Kirgizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirgiza Respubliko
Кыргыз Республикасы
Кыргызская республика
Kyrgyz Respublikasy
Kyrgyzskaya respublika

Detaloj Detaloj
Nacia himno: State Anthem of the Kyrgyz Republic
suverena ŝtatolando sen maralirorespublikolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Biŝkeko (616 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) la kirgiza, la rusa
Uzata(j) lingvo(j) kirgiza lingvo, rusa lingvo, uzbeka lingvo, dungana lingvo
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 198 500 km²
- % de akvo 3,6 %
Loĝantaro 5 400 000 (2010) (2021)
Loĝdenso 25,6 loĝ./km²
Horzono +6
Interreta domajno .kg
Landokodo KG
Telefona kodo +996
Plej alta punkto Ĝengiŝ Ĉokusu
Plej malalta punkto Kara Darya
Politiko
Politika sistemo Parlamenta respubliko
Ŝtatestro Sooronbaj Jeenbekov
Ĉefministro Sadir Japarov
Sendependiĝo disde Sovetunio la 31-an de aŭgusto 1991
Ekonomio
Valuto Kirgiza somo (KGS)
MEP laŭ
– suma
– pokapa 2.100 USD (2009)
vdr
Kirgizia familio antaŭ jurto, tradicia loĝejo
Kirgizia familio antaŭ jurto, tradicia loĝejo

Kirgizio (kirgize Кыргызстан, ruse Кыргызстан), formale Kirgiza Respubliko, estas lando en Centra Azio, kies landlimoj tuŝas tiujn de Ĉinio, Kazaĥio, Taĝikio kaj Uzbekio. Ĝia ĉefurbo estas Biŝkeko (antaŭe nomita Frunze de 1926 ĝis 1991). Kirgizio estas montara lando sen maraliro. Ĝi estis socialista respubliko de Sovetunio, sed sendependiĝis en 1991.

Mapo de Kirgizio

Geografio[redakti | redakti fonton]

Topografio

Loko: Centra Azio, norde ol Ĉinio.

Geografia situo: 41° N 75° E

Landlimoj: 3.878 km

Limantaj landoj: Ĉinio 858 km, Kazaĥio 1.051 km, Taĝikio 870 km, Uzbekio 1.099 km.

Marbordo: 0 km.

Klimato: Seka kontinenta ĝis arkta en alta Tjanŝano; subtropika sudokcidente (Valo de Fergana); modera en norda monteta zono.

Tereno: La tuta nacio konsistas el la pintoj de Tjanŝano kaj ĝiaj interrilataj valoj kaj basenoj.

Plej malalta punkto: Kara-Darja 132 m

Plej alta punkto: Ĝengiŝ Ĉokusu (Pik Pobedi) 7.439 m

Administraj dividoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Kirgizio.

Kirgizio konsistas el 7 provincoj (oblastar) kaj 1 administra urbo.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Provincoj (oblastoj)[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Kirgizio estis severe frapata per la disfalo de Soveta komercobloko. En 1990, ĉirkaŭ 98% da Kirgiziaj eksportoj iris al aliaj partoj de Sovetunio. Do, la ekonomia efikeco de la nacio dum la fruaj 1990-oj estis pli malbona ol tiu de ĉiu eks-Soveta respubliko, krom Armenio, Azerbajĝano kaj Taĝikio. Malgraŭ pliboniĝanta ekonomia efikeco, malfaciloj daŭras sekurante adekvatajn fiskajn enspezojn, kaj provizante laŭcelan socialan sekurecon.

