Hindua diotriopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hinda triunuo)
Hindua diotriopo
dia triopo
vdr
Trimurti de la tri dioj de hinduismo. De dekstre maldekstren: Ŝivo, Viŝnu kaj Bramo en la Alora-Kavernoj
Ŝivo kaj Parvatio, Viŝnuo kaj Lakŝmi kaj Brahmo kaj Sarasvati sidas sur Lotuso (1770)
La Hindua Triunuo - Brahmo, Sivo, Viŝnuo - Hoysaleswara templo

Hindua diotriopo[1] (sanskrite त्रिमूर्ति, Trimūrti, tri formojtri korpoj) aŭ hinda triunuo[2] estas koncepto en la hinduisma mitologio, kiu priskribas la tri ĉefajn diajn principojn[3][4][5][6] en la formo de la dioj Brahmao, Viŝnuo kaj Ŝivo, nome la tri dioj plej gravaj de la hinduisma mitologio, kiuj kunmetite reprezentas la Brahman, kiu esprimas la plej altan estadon. Ĉi tiuj dioj reprezentas personige respektive la ciklojn de la kreado, la konservado kaj la detruado de la kosmo.[7][8] En kelkaj prezentadoj la roloj povas esti dividite alimaniere. Tamen la normala distribuo estas la jena:

  • Brahmao, la kvarkapa dio kiu zorgas pri la kreado de la universo. Ne konfuzenda kun Brahman (nome nepersona dieco).
  • Viŝnuo, la kvarbraka dio, kiu konservas la universon.
  • Ŝivao, la sovaĝa dio, kiu detruas la universon en la fino de la mondo.

Tamen en la nuntempa Barato oni ne atribuas trascendecon al tiuj tri dioj kiel triopo. La majoritato de hinduistoj adoras la diojn komponitan de Ramo, Kriŝno aŭ Devi.

Nomo en sanskrito[redakti | redakti fonton]

  • trimūrti, en la sistemo IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo).
  • त्रिमूर्ति, en la skribmaniero Nagario de sanskrito.
  • Prononco:
    • /trímurti/ en sanskrito[9]
    • /trimúrti/ en kelkaj nuntempmaj lingvoj de Barato (kiel la bengala, la hindia, la marata aŭ la palia).
  • Etimologio: ‘tri korpoj’, estante tri: ‘tri’, kaj murti: ‘solida korpo, korpigaĵo korpigo, manifestado, enkarnigo, personigo’.[9]

Deveno[redakti | redakti fonton]

En la veda mitologio (antaŭa al la hinduisma) la tri dioj Brahmao, Viŝnuo kaj Ŝivo aŭ tute ne ekzistis aŭ ne havis gravon: en la Rigvedo (nome unua skribaĵo de Hindio, de la mezo de la 2-a jarmilo a.n.e.) oni mencias alian trion de ĉefaj dioj, sed ili ne ricevis la nomon de «trimurti»:

Templo de Brahmao en Puŝkar.
  • Indro (heroa reĝo de la devaoj),
  • Agnio (fajrodio), kaj
  • Soma (dio de la Luno kaj de la droga trinkaĵo somo).

Alimaniere en la hinduisma fako Nirukta (Vedanga) de la gramatikisto Iaska, oni prezentas alian triopon de gravaj dioj de la Rigvedo nome la jenaj:

La unuaj aperoj de la vorto trimurti troviĝas en Kumara-sambhava (2.4) de Kalidaso (ĉirkaŭ la jaro 500 d.n.e.), en caturvarga-cintāmaṇi (11.547) de Hemadri (1210-1274), kaj en la komentario rāmatāpanīya-upaniṣad (16) de la 11a al 16a jarcentoj).

La diotriopo konata aktuale (tiu de Brahmao, Viŝnuo kaj Ŝivo) estas la purana, tiel nomita ĉar la prezentitaj dioj aperis por la unua fojo en la Puranoj (nome tekstoj verkitaj laŭlonge de la 1-a jarmilo d.n.e.). Fakte la individuaj nomigoj povas varii el partikularaj konsideroj. La legenda jogisto Datatreja estas ofte traktita ne nur kiel unu el la 24 avataroj de Viŝnuo, sed ankaŭ de Ŝivo kaj Brahmao same kiel en unusola trj-kapa korpo.[10]

Pro nekonataj tialoj, la koncepto de la diotriopo (kiel tri ĉefaj dioj) sukcesis inter la britaj orientalistoj (kiuj unue amplekse kontaktis ĝenerale kun la hindia kulturo) kaj pro tio ankaŭ en Okcidento, sed en Barato tiu tripo apenaŭ gravas. Fakte oni diras, ke la dio Brahmao mem havas nur unu templon en la tuta Barato, nome en Puŝkar.[11]

Diotriopaj temploj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj tri turoj de la templo de la 9a jarcento nome Prambanano, la plej granda Hinduisma temploloko en Indonezio.

