Sofoklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sofoklo
Persona informo
Σοφοκλῆς
Naskonomo greke Σοφοκλῆς
Naskiĝo ĉirkaŭ 497/6 a.K.
en Colonus
Morto 406 aŭ 405 a.K.
en Atene
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno vd
Familio
Infanoj Iofon • Ariston vd
Profesio
Okupo tragediverkisto • dramaturgoverkisto vd
Laborkampo literaturodramo vd
Verkado
Verkoj Reĝo Edipo ❦
Edipo en Kolono ❦
Antigona ❦
Filokteto ❦
Ajakso ❦
Elektro ❦
Trachiniae ❦
Ichneutae vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sofoklo (en greka Σοφοκλῆς, Sofoklēs, ĉirkaŭ 497/6 a.n.e. – vintro de 406 aŭ 405 a.n.e.)[1][2] estis antikva greka dramisto (inter Esĥilo kaj Eŭripido, nome unu el tri klasikaj tragediistoj, kies verkitaj tragedioj survivis), pastro kaj politikisto de Ateno. Li estis ankaŭ generalo de la Atena Imperio dum la Peloponeza Milito, kaj dum sia servo, li estris kontraŭ la peloponeza insulo Samoso.

Li estas precipe konata pro sia abunda verkado. Li verkis 123 teatraĵojn. Liaj plej famaj verkoj estas la Tri Tebaj Tragedioj ('Reĝo Edipo', 'Antigona' kaj 'Edipo en Kolono'). Liaj unuaj verkoj estis verkitaj post tiuj de Esĥilo, kaj antaŭ aŭ samtempe kun tiuj de Eŭripido. Dum preskaŭ 50 jaroj, Sofoklo estis la plej celebrata dramaturgo en la teatraj konkurencoj de la urboŝtato Ateno kiuj okazis dum la religiaj festivaloj de Lenaia kaj de Dionizo. Li konkurencis en ĉirkaŭ 30 konkurencoj, venkis eble en 24, kaj neniam estis juĝita pli malsupre ol ĉe la dua rango. Esĥilo siaflanke venkis en 14 konkurencoj, kaj estis foje venkita de Sofoklo, dum Eŭripido venkis nur en 4 konkurencoj.[3]

La plej famaj tragedioj de Sofoklo aperigas la rolulojn de Edipo kaj de Antigona: ili estas ĝenerale konataj kiel la Tebaj Tragedioj, kvankam ĉiu verko estas fakte parto de diferenca tetralogio, kies aliaj membroj estas nune perditaj. Sofoklo influis la disvolviĝon de la teatra arto, ĉefe per aldono de tria aktoro, tiele reduktante la gravon de la ĥoro en la prezentado de la intrigo. Li disvolvigis ankaŭ la rolulojn al pli granda etendo ol pli fruaj dramaturgoj kiaj Esĥilo.[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Marmora statueto de greka poeto, eble Sofoklo

Laŭ la 10-a-jarcenta enciklopedio Suido Sofoklo verkis almenaŭ 123 teatraĵojn. La plimulto da ili perdiĝis. Nur la jenaj sep tragedioj estas ankoraŭ komplete konataj:[5]

Krome oni povas aludi al La flarhundoj (ĉirkaŭ 450 a.K.; satirusa ludo).

Vivo[redakti | redakti fonton]

La precipaj fontoj el kiuj devenas la biografia informo estas la Vivo de Sofoklo verkita de anonimulo en la 1-a jarcento, krom disaj fragmentoj troveblaj en la verkoj de Plutarko, Ateneo, Aristotelo kaj aliaj aŭtoroj. La Suido dediĉis al li mallongan artikolon. Ankaŭ aliaj aŭtoroj de la Antikveco, inter kiuj menciindas Duris de Samos, verkis pri li, sed iliaj verkoj ne konserviĝis.

Sofoklo, filo de Sofilo, estis riĉa membro de la kampara demos (malgranda komunumo) de Kolono Hipio en Atiko, kio iĝos poste scenaro por unu el liaj verkoj, kaj li estis verŝajne naskita tie.[1][6] Li naskiĝis kelkajn jarojn antaŭ la Batalo de Maratono en 490 a.K.: la preciza jaro estas neklara, kvankam 497/6 estas la plej verŝajnaj.[1][7] Sofoklo estis naskita en riĉa familio (lia patro estis produktanto de kirasoj aŭ aliaj armiloj) kaj li estis altagrade edukita. Lia instruisto Lampro, lernigis al li dancon kaj ludadon de la liro. Kiam li estis 16jaraĝa jam estris la ĥoron kiu celebris per peano la venkon de la batalo de Salamino, en la jaro 480 a. K., kie partoprenis ankaŭ lia rivalo Esĥilo kiel luktanto la saman jaron kiam naskiĝis la alia tragediisto Eŭripido.

Oni atribuis al li fizikan belon sed malfortan voĉon. Li emis al gimnastika ekzercado, al muziko kaj danco. Iom post la jaro 460 a.K. li edziĝis al Nikostrata, kun kiu li havis filon: Iofon, kiu dediĉis sin ankaŭ al la tragedio. Jam 50jaraĝa li enamiĝis al prostituino, nome Teorido de Siciono. Kun ŝi li havis filon Ariston, siavice patro de Sofoklo la Juna, kiun Sofoklo ege estimis kaj kiu iĝis ankaŭ tragediverkisto. La Suido mencias la nomojn de aliaj tri filoj de Sofoklo el kiuj ne ekzistas pli da informo.

La unua arta sukceso de Sofoklo estis en 468 a.K., kiam li ricevis unuan premion en la Dioniza teatrokonkurenco super la rega mastro de atena dramo, nome Esĥilo.[1][8] Laŭ Plutarko, la venko venis sub nekutimajn cirkonstancojn. Anstataŭe de sekvado de la ofta kutimo de elektado de juĝistoj inter multaj eblaj, la arkonto petis al Kimon kaj al la aliaj strategoj prezentiĝi por decidi la venkinton de la konkurso. Plutarko plue aldonas ke sekve de tiu perdo Esĥilo baldaŭ foriris al Sicilio.[9] Kvankam Plutarko diras ke tio estis la unua produktado de Sofoklo, nun oni supozas, ke eble lia unua produktado estis verŝajne en 470 a.K.[6] Triptolemo estis verŝajne unu el la teatraĵoj kiun Sofoklo prezentis ĉe tiu festivalo.[6]

Portreto de la greka aktoro Eŭiaon en la verko de Sofoklo nome Andromeda, ĉ. 430 a.K.