  • MEP: $11,66 miliardoj; -1% po-jara kreskado; po-kapa MEP $2.100. (2009 takso)
  • Po-sektora MEP: agrikulturo 30,7%; industrio 15,9%; servado 53,4%. (2009 takso)
  • Loĝantaro sub nivelo de malriĉeco: 40%. (2004 takso)
  • Inflacio: 7,9% (2009 takso)
  • Laboristaro: 2,34 milionoj. (agrikulturo kaj forstkultivado 48%; industrio 12,5%; servado 39,5%) (2005 takso)
  • Senlaboreco: 18% (2004 takso)
  • Buĝeto: Enspezo $1,27 miliardoj; elspezo $1,28 miliardoj. (2009 takso)
  • Ekstera ŝuldo: $3,5 miliardoj. (2008 takso)
  • Eksportoj: $1,33 miliardoj (2009), al 27,2% Svislando, 19,2% Rusio, 14,3% Uzbekujo 11,4% Kazaĥujo 6,7% Francio (2008 takso)
  • Eksportaĵoj: Kotono, lano, viando, tabako, oro, hidrargo, uranio, natura gaso, hidroelektro, maŝinaro, ŝuoj.
  • Importoj: $2,38 miliardoj, el Rusio 36,6%, Ĉinio 17,9%, Kazaĥujo 9,2%, Germanio 8,2% (2008 takso)
  • Importaĵoj: Oleo kaj gaso, ĥemioj, maŝinaro, nutraĵoj.
  • Internacia ekonomia helpo (ricevanto): $329,4 milionoj. (1995 takso).

Reduktiginte elspezojn, finiginte prezo-subvenciojn, kaj enkondukinte aldonvaloran imposton, la kirgiza registaro entute ŝajnas celanta al libera-merkata sistemo, kiu laŭcele stimulos kreskadon. Tiuj reformoj kondukis Kirgizion al la aliĝo al la MKO je la 20-a de decembro, 1998.

Allogo de eksterlandaj investantoj foje kaŭzas politikan streĉiĝon. Tiel en 2019 okazis manifestacioj kontraŭ la "ĉina ekspansio", kiuj foje transformiĝis je perfortaj atakoj kontraŭ la ĉinaj entreprenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum multaj jarcentoj loĝita per iranaj triboj, kiel Sogdianoj, kaj poste per turkecaj enmigrintoj, la areo de Kirgizio estis borde al la Persa imperio.

Rusia Imperio kaj koloniismo[redakti | redakti fonton]

En 1876 la Rusia Imperio aneksis Kirgizion kaj pliseverigis nacian kaj ekonomian subpremon. La unua kontraŭkolonia ribelo de la popoloj de Centra Azio okazis en la Ferghana Valo en 1898 en la urbo Anjiyan.

Unua Mondmilitio kaj "Chon urkun"[redakti | redakti fonton]

Ata-Beyit, monumento en apudeco de Biŝkeko en memoro al la evento Urkun.

La kolonia politiko de la Rusia Imperio kaj ĉefe la enkonduko de deviga militservo por centrazianoj lige al la Unua Mondmilito kaŭzis en 1916 ribelon[1], kiu finiĝis kun "Chon Urkun" aŭ granda elmigrado, dum kiu almenaŭ 300 000 homoj estus mortigitaj[2], kvankam laŭ Rudolf Rummel la nombro multe varias de 100 000 ĝis 500 000[3]. Diskriminacio kontraŭ la kulturo, tradicioj, religio, kaj lingvo de la loka loĝantaro ankaŭ kontribuis al la pliiĝo de protestoj. La apartigo de la kirgizoj de siaj plej bonaj valoj havis profundan efikon al ilia nacia konscio. Precipe dum la unua mondmilito, la situacio de la kirgizoj iĝis tre malfacila, kaj la kolero de la homoj pliiĝis. Multaj kirgizoj tiam fuĝis al Ĉinio. Entute pli ol 300 mil homoj forlasis Centran Azion (ĉefe el Kirgizio, sed ankaŭ el Kazaĥion) al Ĉinio[4].

La evento de 1916 estas la plej granda nacia liberiga movado de la kirgizoj en la dua duono de la 19-a jarcento kaj en la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi estis por ĉiam konservita en la kirgiza popola memoro sub la nomo "Urkun". En Kirgizio, ekzistas granda nombro da monumentoj dediĉitaj al la okazaĵoj de 1916.

Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko[redakti | redakti fonton]

En 1919 soveta reĝpovo establiĝis kaj la 15-an de decembro, 1936, la Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko estis establigata kiel plena Unia Respublika de Sovetunio.

