Feminismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia tago de virinoj en Dako, Bangladeŝo, organizita de Virina Sindikato la 8an de Marto 2005.

Feminismo (aŭ preferinde inismo) estas socia teorio kaj politika movado, kiu kritikas la neegalecon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de virinoj. Ekzistas multaj direktiĝoj de feminismo, sed la baza elirpunkto de feminismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al viroj. Feminismo estas kolekto de movadoj kaj ideologioj direktitaj al difinado, establado, kaj defendando de starigo de politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj rajtoj por virinoj.[1][2] Tio inkludas serĉi establadon de egalŝancigoj por virinoj en eduko kaj dungado. Feministo rekomendas aŭ apogas la rajtojn kaj egalecon de virinoj.[3]

Feminisma teorio, kiu eliris el tiuj feminismaj movadoj, planas kompreni la naturon de seksa malegaleco ekzamenante la sociajn rolojn de virinoj kaj vivitajn sperton; ĝi evoluigis teoriojn en gamo da fakoj por reagi al temoj kiaj ekzemple la socia konstruado de sekso kaj ĝenro.[4][5] Kelkaj el la pli fruaj formoj de feminismo estis kritikitaj por enkalkulado de nur blankaj, etburĝaj, kleraj virinoj. Tio kaŭzis la kreadon de etne specifa aŭ multkulturista formuladoj de feminismo.

Feminismaj aktivuloj kampanjas por la virinaj rajtoj - kiaj ekzemple kontrakta juro, posedado, kaj balotrajto - dum ankaŭ antaŭenigante korpan integrecon, aŭtonomion, kaj generajn rajtojn por virinoj. Feminismaj kampanjoj ŝanĝis sociojn, precipe en Okcidento, atingante virinan balotrajton, seksan neŭtralecon, egalan salajron por virinoj, generaj rajtoj por virinoj (inkluzive de aliro al kontraŭkoncipiloj kaj aborto), kaj la rajto eniĝi en kontraktoj kaj posedi posedaĵon.[6][7] Feministoj laboris por protekti virinojn kaj knabinojn de hejma perforto, seksa ĉikanado, kaj seksa atako.[8][9][10] Ili ankaŭ luktas por laboraj rajtoj, inkluzive de akuŝferio, kaj kontraŭ ĉiaj formoj de diskriminacio kontraŭ virinoj.[6][7][11] Feminismo estas plejparte dediĉita al temoj pri virinoj, sed ĉar feminismo serĉas seksan egalecon, multaj feministoj argumentis ke la liberigo de viroj estas necesa parto de feminismo kaj ke viroj ankaŭ estas ruŝitaj per seksismo kaj obeo al seksaj roloj.[12]

Annie Kenney and Christabel Pankhurst petantaj virinajn balotrajtojn

Ideologiaj tendencoj kontraŭaj al feminismo estas virismo kaj masklismoseksismo.

Feminisma teorio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Feminisma teorio.

Feminisma teorio estas la etendaĵo de feminismo en teoria aŭ filozofia diskurso. Ĝi planas kompreni la naturon de seksa malegaleco. Ĝi ekzamenas la sociajn rolojn de virinoj, sperton, interesojn, kaj feminisman politikon en gamo da kampoj, kiaj ekzemple antropologio kaj sociologio, komunikado, psikanalizo, ekonomiko, literaturo, eduko, kaj filozofio.[13] Dum ĝenerale disponigas kritikon de sociaj rilatoj, multe de feminisma teorio ankaŭ temas pri analizado de seksa malegaleco kaj la apogo al la interesoj de virinoj. Temoj esploritaj en feminismo inkludas diskriminacion, objektivigadon (aparte seksa objektivigado), subpremadon, patriarkecon,[4][5][14] stereotipigo, arthistorio[15] kaj nuntempa arto,[16][17] kaj estetiko.[18][19]

En la kampo de literaturscienco, Elaine Showalter priskribas la evoluon de feminisma teorio kiel havado de tri fazoj. La unua ŝi vokas "feminisman kritikon", per kiu la feminisma leganto ekzamenas la ideologiojn malantaŭ literaturaj fenomenoj. La dua Showalter vokas " ginokritiko", per kiu la "virino estas produktanto de teksta signifo". La lastan fazon ŝi vokas "seksa teorio", per kiu la "ideologia surskribo kaj la literaturaj efikoj de la sekso/seksa sistemo estas esploritaj".[20]