En 480 a.K. Sofoklo jam estis elektita por gvidi la peanon aŭ glorkanton (korusĉanto al dio), festante la grekan venkon super la persoj ĉe la Batalo de Salamis.[10] Frue en sia kariero, la politikisto Kimon eble estis unu el liaj patronoj, kvankam se li estis tio, ekzistis neniu malemo portita fare de Periklo, la rivalo de Kimon, kiam Kimon estis ekzilita en 461 a.K.[1] En 443/2 li funkciis kiel unu el la hellenotamiai, trezoristoj aŭ kasistoj de Ateno, helpante administri la ekonomion de la grandurbo dum la politika potencpreno de Periklo.[1] Laŭ la Vita Sophoclis, en 441 a.K. li estis elektita unu el dek strategoi, altaj administraj oficialuloj kiuj komandis la armetrupojn, kiel juniora kolego de Periklo, kaj li deĵoris en la atena kampanjo kontraŭ Samoso; li laŭsupoze estis elektita al tiu pozicio kiel rezulto de sia produktado de Antigono.[11] Laŭ la biografo anonima, li ne distingiĝis speciale kiel politikisto sed li amis sian urbon kaj malakceptis invitojn de gravaj aŭtoritatoj de aliaj urboj por ne abandoni Atenoj. Legenda rakonto asertas, ke, malaperinta orkrono de la Akropolo, Heraklo aperis antaŭ Sofoklo kaj montris al li kie kaŝiĝis la krono. Post ties rekupero, Sofoklo uzis la ricevitan rekompenson por konstrui sanktejon dediĉitan al Heraklo denoncinta. Ĉiukaze ŝajne en 420 a.K., li bonvenigis kaj starigis altaron por la bildo de Asklepio ĉe sia domo, kiam la diaĵo estis prezentita al Ateno. Por tio, li ricevis la postmortan epiteton Deksion (ricevinto) fare de la Atenanoj.[12] Li ankaŭ estis elektita, en 413 a.K., unu el la komisaroj (probouloi) kiuj reagis al la katastrofa detruo de la atena ekspedicia trupo en Sicilio dum la Peloponeza Milito.[13]

Sofoklo mortis en la aĝo de naŭdek aŭ naŭdek-unu en la vintro de 406/5 a.K., vidinte ene de sia vivdaŭro kaj la grekan venkon en la Persaj Militoj kaj la sangoverŝadon de la Peloponeza Milito.[1] Kiel ĉe multaj famaj viroj en grek-romia antikvo, lia morto inspiris kelkajn apokrifajn rakontojn. La plej fama estas la sugesto ke li mortis pro la trostreĉiĝo provi deklami longan frazon de sia Antigono sen paŭzi por preni spiron. Alia raporto indikas, ke li sufokiĝis manĝante vinberojn ĉe la Antesteria festivalo en Ateno. Tria diras ke li mortis pro feliĉo post venkado ene de sia fina venko ĉe la Grandurba Dioniza.[14] Kelkajn monatojn poste, komika poeto, en teatraĵo titolita La Muzoj, skribis tiun panegiron: "Benita Sofoklo, kiu havis longan vivon estas, estis viro kaj feliĉa kaj talenta, kaj la verkisto de multaj bonaj tragedioj; kaj li finis sian vivon bone sen suferspertado de ajna misfortuno."[15] Laŭ kelkaj raportoj, aliflanke, liaj propraj filoj provis havi lin deklarita nekompetenta proksime de la fino de lia vivo (certe li estis ofte akuzita pro avareco); li laŭdire refutis ilian akuzon en tribunalo per legado de lia neankoraŭludita Edipo ĉe Kolono.[16] Ankaŭ unu el liaj filoj, Iofon, kaj nepo, ankaŭ nomita Sofoklo, iĝis dramistoj.[17]

Verkoj kaj heredo[redakti | redakti fonton]

Antigona[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antigona (Sofoklo).
Antigona kaptita ĉe l' freŝa faro kaj kaptita de gardistoj

Antigona (greke: Ἀντιγόνη) estas tragedio verkita tuj antaŭ aŭ en 441 a.K.[18] fare de Sofoklo. Ĝi estas ĥronologie la tria el la Tri Tebaj Tragedioj, sed estis la unua verkita.

Persekutite, Edipo abdikas la tronon de Tebo donante ĝin al siaj du filoj, Eteoklo kaj Poliniko, kiuj devos alterne regadi laŭvice. Eteoklo regas la unua, sed la du fariĝas malamikoj kiam Eteoklo rifuzas cedi la tronon, kaj Poliniko iĝas ekzilita. Li revenas ataki en la kampanjo Sep kontraŭ Tebo. Ĉe la komenco de la dramo, ambaŭ fratoj estas jam mortaj, ĉiu verŝajne mortigita de la alia. La nuna registo, Kreono, faris dekreton: Ĉar Poliniko batalis kontraŭ Tebo, oni lin ne enterigu. Dume, Eteoklo estas enterigota kun plenaj militistaj honoroj. Antigona, la filino de Edipo kaj fratino de la mortintaj fratoj, kredas ke tiu proklamo kontraŭas la volon de la dioj (kion ŝi priskribas kiel …la neskribitajn kaj nemalsukcesantajn leĝojn de la ĉielo. Ĉar ilia vivo ne estas de hodiaŭ nek hieraŭ, sed de ĉia tempo, kaj neniu homo scias kiam ili por la unua fojo promulgiĝis.) Ŝi konfidas sian planon enterigi Polinikon al la fratino Ismena, sed Ismena, estante pli timida, rifuzas partopreni. Ismena agnoskas sian timon, sed konsentas kun la motivo de Antigona. Kiam Kreono informiĝas ke iu provas enterigi Polinikon, li ordonas malkovrigon de la korpo. Antigonan oni kaptas dum ŝi reiras al la korpo de sia frato, kaj oni ŝin venigas antaŭ la furiozan reĝon. Ŝi fiere akceptas la morton.

La dramo noteble estas unu el la malmultaj helenaj dramoj en kiuj la eno de la palaco estas montrata. Kutime en helena tragedio la tuta agado okazis ekster la domo aŭ palaco, kiu estas bildigita sur la "skeno" (la fono de la scenejo); mortoj okazis "ene", nevidate de la aŭdantaro. En ĉi tiu dramo, tamen, oni malfermis la "skemon" por montri Kreonon trovanta la korpon de Eŭridika. Ankaŭ la rolulo de la gardisto estas nekutima, ĉar li parolas kiel malaltklasano, en pli natura lingvaĵo, anstataŭ en la stilizita poezio de la aliaj roluloj. Oni foje jam komparis al li similajn rolulojn en la verkoj de Ŝekspiro.

Grava demando en la dramo estas la karambolo de valoroj inter Kreono kaj Antigona. Kreono subtenas obeon al la de homoj faritaj leĝoj, dum Antigona insistas pri la pli altaj leĝoj pri devoj al la dioj kaj al la familio. Kreono, drama heroo, konstatas sian eraron nur post kiam li perdas la tutan sian familion.

Reĝo Edipo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reĝo Edipo.
La blindigita Edipo; Teatra fotografaĵo de Albert Greiner (1875 - 1905).

Reĝo Edipo estas dramo de Sofoklo bazita sur legendo el la greka mitologio. Post Sofoklo multaj aliaj aŭtoroj priverkis la legendon, tiel ke Edipo apartenas al la plej elstaraj figuroj de la mondliteraturo kaj eĉ ĉe psikologio (Edipa konflikto). La dramo de Sofoklo estas praformo de analiza dramo, en kies trapaso malkaŝiĝas eventoj, kiuj okazis antaŭ ĝia komenco.

La popolo de Tebo alvokas sian reĝon Edipon por helpo, ĉar la urbo estas trafata de severa pesto. De la orakolo Edipo ekscias, ke nepunita misfaro estas la kaŭzo de la plago: Reĝo Lajo, lia antaŭulo, estis murdita. Nur ekzilo aŭ punmortigo de la kulpulo povas savi la urbon de la pesto. Tuj Edipo komencas serĉi la murdiston. Iom post iom li malkovras la kruelan veron: Li mem estas infano de Lajo. Ĉar post lia naskiĝo la orakolo antaŭdiris, ke li murdos sian patron, Lajo estis ordoninta paŝtiston mortigi la infanon. Sed la paŝtisto pro kompato savis la junan Edipon kaj transdonis lin al la reĝo de Korinto. Kiel junulo, Edipo pridemandis la orakolon pri sia destino, kaj ricevis la saman informon kiel antaŭe Lajo: Li murdos sian patron kaj edziĝos kun sia patrino. Por eviti tion, li forlasis Korinton, ĉar li opiniis, ke la reĝo kaj reĝino de Korinto estas liaj gepatroj. Dum lia migrado, li ekkverelis kun nekonato, kiu baris al li la vojon. Koleriĝinte, Edipo mortigis la fremdulon, ne sciante, ke tiu estis lia vera patro, nome Lajo. Sur lia plua vojo li atingis Tebon, savis la urbon de la Sfinkso, kaj sekve la loĝantoj faris lin reĝo, kaj la reĝino, Jokasta, iĝis lia edzino. Ekkoninte ĉi ĉion, la reĝino Jokasta sin pendigas. Edipo blindigas sin kaj petas sian bofraton, Kreono, lin elpeli de Tebo.[19]

Ĉar ĉiuj gravaj eventoj okazis antaŭ la komenco de la dramo kaj estas bone konataj de la spektantaro, la atento koncentriĝas je la procezo de ilia malkaŝigo. Tio ebligas kvazaŭ de-eksteran rigardon al la temaro de la dramo: La rilato inter peko kaj puno, destino kaj respondeco, ekkono kaj blindigo. Ironie Edipo, kiu tiom sukcese solvis la enigmojn de la Sfinkso, devas perdiĝi, kiam li solvas la enigmon de sia propra vivo.[20]

Aristotelo en sia Poetiko nomas Reĝo Edipo la ideala modelo de tragedio. Post Sofoklo multaj aliaj verkistoj prilaboris la legendon de Edipo, inter ili Pierre Corneille (1659), Voltaire (1718), Friedrich Hölderlin (1804), Hugo von Hofmannsthal (1905), Jean Cocteau (1934), André Gide (1931). Komedian varianton de la sama intrigo verkis la germano Heinrich von Kleist sub la titolo 'La rompita kruĉo' (1852). Sigmund Freud en sia verko "Interpretado de sonĝoj" (1899) rilatas la tragedion de Sofoklo al lia observaĵo, ke ĉiu vira infano trapasas 'Edipan fazon', en kiu li avidas sian patrinon kaj rivalas kontraŭ sia patro. Tiun fenomenon Freud nomis Edipa konflikto. Ankaŭ sian metodon de psikoanalizo Freud rekte ligas al la preciza analiza ekzamenado, kiun Edipo aplikas en la dramo de Sofoklo.[21]

Edipo en Kolono[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Edipo en Kolono.
Edipo en Kolono, de Fulchran-Jean Harriet (1798–1799).

Edipo en Kolono (en greka Οἰδίπους ἐπὶ Κολωνῷ, Oidipus epi Kolonoi) estas greka tragedio de Sofoklo, verkita ne multe antaŭ lia morto en 406/405 a.K., kaj ludigita en la [jaro 401 a.K. fare de lia nepo Sofoklo la Juna.

Edipo, jam blinda, alvenis en Kolonon, distrikton de Ateno, akompanate de sia filino Antigona. Lokano petas ilin foriri el la sanktejo de la Eŭmenidoj, kie ili troviĝas. Edipo malakceptas ĉar li scias, ke tiu ĉi estas la loko kie li estas mortonta laŭ la orakolo, kaj alvenas pli da lokanoj por forgi lin el tie. Aperas Tezeo, la reĝo de Ateno, kiu certigas al Edipo protekton kaj promesas ke li estu enterigita en atika grundo; tiele lia spirito protektos Atenon. Ismena, la alia filino de Edipo, alvenas el Tebo kaj rakontas la estontan kontraŭstaron inter la fratoj; venkoj kiu sukcesos havi kun si Edipon. Pro tio Kreono, ŝia bofrato, aperas kun intenco aresti lin por ke Tebo kaj ne Ateno ricevu lian korpon; liaj homoj kaptas Antigonan kaj Ismenan. Tezeo intervenas tiam kaj savas kaj lin kaj liajn filinojn. Poliniko aperas por ricevi la apogon de sia patro, ŝajnigante penton kaj klopodas por akiri la patran benon en sia kunfronto kontraŭ Eteoklo, sed li nur kolerigas Edipon, kiu malbenas ilin, kiuj mortigos unu la alian. Fine oni aŭdas fulmotondron, kiu markas la tujan finon de Edipo. Tiu nur indikas al Tezeo kiu estos la loko de sia tombo, ĉar alportos bonan sorton al Ateno dum li restos tie. Li retiriĝas kaj mesaĝisto rakontas ke post beni siajn filinojn, li apartiĝis al soleca loko kaj kiu li mortiĝis sola, ĉe Tezeo.[22]

Elektra[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektra (Sofoklo).

Elektra (Ἠλέκτρα: Ēlektra) estas tragedio de Sofoklo verkita en nekonata dato, sed ludita tre probable inter la jaroj 418 a.n.e. kaj 410 a.n.e. Oni studas ĉu ĝi estis antaŭa aŭ malantaŭa al samnoma Elektra de Eŭripido, kiu eble estis de la jaro 417 a.n.e.

Reveninte de la milito de Trojo, Agamemno estas akceptita en Mikeno de sia edzino Klitemnestro kiu murdas lin pune al tio, ke li memoferis ilian filinon Ifigenia, por ke la greka ŝiparo povu eliri al Trojo. Oresto alvenas al Mikeno, akompanata de Pilado kaj maljunulo, servisto de Oresto kiam li estis infana (pedagogo), por venĝi la murdon de sia patro Agamemno, sekvante la orakolon de Delfo. La maljunulo rakontas al Klitemnestro, ke Oresto mortis dum ĉarkonkurenco, kaj ili sekvas la trompon portante urneton kiu supozeble enhavas liajn cindrojn. Elektra estas malespera, ĉar ŝi arde sopiris la revenon de sia frato Oresto. Tial ŝi decidas murdi mem Klitemnestron kaj Egiston, ŝian novan edzon. Krisotemis, fratino de Elektra kaj Oresto, pli prudenta, malakceptas partopreni en tiu murdoklopodo. Tiam venas Oresto kaj Pilado. Oresto kaj Pilado eniras en la palaco, kaj oni aŭdas la ploron de Klitemnestro kiam ili mortigas ŝin. Egisto venas kaj ankaŭ li estas mortigita en la sama ĉambro en kiu estis murdita Agamemno.[23]

Literatura analizo[redakti | redakti fonton]

La teatro de Sofoklo kiel literatura formo[redakti | redakti fonton]

Atena teatra masko el la 4-a jarcento.

Ekde la vidpunkto de formo, normala tragedio de Sofoklo montras la jenan strukturon: "prologo", kiu havigas pere de relative mallonga serio de deklamitaj versoj, kiel antaŭaĵo de la vekintrigo; la "parodo" aŭ momento en kiu eniras la ĥoro, dance kaj kante, al kio sekvas la diversaj "epizodoj" deklamitaj de la aktoroj. Dume la aktoroj antaŭenigas la draman agadon. Intermetitaj estas diversaj intervenoj de la ĥoro, nome "estazimoj", en kiuj la ĥoranoj okupas sian lokon en la orchestra. La tempo inter epizodoj kaj estazimoj permesas solvi la teknikan problemon de la ŝanĝo de vestoj de la diversaj aktoroj. Tiuj "estazimoj" konsistas en strofo kaj kontraŭstrofo, plus rekantaĵo nomita "epodo". La verko finiĝas per adiaŭo fare de la ĥoro, kiu foriras majeste kantante la nomita "eksodo".[24]

Per duarangaj subunuoj, la poeto kontraŭmetas ideojn, argumentojn, rolulojn kaj situaciojn ege artisme. Temas pri la konceptoj de "agono" aŭ konflikto inter roluloj kiuj defendas ĉu unu vidpunkton ĉu la malon, per krutaj dialogoj kiel la nomitaj stikomitia, en kiu al ĉiu rolulo korespondas alternativa versotipo, kiuj foje finiĝas per parolaj interrompoj (antilabai), la "resis" aŭ serio de versoj deklamitaj de rolulo, "amebeoj" (lirika dialogo inter aktoro kaj ĥorano), ktp.[25]

Enhavaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Teatraj maskoj de tragedio kaj de komedio. Romia mozaiko, de la 2-a jarcento.

Laŭenhave, la teatro de Sofoklo turnas sin al la rimedo de la heroaj cikloj, kiel respegulo de la tradicia ligilo inter teatro kaj ĝiaj religiaj devenoj. Fakte el totalo de 33 tragedioj konservitaj apartenantaj al la 5-a jarcento, almenaŭ 24 centriĝas en kvar grandaj cikloj de mitologiaj roluloj (nome la cikloj de Trojo, de Tebo, de Mikeno kaj de Heraklo). Ŝajne en tiuj mitaj cikloj koncentriĝas simbole, pere de metaforoj pli malpli konsciaj, la ĉefaj arketipoj de la homa konduto. Probable en epoko de Sofoklo la tradiciaj mitaj kernoj jam estis atingintaj elstaran gradon de komplekseco: por ekzemplo, en la historio de Edipo povas esti supermetitaj aŭ interplektitaj diversaj mitaj elementoj: la infano kiu estas eksponita en la montaro (metaforo de la infano de dia deveno); la sukceso kaj ruiniĝo de Edipo (ciklo de la kresko kaj morto en naturo); kaj la konflikto inter Edipo kaj Laio, kiu ne estus la temo de la «konflikto de generacioj». Ĉiuokaze la antikvaj dramaturgoj, kaj ĉefe ĉe Sofoklo, konstatis, ke la mitoj posedas specialan forton kiu faras ilin aparte taŭgaj por ricevi poezian kaj draman traktadon.[26]

Aliflanke, la mito posedas riĉan variecon kiu faciligas multajn diversajn alproksimigojn. Fakte, la propra Sofoklo faras personan kaj foje liberan traktadon. Ekzemploj estus la komparo inter la Filokteto de lia samnoma verko kaj la Filokteto de la Malgranda Iliado, kaj simile pri Krisotemis en lia Elektra, Ismena en AntigonaNeoptolemo en Filokteto. Alia grava aspekto estas la rolo de la orakoloj kaj la apero de dioj en liaj teatraĵoj. Tiukadre, en Ajakso, kvankam propre ne estas orakolo, la dieca Kalĥaso profetas, ke la heroo estas ludilo de la diaj kolero kaj trompemo.[27]

Citaĵo
 Ĉar nur ĉitage persekutos lin la kolero de la dia Atena, laŭ diris per siaj vortoj la divenulo. 
— Ajakso, 755-760.
Dejaniro, laŭ Evelyn de Morgan.

En La traĥianinoj, la orakolo antaŭdiras la malbonan fortunon de Heraklo:

Citaĵo
 Ĉu vi scias, mia filo, ke oni lasis al mi fidindajn aŭgurojn rilate al tiu urbo? 

Kaj poste oni ripetas tion la propra Dejaniro:

Citaĵo
 Tiaj vortoj estis diritaj, ke estis dekretita de la dioj, ke ili finos la laborojn de Heraklo, laŭ oni rakontis, ke la malnova anzino de Dodona estis anoncinta iam per parolo de ĝiaj kolomboj. 
— La traĥianinoj, 169-172.

En Antigona, la avertoj de Tiresias al Kreono montras la dian malaprobon de lia konduto. Asertas Tiresias:

Citaĵo
 Vi scios tion, kiam vi aŭskultos la signojn de mia arto. 

Ĉiuokaze, en tiu tragedio estas du orakoloj: tiu de la prologo[28] kaj tiun kiun konas Edipo estante ankoraŭ juna laŭ kiu li estos la murdisto de sia patro kaj edzo de sia patrino, laŭ la rakonto de Jokasta:

Citaĵo
 Iam alvenis orakolo al Laio - mi ne diros ĉu devena de Febo mem, sed de liaj servistoj -, konsistanta en tio ke al li atingos la destino esti mortigita de filo kiu estos naskita kaj de mi kaj de li. 
— Antigona, 711 kaj ss.

