Corrèze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corrèze
Insigno de Corrèze
Situo de Corrèze
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Limoĝio
Numero 19
Prefektejo Tulle
Subprefektejoj Brive-la-Gaillarde
Ussel
Prezidanto de la
departementa konsilio
Gérard Bonnet
Prefekto {{{prefekto}}}
Statistikaĵoj
Loĝantaro 239 784 (2021)
Areo 5 857 km²
Loĝdenso 41 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 37
Komunumaroj 24
Komunumoj 286
vdr

Corrèze (franca elparolo: [kɔʁɛz], okcitane Corresa [kurezo]) estas unu el la tri departementoj de la franca regiono Limoĝio. Ĝi estas 5 856,8 km2 granda kaj havis 244 685 loĝantojn en 2012[1] (la loĝantaro daŭre malkreskas pro izoliteco kaj malriĉeco de la teritorio). La ĉefurbo estas la malgranda urbeto Tulle, aliaj urbetoj estas Brive-la-Gaillarde kaj Ussel. La departemento tute enhavas 286 komunumojn.

Situanta sur altebenaĵoj (Plateau de Millevaches : 978 metrojn alta), la pejzaĝoj de Corrèze karakteriziĝas per arbaroj, multaj riveroj, profundaj valoj.

Bredado ludas grandan rolon, kaj kompreneble la produktado de viando. Kultivadon de tritiko, maizo, fruktoj, legomoj, tabako oni ankaŭ trovas en la malpli altaj partoj de la departemento, kie la klimato tion ebligas.

Nunaj prezidento Jacques Chirac, kaj Socialpartiestro François Hollande ambaŭ estas elektitoj de Corrèze.

La naturo kaj loka gastronomio estas la ĉefaj allogaĵoj de la Corrèze por la turistoj.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj