15-a de junio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 15-a de junio estas la 166-a tago de la jaro (la 167-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 199 tagoj restas.
Je la 15-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- -763: Asiria kroniko notis sunan eklipson, kio permesis post deĉifro precizigi historion de antikva Proksima Oriento
- 1215: Reĝo Johano de Anglio sigelis la Magna-Carta-n.
- 1418: Pollando: varsovia princo donis al Łomża urborajton laŭ Chełmno-juro
- 1502: Kristoforo Kolumbo malkovris Martinikon
- 1752: Benjamin Franklin pruvis, ke fulmo estas elektra fenomeno
- 1808: Joseph Bonaparte iĝis reĝo de Hispanio
- 1819: La unua sendita de caro civil-armea reganto de Kongresa Pollando Józef Zajączek nuligis liberecon de gazetaro kaj enkondukis cenzuron
- 1836: Arkansaso fariĝis la 25-a ŝtato de Usono.
- 1844: Charles Goodyear patentis metodon vulkanizi kaŭĉukon
- 1888: Vilhelmo la 2-a iĝis la lasta germana imperiestro kaj reĝo de Prusio
- 1911: En Novjorko oni registris firmaon Computing Tabulating Recording Corporation, kiu poste iĝis IBM
- 1917: Móric Esterházy iĝis ĉefministro de Hungario
- 1918: Unua mondmilito: batalo de Piave komenciĝis
- 1920: En Palestino fondiĝis kvazaŭarmea juda organizaĵo La defendo
- 1921: Flago de Latvio oficialiĝis
- 1924: Édouard Herriot iĝis ĉefministro de Francio
- 1932: Ĉaka milito inter Bolivio kaj Paragvajo komenciĝis
- 1934: Pola ministro Bronisław Pieracki murdita de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Papa legato en Germanio sciigis vatikanajn regopovojn, ke Nazia Germanio malpermesis al poloj partopreni diservojn por germanoj; germanaj regopovoj en Varta-Lando dum deportado de poloj inter la 10-a ĝis la 15-a de junio trovis nur 36% de koncernaj personoj; en Pola Gimnazio je la nomo al Adam Mickiewicz en Kovno okazis la lasta abitura ekzameno; germanoj establis judan geton en Kutno
- Ruĝa Armeo aneksis Litovion
- 1941: Nord-Afrika kampanjo: alianca operaco por rekonkeri sieĝatan Tobruk kun partopreno de poloj komenciĝis; germana sekureca polico pafmortigis publike en polaj urboj Gostynin kaj Gąbin 10 kaj 11 polojn, revenĝe pro mortigo de germana ĝendarmo en Ciechomice; polaj diplomatoj en Budapeŝto depost tiu ĉi tago ne povis plenumi siajn devojn
- 1942: De Krakovo foriris transporto de 132 malliberuloj al germana koncentrejo Aŭŝvico; en Skotlando aperis unutaga gazeto de pola militista unuo; germanoj establis judan geton en Staszów
- 1943: Germanaj soldatoj kaj diversaj taĉmentoj de polico pafekzekutis 172 personojn de punlaborejo en Pomiechówek (distrikto Nowodworski), en Pińczów 75 polojn kaj 15 judojn, en distrikto Ostrowski (de la 13-a de junio) 59 personojn, en aliaj lokoj 33, en Gołuchów 6 judojn kune kun polo ilin kaŝanta kaj en distrikto Iławski 6 personoj pro helpo al partizanoj; Ĉefa Sekurec-Oficejo de Nazia Germanio transportis 399 polojn de koncentrejo Gusen al koncentrejo Mauthausen