En Elektra, la orakoloj utilas nur por konfirmi la fortajn karakteron kaj volon de la protagonistino. Siaflanke, en Filokteto ne estas propre orakoloj, sed anstataŭe profetaĵoj kelkajn fojojn ripetita, laŭ kiu la urbo Trojo ne falos al la povo de la grekoj sen la helpo de Filokteto kaj de lia pafarko. Finfine, en Edipo en Kolono la anoncita orakolo[28] estas poste ripetita kelkajn fojojn:

Citaĵo
 Estis Febo kiu profetante al mi ĉiujn tiujn malbonaĵojn anoncis al mi, ke alvenos tiu ripozo nur post multa tempo, ... kaj profetis al mi ankaŭ ke en tiu loko mi atingos la malbenita fino de mia vivo... 

Ĝenerale, evidentas, ke la rolo de la orakoloj estas en Sofoklo, pli ol forto super la figuro de la heroo, povo kiun postulas kaj bezonas la propraj karaktero kaj personeco de la protagonisto, tio estas, ke

Citaĵo
 la orakolo ne devigas la rolulon agi, sed anstataŭe estas la propra elano de la heroo al la agado kiu havigas plenan sencon al la plenumo de la orakolo devena de la dieco.[29] 
Ludado de Reĝo Edipo en la "Festivalo de greklatina teatro de Lugo" en 2011.

Al orakoloj, estas probable ke, kiel ĉe tiom da kredantaj personoj liaepoke, Sofoklo atribuis kredindecon, kvankam cere gravas, ke la uzado de orakoloj en la sofoklaj verkoj obeas al literaturaj kaj dramaj necesoj. Fakte ne mankas kritiko kontraŭ orakoloj en la tragedioj de Sofoklo. Ekzemple, en Reĝo Edipo trifoje parolas Edipo kontraŭ la valideco de la orakoloj.[30]

Dramaj roluloj[redakti | redakti fonton]

La fakuloj pri la tragedioj de Sofokloj ĝenerale interkonsentas, ke grandskale lia teatro estas teatro de roluloj. Fakte, la titoloj de ĉiuj konservitaj tragedioj (escepte de La trakinianinoj) korespondas kun la nomoj de la koncernaj protagonistoj. Ĉiu el tiuj figuroj aperas kiel aŭtenta giganta heroo kaj homa arketipo.

Pentraĵo de Jean-Auguste-Dominique Ingres pri Edipo solvinta la enigmon de la Sfinkso.[31] Walters Art Museum.

En Reĝo Edipo, la figuro de Edipo estas aparte speciala. Li personigas la problemon de la memidentigo, kiu estas montrata per la kontrasto inter estos kaj aspekto. Edipo sopiras koni la veron kaj tiukadre li trafos tri rolulojn de sia palaca etoso: nome Jokasta, lia patrino kaj poste edzino; Kreono, lia bofrato; kaj la divenulo Tiresias. Antaŭ Jokasta, Edipo identiĝas kiel «Filo de la Fortuno».[32] Antaŭ la divenulo, Edipo montriĝas fidema kaj memsufiĉa, ĉar per sia propra inteligento li kapablis diveni la enigmon de la Sfinkso, kaj sekve li promesas al siaj subuloj, ke li liberigos la urbon el la estaĵo kiu timigas ĝin. La rilatoj de Edipo kun la blinda divenulo Tiresias estas dekomence respektaj, sed poste ili iĝas nefidindaj kaj finiĝas per malferma akuzo: por Edipo, la blinda divenulo Tiresias estis komplico de la krimo:

Citaĵo
 Sciu, ke je mia pendo vi partoprenis reale en la plano de la iniciato, kaj vi plenumis ĝin, kvankam vi ne mortigis lin per viaj propraj manoj. Kaj se vi povus vidi, mi dirus eĉ ke tiu iniciato estis nur via faro. 
— Reĝo Edipo, 348-349.

Sofoklo trudas la konflikton inter ambaŭ roluloj, ĝis la punkto ke Tiresias diras al Edipo:

Citaĵo
 Kaj mi diras al vi, ĉar vi nun insultas min kiel blindulo, ke vi havas vidkapablon sed ne vidas en kiu malbonaĵo vi estas nek kie vi loĝas nek kun kiu vi vivas. 
— Reĝo Edipo, 412-414.</ref>

Ĉiuokaze, la fragmento kiu plej bone montras la draman forton de la konflikto inter ambaŭ roluloj estas en la versoj 449 kaj ss.:

Citaĵo
 Kaj mi diras al vi: tiu viro kiun vi delonge serĉas minace kaj kiun vi konsideras murdisto de Lajo, tiu estas ĉi tie, formale kiel eksterlandano, sed poste oni vidos, ke reale li estas de teba deveno, kaj li ne kontentiĝos pro tio kio okazos ĉar li blindiĝos, estinte vidinta, kaj iĝos malriĉa anstataŭ riĉa kaj piediros eksterlande tuŝante la vojon per sia bastono. Kaj li ŝajnos samtempe de siaj propraj filoj kaj frato kaj patro. Kaj de la virino kiu naskis lin samtempe filo kaj edzo, kaj de lia patro samtempe semanto de la sma edzino kaj lia murdisto. Kaj nun iru kaj meditu pri ĉio tio. Kaj se vi kredas, ke mi mensogas, diru tiam, ke mi scias nenion pri la divenarto. 
Elektra kaj Oresto renkontiĝas ĉe la tombejo de Agamemno. Ruĝ-pentrita vazo el 340-330 a.K..

Ankaŭ la junulino Elektra estas alia rolulo de Sofoklo tre bone markita. Mankas al ŝia vivo senco ekde lia patro estis mortigita de ŝia patrino, kaj ĉefe ĉar ŝi konstatas, ke ŝia nura espero (la reveno de Oresto) vanuiĝas iom post iom. Tion ŝi mem diras:

Citaĵo
 Sed al mi jam foriris, senespere, la plej granda parto de mi vivo kaj mi ne plu eltenas; sen filoj mi elĉerpiĝas sen viro kiu per amo protektu min, sed male kvazaŭ nedigna rifuĝinta mi administras la patran hejmon. Kaj tiel, kun maltaŭga vestaĵo, mi vagadas inter tabloj kiuj al mi malplenas 
— Elektra, 138 kaj ss.

Sed la trajto kiu plej bone difinas la veran karakteron de la protagonistino estas ŝia sopiro al revenĝo, simila al sento pri honoro kiun posedas Ajakso aŭ la fideleco al ŝia familio ĉe Antigona. La propra Elektra montras ĝin:

Citaĵo
 Vidis mia patro sian hontigan morton fare de la samaj du manoj kiuj perfide ekposedis mian vivon, la samaj manoj kiuj ruinigis mian vivon. Al tiuj la granda dio Olimpa suferigos dolorojn, kaj ke ili ne sukcesos ĝui triumfon fifarinte tian krimon! 
— Elektra, 205-212.