Sendependa lando[redakti | redakti fonton]

La lando gajnis sian sendependecon post la disfalo de Sovetunio la 31-an de aŭgusto, 1991, kaj fine ĝi eniris la nove formitan Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) je la 21-a de decembro, 1991. En 1992 Kirgizio aliĝis al la UN kaj la OSKE.

En 2005 kadre de la unua ondo de koloraj revolucioj okazis en Kirgizio la tulipa revolucio, sekve de kiu Askar Akajev, reginto ekde 1991 kaj akuzita pri korupto kaj aŭtoritatismo, estis forpelita. Poste la prezidentan postenon okupis Kurmanbek Bakijev. Dum lia oficperiodo okazis interalie granda pogromo de lokaj uzbekoj, dum kiu 893 homoj estis murditaj kaj 400 mil fuĝis al Uzbekio.

En 2010 okazis la tiel nomata "aprila revolucio", dum kiu Kurmanbek Bakijev, akuzita pri korupto kaj aŭtoritatismo, estis forpelita kaj la prezidentan postenon provizore okupis Roza Otunbajeva ĝis en 2011 estis elektita Almazbek Atambajev.

En 2017 li malgajnis la baloton kaj en 2019 estis arestita kaj kondamnita al 11 jaroj de enprizonigo pro korupto kaj aŭtoritatismo. Kiam polico venis aresti lin, li barikadis sin hejme kaj pafis el pistolo ĝis oni promesis al li, ke oni ne ekzekutos lin tuj, sed juĝos.

La 5-an de oktobro 2020 post anonco de anticipaj rezultoj de parlamenta baloto protestantoj kontestantaj ilian rezultojn sturmokupis sidejon de la registaro kaj prezidanto de la lando kaj proklamis starigon de nova registaro.

Politiko[redakti | redakti fonton]

  • Politika sistemo: respubliko, demokratio. Universala balotrajto post 18 jaraĝo.
  • Plenuma potenco: Ŝtatestro (prezidanto) elektita 5-jare; Ĉefministro nomumita per prezidanto; kabineto nomumita per prezidanto laŭ rekomendo de ĉefministro.
  • Leĝdona potenco: Duĉambra Supera Koncilio, aŭ Ĵogorku Keneŝ: Asembleo de Reprezantoj de la Popolo (70 seĝoj) kaj Leĝdona Asembleo (35 seĝoj) ambaŭ elektita 5-jare.
  • Jura potenco: Supera Kortumo, nomumita je 10-jara oficperiodoj per la Supera Koncilio, laŭ prezidanta rekomendo; Konstitucia Kortumo; Apelacia Kortumo.
  • Socialdemokratia Partio de Kirgizio: Ĉefpartio de la ŝtato.

Demografio[redakti | redakti fonton]

  • Etnoj: Kirgizoj 52,4%; rusoj 18,0%; uzbekoj 15; ukrainoj 2,5%; germanoj 1,4%; alioj 10,8%.
  • Religioj: islamanoj 75%, rusaj ortodoksanoj 20%, aliaj 5%
  • Aĝogrupoj: 0-14 jaroj: 32,3% (viroj 16,5%, virinoj 15,8%), 15-64 jaroj: 61,6% (viroj 30,2%, virinoj 31,4%), 65+ jaroj: 6,1% (viroj 2,4%, virinoj 3,7%) (2004 takso)
  • Logantara kreskado: 1,25% jare (2004 takso)
  • Naskiĝoj: 22,13 naskiĝoj/1.000 loĝantoj (2004 takso)
  • Mortoj: 7,19 mortoj/1.OO0 loĝantoj (2004 takso)
  • Infana morteco: 36,81 mortoj / 1.000 viva naskiĝoj (2004 takso)
  • Vivatendo ĉe naskiĝo: 67,84 jaroj (viroj 63,84; virinoj 72,05 (2004 takso)
  • Fekundeco: 2,71 infanoj naskiĝitaj / virino (2004 takso)

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Kirgizio estas unu el la du iamaj sovetaj respublikoj (Kazaĥio estanta la alia), kiuj konservis la rusan lingvon kiel oficialan lingvon post la sendependiĝo, aldonante al ĝi la kirgizan lingvon, kiu faris ke lando estas oficiale dulingva (ekde septembro 1991). Ĉi tiu decido estis klara bonvenigo al la nova sendependa lando de etnaj rusoj kiuj loĝis en la lando, sed ankaŭ klopodo redukti la neeviteblan cerbofuĝon.