Temploj dediĉitaj al la variaj versioj de la diotriopo povas esti vidataj tiom frue kiel ĝis la 6a jarcento a.n.e., kaj estas ankoraŭ kelkaj temploj en kiuj nuntempe la diotriopo estas aktive adorata.

Reprezentado de la hindua diotriopo[redakti | redakti fonton]

Ties reprezentado plej ofte montras tiujn tri diojn, jen unu apud alia (sidantaj aŭ starantaj), jen kunigitaj en unusola korpo (kiu tiuokaze havas tri kapojn, ses brakojn kaj ses gambojn). Oni montras ilin ankaŭ asociajn kun iliaj kunulinoj, kiuj simboligas la energion (Ŝaktio), la naturon aŭ materio (Prakriti), kaj la movon; dum ili reprezentas la eston kaj la konscion (Perusa), kaj la inercion. Tiel Laismo kompletigas Viŝnuon (la prospereco —Laismo— estas kondiĉita per la konservemo), paro kiu estas rediproke kompletigita per la kunigo de Ŝaktio (aŭ Parvatio-Kalio-Durgi) kaj Ŝivaon (la inaj energio kaj naturo kompletigante la malinan konscion), kaj finfine per Brahmao kaj Sarasvatio (la kono —Sarasvati— sentas neceson en la kreado). Tiel, la tri ĉefaj devaoj, nome Lakŝmio (riĉeco), Parate (amo kaj spiriteco) kaj Sarasate (kulturo kaj artoj), kunformas la Tridevi; la ina ekvivalento de Trimurtio.

En Bodh-Kharbu, en Tibeto, estas TriratnaParamera, konstituita de tri malgrandaj templetoj konstruitaj el brikoj farbitaj je nigra, flava kaj blanka koloroj, kiuj simboligas Budaon, Dharmaon kaj Sanghaon respektive.[12] Kiam oni montras okulojn en la supra parto de tiuj templetoj, ili reprezentas respektive Jagannat, se temas pri la nigra templeto; Subadra, se temas pri la flava templeto; kaj Balarama aŭ Balabhadra, se temas pri la blanka templeto.[13]

Brahmao[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Brahmao, Pahari, ĉirkaŭ la jaro 1700. Probable el Nurpur, Panĝajabaj montetoj, Norda Barato.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Brahmao.

Kiel parto de hinduismo, Brahmao estas konsiderata kiel la supra diaĵo kiu agas kiel kreanto de la tuta mondo kaj de la universo mem, kaj, tial, pro sia posteno, ĝi estas la unua de la triopo de diaĵoj. Estante la kreinto de la universo, Brahmao estas la unua antaŭ Viŝnuo, la arkopafisto kaj konservanto, kaj de Ŝivao, la detruanto, sed samtempe, la esploristoj indikas, ke la konceptoj en la mitoj kaj legendoj de la antikva Barato, kaj la proporcio de la funkciaj liniaj respondecoj (el vidpunkto de la kreado kaj de ties disvolvigo) ne ĉiam estas respektitaj kaj ofte ili suferis gravajn modifojn aŭ alproksimigojn al sinkretismo; ĉar fakte al la aliaj devaoj kaj ĉefe al tiuj ene de la Trimurtio oni povas atribui ekzistadon antaŭan al la propra mondokreado. Sur tiu bazo, en la eposaj arkaikaj versioj, nome en la plej antikvaj tekstoj de la hindua mitologio, la triopon de tiuj karakteroj oni kunrilatis nur al Brahmao. Krome, rimarkindas pri la aspektoj inkluditaj en la triopo de diaĵoj, ke Brahmao, kontraste al Viŝnuo kaj Ŝivao, estas la esenco plej abstrakta kaj ĝi tial eniras je pli malgranda skalo en la historioj, mitoj kaj legendoj. En tiuj okazoj, kiam Brahmao plue aperas en la mitologio, ĝia funkcio estas tre specializita kaj havas pli ĝeneralan karakteron — nome ke, en kelkaj aferoj, anstataŭ Brahmao en la propra afero aperas la roluloj Viŝnuo aŭ Ŝivao, kiuj finfine elpelis Brahmaon for de la centro de la mitologiaj rakontoj de hinduismo—. Tamen, la rolo de Brahmao interkulise estas konsiderata kiel la plej grava por la hinduisma religio.

