morfemoj, kaj eĉ apartaj gramatikaj formoj – ekzemple, adverbaj participoj aŭ verbaj formoj. En sia vortprovizo nuntempa rusa lingvo havas kelkajn specifajn punktojn de krucado kun sudslavaj (kiel ankaŭ la Slavono) lingvoj, kio diferencigas ĝin de la ukraina kaj la belorusa lingvoj, kun kiuj ĝi troviĝas en la sama grupo (dum la formiĝo de leksika normo de la literaturaj ukraina kaj la belorusa lingvoj influo de la Slavono estis minimuma, sed estis tre forta influo de la pola lingvo). Kvankam laŭ la centvortaj listoj de Swadesh de la baza vortprovizo la rusa estas multe pli proksima al la ukraina kaj la belorusa (respektive 86% kaj 92% da komunaj vortoj), ol al la sudslava bulgara (74%). Komuna por la bulgara kaj la rusa lingvoj leksiko en publicista teksto estas iom pli alta, ol tiu indiko, kaj atingas 80%. Analizante tiun efekton, oni konsideru, ke ne nur la rusa prunteprenis multajn vortojn el la slavona lingvo, sed ankaŭ la bulgara – el la rusa (en 19-20 jc.).

Leksikon de la nuntempa rusa lingvo ne malforte influis tiuj lingvoj, kun kiuj la rusa (kaj pli frue - antikvaj rusaj kaj praslavaj dialektoj) kontaktis dum longa tempo. La plej antikva tavolo da elprenaĵoj estas vortoj de orientgermana ("gota") deveno; la sekvan laŭ tempo tavolon konsistigas vortoj de la greka kaj la tjurka deveno. Dum la 16-17 jc. la ĉefa fonto de elprenaĵoj estis la pola lingvo, pere de kiu en la rusan lingvon penetris kaj granda nombro da latinaj, romanidaj kaj germanaj vortoj, kaj kelkaj propre polaj vortoj. Dum la nova periodo (ekde la 18-a jc.) elprenaĵoj venis ĉefe el la nederlanda, la germana kaj la franca lingvoj; nuntempe ĉefa fonto de la prunteprenoj estas la angla lingvo.

Siavice, ne estas malmultaj antikvaj elprenaĵoj el la rusa en lingvoj finn-ugraj (ekzemple, en la finna, la karela, la mordva k.a.). Vico da rusaj vortoj (inkluzive prunteprenitajn laŭ deveno) iĝis internaciaĵoj, prenitaj jam el la rusa de multaj lingvoj de la mondo.

Fonetiko kaj fonologio

En neakcentitaj silaboj rusaj vokaloj estas reduktataj, kio kune kun influo de ĉirkaŭantaj konsonantoj rezultigas aperon de alofonoj. En la rusa lingvo spekteblas granda diverseco de silabaj tipoj, inkluzive V, KV, VK, KVK, VKK, KKV, KKVK, KKKV, KKKVK, KKKVKK kaj en kelkaj vortoj - eĉ tiajn maloftajn tipojn, kiel KKVKKKK.

Strukturo de propozicio

Danke al tre evoluinta sistemo de fleksioj la ordo de vortoj en la rusa lingvo ne estas fiksita kaj povas grave varii.

La nuntempa rusa lingvo

La nuntempa rusa lingvo – lingvo de rusa literaturo – estis formiĝinta proksimume en fino de la 18-a – komenco de la 19-a jarcento sur la bazo de la moskva dialekto. Sekvintaj ĝiaj ŝanĝoj estis negravaj.

Vortaroj

Vidu Esperanto-rusa vortaro.

Rusdevenaj Esperantaj vortoj

барахтатьсяbarakti
хлопотатьklopodi
серпserpo
хвостvosto
непременноnepre
неne
-ар-ar-
-чка-ĉj-
-нька-nj-

Sintakse, André Cherpillod rimarkigis ke la konjugacia skemo estas preskaŭ la sama.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/04, paĝo 20: La rusa verkita de Bradley Kendal.

Eksteraj ligiloj

greke Ni lernu la rusan lingvon pere de Esperanto (Fejsbuko-grupo) esperante greke Tre aktiva dulingva rusa-Esperanta forumo ĉe e-novosti.info (multaj temoj pri la rusa kaj aliaj slavaj lingvoj) greke Gramota.ru: granda ruslingva servilo pri la rusa lingvo greke La rusa lingvo ĉe ethnologue.com greke Kiel tajpi ruse greke Paĝaro pri antikva rusa literaturo greke Rusa klavaro