Vyšný Kazimír
Vyšný Kazimír | |
hungare: Felsőkázmér, rutene: Вышнїй Казимир | |
municipo | |
Preĝejo en Vyšný Kazimír
| |
|
|
Oficiala nomo: Vyšný Kazimír | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Vranov nad Topľou |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Situo | Vyšný Kazimír |
- alteco | 210 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 56′ 24″ N 21° 40′ 51″ O / 48.94000 °N, 21.68083 °O (mapo) |
Areo | 7,56 km² (756 ha) |
Loĝantaro | 199 (31.12.2011) |
Denseco | 26,32 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1363 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 094 09 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | VT |
NUTS | 529117 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Vyšný Kazimír | |
Retpaĝo: www.vysnykazimir.eu | |
Portalo pri Slovakio |
Vyšný Kazimír (hungare Felsőkázmér [felŝOkAzmEr], rutene Вышнїй Казимир [viŝnjij kazimir]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Vyšný kaj felső signifas: supra. La historia slovaka loknomo estis Ruský Kazimír.
Situo
[redakti | redakti fonton]Vyšný Kazimír situas fine de sakovojo. Vranov nad Topľou troviĝas je 14 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1363. La loĝantoj longe estis rutenoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Orosz-Kázmér, poste ĝi ricevis pli logikan nomon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőkázmér 179 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Vranov nad Topľou, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Vyšný Kazimír 213 homoj, (ĉiuj slovakoj).