Parolante laŭ ĝeneralaj terminoj, se temas pri klopodoj por pritaksi la mitologian komprenon de Brahmao, oni devas montri specialan atenton al la deveno de tiu koncepto. Plej probable, la genealogio de Brahmao postulas, ke la abstrakta koncepto de difinita diaĵo povus deveni de partikulara koncepto, kiu siavice korespondus al ritara strukturo aŭ universala principo, tio estas, partikulare atingebla pere de la studado de la fontoj, laŭ kiu en la Vedoj la nemarkita termino «brahmo» dekomence estus rilatita al specifa preĝo - formulo aŭ parola esprimo de universala principo, kaj poste ĝi estos uzita eĉ por referenci al tiu sama principo (nome la absoluta Brahmo). Poste, tiu sama koncepto povus esti celo de personigo en la formo de unu dio partikulara.

Viŝnuo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Viŝnuo.
La senjoro Viŝnuo.

Viŝnuo estas konata ankaŭ per la nomo Narajana.[14] Ĝin plej ofte oni konsideras speciale enkarniĝinta en Kriŝno kaj Ramo. Ene de la ampleksa hinduismo estas tre variaj kredoj rilate al la transcendeco de Viŝnuo. Ĝi estas plej ofte reprezentata ene de tre forta blua koloro kaj havanta kvar brakoj por simboligi, ke ĝi povas alveni ien ajn.

Kvankam en la vedaj himnoj Viŝnuo ne estas unu de la plej gravaj diaĵoj, ties loko en Trimurtio estas je tre grava. Por brahmoj aparte, ties gravo pliiĝas iomete, sed la ĉefa ŝlosilo estas nur en la epopeoj kaj en la Puranoj. En tiuj la etimologio de ĝia nomo ne estas tute klara, sed kelkaj fakuloj sugestas, ke ĝi havas devenon el hindeŭropa lingvaro. Antaŭe bazita sur la mitoj de la "tri paŝoj" de Viŝnuo, oni interpretas ĝin kiel metafora reprezentaĵo de la suno, ĉar laŭ eŭropa mitologio oni supozas, ke Vian estis dekomence dio-patro de la suno (necesa por rikoloto, varmigo ktp.), dum nuntempe tiu vidpunkto estas iom polemikiga. Kiel parto de triopo de dioj, Viŝnuo agadas kiel gardisto de la universo, spite al la fakto ke la kreinto de la mondo kaj tial konsekvence pli grava figuro en tiu kunteksto estas Brahmao. La tuta koncepto de Trimurtio havas plimulton de siaj reprezentaĵoj en la Puranoj, kaj tie egalece en la plej alta loko de la triopo estas Viŝnuo. Ekde tiu vidpunkto oni proklamis la fundamenton kaj la esencon de la esto, ties devenon kaj la absoluton. Similaj vidpunktoj aperas kaj estas priskribitaj en la eposoj, en kiuj Viŝnuo aŭ ĝiaj avataroj agadas kiel la centraj roluloj. En kelkaj mitologiaj temoj, por ekzemplo, la mondo estas traktita kiel formo de ekzistado de Viŝnuo, dum aliaj temoj atribuas al tiu diaĵo pli gravan rolon en la regenerado de la mondo trans la fino de la universo, do tiu koncepto rilatas al reenkarniĝo, reciklado, vivopludaŭro ktp.

Siavice, la mitoj pri la avataroj de Viŝnuo centriĝas ĉefe en la tialoj de ĝia venko super la maligna idaĵo (pro kio fakte ĝi montriĝas laŭ tre partikulara formo). Sendepende pri kiuj kaj kiaj tipoj de manifestaĵoj de Viŝnuo aperas en difinita preciza historio, en ĉiu okazo oni personigas la bonan energion de la universo kaj de la kosmo. Tamen, la prezentado de tiu energio laŭ determinitaj filozofiaj kaj religiaj sistemoj karakterizas la diversajn mitologiajn konceptojn pere de tre diversaj diferencoj: nome la gamo de manifestaĵoj povas ege varii ĉe kelkaj fakuloj de la absoluto, nome tio kion oni ne povas priskribi, ĝis preciza tipo de persona fio kiu estas celo de forta emocia ligilo fare de ajna persono. Oni devas atentigi, ke por ekzemplo, en la Viŝnuo de la eposa mitologio oni identigas ĝin laŭgrade kun serio de diferencaj krimfiguroj.

Ŝivo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝivo.
Statuo de Ŝivo ĉe la Ŝiva preĝejo Ŝivoham de Bengaluro.