Unu el la plej famaj scenoj estas la nomit "anagnorizo" aŭ sceno de rekono en kiu finfine ambaŭ gefratoj rekonas sin unu la alian fakte post la doloriga kaj ironia momento en kiu la pedagogo rakontas la falsan morton de Oresto dum ĉarkonkureco:

Citaĵo
 Bruliginte lin sur ŝtiparo, civitanoj de Foceo tiucele elektitaj kunportas en eta bronza urno la supreman korpon triste cindrigitan, en la intenco ke ĝi atingu tombon en la tero de liaj prauloj 
— Elektra, 757-763.

Siaflanke, Ajakso estas la plej grava de la herooj kiuj venis al Trojo, malantaŭ Aĥilo kompreneble, kvankam li freneziĝas allogita de Atena. Sofoklo priskribas lin en la jenaj versoj:

Citaĵo
 Ĉu vi vidas la kuraĝulon, tiun de kuraĝa koro, tiun kiu en detruaj luktoj neniam timotremis? Ve al mi, terure per miaj manoj, inter bestoj kiuj ne timigas! Ve al mi, ridinda! Kiel mi estis insultita! Kaj nun, kion mi faru? Mi kiu estas klare malaminda al la dioj, kiun la armeo de la grakoj malamas, kaj la tuta Trojo, same kiel tiuj ebenaĵoj... La nobelulo devas vivi honore aŭ honore morti. Vi jam aŭdis ĉion kion mi havas direnda. 
— Ajakso, 364-368.
Heraklo, Dejaniro kaj Neso, nigra-figura vazo, 575-550 a.n.e., Luvro (E 803).

Siaflanke, la Heraklo de La trakianinoj estas rolulo kiu aperas kontraŭa al la rolulo de lia edzino. Dum Dejaniro montriĝas kiel permanente enaminĝinta kaj admirantino de sia edzo, Heraklo ŝajnec amas nur sin mem kaj siajn agegojn. Aliflanke, Dejaniro estas timida kaj timema,

Citaĵo
 senĉese, timon post timon mi nutras en konstanta priokupo por li, 
— La trakianinoj, 28-29.

ĉiam dependa de Heraklo, kiun li konsideras la plej bona inter eblaj edzoj.[33] Antaŭ iom da tempo la centaŭro Neso donis al ŝi sian propran sangon kiel certa eliksiro por la tago en kiu la amo de ŝia edzo malfortiĝu. Tiucele Dejaniro komprenas, ke venis la momento rekuperi la amon de Heraklo, kaj sendas al li kiel donaco mantelon trempitan je la sango de la centaŭro. Bonintence, Dejaniro okazigas la nevolontan morton de sia amata edzo. La personeco de Heraklo, male, estas tre malsama. Lia vivo estis kontinua aventuro de klopodoj, baraktoj kaj forveturoj;[34] siaflanke, temas pri heroo, ĉar li devenas el dioj kiel filo de la propra Zeŭso, kvankam aliaj trajtoj de lia karaktero estas malpli pozitivaj: li estas kverelema, perfortema, ebriulo kaj vorema, kio randas al groteska.

Filokteto estas kompatinda rolulo, senhontigita de la grekoj kaj speciale fare de la ruza Odiseo:

Citaĵo
 Tio estas kion oni faris al mi, filo, la Atridoj kaj la influa Odiseo; la dioj de la Olimpo premiu al ili per sufero de doloroj similaj al tiuj miaj 
— Filokteto, 314-316.

La diversaj protagonistoj de la teatro de Sofoklo estas doloraj roluloj, kiuj foje ne havas kulpon de tio kio okazas al ili, sed suferas pro la nura fakto esti homoj; la heroo frontas sian destinon, jam antaŭestablitan, kaj vidas sin devigita agadi. En la verkaro de Sofoklo, la doloro nobligas, kaj ĉefe instruas. Oni lernas nur per sufero (πάθει μάθος, páthei máthos). Krome, tiu sufero de la protagonisto estas spertinta en soleco, estas doloro ne kunhavata, antaŭ kiu nenio utilas konsolo de la amiko aŭ la kompreno de la familio. Temas resume pri doloro entransigebla; la heroo suferas individuan malbonaĵon (monoúmenos), nekolektiva (kiel oftas ĉe Esĥilo). Temas pri malespera sufero. Ajakso mortas solece ĉar li ne kapablas elteni atakon al sia honoro: solece li finas sian ekziston, en paradigma soleco; Edipo restos en la plej absoluta soleco en la grava momento en kiu li ekkonas sian identecon; Elektra suferas sola tagojn kaj nokton atendante sian fraton; solece mortas Heraklo, kaj sola kaj abandonita en senhoma insulo malbone vivas sian doloron la kompatinda robinson-eca Filokteto. Finfine, sola malaperas Edipo en Edipo en Kolono.[35]

Ekzemplo de tiu soleco estas personigita en Filokteto en la jena momento:[36]

Citaĵo
 Junulo, filo de Aĥilo: mi estas tiu pri kiu eble li aŭdis, ke estas la posedanto de la armiloj de Heraklo, nome Filokteto la filo de Peante, kiun la du ĉefoj de la greka armeo kaj la reĝo de la kefalonianoj[37] lasis ĉi tie abandonita kaj sola, hontinde, malsana pro sovaĝa malsano, mordita per la sangelverŝa vundo de vipero hommortiga. Mia filo, ĉi tie oni lasis min sola kun mia malsano kaj ili foriris haltinte en tiu loko kun la ŝiparo kiu eliris el mara Krisa. Tuj post ili vidis, ke post ŝtormo mi endormiĝis apud marbordo en volbohava groto, ege kontentaj ili foriris kaj abandonis min, lasante al mi nur tristajn tolaĵojn kaj nur iom da manĝaĵoj, kvazaŭ mi estas almozulo. Minimuma vivelteno, kiu eble ĝi estu tiu kiun ili ĝuu! Ĉu vi imagas, mia filo, kia estis mia vekiĝo el dormo posti ili estis foririntaj? Kiom da larmoj mi elverŝis, kiome mi lamentis mian misfortunon! 
— Filokteto.

La ironio de la tragedio: la konflikto inter realo kaj ŝajno[redakti | redakti fonton]

La franca aktoro Mounet-Sully kiel Edipo

La termino «ironio» estas malfacile difinebla, sed plej akceptita eblo estas tiu situacio de la diskurso en kiu la laŭvorta senco de la parolado posedas por la parolanto diferencan signifon, kaj preskaŭ malan, disde la senco laŭ kiu komprenas ĝin la interparolanto aŭ la aŭkultantaro. La parola ironio estas proksima al la fakta paradokso.

En la teatro de Sofoklo, estas kaj la unua kaj la dua konceptoj, kaj fakte Sofoklo estas konsiderata la vera pioniro de la tragedia ironio, laŭ kiu la homi kiu ŝajne estis atinginta la pinton de sia famo tuj falas al la plej malaltaj misfortunoj ĉu fizikaj ĉu moralaj. Tiukadre, estas konsiderinda la plej simbola ekzemplo de ironio/paradokso la situacio de Edipo, kiu el sia intelekta kohereco ŝajne vivas nur por malkovri la veron, sed estas la lasta kiu ekkonas precize la grandan veron, kiun ĉiuj jam konas: ke li estas la murdisto de sia patro, la amanto de sia patrino, kaj ke li estas samtempe patro kaj frato de siaj fratoj/filoj, kaj filo kaj edzo de sia patrino. Konis tion la divenulo Tiresias, la ĥoro, lia patrino. Eĉ la aŭskultantoj mem; ĉiuj, sed ne li mem, kiu por aliaj aferoj estis la plej inteligentulo.