Tio estis egalita en la 1970-aj jaroj fare de francaj feministinoj, kiuj evoluigis la koncepton de écriture féminin (kiu tradukiĝas kiel 'ina aŭ virineca skribo').[21] Helene Cixous argumentas ke skribo kaj filozofio estas falocentraj kaj kune kun aliaj francaj feministinoj kiaj ekzemple Luce Irigaray emfazas "skribon de la korpo" kiel subfosa praktikado.[21] La verko de Julia Kristeva, feminisma psikanalizistino kaj filozofo, kaj Bracha Ettinger,[22] artistino kaj psikanalizisto, influis feminisman teorion en ĝenerala kaj feminisma literaturscienco aparte. Tamen, kiel la akademiulo Elizabeth Wright indikas, "neniu el tiuj francaj feministoj akordigas sin kun la feminisma movado ĉar ĝi aperis en la anglalingva mondo".[21][23]

Movadoj kaj ideologioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Feminismaj movadoj kaj ideologioj.

Multaj koincidantaj aŭ preskaŭ koincidantaj feminismaj movadoj kaj ideologioj formiĝis tra la jaroj.

Ekzistas ankaŭ Feminisma Esperanta Movado, ekde 2004.

Gravaj virinoj

El la historio de feminismo inter alie elstaras:

Publikaĵoj

En Esperanto regule aperadas la feminisma revuo Femina.

Artikolo de Enciklopedio de Esperanto


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Feminismo. Ekde la komenco virinoj ludis gravan rolon en la historio de E. Klara Zilbernik, la edzino de Z, estis kvazaŭ baptopatrino al ties verko, helpante ĝian publikigon kaj poste fidele kaj nelaciĝeme zorgante pri ĝia prospero. Krom kaj post ŝi multaj kapablaj virinoj laboris fervore por la disvastigo de E kaj ĝia interna ideo. Dume, la rolo de la virino en la mondo entute fariĝis pli kaj pli grava. Estiĝis la t. n. feminista movado, postulanta por virinoj la samajn rajtojn sociajn, ekonomiajn kaj politikajn, kiujn jam havis la viroj. Formiĝis gravaj int. ligoj de virinoj, kiuj celis protekton kontraŭ ĉia perforta subigo de homoj aŭ popoloj kaj antaŭ ĉio malebligon de militoj. La fincelo de tiuj ligoj estas esence identa al E-ismo, kiu tamen, krom la neceso interpacigi la popolojn, ankaŭ malkovris taŭgan helpilon por atingi tiun celon. Tion ekkonante, kelkaj klarvidaj E-istoj, por forigi la lingvajn malfacilaĵojn, decidis arigi ĉirkaŭ si kiel eble plej multe da virinoj. Kun ilia helpo ili volis pruvi antaŭ la publiko, ke int. paco estas ebla nur sur bazo de int. interkompreniĝo, t. e. sur fundamento de neŭtrala mondhelplingvo, kia estas E. Tiel estiĝis Unuiĝo de E-istaj Virinoj. (UDEV.) Junaĝa kaj laŭ amplekso ankoraŭ malgranda tiu Unuiĝo jam faris respektindan sumon da laboro. Okaze de la 22-a UK, la unua post ĝia estiĝo aŭstria anino, dum demonstracio de la Londona Klubo en Hyde Park turnis sin al la virinoj inter granda amaso da ĉirkaŭstarantoj kun peto, ke ili lernu kaj poste disvastigu E-n por defendi pere de ĝi siajn virinajn kaj precipe siajn patrinajn rajtojn, kaj helpu al la fratinoj en tiuj landoj, kies leĝoj ankoraŭ rifuzas samrajtecon al la virinoj. Dum la 23-a UK en Kraków UDEV sendis gratulleteron al Ligo de Patrinoj kaj Edukistinoj pro ties propagando per flugfolioj E-lingvaj, kaj monon al Int. Ligo de Virinoj por Paco kaj Libereco. Plej gravaj estas la laboroj de la franca grupo, sekcio de UDEV. Forta estis la financa kaj morala helpo de Marcelle Tiard (mortinta en 1931). Ŝia ĉefa kunlaborantino M. Borel ofereme daŭrigas la komunan agadon, uzante sian influon en virinaj rondoj por sukcesigi E-n. (Ekz. mendis E-lingvajn glumarkojn por 1500 fr. eldonitajn de la Ligo de Virinoj antaŭ la Konferenco de Senarmigo.) La Ligo mem subtenis M. Borel en ŝiaj klopodoj oficialigi E-n ĉe la int. kongreso de la Ligo dum 1932, 20 diverslingvaj delegitoj jam subskribis la proponon kaj nur pro lertaj manovroj ktp. E ankoraŭ ne sukcesis, sed la propono estos ripetata je la unua taŭga okazo. UDEV tiam morale kaj finance subtenas la militrezistantojn. (Ligo Einstein) r. UDEV. AMALIA BERGER.