Laŭ la censo de 2009, la pli parolata lingvo estas la kirgiza (71%), sekvata de la neoficilala uzbeka (15%) antaŭ la dua oficiala rusa lingvo (9%).

La kirgiza apartenas al la grupo de tjurklingvaj lingvoj kaj ĝis la dudeka jarcento ĝi estis skribita per la araba alfabeto. En 1928 la latina alfabeto estis enkondukita, kiu havis mallongan vivon, ĉar en 1941 ĝi estis denove anstataŭigita, ĉi-foje per la cirila alfabeto.

Ĝenerale la loĝantaro tra la tuta lando komprenas kaj parolas la rusan lingvon, krom en iuj foraj montaraj regionoj. La rusa estas la gepatra lingvo de la plej multaj loĝantoj en Biŝkeko kaj la plej multaj ekonomiaj kaj politikaj aferoj estas farataj en tiu lingvo. Ĝis antaŭ nelonge, la kirgiza lingvo estis nur parolata lingvo en familia kunteksto kaj estis malofte uzata dum kunvenoj aŭ aliaj okazaĵoj. Tamen plej multaj parlamentaj kunvenoj nuntempe okazas en la kirgizia lingvo, kun samtempa interpretado por tiuj, kiuj ne scias ĉi tiun lingvon. Kirgizoj denove komencas pli paroli la kirgizan, ankaŭ en la ĉefurbo, post kiam ili rimarkis ke Rusio invadis alian landon, eĉ post internaciaj protestoj[2].

Ĝenerale, oni povas diri, ke la rusa superregas en la nordo kaj nordoriento, la kirgiza en la sudoriento kaj la uzbeka lingvo en la sudo, sudokcidento kaj en la areoj de kaj Žalalabad.

Esperanto en Kirgizio[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj en Kirgizio ne havas organizaĵon, sed ekzistas grupo en Fejsbuko[5].

Naturmedio[redakti | redakti fonton]

Almenaŭ 50 uranio-minejoj por la sovetia nuklea milita maŝino, estis fermitaj sed povus disvastigi malstabilajn radioaktivajn rubojn aŭ polui la ĉirkaŭan grundakvon.

En 1998 preskaŭ du tunoj da natria cianido destinita al la kirgiza orminejo Kumtor hazarde disverŝiĝis en la riveron Barskoön kaj, sekve, en la akvojn de Isik-Köl.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (ru) La Tragedio de 1916: Naŭdek Kvin Jaroj de la Ribelo. Alirite la 20-an de julio 2011. Arkivita de la originalo la 29-an de junio 2011
  2. 2,0 2,1 (nl, ru) Herwonnen vrijheid (Reakirite libereco) Langs de nieuwe zijderoute, Seizoen 1, Aflevering 3,la 19-an de marto 2023.
  3. (en) Russian democide - Estimates, sources and calculations
  4. (ru) Moiseev V. A., Rusio kaj Ĉinio en Mezazio (dua duono de la 19-a jarcento - 1917)
  5. (eo) Esperanto en Kirgizio (Kirgizujo, Kirgizlando, Kirgizstano, Biŝkeko), Facebook

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interetna insurekcio kontraŭ uzbekoj en Kirgizio en 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala registara retejo de Kirgizio (rusa, angla, kirgiza)

(eo) Informoj pri Kirgizio en la vikio de UEA

(eo) Elita Bakirova, Fordonu vin al tiuj ĉi nekutimaj superstiĉoj antaŭ ol viziti Kirgizion, Global Voices en Esperanto.(en) CIA world factbook Arkivigite je 2005-12-04 per la retarkivo Wayback Machine (CIA monda libro pri faktoj)

(en) Kyrgyzstan News Arkivigite je 2010-05-29 per la retarkivo Wayback Machine