Jack Kilby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jack S. Kilby)
Jack Kilby
Nobel-premiito
Persona informo
Jack St. Clair Kilby
Naskiĝo 8-an de novembro 1923 (1923-11-08)
en Jeffersonurbo
Morto 20-an de junio 2005 (2005-06-20) (81-jaraĝa)
en Dallas
Mortis pro naturaj kialoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-ChampaignUniversitato de Viskonsino-MilvokioUniversitato de Viskonsino ĉe Madison • Great Bend High School vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo inventisto • universitata instruisto • komputosciencistofotistoinĝenierofizikisto vd
Laborkampo fizikoelektrotekniko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jack St. Claire Kilby (1923 — 2005) estis usona fizikisto kaj inĝeniero pri elektro.

Fine de la 1950-jaroj, ĵus kontraktita de Texas Instruments, li produktis blaton el kristalo, kiu kunigis erojn antaŭe dismetitaj, kiel transistoroj, rezistiloj kaj kondensiloj.

Dum la dua mondmilito, Kilby laboris por Office of Strategic Services. Du jarojn poste, en 1947, li diplomiĝis en Universitato de Ilinojso kaj, en 1950, li denove gradiĝis en la Universitato de Viskonsino, pri elektronika inĝenierarto.

Li transloĝiĝis al Milvokio, Viskonsino, por labori ĉe Centralab, branĉo de Globe-Union Corporation, uno el la pioniroj en la fabrikado de transistoroj.

En 1958 li eklaboris ĉe Texas Instruments, Inc., kie li ekrespondecis pri la esploro pri miniaturigo de elektronika cirkvito. Ene de tiu jaro, Kilby projektis la unuan integran cirkvito de li montrita en la 12-a de septembro.

Tamen, samtempe por alia entrepreno, Fairchild Corporation, alia sciencisto, nomita Robert Noyce disvolvigadis similan projekton.

Meze de la 1960-aj jaroj, Kilby kreis integrajn cirkvitojn por transkontinenta balistika misilo, nomita Minuteman, sed la unua konkreta ĝenerala uzo de tiu inventaĵo estas la poŝa kalkulilo, fabrikitaj sojle de la 1970-aj jaroj.

En oktobro 2000 kune kun Zhores Alferov kaj Herbert Kroemer li estis nobel-premiita pri Fiziko.

Pro kancero, li mortis 81-jaraĝa en Dalaso, Usono.