Alia tre interesa momento de ironia tono estas la sceno en kiu intervenas Edipo, la mesaĝisto alveninta de Korinto kaj la iama paŝtisto kaj oni diversas pri la diferenca parolmaniero de ĉiu el ili pri kia estas la identeco de Edipo.[38]

Simile ironia estas la kazo de Elektra, kiam Oresto ŝajnigas, ke la urno kiun li kunportas mane enhavas siajn proprajn cindrojn. Por Elektra estas la plej suprema ironio la fakto, ke ŝi vivis sian tutan vivon kun la nura espero vidi la revenon de Oresto kaj nun vidas senkonsole, ke aperas fremdulo kiu anoncas ne la alvenon de la sopirita Oresto, sed la cindroj de lia kadavro en eta urneto. Io simila okazas en La trakinaninoj kiam Dejaniro kontribuas al detruo kaj neniigo de tii kun ŝi deziris konservi:

Citaĵo
 Ĉar tiel mi promesis, ke se iam mi vidos lin eniri hejmen sana kaj savita, mi sciis tute certe, ke mi ornamos lin per tiu vesto kaj montros lin al la dioj kiel nova proponpastro kun nova vesto. 
— La trakinaninoj, 610-614.

Simila situacio kaj rezulto estas la sceno en kiu Filokteto erare interpretas la vortojn ricevitajn de Neoptolemo en la versoj 989 kaj sekvaj. Ĉiuokaze, are, Edipo en Kolono estas verko en kiu oni faras minoran uzon de la ironio, kiel okazas ankaŭ en Antigona. Resume, la ironio de Sofoklo ne estas simpla retorika ironio, sed esenca, ekzistadema.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Esperante[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Nia samidcano D.B. Gregor prave opinias ke la klasikuloj devas esti tradukitaj en Esperanto. Li konstatas ke el la klasika literaturo de Grekujo kaj Romo estas nur tradukitaj la « Oduseia » (de Dr. Manders — malfeliĉe ne plu havebla), la « Fabeloj de Ezopo (de Dr. K. Kalocsav) kaj la « Eneido » de Vergilio (de Dr. Vallienne — ankaŭ ne plu havebla). Li, specialisto pri klasikaj lingvoj, decidis traduki la du ĉefverkojn de la plej granda Greka dramaturgo Sofokles. En la antaŭparolo li diras ke li spertis en kiel alta grado la flekseblcco de Esperanto faciligas fidelan tradukon. Tiuj du dramoj, kiuj surscenigas tre antikvan legendon, estas la kunmetaĵo de homeca psikologia postulo, laŭ kiu, kulpo devas esti punata, kaj de la kredu de la antikvaj Grekoj ke la homo kapablas nenion kontraŭ la volo de la dioj. La legendo parolas pri la pereo de la dinastio de la reĝolando Tebo; pereo kontraŭ kiu vane luktas la koncernaj personoj, ĉar volita de la dioj. La dramoj estas funde pesimistaj, kiel cetere la aliaj grekaj tragedioj, kiel ilia literaturo, kiel ilia filozofio. Ili ja pensis ke la dioj en karaktero similas al la homoj, do kun bonaj sed kun ankoraŭ pli da malbonaj ecoj. Se iu dio favoras iun homon, pro tiu fakto mem estas tuj ja aliaj dioj kiui malfavoras tiun homon. La fino de la unua dramo estas korpremiga ne nur en la faktoj sed ankaŭ en la laslaj versoj kiujn elparolas la horo :

Tial ĝis la fina laga estu tiu-ĉi regul’ : el la homa gent' neniun iam nomi feliĉul' antaŭ ol ne-suferintan trafos lin la morla lul’. (p. 111)

Tiuj versoj memorigas al ni elparolon de tiu alia fama Greka drarnaturgo, Eŭripides: la plej granda feliĉo, post tiu ke esti renaskita, estas: plej eble frue morti ! La tragedieco estas tic-ĉi ankoraŭ pli granda pro la fakto ke Edipo, kiun plej trafas la fato, estas eble fute ne kulpa ! Rilate al la kulpeco de Edipo, D.B. Gregor donas la diversajn tezojn en « Enkonduko », kiu estas fakte studo-artikolo, kaj en kiu li ankaŭ prilraktas la originon de la Greka dramo. Li priparolas ankaŭ la karakteron de la roluloj. Por ni, en tiu-ĉi tempo, estas eble bedaŭrinde ke Sofokles ne surscenigis la tutan legendon. La legendo estas rakontita (tro mallonge !) sur paĝo 27; kaj por la dua dramo, sur paĝoj 115 ĝis 117. Du, «Edipo» montras kiel tiu « heroo » venas al la malkovro de la mistero kiu ĉirkaŭas lin, kaj lian malesperiĝon. « Antigona » priskribas la konflikton inter A. kaj ŝia onklo, kaj tiam inter tiu lasta kaj lia filo. Sed vi sciu ke tiuj antikvaj Grekoj estis tre filozofiemaj kaj ŝatis en dramo montritaj diversajn problemojn de moraleco, politiko ktp. Por la studo de ilia pensmaniero kaj la evoluo de morala sento, kaj pri politika koncepto, tiuj dramoj estas plej gravaj. Sed samtempe ili estas artplenaj ! Pri tio lasta ni volas insisti; kvankam restas vere ke la legado de ili ne estas destinita por ĉiuj. Ili kondiĉigas iun antaŭan edukon en tiu senco, aŭ iun naturan emon aŭ adaptiĝpovon. Mi aldonu ke la traduko legiĝas tre flue ! Multaj kiuj iam legis ilin en originalo, sed kiuj depost tiu tempo