- 1944: La 2-a Korpuso de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento komencis en Italio postkuron de malamiko laŭ marbordo de Adriatiko; germanaj policoj pafmortigis en arbaro apud Piotrków Trybunalski 30 personojn pro konspira agado, en 5 aliaj lokoj 23 kaj bruligis en distrikto Radzyński 56 domojn mortigante 18 personojn; en Varsovio Pola Enlanda Armeo pafmortigis germanan komandanton de malliberejo Pawiak
- Usonaj bataloj pri insularo de Marianoj kaj Nord-Marianoj komenciĝis
- 1948: Antonín Zápotocký iĝis ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
- 1954: Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj fondiĝis en Bazelo
- 1958: Nokte de la 15-a/16-a de junio estis ekzekutita Imre Nagy, ĉefministro de Hungario dum hungara revolucio, kiu iĝis simbolo de rezisto kontraŭ soveta diktaturo
- 1960: Premiero de la usona romanca-komedia filmo La Apartamento
- 1969: Georges Pompidou gajnis prezidentan balotadon en Francio
- 1972: Ulrike Meinhof, gvidantino de germana terorisma organizaĵo Frakcio de Ruĝa Armeo, estis arestita
- 1977: Premiero de la usona-brita filmo Tro fora ponto
- 1979: Akordojn SALT 2 (Interparoloj pri limigi armilojn longtrafdistancajn) (ne ratifikitaj per EU) (15-a - 18-a de junio) subskribas Leonid Breĵnev (prezidanto de la Prezidio de Supera Soveto de Sovetunio) kaj Jimmy Carter (prezidento de Usono) en Vieno (Aŭstrio), ili neniam estos ratifikitaj pro la invado de Afganio.
- 1981: Brita muzika grupo Duran Duran debutis per samtitola albumo
- 1981: En Varsovio komenciĝis proceso de gvidantoj de la Konfederacio de Sendependa Pollando akuzitaj pri strebo faligi reĝimon
- 1994: Premiero de la movbilda filmo La Leona Reĝo
- 1999: Rudolf Schuster iĝis prezidento de Slovakio
- 1999: Sur la Flava Maro sudkoreaj ŝipoj dronigis nordkorean patrolan boaton (la unua sanga surmara batalo post armistico en 1953)
- 2001: Ĉinio kaj Rusio kun Kazaĥio, Kirgizio, kaj Taĝikio fondis Ŝanhajan Organizon por Kunlaboro
- 2004: Ivan Gašparovič iĝis prezidento de Slovakio
Naskiĝoj
- 1397: Paolo Uccello, itala pentristo kaj mozaikisto (m. 1475)
- 1514: Anne Parr, grafino de Pembroke, la sesa edzino de Henriko la 8-a (m. 1552)
- 1519: Henry Fitzroy (1-a duko de Richmond kaj Somerset), nelegitima filo de Henriko la 8-a (Anglio) (m. 1536)
- 1594: Nicolas Poussin, franca pentristo (m. 1665)
- 1624: Hiob Ludolf, germana orientalisto (m. 1704)
- 1712: Andrew Gordon, skota teologo, filozofo kaj naturscienculo (m. 1751)
- 1763: Kobayashi Issa, japana hajkisto (m. 1828)
- 1780: Theodor Baillet von Latour, aŭstra politikisto (m. 1848)
- 1797: Sámuel Brassai, hungara ĉiusciinto (m. 1897)
- 1829: Károly Szász, hungara verkisto (m. 1905)
- 1843: Edvard Grieg, norvega komponisto kaj pianisto (m. 1907)
- 1860: Emmanuel Robert, franca esperantisto (m. nekonata)
- 1873: János Istók, hungara skulptisto (m. 1972)
- 1874: Alexandr Sommer Batěk, ĉeĥa kemiisto kaj esperantisto (m. 1944)
- 1880: Márton Roska, hungara arkeologo (m. 1961)
- 1882: Ion Antonescu, rumana politikisto kaj marŝalo, ekzekutita (m. 1946)
- 1903: József Fekete, hungara skulptisto (m. 1979)
- 1907: Rudolf Halász, hungara komponistoj (m. 1981)
- 1908: Sándor Asztalos hungara juristo, fotisto (m. nekonata)
