Trimurtio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trimurto)
Saltu al: navigado, serĉo
La tri dioj kun siaj edzinoj
Trimurtio
Trimurtio

Trimurtio (sanskrite त्रिमूर्ति, Trimūrti, tri formojtri korpoj) estas koncepto en la hindua mitologio, kiu priskribas la tri ĉefaj principoj en la formo de la dioj Brahmao, Viŝnuo kaj Ŝivao, kiuj kunmetite reprezentas la Brahman, kiu esprimas la plej altan estadon. Ĉi tiuj dioj reprezentas respektive la ciklojn de la kreado, la konservado kaj la detruado de la kosmo. En kelkaj prezentadoj la roloj povas esti dividite alimaniere.

Deveno[redakti | redakti fonton]

La unuaj aperoj de la vorto trimurtio troviĝas en Kumara-sambhava (2.4), en Chatur-varga-chintámani (11.547) de Hemadri, kaj Rama-tapanía-upanishad (16).

Tamen, en la veda mitologio (antaŭa al la hinduisma) ĉi tiuj tri dioj ne ekzistis aŭ ne estis gravaj: en Rigvedo (la unua teksto de Barato, de la 2a jarmilo a.K. oni mencias alian triopon de ĉefaj dioj, kvankam ili ne ricevis la nomon «trimurtio». Ili estis la dioj Indro (heroa reĝo), Agnio (fajrodio), kaj Somo (lundio).