Lúčka (distrikto Levoča)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lúčka |
Lúčka | |
hungare: Szepesrét, germane: Wieschen | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Lúčka | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Levoča |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Levočské vrchy |
Situo | Lúčka |
- alteco | 510 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 01′ 34″ N 20° 43′ 46″ O / 49.02611 °N, 20.72944 °O (mapo) |
Areo | 3,933 km² (393,3 ha) |
Loĝantaro | 123 (31.12.2011) |
Denseco | 31,27 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1273 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 053 03 |
Telefona antaŭkodo | +421-53 |
Aŭtokodoj | LE |
NUTS | 543314 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Lúčka, Levoča District | |
Retpaĝo: www.obeclucka.wbl.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Lúčka (hungare Szepesrét [sepeŝrEt], germane Wieschen) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Lúčka situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Levoča troviĝas je 15 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1273 en formo "Lucska". La latina formo "villa Luchka" aperis en 1402, la hungara "Retke" (=herbejo) en 1513. En 1598 oni komputis tie 11 domojn. En 1787 190 vilaĝanoj loĝis en 28 domoj, en 1828 256 vilaĝanoj en 35 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Lúcska, poste ĝi rericevis la mezepokan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szepesrét 175 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišské Podhradie, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Lúčka 140 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).