Uherský Brod
Uherský Brod | |||
germane Ungarisch Brod, hungare Magyarbród | |||
urbo | |||
Placo de Masaryk en Uherský Brod
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Uherský Brod | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Uherské Hradiště | ||
Administra municipo | Uherský Brod | ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Montaro | Vizovica montetaro | ||
Konata loko | Senjora domo | ||
Rivero | Olšava | ||
Situo | Uherský Brod | ||
- alteco | 251 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 01′ 32″ N 17° 39′ 01″ O / 49.02556 °N, 17.65028 °O (mapo) | ||
Areo | 52,06 km² (5 206 ha) | ||
Loĝantaro | 16 444 (2024) | ||
Denseco | 315,87 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1140 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 687 34 , 688 01 , 688 02 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0722 | ||
NUTS 5 | CZ0722 592731 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de urbo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 21 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Uherský Brod | |||
Retpaĝo: www.ub.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Uherský Brod estas urbo en Ĉeĥio kun 16 444 loĝantoj (2024), situanta 15 km de urbo Uherské Hradiště, apud rivero Olšava, en regiono, kies nomo estas Moravia Slovakio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Biskupice, Vlčnov, Pašovice, Prakšice, Rudice, Nivnice, Šumice, Bánov, Drslavice, Dobrkovice kaj Luhačovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenas el la jaro 1140 kaj ĝi rilatas al vilaĝo ĉe travadejo tra rivereto Olšava en komerca pado ĝis Hungario, kiam oni jam tiam prenis vojimposton.
Post neniiga hungara-kumana atako en Moravion en la jaro 1253 okazis iam en la jaroj 1254–1262 al lokigo de nova urbo, kies devo estis defendi kontraŭ malamikaj invadoj Moravion kaj samtempe esti komerccentro survoje Hungarion. En la jaro 1272 reĝo Přemysl Otakar la 2-a avancis la urbon je reĝa urbo. En la 14-a jarcento la reĝo donis la urbon al Jan el Kunovice, kaj Uherský Brod fariĝis servutula urbo. Iliaj posedantoj koncentris ĉirkaŭ la urbo senĉese pli grandan sinjorujon. Tiutempe estis konstruita nova urbodomo. Centro de klereco estis konata ĉeĥfrata lernejo. Komence de la 17-a jarcento la brodan sunjorujon aĉetis Kounic-idoj, kiuj ĉi tie havis sidejon ĝis la jaro 1919. En la 17-a jarcento la urbon trafis militaj katastrofoj – invado de Bočkaj-anoj, armeaj marŝoj dum la tridekjara milito, atakoj el Hungario en la jaroj 1663 kaj 1683. Post alkonduko de fervojo ĉi tie estis establita bierfarejo, alkoholproduktejo, alkoholdistilejo kaj konservfabriko, fabriko por fleksmeblaro. Decidantan signifon por la industriigo de la urbo havis konstruado de armilfabriko en la jaro 1936.
Konturo de la urbo estas kvinflanka, kun ovaligita suda angulo. La bazplano estas fondita en rektangula projekto kun la granda centra placo, en kiun kondukas stratoj en la anguloj kaj meze de ties flankoj. Tiun ĉi projekton difektis en mezepoko la enmeto de kvar senpere ligantaj al si domoj en la placon.
La plej malnova eklezia konstruaĵo de la urbo estas preĝejo de magistro Jan Hus el la 13-a jarcento. Plua valora konstruaĵo estas renesanca kvarala unuetaĝa konstruaĵo kun arkada kortego nomata Panský dům el komenco de la 16-a jarcento. En la urbo estas dislokigita kelke da valoraj plastikaĵoj, ekz. mariana kolono el la jaro 1785 en Mariana placo, aŭ bronza obelisko el la jaro 1992 nomita Vojaĝo de la mondo (Via Lucis). Konserviĝis ankaŭ sektoroj de fortikaĵoj kun ŝtona remparo, fosaĵo kaj diversloke kun duoblaj remparoj. Antaŭŝovitaj fortikaĵoj kun cilindroformaj bastionoj devenas nur el la 2-a duono de la 16-a jarcento.
Juda loĝigo estas dokumentita jam en la jaro 1470, devena juda vilaĝo kun sinagogo kaj lernejo staris en antaŭurbo sudoriente de la urbo. En la jaro 1683 ili estis grave difektitaj de kuruca soldataro. Ĉirkaŭ la jaro 1670 la juda geto konsistis el pli ol 40 domoj, en la 2-a duono de la 19-a jarcento el 170 domoj. La unua sinagogo estis detruita komence de la 18-a jarcento. Nova sinagogo, konstruita en la 18-a jarcento laŭ modelo de unu el amsterdamaj sinagogoj, estis en la jaro 1941 forbruligita kaj detruita de nazioj.
Judaj tombejoj estis du. En la malnova estis tombŝtonoj ekde la komenco de la 17-a jarcento proksimume ĝis la jaro 1870. Tiu ĉi tombejo estis dum la dua mondmilito ruinigita de la nazioj. Proksimume 80 konservitaj tombŝtonoj estis transportita en la novan judan tombejon, fondita en la jaro 1870 kaj funkcia ĝis hodiaŭ.
En la ĉirkaŭaĵo estas kelke da turismaj vojoj. El interesaj centroj eblas viziti urbojn Luhačovice, Uherské Hradiště aŭ Bojkovice.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 855 |
1880 | 6 492 |
1890 | 6 935 |
1900 | 7 399 |
1910 | 8 014 |
1921 | 8 384 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 8 821 |
1950 | 9 856 |
1961 | 12 565 |
1970 | 11 197 |
1980 | 17 459 |
1991 | 17 721 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 17 592 |
2014 | 16 720 |
2015 | 16 631 |
2016 | 16 591 |
2017 | 16 590 |
2018 | 16 522 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 16 493 |
2020 | 16 441 |
2021 | 16 093 |
2022 | 16 206 |
2023 | 16 410 |
2024 | 16 444 |
Esperanta agado
[redakti | redakti fonton]En urbo naskiĝis Zdeňka Švabíková kaj František Kožík. En jaro 2012 en urbo funkciis esperanta klubo, kiun gvidis sinjorino Tlachová. Retejo (sed ĉefe en la ĉeĥa lingvo) de klubo estas: http://zmsoft.cz/esperantoub/ (ne plu aktuala jam, ĉar sinjorino Tlachová hodiaŭ gvidas klubon en proksima vilaĝo Šumice). De la 3-a de novembro ĝis la 31-a de decembro 2014 okazos en loka biblioteko migranta ekspozicio "Ĉu esperanto estas morta lingvo?".
Famuloj
[redakti | redakti fonton]
|