Konata ankaŭ kiel KsantaraMahadeva, dio de la buĉofero aŭ memofero de la hindua mitologio, Ŝivao estas la detrua aspekto de Trimurtio, sed laŭ pozitiva senco (nome destruo por rekonstruo) kaj ĝi plenumas multajn aliajn rolojn kiel tiu de senjoro de la asketoj (Mahadeva). Ĝi plej ofte estas reprezentata kiel figuro kvarbraka havanta duonlunon sur la kapo, serpenton ĉirkaŭ la kolo, tridenton en unu mano kaj tamburon en la alia plus trian okulon sur la fronto.

La apero de la Senjoro Ŝivo en la panteono kiel sendependa diaĵo okazis tre malfrue — nome en la 2-a jarcento antaŭ nia erao — sed la kulto al tiu dio fakte jam ekzistis multe antaŭ tiu dato. Pli precize, la pratipa bildo asocia al Ŝivao estas jam en ikonoj de la tria ĝis la dua jarmilo antaŭ nia erao. Multajn el la specifaj trajtoj kaj funkcioj de Ŝivao, en la Vedoj, oni asociigis kun la diaĵo Rudra, la Rorulo, asocia kun la vento, la ŝtormo, kaj la ĉasado, dum poste Ŝivao iĝis la ĉefa nomo, interŝanĝante poziciojn laŭ la sama eŭfemismo. Ekde antaŭ longe estis granda asimilado de tiu bildo en kiu unuiĝis diversajn trajtojn, foje tre kontraŭdiraj (nome kolero kun gracio ekzemple). Krome, tio rilatas por ekzemplo al la fakto, ke Ŝivao estas la suprema diaĵo reprezentante kaj la detrudon kaj la kreadon, same kiel la komenco de la tempo.

Diversaj esploristoj indikas, ke la aspektoj de la bildo de Ŝivao, kiuj estas rekte rilateblaj al ĝia kreiva rolo, trovas sian metaforan enkarniĝon en unu de ĝiaj ĉefaj reprezentaĵoj, nome tiu kiu korespondas al la maskla elemento - nome lingamo. Tial ĉefa objekto de la kulto al Ŝivao, respektive, estas la statuaĵoj kun formo de ŝtonaj kolonoj nome lingamoj, kiuj siavice estas ene de la simbolo de la ina elemento - jonio. Kelkaj filozofiaj kaj religiaj konceptoj kiuj enhavas tiun aron de karakteroj estas ĉefe kondukantaj al la metafora simbolo de la kreado.

En la triopo de diaĵoj, Ŝivao estas la ŝlosilo por kompreni la funkcion de la detruado, asocia al la detruado de la propra mondo mem kaj ankaŭ de la dioj, fine de ĉiu periodo de la universo, direkte al la komenco de nova periodo. Tiusence, kaj la ŝajnigo kaj la reala kulto al Ŝivao akiras serion de karakteroj kiuj celas la timigon. Tial, la diaĵo (inklude ĝian sekvantaron) estas ligita al ampleksa vario de kreitaĵoj, kies tipo kaj propraĵoj estas tre nenaturaj kaj hipertrofaj. Foje ankaŭ Ŝivao montriĝas en la bildo de la "granda asketo", kongrue kun la mitologiaj temoj, laŭ kiuj ĝi estis kondamnita al la eterna aŭstereco kiel puno kontraŭ la fakto, ke ĝi forttranĉis la kvinan kapon de Brahmao. Oni devas memorigi ankaŭ, ke en la Puranoj estas 1008 listoj de nomoj aŭ epitetoj de Ŝivao, kiuj karakterizas tiun diaĵon per kelkaj el ĝiaj fundamentaj aspektoj.

La filozofio de la koncepto de "diotriopo"[redakti | redakti fonton]

Kongrue kun la religia filozofio de Barato, en la formo de diotriopo oni sumas tri de la ĉefaj supremaj principoj kiuj observeblas en la videbla mondo — la kreiva principo (Brahmao), la fina detruo (Ŝivao) kaj la defenda principo (Viŝnuo). La triopo ekzistas kiel unu diaĵo, kaj ankaŭ ĉiu el la tri estas sendependa ento, same kiel ankaŭ la Vedoj dividiĝas en tri ĉefaj partoj kaj samtempe estas unusola libro. Ĉiuj el ili enhavas unusolan kreitaĵon kiu estas param (suprema), guhej (sekreta) kaj sarvatma (la animo de la tuta mondo).

