Gabčíkovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gabčíkovo (apartigilo)
Gabčíkovo
(Beš)
hungare: Bős
municipo
Gabčíkovo
Oficiala nomo: Gabčíkovo
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trnava
Distrikto Distrikto Dunajská Streda
Historia regiono Supra Hungarujo
Valbaraĵo Akva laboraĵo Gabčíkovo
Rivero Danubo
Situo Gabčíkovo
 - alteco 114 m s. m.
 - koordinatoj 47° 54′ 00″ N 17° 35′ 00″ O / 47.90000 °N, 17.58333 °O / 47.90000; 17.58333 (mapo)
Areo 52,396152 km² (5 239,615 ha)
Loĝantaro 5 212 (31.12.2007)
Denseco 99,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1102
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 930 05
Telefona antaŭkodo +421-31
Aŭtokodoj DS
NUTS 501573
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Vikimedia Komunejo: Gabčíkovo
Retpaĝo: www.gabcikovo.sk
Portalo pri Slovakio

Gabčíkovo, hungare Bős [bOŝ] estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Valbaraĵo ĉe Gabčíkovo

Situo[redakti | redakti fonton]

Gabčíkovo situas sur ebenaĵo, inter Danubo branĉoj, ĉe valbaraĵo de la rivero, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 12 km, la ĉefurbo 60 km. La nomo Bős signifas hungare tribestro, la slovakoj ekde 1947 nomumis la vilaĝon honore al soldato Jozef Gabčík, kiu faris komune kun Jan Kubiš atencon kontraŭ Reinhard Heydrich.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1102, kiam peĉenegoj loĝis en limgarda zono. La kampoj ekde 1264 apartenis al familio Amadé. En 1468 la komunumo ricevis la rangon kampurbo. En la 15-a j.c. fortikaĵeto ĉirkaŭita de akva remparo konstruiĝis, kiu en la 17-a j.c. iĝis renesanca kastelo, fine ĝi barokiĝis en la 18-a j.c. Okazis inundoj en 1850, 1862, 1876 kaj 1878. Ĝis 1910 loĝis en la urbeto 2823 da homoj (2805 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la urbeto apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunaszerdahely. Poste ĝi iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, dume inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la germanoj okupis Hungarion kaj komenciĝis deportado de judoj. Post la 2-a mondmilito parto de hungareco estis deportita. La restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.

En 1990 la vilaĝo trovis sin en la granda politiko. Hungario rezignis pri finkonstruo de la komuna valbaraĵo. Slovakio ekde 1993 finkonstruis kaj uzas ĝin. En 2001 loĝis en la vilaĝo 5 804 da homoj (4598 hungaroj, 417 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]