jam grandparte forgesis tiun lingvon, kun plezuro relegos en Esperanto. Unu lingva rimarko: kial la aŭtoro uzas « ŝi » por la sfinkso ? (p. 27) Post la dramoj estas presitaj la genealogia tabelo de la dinastio de Tebo kaj la indeksoj pri antikvaj kaj modernaj nomoj. Ni ŝuldas multan dankon al S-tmoj Gregor kaj al J. Regulo Perez kiuj prizorgis tiun necesan aldonon al nia literaturo. Evitu, karaj gelegantoj ke vi baldaŭ devos bedaŭri ne posedi tian libron. 
— Belga esperantisto n371 (jan-apr 1961)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Sommerstein (2002), p. 41.
  2. La jaro de lia nasko estas kontestata, kaj 488 a.n.e., 495 a.n.e. kaj 496 a.n.e. ĉiu havas rekomendantojn. La jaro 495 a.n.e. verŝajne estas plej preferata de eminentaj historiistoj.
  3. Encyclopaedia Britannica, Inc.
  4. Freeman, p. 247.
  5. Suda (eld. Finkel et al.): s.v. Σοφοκλῆς Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine.
  6. 6,0 6,1 6,2 Sommerstein (2007), p. xi.
  7. Lloyd-Jones 1994, p. 7.
  8. Freeman, p. 246.
  9. Life of Cimon 8. Plutarko eraras pri la morto de Esĥilo dum tiu veturado; li pluproduktis teatraĵojn en Ateno dum alia jardeko.
  10. McGraw-Hill Encyclopedia of World Drama: An International Reference Work in 5 Volumes, Volume 1, "Sophocles".
  11. Beer 2004, p. 69.
  12. Clinton, Kevin "The Epidauria and the Arrival of Asclepius in Athens", en Ancient Greek Cult Practice from the Epigraphical Evidence, eldonita de R. Hägg, Stockholm, 1994.
  13. Lloyd-Jones, pp. 12–13.
  14. Schultz 1835, pp. 150–1.
  15. Lucas 1964, p. 128.
  16. Cicerono rerakontas tiun historion en sia De Senectute 7.22.
  17. Sommerstein (2002), pp. 41–42.
  18. Sophocles. Three Theban Plays. Trans. Robert Fagles. New York: Penguin Books, 1986, p. 35
  19. Sófocles; García Calvo, A. (ritma versio) (1982). Edipo Rey (4a eldono). Zamora: Editorial Lucina. ISBN 84-85708-14-8.
  20. Coughanowr, Effie. 1997. "Philosophic Meaning in Sophocles' Oedipus Rex." L'Antiquité Classique 66: 55-74.
  21. Cairns, D. L. 2013. "Divine and Human Action in the Oedipus Tyrannus." En Tragedy and Archaic Greek Thought. Eld. de D. L. Cairns, 119–171. Swansea, Britio: Classical Press of Wales.
  22. Oedipus at Colonus at Perseus Digital Library
  23. Lloyd, M. 2005. Sophocles: Electra. London: Duckworth.
  24. Freeman, p. 247.
  25. Freeman, p. 247.
  26. Sophocles. Oedipus the King. The Norton Anthology of Western Literature. Gen. ed. Peter Simon. 8th ed. Vol. 1. New York: Norton, 1984. 648–52. Print. ISBN 0-393-92572-2
  27. Lloyd-Jones, Hugh (eld.) (1994). Sophocles: Antigone. The Women of Trachis. Philoctetes. Oedipus at Colonus. Eldono kaj traduko de Hugh Lloyd-Jones, Loeb Classical Library No. 21.
  28. 28,0 28,1 vv. 87-95
  29. Antonio Guzmán Guerra: Introducción al teatro griego, Alianza, Madrid, 2005.
  30. vv. 707-725, 857-858 kaj 952-953.
  31. «Oedipus and the Sphinx». Walters Art Museum. Arkivita el la originalo la 24an de majo 2013. Konsultita la 4an de junio 2019.
  32. Reĝo Edipo, v. 1080.
  33. La trakianinoj, 83-85 kaj 141-177.
  34. La trakianinoj, 31-55.
  35. Teatraĵo ludita nur postmorte en la jaro 401 a.n.e. fare de la nepo de la aŭtoro: nome Sofoklo la Juna.
  36. Filokteto
  37. Odiseo.
  38. Reĝo Edipo, 950-1.072.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Finkel, Raphael. Adler number: sigma,815. Alirita 14-a de marto 2007.
  • Beer, Josh (2004). Sophocles and the Tragedy of Athenian Democracy (angle: "Sofoklo kaj la Tragedio de Atena Demokratio"). Greenwood Publishing. ISBN 0-313-28946-8
  • Flashar, Hellmut (2000). Sophokles. Dichter im demokratischen Athen (germane: "Sofoklo. Poeto en demokrata Ateno"). eldonejo C.H. Beck, Munkeno 2000 du recenzoj (same germanlingve)
  • Freeman, Charles. (1999). The Greek Achievement: The Foundation of the Western World (angle: La Greka Atingo: La Fundamento de la Okcidenta Mondo). Novjorko: eldonejo Viking Press. ISBN 0-670-88515-0
  • Hubbard, Thomas K. (2003). Homosexuality in Greece and Rome: a Sourcebook of Basic Documents, angle: "Samseksemo en Grekio kaj Romo: Fontlibro de Bazaj Dokumentoj".
  • Johnson, Marguerite & Terry Ryan (2005). Sexuality in Greek and Roman Society and Literature: a Sourcebook (angle: "Sekseco en greka kaj romia socio kaj literaturo: Fontlibro"), eldonejo Routledge. ISBN 0-415-17331-0, ISBN 978-0-415-17331-5
  • Lloyd-Jones, Hugh (eld.) (1994). Sophocles. Ajax. Electra. Oedipus Tyrannus. Harvard University Press.
  • Lucas, Donald William (1964). The Greek Tragic Poets, angle: "La Grekaj Tragikaj Poetoj". W.W. Norton & Co.
  • Minghella, Anthony (1987). Unua epizodo de la verko de BBC nome Inspector Morse The Dead of Jericho. mencias Sofoklon kiel la "murdisto."
  • Nicolai, Walter (1992): Zu Sophokles’ Wirkungsabsichten (germane: "Pri la celitaj efikoj de Sofoklo"), eldonejo Carl Winter, Hajdelbergo, ISBN 3-533-04564-1 (rete Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine; PDF; 4,2 MB)
  • Plato. Plato in Twelve Volumes, Vol. 5 & 6 tradukitaj de Paul Shorey. Cambridge, MA, Harvard University Press; Londono, William Heinemann Ltd. 1969.
  • Schultz, Ferdinand (1835). De vita Sophoclis poetae commentatio. filozofia disertacio, Berlino. rete (latine)
  • Sommerstein, Alan Herbert (2002). Greek Drama and Dramatists, eldonejo Routledge. ISBN 0-415-26027-2
  • Sommerstein, Alan Herbert (2007). "General Introduction" pp.xi-xxix in Sommerstein, A.H., Fitzpatrick, D. and Tallboy, T. Sophocles: Selected Fragmentary Plays: Volume 1. Aris and Phillips. ISBN 0-85668-766-9
  • Sophocles I: Oedipus the King, Oedipus at Colonus, Antigone. 2-a eldono Grene, David and Lattimore, Richard, eld.. Ĉikago: Universitato de Ĉikago, 1991.
  • Encyclopaedia Britannica: "Macropaedia Knowledge In Depth." The New Encyclopaedia Britannica Volume 20. Chicago: Encyclopaedia Britannica, Inc., 2005. 344-346.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.