En filozofiaj komprenoj de la duisma doktrino Samĥja, kiu metas devojigon por la spirito de la materio, la tri supremaj diaĵoj estas nome Brahmao, Viŝnuo kaj Ŝivao, kaj iliaj respektivaj devaoj, kiel tri manifestaĵoj de unusola naturo (puruŝa kaj prakriti respektive) kaj la plenumo de la tri guna-oj (tio estas, kvalitoj kiuj ekkreis la mondon). Brahmao en tiu filozofia sistemo estas Rajas (aktiveco, efikeco, pasio), Viŝnuo estas Sattva (konscio, klareco, ekvilibro), kaj Ŝivao estas Tamas (perdo de la kono, neaktiveco, inercio). Kiel jam estis dirita supre, al ĉiu el tiuj formoj oni atribuas ankaŭ siajn proprajn koloron kaj elementon. Tiukadre, Brahmao havas ruĝan teron, Viŝnuo la bluan koloron kaj akvon, kaj Ŝivao la nigran koloron kaj fajron.

En la doktrino adieta, la Trimurtio estus formo kiu montras la absolutan Brahmon kun ties kvalitoj (Saguna Brahman).

Vidpunktoj ene de la hinduismo[redakti | redakti fonton]

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Ĝenerale oni povas diri, ke la diotriopo havas malpli gravan rolon en la hinduismo de ĵusaj jarcentoj ol en antikva Hindio.

Kristana influo, en kiu la diaĵo dividiĝas en sankta Triunuo, helpis al simila koncepto pri supozeble egala triunuo ankaŭ en hinduismo.

Ŝivismo[redakti | redakti fonton]

Dancanta Ŝivo.

Ŝivistoj subtenas, ke laŭ la Ŝivisma Agama, Ŝivo plenumas kvin agojn - kreado, konservado, dissolvado, grackaŝado, kaj gracmontrado. Respektive, tiuj unuaj tri agoj estas asociaj kun Ŝivo kiel Sadĝojata (alinome Brahmao), Vamadeva (alinome Viŝnuo) kaj Aghora (Viŝnuo Rudra). Tiel, Brahmao, Viŝnuo kaj Rudra estas nur diaĵoj diferencaj el Ŝivo, sed anstataŭe formoj de Ŝivo. Kiel Brahmao/Sadĝojata, Ŝivo kreas. Kiel Viŝnuo/Vamadeva, Ŝivo konservas. Kiel Rudra/Aghora, li dissolvas. Tio staras kontraste al la ideo ke Ŝivo estas la "Dio de detruado". Por Ŝivistoj, Ŝivo estas Dio kaj plenumas ĉiujn agojn, el kiuj detruado estas nur unu el ili. Tiel, Trimurtio estas formo de Ŝivo mem por Ŝivistoj. Ŝivistoj kredas, ke Sinjoro Ŝivo estas la Supremo, kiu akceptas variajn kritikajn rolojn kaj ricevas proprajn nomojn kaj formojn, kaj ankaŭ staras transcende al tiuj.[15] Elstara klara ekzemplo de versio de Ŝivistoj pri la diotriopo estas la skulptaĵo diotriopo Sadaŝiva en la Elefantaj Kavoj en la insulo Garapuri.

Ŝaktismo[redakti | redakti fonton]

Mahasarasvati.

La in-centrita Ŝaktidharma nomigo atribuas la gravajn rolojn de la tri formoj (diotriopo) de la Suprema Diaĵo ne al virecaj dioj sed anstataŭe al virinaj diinoj: Mahasarasvati (kreintino), Mahalakŝmio (konservintino), kaj Mahakali (detruintino). Tiu ina versio de diotriopo estas nomata Tridevi ("tri diinoj"). La viraj dioj (Brahmao, Viŝnuo, Ŝivao) estas tiel limigitaj al helpaj agentoj de la suprema ina Tridevi.

En la unua libro, ĉapitro 4a de la Purana Srimad Devi Bhagwat, Devi referencas al la diotriopo jene:

Citaĵo
 "Mi estas Adi Paraŝakti. Mi estas posedanto de tiu universo. Mi estas la Realo Absoluta. Mi estas dinamika en ina formo kaj stateca en maskla formo. Vi ŝajnas regadi la universon pere de mia energio. Vi estas la maskla formo de la Realo Absoluta, dum mi estas la ina formo de tiu Realo. Mi estas trans la formo, trans ĉio, kaj ĉiujn povojn de Dio mi enhavas ene de mi. Vi devas scii, ke mi estas la eterna energio senlima". 