- 1909: Viktor Kosinszky, hungara vinberkulturisto (m. 1954)
- 1913: Zsigmond Ádám, hungara lingvisto (m. 1994)
- 1914: Jurij Andropov, ĝenerala sekretario de la komunista partio de Sovetunio kaj ĉefo de KGB (m. 1984)
- 1916: Herbert Simon, usona nobelpremiita ekonomikisto (m. 2001)
- 1920: Péter Marosi, hungara kritikisto (m. 1989)
- 1921: Erroll Garner, usona ĵazmuzikisto (m. 1977)
- 1922: Erzsébet Székely, rumania hungara literaturhistoriistino, tradukistino (m. 2001)
- 1926: Kayano Shigeru, ajnua aktivulo (m. 2006)
- 1927: Aranka Gábor, rumania hungara muzikinstruistino, lernolibroverkistino
- 1927: Hugo Pratt, itala kreinto de komiksoj (m. 1995)
- 1928: Gábor Rácz, rumania hungara farmakologo, botanikisto (m. 2013)
- 1943: Johnny Hallyday, franca kantisto kaj aktoro
- 1945: Gábor Harsányi, hungara aktoro, reĝisoro, dramverkisto
- 1946: Demis Roussos, greka kantisto
- 1964: Courteney Cox, usona aktorino
- 1969: Oliver Kahn, germana futbalisto
- 1983: Laura Imbruglia, aŭstralia kantistino
- 1990: Miwa, japana kantistino
Mortoj
- 303: Sankta Vito, sicilia sanktulo, kristana martiro, unu el 14 helpantoj en mizero
- 923: Roberto la 1-a, reĝo de Okcidenta Frankio (n. ĉ. 865)
- 991: Teofano, kunimperiestrino de la Sankta Romia Imperio (n. 956)
- 1189: Saito Musashibo Benkei, japana militema budhisma monaĥo (n. 1155)
- 1337: Anĝelo Klareno, fondinto kaj gvidanto de unu grupo de fraticelli (n. 1255)
- 1361: Johano Taŭlero, germana dominikano, teologo kaj reprezentanto de mistikismo rejna-flandra (n. ĉ. 1300)
- 1381: Wat Tyler, angla ribelanto (n. nekonata)
- 1467: Filipo la 3-a, duko de Burgonjo (n. 1396)
- 1521: Tamás Bakócz, primaso de Hungario (n. 1442)
- 1724: Henry Sacheverell, angla politikisto kaj anglikana pastoro (n. 1674)
- 1849: James Knox Polk, prezidento de Usono (n. 1795)
- 1888: Frederiko la 3-a, germana imperiestro kaj reĝo de Prusio (n. 1831)
- 1889: Mihai Eminescu, rumana poeto (n. 1850)
- 1893: Ferenc Erkel, hungara komponisto (n. 1810)
- 1934: Bronisław Pieracki, pola politikisto, plurjara ministro pri internaj aferoj, murdita (n. 1895)
- 1940: József Tóthfalusi, hungara reformita pastro, eklezia verkisto (n. 1849)
- 1952: Krystyna Skarbek, brita-pola spionino dum la dua mondmilito (n. 1908)
- 1959: Kabe, pola okulisto, vortaristo, tradukisto kaj verkisto de esperanto-literaturo (n. 1872)
- 1962: Alfred Cortot, franc-svisa pianisto kaj dirigento (n. 1877)
- 1968: Wes Montgomery, usona ĵaz-gitaristo (n. 1923)
- 1975: Dezső Grosz, hungara ĵurnalisto (n. 1898)
- 1984: Magdolna Kispál, hungara lingvistino (n. 1910)
- 1993: John Connally, usona politikisto (n. 1917)
- 1996: Ella Fitzgerald, usona ĵazkantistino (n. 1917)
- 2005: Suzanne Flon, franca aktorino (n. 1918)
- 2014: Casey Kasem, usona moderiganto
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Sankta Vito
- Turkio, provinco Aksaray: ĉiujara Internacia Tago de Bopatrinoj (patrinoj de edzinoj).
- Kostariko: Arbo-Tago
- Monda Rajto-Tago de Maljunuloj - ekde 2006 laŭ iniciato de la Monda Organizaĵo pri Sano
- Monda Vento-Tago
Tagoj de semajno
La 15-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.