Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnstadt
Blazono
Arnstadt (Germanio)
Arnstadt (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbeto • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03628
Poŝtkodo 99301–99310
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070004
Subdivido 6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Alexander Dill
Adreso de la administrejo Markt 1
99310 Arnstadt
Demografio
Loĝantaro 28124 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 50′ N, 10° 57′ O (mapo)50.83416666666710.946388888889Koordinatoj: 50° 50′ N, 10° 57′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 288 m
Areo 55,29 km²
Oficiala retejo http://www.arnstadt.de/
vdr

Arnstadt estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio kaj estas ties administra ĉefurbo. La 31-an de decembro 2011 la urbo havis 24.922 loĝantojn.

La papermuelejo kun la Preĝejo de la Virgulino fone
Bach-monumento
Dosiero:Stamp Germany 2004 MiNr2388 Arnstadt.jpg
Poŝtmarko el 2004 kiam oni festis la unuan mencion de la loko antaŭ 1300 jaroj.
Stratetoj idiliecaj malantaŭ la Bach-kirko, detruitaj post 1980 (detalo de la Maketo de Arnstadt).


Historio

La t.n. pordo al la Turingia Arbaro estas la plej malnova komunumo en Turingio, estinte menciita unuafoje en la jaro 704. Dum la mezepoko tie ĉi kruciĝis multaj gravaj komercaj vojoj. La graveco videblas ankaŭ per la fakto ke en 954 la regna parlamento (germane: Reichstag) fariĝis en Arnstadt laŭ la decido de imperiestro Oto la 1-a. Ĉirkaŭ 1100 fondiĝis la Walpurgis-monaĥejo, kies spuroj elfosiĝis antaŭ mallonge. En 1226 aldoniĝis monaĥejo de la Franciskanoj apud la t.n. Supra preĝejo, kie gastis ankaŭ Lutero en 1506 kiel sendito de sia ordeno. Ambaŭ monaĥejoj estas aboliciitaj en la tempo de la reformacio. La Katolikismo en Arnstadt por longa tempo malaperis. En 1266 estis donitaj al Arnstadt la urbaj rajtoj.

La evoluo de Arnstadt baziĝis sur la muelejoj, la tukfabrikado, la tanejoj kaj la komerco de vino, ligno, greno, izatido koloriga, lano kaj legumoj. En 1779 terenfalis la renesanca palaco de Neideck kaj restis nur turo 65 metrojn alta. En la "Novan kastelon" (germane: Neuer Palais) la grafoj enloĝigis sin en 1735. Hodiaŭ troviĝas tie muzeo.

Historia superrigardo

Antaŭ la Reformacio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Katolikismo en Arnstadt.
  • 704: La franka duko Hedan la 2-a donacas i.a. sian kortegon en Arnstadt al la episkopo Willibrord de Utrecht.
  • 954: Regna parlamento en Arnstadt en la ĉeesto de Oto la 1-a. Tie ĉi oni fortigis la centran imperiestran povon kaj restrukturigis la armeon: sekve oni sukcesis venki la Hungarojn en aŭgusto 955 en la Batalo de Augsburg.
  • 1050: Stampado de moneroj (denaroj) en Arnstadt, laŭ komisio de imperiestro Heinrich la 4-a.
  • 1220: Urba vokto en Arnstadt.
  • 1266: Arnstadt iĝis urbo (privilegio fare de abato Heinrich de Hersfeld).
  • 1273: Arnstadt nomiĝas oppidum. La grafoj de Schwarzburg-Kevernburg estas voktoj; sekve ĉiam denove kvereloj inter ili kaj la enurbaj sinjoroj.
  • 1323: Restado de Ludoviko la Bavaro en Arnstadt.
  • 1332: La grafoj de Schwarzburg plene akiris la urbon, krom la benediktanina monaĥejo.
  • 1342-46: Dum la t.n. Turingia grafa malpaco (germane: Thüringer Grafenfehde) sieĝo de Arnstadt fare de erfurtanoj.
  • 1347: Divido de la urbo.
  • 1349: Pogromo kontraŭ la judoj.
  • 1404: Unua mencio de la kradrostita kolbaso kaj de bierfarado en Arnstadt.
  • 1429: Listoj de herezuloj pro la danĝero de la disvastigo de husitaj doktrinaĉoj.
  • 1450: Dum la interna milito de Schwarzburg (Schwarzburger Hauskrieg) armeo antaŭ Arnstadt.
  • 1452: Giovanni da Capestrano predikas sur la bazarplaco de Arnstadt kolervoĉe kontraŭ la senmoraleco.
  • 1457: La ceraj tabuloj informas pri 610 impostpagantoj en Arnstadt.
  • 1496: Divido de la heredaĵoj de Schwarzburg (Schwarzburgsche Erbteilung), Arnstadt ege gravadas. Nur post la morto de princo Anton Günther la 2-a de Schwarzburg-Arnstadt en 1716 Arnstadt perdos la rolon de rezidejo. Tamen ankaŭ post tio restados ofte nobeluloj en la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵoj.
  • 1507-08: Plurfoje Martin Luther estas en la urbo ĉe kunvenoj kiel porparolanto de sia ordeno.
  • 1525: Dum la Kamparana ribelo estis rezistadoj ankaŭ en Arnstadt. La cefagististoj kaj komplotestroj senkapigitis sur la bazarplaco.