Poste ŝi diris:

Citaĵo
 Brahmao! Vi estos generanto de la universo; la Diino Ŝarada (Sarasvati) estas via kunulino, ŝi estos rekonata kiel la diino de la saĝeco kaj de la prasono. Sinjoro Brahmao, tiu diino estos kun vi kiam vi kreos la universon. Ŝi pluiĝis: Sinjoro Narajano (Kriŝno)! Vi ne havas formon, sed prenas formon. Mi alvokas vin estis la konservanto de la universo. Vi havos diversajn enkarniĝojn por savi la okupantojn de tiu universo. Ha, Narajano! Vi kreis la Sinjoron Brahmao, kaj Brahmao kreis krome tridek tri tipojn de gedioj. Mi estas la diino Mahamaja, kiu faris vin reaperi el via mistika sonĝo. Via kunulino estos la diino Lakŝmio. Sinjoro Viŝnuo, tiu ĉi diino estos kun vi kiam vi regos/tenos la universon. Kiam la vivo evoluos, vi prenos la formon de Viŝnuo, kiu realigos la taskon observi kaj konservi tiun universon. 
Aŝtalakŝmi - ok formoj de Mahalakŝmio.

Finfine ŝi instruis jene:

Citaĵo
 Ha, Sinjoro Rudra Ŝiv, la Granda Dio, vi estas la personigo de la tempo, kiu estas super ĉio. Vi estas realigonta la taskon detrui kaj regeneri tiun universon. Kiam vi ne havas formon, la tempo haltiĝas. Tio okazas pro mia povo ke vi iĝas dinamika kaj estas kapabla okazigi la detruon kaj regeneradon de tiu universo. Mahakali estas mi mem, mia kompleta formo, dum Lakŝmio kaj Sarasvatio estas nur miaj klonoj, miaj partaj formoj, sed pere de meditado, vi superos ĉiujn miajn formojn. Tiam mi enkarniĝis el via maldekstra duono en mia formo manifestiĝinta. Tiu formo estos mia formo plej vere manifestiĝinta. Sinjoro Ŝivao, Ŝi realigos la taskon detrui la malbonon kaj ŝi estos via kunulino. 

Tiel, konsiderante ĝiajn karakterojn, oni povas rigardi la Tridevion aŭ Saktion de la Trimurtio, kiel alia formo de reprezentado de la absoluta Brahmo havanta kvalitojn.

Smartismo[redakti | redakti fonton]

Smartismo estas nomigo de hinduismo kiu metas emfazon al grupo de kvin dioj pli ol al ĝuste nur unusola dio.[16] La sistemo de "adorado al kvin formoj" (pañcāyatana pūjā), kiu estis popularigita de la filozofo de la 9-a jarcento Śankarācārya inter ortodoksaj Brahminoj de la Smārta tradicio, alvokas la kvin diojn Ganeŝa, Viŝnuo, Brahmao, Devi kaj Ŝivo.[17][18] Śankarācārya poste aldonis Kartikeja al tiuj kvin, kio faras totalon de ses. Tiu reformita sistemo estis subtenita de Śankarācārya ĉefe por unuigi la ĉefajn diojn de la ses ĉefaj sektoj je egala statuso.[19] La monisma filozofio predikita de Śankarācārya ebligis elekti unu el tiuj kiel preferata ĉefa dio kaj samtemoe adori la aliajn kvar diaĵojn kiel diferencaj formoj de la sama ĉio-pova ĉie-esta Brahmo.

Vaiŝnavismo[redakti | redakti fonton]

Murtio de Viŝnuo, la ĉefa dio adorata en Angkor Ŭat, Kamboĝo.

Spite la fakton ke Viŝnua Purana priskribas ke Viŝnuo manifestiĝas kiel Brahmao por krei kaj kiel Rudra (Ŝivo) por detrui,[20] Viŝnuvismo ĝenerale ne agnoskas la Trimurtian koncepton; anstataŭe, ili kredas, ke en la avataroj de Viŝnuo kiel Budho, Rama, Kriŝna, ktp. Ili kredas ankaŭ, ke kaj Ŝivo kaj Brahmao estas formoj de Viŝnuo. Por ekzemplo, la skolo Dvaita asertas, ke Viŝnuo sola estas la suprema Dio, kun Ŝivo kiel subulo, kaj interpretas la Puranojn diference. Por ekzemplo, Vijaĝindra Tîrtha, nome fakulo de Dvaita interpretas la 18 Puranojn diference. Li interpretas la Puranojn de la Viŝnuistoj kiel satva kaj la Puranojn de la Ŝivistoj kiel tamasa kaj ke nur satvaj puranoj estas konsiderataj aŭtoritataj.[21]

Sauram[redakti | redakti fonton]