Vidu ankaŭ

Notoj

Ŝablono:Reflist


  1. Feminism – Definition and More from the Free Merriam-Webster Dictionary. merriam-webster.com. Alirita 12a Junio 2011.
  2. Definition of feminism noun from Cambridge Dictionary Online: Free English Dictionary and Thesaurus. dictionary.cambridge.org. Alirita 12a Junio 2011.
  3. (june 2012) Oxford English Dictionary. Oxford University Press. (Difino de nomo. Subskribo eble postulata.)
  4. 4,0 4,1 Chodorow, Nancy. (1989) Feminism and Psychoanalytic Theory. New Haven, Conn.: Yale University Press. ISBN 978-0-300-05116-2. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Chodorow1989" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  5. 5,0 5,1 (1977) “'In a Different Voice: Women's Conceptions of Self and Morality'”, Harvard Educational Review 47 (4), p. 481–517. Alirita 8a Junio 2008..  Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "gilligan1977" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  6. 6,0 6,1 (March 1992) “Feminism in Any Other Name”, Differences 6 (2–3), p. 30. 
  7. 7,0 7,1 Messer-Davidow, Ellen. (2002) Disciplining Feminism: From Social Activism to Academic Discourse. Durham, N.K.: Duke University Press. ISBN 0-8223-2843-7.
  8. Echols, Alice. (1989) Daring to Be Bad: Radical Feminism in America, 1967–1975. Minneapolis: University of Minnesota Press. ISBN 0-8166-1787-2.
  9. Cornell, Drucilla. (1998) At the Heart of Freedom: Feminism, Sex, and Equality. Princeton, N.J.: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-02896-5.
  10. Campaign: Stop Violence against Women.
  11. Price, Janet; Shildrick, Margrit. (1999) Feminist Theory and the Body: A Reader. New York: Routledge. ISBN 0-415-92566-5.
  12. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj hooks; $2
  13. Brabeck, M. kaj Brown, L. (kun Christian, L., Espin, O., Hare-Mustin, R., Kaplan, A., Kaschak, E., Miller, D., Phillips, E., Ferns, T., kaj Van Ormer, A.) 'Feminist theory and psychological practice', wn J. Worell kaj N. Johnson (eld.) Shaping the future of feminist psychology: Education, research, and practice (Washington, D.C.: American Psychological Association, 1997), pp.15-35
  14. Lerman, Hannah, Feminist Ethics in Psychotherapy (Springer Publishing Company, 1990) ISBN 978-0-8261-6290-8
  15. Pollock, Griselda. Looking Back to the Future: Essays on Art, Life and Death. G&B Arts. 2001. ISBN 90-5701-132-8
  16. de Zegher, Catherine. Inside the Visible. Massachusetts: MIT Press 1996
  17. Armstrong, Carol and de Zegher, Catherine. Women Artists at the Millennium. Massachusetts: October Books / MIT Press 2006. ISBN 0-262-01226-X
  18. Arnold, Dana and Iverson, Margaret (Eds.). Art and Thought. Blackwell. 2003. ISBN 0-631-22715-6
  19. Florence, Penny and Foster, Nicola. Differential Aesthetics. Ashgate. 2000. ISBN 0-7546-1493-X
  20. Showalter, Elaine. (1979) “Towards a Feminist Poetics”, Women Writing about Women. Croom Helm, p. 25–36. ISBN 978-0-85664-745-1.
  21. 21,0 21,1 21,2 Wright, Elizabeth. (2000) 'Lacan and Postfeminism (Postmodern Encounters)'. Icon Books. ISBN 978-1-84046-182-4.
  22. Ettinger, Bracha, 'The Matrixial Borderspace'. (Essays from 1994-1999), University of Minnesota Press 2006. ISBN 0-8166-3587-0.
  23. Kristeva, Julia. (1986) The Kristeva reader. New York: Columbia University Press. ISBN 0-231-06325-3.