Post la Reformacio

  • 1533: Enkonduko de la Reformacio sen demando de la loĝantaro.
  • 1543: Surpaperigo grandstila de urbaj statutoj.
  • 1581: Fajrego, kiu detruis en mallonga tempo en nur tri horoj la plej grandan parton de la urbo. Kaŭzo estis peĉo ŝmirita sur tegmenton, fare de la urbestro.
  • 1617: Unua farado de pala biero fare de urbestro Niclas Fischer.
  • 1618-48: La Tridekjara milito malfacilegas la vivon de la civitanoj.
  • 1703-07: Johann Sebastian Bach laboras en Arnstadt.
  • 1756-63: Dum la Sepjara milito multaj armeeroj marŝas tra Arnstadt kaj postulas financan helpon, loĝigon ktp.
  • 1813: La tri monarkoj Francisko la 1-a (Aŭstrio), Aleksandro la 1-a (Rusio) kaj Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio) renkontiĝas en Dornheim proksime de Arnstadt.
  • 1848-50: Ribeloj en Arnstadt.
  • Revolucio de 1848 en Arnstadt: Asembleo burĝa ĉe la urbodomo, protestoj, apelcioj, postaj reprenoj de novaj atingaĵoj. Pro siaj kritikaj libroeldonoj la eldonisto Ferdinand Meinhardt malliberiĝas kvar monatojn.
  • 1851: Enstalo de kuracbanejo. La bona geografia situo favoras ekde la mezepoko la setlon de metiistoj. La bonaj cirkonstancoj dum la 19-a jarcento plirapidigis la metiadan evoluon. Tiaj tendencoj kontinuis i.a. en la Erfurter Kreuz.
  • 1871: Arnstadt havas ĉ. 8.600 enloĝantojn.
  • 1880-88: Restaŭrado de la Preĝejo Nia kara sinjorino.

Ekde la 20-a jarcento

  • 1904: Datreveno 1200-a de la urbofondiĝo.
  • 1914: Arnstadt havas jam 19.000 enloĝantojn.
  • 1918: Abdiko de la princo Günther Viktor.
  • 1944/45: Punlaboroj en la Jonas-valo.
  • 1945: La urbo kapitulaciis antaŭ la Usona armeo la 10-an de aprilo.
  • 1945: Turingio ceditas al la soveta administrado militara.
  • 1945-50: En la soveta speciala internigejo Buchenwald mortis 57 loĝantoj de Arnstadt.
  • 1989: Antaŭ la Turniĝo jam la 30-an de septembro urbanoj protestas pace kontraŭ la reĝimo. En la 21-a de oktobro 1000 civitanoj grupiĝas antaŭ la urbodomo.
  • 1990: En la 14-a de oktobro fondiĝas la Libertŝtato Turingio. Komenciĝas grandstila restaŭrado de la urbokerno. Privatuloj aniĝis al societoj kiuj privatiniciative zorgas pri la plibeligo de la urbo.
  • 2004: Datreveno 1300-a de la urbofondiĝo kun solena procesio.
  • 2007: Ekmetitas ne malmultaj stumbligaj ŝtonetoj en Arnstadt.
  • 2010: Fino de la restaŭrado de la historia urbodomo[1]

Domoj kaj turoj kaj muroj karakterdonantaj

El multo da urbopordegoj nur du travivis (Riedtor, Neutor). La aliaj estis malkonstruitaj: Erfurter Tor (ĝis 1816), Längwitzer Tor (ĝis 1837), Wachsenburger Tor (ĝis 1816). La urbaj muroj havis altecon je ĝis 12 metroj. Pompaj bierfabrikadaj kaj civitanaj domoj de sur la centra placo kaj sur Ried-placo, konstruitaj laŭ nederlandaj modeloj, la renesanca urbodomo de 1585 kun ornamitaj gabloj kaj artefarita turhorloĝo, la lupolo-fontano (1573) aŭ la papermuelilo trabfaka de 1633 montras ateste la fieran pasintecon de la urbo. Pri la urbokaraktero ĝenerale skribis la verkisto Willibald Alexis: "Arnstadt estis rezidejo sed ne nur: pluse riĉa, mezepoka urbo. Stampon de ambaŭ portas Arnstadt surfrunte. Ĝiaj muroj parte falis, sed ĝiaj pordegoj, kirkoj, turoj, bazarplacaj domoj, kurbaj stratetoj almonten, angulaj kaj arielaj turetoj, ĝia situo mem klare atestas la historian evoluon."[2].