La sekto Sauram kiu adoras Surja kiel la suprema personigo de la ĉefa dio kaj saguna brahman ne akceptas la diotriopon ĉar ili kredas, ke Surja estas Dio. Pli fruaj formoj de la diotriopo foje inkludas Surja anstataŭ Brahmaon, aŭ kiel kvara adorendaĵo super la diotriopo, el kiu la aliaj tri estas manifestaĵoj; Surja estas Brahmao en la mateno, Viŝnuo posttagmeze kaj Ŝivo vespere. Surja estas ankaŭ membro de la origina Veda Trimurtio, kiu inkludis Varunon kaj Vaĝu. Kelkaj Sauramanoj adoras ĉu Viŝnuon ĉu Brahmaon ĉu Ŝivon kiel manifestaĵoj de Surja, aliaj adoras la diotriopon kiel manifestaĵo de Surja, kaj aliaj ekskluzive adoras nur Surja.

Paralelo kun aliaj religioj[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de bildo pri la Sankta Triunuo videblas en ĉi tiu miniaturo de la Bible historiale de Guiard des Moulins (15-a jarcento), BNF, Parizo.

La angla historiisto Arthur Llewellyn Basham klarigas la antaŭaĵojn de la diotriopo de la jena maniero, konsiderante la okcidentan intereson pri la ideo de la triunuo:

Citaĵo
 La unuaj okcidentaj fakuloj pri hinduismo iĝis tiom impresitaj per la paralelo inter la hinduisma triunuo kaj tiu de kristanismo. Sed fakte, la paralelo ne estas tiom proksima, kaj, diference disde la Sankta Triunuo de kristanismo, la hinduisma triunuo neniam estis vere populara. La hinda triunuismo tendencas favori unu de la tri dioj; tiel, oni konsideru la kuntekston; estas klara ke la himno, kiun Kalidasa dediĉas al Trimurtio, reale estas adresita al Brahmao, konsiderita kiel la granda dio en tiu okazo. La Trimurtio estis vere artefarita disvolvigaĵo, kaj ĝi havis malmultan realan influon.[22] 

En la kristana teologio, la Sankta Triunuo estas la sumo de la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.

La hinduisma trimurtio havas same paralelaĵojn en aliaj religioj, kiel jenaj:

  • En budhismo, en kiu la triunuo nomita Triratna, ĝi estas reprezentita per Budho Gotamo, Darmo kaj Samgo.
  • En taoismo, reprezentita pere de La Tri Puruloj.
  • En la japona tradicio, ĝi estas reprezentita de la Zouka Sanŝin (nome la tri kreintoj), kunformita de Ame-no-minaka-nuŝi-no-kami, Kami-musumi-no-kami kaj Takami-musubi-no-kami.
  • Ankaŭ la antikvaj egiptianoj de la unuaj dinastioj same komprenis sian triunuon kiel formita de Dio-Suno, Patrino-Tero kaj aro kunformita de la Filo formita de la Suno super la Tero.[23]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio], kaj same jam en la paperaj eldonoj de 2002 kaj 2005, la dio Viŝnuo difiniĝis "en la hindua diotriopo, la konservema eternulo, meza en la Brahma-Ŝiva ciklo, kaj de tempo al tempo avatare intervenanta en la homajn sociojn", la dio Ŝivo difiniĝas "en la hindua diotriopo, la malkrea eternulo, kiu ĉiufoje finas la ciklon, ofte prezentata kiel dancanto de kosma danco" kaj fine la dio Brahmao estas "en la hindua diotriopo, la krea eternulo, kiu iniciatas ĉiun ciklon post la malkreo fare de Ŝivo"
  2. hinda triunuo. hvortaro (reta vortaro esperanto-itala). Alirita 25-a de februaro 2024.
  3. Grimes, John A. (1995). Ganapati: Song of the Self. SUNY Series in Religious Studies. Albany: State University of New York Press. ISBN 0-7914-2440-5.
  4. Jansen, Eva Rudy (2003). The Book of Hindu Imagery. Havelte, Holland: Binkey Kok Publications BV. ISBN 90-74597-07-6.
  5. Radhakrishnan, Sarvepalli (Eldonejo Chairman) (1956). The Cultural Heritage of India. Calcutta: The Ramakrishna Mission Institute of Culture.
  6. Winternitz, Maurice (1972). History of Indian Literature. New Delhi: Oriental Books Reprint Corporation.
  7. Por citaĵoj kaj difinoj de trimurti vidu Matchett, Freda. I real all the three deities are avatar of Shiva. The Brahma is "Swetamber" (one who wears white clothes), Maha Vishnu is "Pitamber" (one who wears yellow/red/orange clothes) and the Shiva is "Digamber/Vaagamber" (one who doesn't wears any cloth, only the skin of tiger). "The Purāṇas", en: Flood (2003), p. 139.
  8. Por Trimurtia sistemo havante Brahmao kiel kreanto, Viŝnuo kiel konservanto, kaj Ŝivao kiel detruanto. vidu Zimmer (1972) p. 124.
  9. 9,0 9,1 9,2 Vidu radikon –mūrti, kiu troviĝas en la linio 22-a de la unua kolumno de la p. 460 Arkivigite je 2020-04-11 per la retarkivo Wayback Machine en la vortaro Sanskrit-English Dictionary de la brita sanskritologo Monier Monier-Williams (1819-1899).
  10. Mhatre, Sandeep. "Datta Sampradaay and Their Vital Role". Swami Samarth temple. Arkivita el la originalo la 4an de marto 2016. Alirita la 11an de aprilo 2020.
  11. «Temple Profile: Mandir Shri Brahma Ji». Rajasthan Devasthan (en angla). Konsultita la 11an de aprilo 2020.
  12. Abhedānanda, Swami, Journey Into Kashmir and Tíbet: With The Life of Jesus de Nicolas Notovitch el+Tíbet+Triratna+o+*Paramera,&de=*Bodh-*Kharbu+en el+Tíbet+Triratna+o+*Parmesã,&hl=canso=Xia=*1XKiUZSyFKre7Ab8iICwBg&ved=*0CDMQ6AEwAA en angla, eldonejo Ramakrishna Vedanta Math, 2008, p. 84.
  13. Tripathy 2005, p. 95.
  14. Dalal, Roshen; The Religions of India: A Concise Guide on Nine Mayor Faiths; en angla, eldonejo Penguin Books India, 2010, p. 263 ISBN = 0143415174
  15. "How can the god of destruction be the Supreme?". Shaivam. Arkivita el la originalo la 26-an de septembro 2006. Alirita la 12an de aprilo 2020.
  16. Flood (1996), p. 17.
  17. Datigo de pañcāyatana pūjā kaj ties konekto kun Smārta Brahminoj estas el Courtright, p. 163.
  18. Por adorado de la kvin formoj kiel centra por Smarta praktiko vidu: Flood (1996), p. 113.
  19. Grimes, p. 162.
  20. Flood, Gavin, An Introduction to Hinduism, Cambridge University Press, p. 111, (ISBN 0-521-43878-0), https://archive.org/details/introductiontohi0000floo/page/111 
  21. Sharma, B. N. Krishnamurti. (2000) A history of the Dvaita school of Vedānta and its literature: from the earliest beginnings to our own times. Motilal Banarsidass Publishers, p. 412. ISBN 81-208-1575-0.
  22. Basham, Arthur Llewellyn. The Wonder That Was India: A Survey of the Culture of the Indian Sub-Continent Before The Coming of the Muslims, pp. 310-311.
  23. Tripathy, 2005, p. 95.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Basham, A. L. (1954). The Wonder That Was India: A Survey of the Culture of the Indian Sub-Continent Before the Coming of the Muslims. New York: Grove Press.
  • Courtright, Paul B. (1985). Gaṇeśa: Lord of Obstacles, Lord of Beginnings. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-505742-2.
  • Flood, Gavin (1996). An Introduction to Hinduism. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-43878-0.
  • Flood, Gavin, eld. (2003). The Blackwell Companion to Hinduism. Malden, MA: Blackwell Publishing. ISBN 1-4051-3251-5.
  • Majumdar, Ramesh Chandra (1956). «Evolution of Religio-Philosophic Culture in India». Radhakrishnan (The Cultural Heritage of India) (en angla). volumo 4.
  • Radhakrishnan, Sarvepalli (Eldonejo Chairman) (1956). The Cultural Heritage of India (en angla). Calcuta: The Ramakrishna Mission Institute of Culture. Dua eldono, kvar volumoj, reviziita kaj ampleksigita, 1956 (volumo IV).
  • Tripathy, Mahimohan (Julio, 2005). [www.orissa.gov.in/e-magazine/Orissareview/jul2005/engpdf/eng_july_05_pdf.pdf#page=102 «The Holy Trinity».] Orissa (en angla).
  • Winternitz, Maurice (1972). History of Indian Literature (en angla). Nova Delhio: Oriental Books Reprint Corporation. Represaĵo de la dua eldono jam reviziita. Du volumoj. Publikigita dekomence en 1927 de la Universitato de Kolkato.
  • Zimmer, Heinrich (1972). Myths and Symbols in Indian Art and Civilization. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-01778-6.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trimurti en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trimurti en la angla Vikipedio.