Juda vivo en la urbo

La bela sinagogo de Arnstadt de 1913 estis detruita en 1938. Pri ĝi onin hodiaŭ ne plu io memorigas krom monumento starigita kontraŭe al ties iama situo. Okulfrapas ankaŭ multo da stumbligaj ŝtonetoj en la tuta urbo.

Bach en Arnstadt

Pri la restado de multaj anoj de la Bach-klano en Arnstadt informas la kultura rondirado Bach en Arnstadt ene de la urbo. Por migrantoj eblas migri ĝis Ilmenau sur la longdistanca migradopado Von Bach zu Goethe. Por simplaj muzikemuloj eblas ĝui grandan oferton da Bach-koncertoj en la urbo en la kuro de la jaro (i.a. Bach-festivalo). Inter Bach-amikaro menciindas la Bach-societo de Arnstadt.

Vidindaĵoj

Preĝejoj kaj monaĥejoj

La Bach-kirko, antaŭe la Hopfen-fontano.

Monumentoj kaj fontanoj

Domoj kaj kasteloj

La turo de Kastelo Neideck, iama gvat-turo.

Muzeoj

La Bach-domo en la urbokerno de Arnstadt, ne malproksime de la Bach-monumento kaj la Bach-kirko.

Placoj, stratoj, turoj, pordegoj

Aliaj

Servoj

La muziklernejo en historia Domo ĉe la leono nigra en la urbocentro.

Sporto

Edukado kaj klerigado

Trafiko

Distro kaj kulturo

Aliaj

La Malnova rektorejo en Arnstadt, Kohlgasse nr 17, la unua sidejo junulargasteja.

Festoj

  • Renkontiĝo de altosaltistoj kun muziko (januare)
  • Bach-tagoj (marto/aprilo), i.a. en la Bach-kirko
  • Lanaĵ-bazaro (junio)
  • Turingia orgen-somero (julio)
  • Kastela festo (julio)
  • Historia urbofesto (septembro)

Ekonomio hodiaŭ

Inter la granda nombro da famaj pereintaj entreprenoj menciotas nur la siatempe modernega aŭtofabriko Rud. Ley Maŝinfabriko, la fabrikoj de Adolf Röbling aŭ de Alexander Winckler, la grandega Laktejo de Arnstadt, la muelejo Neumühle, la Buĉejo de Arnstadt, la Bierfarejo Bahlsen. Dum la lastaj jaroj granda nombro da entreprenoj establis sin, ne malmultaj en la nordo de la urbo. Menciindas tiurilate la industriparko Erfurter Kreuz.

Listo de grandaj entreprenoj

Papero kaj pakumo
  • DS Smith Packaging Arnstadt Klr
Industria pakumo kaj ligno
  • HOLZ-INDUSTRIE, Thomas Gerling, Sonderschalungssysteme, Industrieverpackungen, Kaminholz
Elektronikaĵoj kaj sunenergio
  • Thales Transportation Systems Klr
  • Sunways Production Klr
  • Bosch Solar Energy AK
  • Masdar PV Klr
  • Antec Solar Klr Solarmodultechnologie (Halbleiterschichtaufbau/Dünnschicht) und Anlagentechnik
Maŝinkonstruado
  • Heller Maschinen Klr
  • N3 Engine Overhaul Services Klr & Co. KK (Lufthansa & Rolls Royce)
  • BorgWarner Transmission Systems Arnstadt Klr (Usono)
  • Gonvauto (Hispanio)
  • IHI Charging Systems International (ICSI) Klr
  • Garant Türen- und Zargen Klr
  • Robert Bosch Klr Sicherheitssysteme Montage und Service Klr
  • Avermann Laser- und Kant-Zentrum Klr
  • Wintersteiger Sägen Klr (Aŭstrio)
  • Banso Sägen
  • Deutsche Gießerei- und Industrie-Holding AK (Eisenwerk Arnstadt Klr)
  • Arnstädter Werkzeug- und Maschinenbau AK (AWM)
Loĝistiko
  • Schenker Deutschland AK
  • United Parcel Service Deutschland Inc.& Co. OHG
  • Dachser Klr & Co. KK
  • DHL Deutsche Post
Ĥemio
  • Carpenter Klr (USA)
  • Schuite & Schuite Druckfarben Klr (Nederlando)
Nutraĵoj
  • Urba bierfarejo
  • Getränke Fachmarkt Waldhoff Klr
  • Wolf Süßwaren Klr
  • frischBack Klr Arnstadt
  • Sauels Schinken Klr & Co. KK
  • Die Thüringer Fleisch- und Wurstspezialitäten Rainer Wagner Klr
Arto
  • Arnstadt Kristall Klr

Institucioj aktivaj kaj pereintaj

Geografio

Arnstadt situas ĉe la suda rando de la Turingia Baseno sur ĉ. 300 metroj super la marnivelo, trafluite de la rivero Gera. La monteta antaŭlando de la Turingia Arbaro kun la montoj Reinberge kaj Alteburg etendiĝas ĝis la suda urbolimo. Arnstadt estas meze de regiono kie abundas keŭpro-tavoloj.

Klimato

La pojaraj precipitaĵkvanto estas de 487 mm; la plej seka monato estas januaro, la plej malseka junio.

Urba teritorio

La urbokerno troviĝas ĉe la okcidenta rivero de la Gera-rivero. Antaŭe ĉirkaŭis ĝin imponega ĉirkaŭfortikaĵo. Post la industriigo estiĝis loĝejaj kvartaloj en la sudo de la urbo. Post la Dua mondmilito la urbo plie etendiĝis norden laŭlonge de la Gera-valo.

Loĝdomblokoj fariĝis en la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj (oriente: Ostviertel; sudoriente: Rabenhold). Bedaŭrinde de 1980-85 barbarege detruitis ne malmultaj historiaj dometoj en la urbokerno. Dummilite la urbo ne estis suferinta grandajn damaĝojn kaj la historia konstrustrukturo restis netuŝita.

Najbaraj komunumoj

La najbarantaj komunumoj estas (laŭ la senco de horloĝa montrilo; komenciĝas nordoriente): Amt Wachsenburg, Kirchheim, Alkersleben, Dornheim, Wipfratal, Plaue kaj Gossel.

Urbopartoj enkorpigitaj

Apartenas al Arnstadt ankaŭ la sekvontaj, iam memstaraj komunoj:

  • Angelhausen-Oberndorf, konsistanta el Angelhausen kaj Oberndorf
  • Dosdorf/Espenfeld
  • Rudisleben
  • Siegelbach

Famkonataj urbanoj kaj homoj kun gravaj ligoj al la urbo

Esperanto en Arnstadt

Ekde aŭtuno 2013 la surloka Popolaltlernejo Arnstadt-Ilmenau popolaltlernejo ofertas kursojn en la Lingvo Internacia[3]. Dum la lerneja jaro 2012/13 estis Esperanto-fakrondoj ĉe la Emil-Petri-lernejo. Kable aŭdeblas en Arnstadt Turingio Internacia, la ĉiumonata Esperanto-radielsendo de Radio FREI.

Politiko

La administracio de Arnstadt respondecas ankaŭ por la komunumo Wipfratal kaj prizorgis sekve sume 26.868 loĝantojn (stato: 31-a de decembro 2013).

La duan bataladon de la 6-a de majo 2012 por decidi inter du kandidatoj je urbestreco gajnis la senpartia politikisto Alexander Dill.[4]

Urba konsilantaro

De post la elektoj de 2009 la urba konsilantaro konsistas el la sekvonta disdivido de la sieĝoj:

  • Bewegung Pro Arnstadt: 9 sieĝoj (+3)
  • Die Linke: 7 sieĝoj (–2)
  • SPD: 5 sieĝoj (+1)
  • CDU: 5 sieĝoj (–2)
  • Bürgerforum Arnstadt (BFA): 2 sieĝoj (±0)
  • FDP: 2 sieĝoj (±0)

FDP kaj BFA formas ununuran frakcion.

Urboflago.

La flago estas en la urbaj koloroj blanka-flava kun la agloblazono meze.

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

Listo de la vidindaĵoj de Arnstadt kun foto, el la germanlingva Vikipedio.

Notoj

  1. La datoj estas prenitaj de Kathrin Doege/Sigrid Häßler (eld.): Arnstadt. Ein Stadtführer, eldonejo Kirchschlager, Arnstadt 2011, p. 76-79.
  2. Originala versio germane: Arnstadt war einmal Residenz, es war noch mehr, einst eine wohlhäbige mittelalterliche Stadt. Sie trägt den Stempel von beidem unverkennbar an der Stirn. Ihre Mauern sind zum Theil gefallen, aber ihre Thore, Kirchen, Thürme, die Steinhäuser am Markt, ihre krummen bergigten Gassen, die Eck- und Erkerthürmchen an mehreren Gebäuden, ihre Lage selbst sprechen deutlich von ihrer historischen Entstehung.Citite laŭ libroeldonista retpaĝo.
  3. Aliĝilo kaj priskribo de la kursoj.
  4. CDU lässt bei Stichwahlen Federn, insuedthueringen.de, 6.5. 2012