Eŭropa Verda Partio
Eŭropa Verda Partio | |
---|---|
Europäische Grüne Partei European Green Party Parti Vert européen Partito Verde Europeo Partido Verde europeo | |
Prezidanto | Monica Frassoni kaj Philippe Lamberts (kunprezidantoj) |
Fondis | 2004-02-21 |
Komandejo | rue Wiertz 31 1050 Bruselo, Belgio |
Politika Ideologio | verda |
Internacia Parenceo | Tutmondaj Verduloj |
Eŭropa Parlamenta Grupo | Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco |
Koloroj | Verda kaj Flava |
Retejo | www.europeangreens.org (angla) |
Vidu ankaŭ | |
La Eŭropa Verda Partio (aŭ Eŭropaj Verduloj) estas la eŭrop-nivela verda partio. Ĝi estis fondita en partia kongreso kun pli ol 1000 deputitoj kadre de la Kvara Kongreso de la tiama Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj inter la 20a kaj 22-a de februaro 2004 en Romo. Tridek-du verdaj partioj de tuta Eŭropo unuiĝis al la nova trans-Eŭropa partio. La fondado de la nova partio finiĝis per subskribado de la taktato kreanta la partion en la Kapitolo de Romo. [1]
La eŭropaj verduloj estas la unua vere eŭropa politika partio tiusence, ke ĉiu membro de membra partio estas per tio membro de la eŭrop-nivela partio. Ĝis la 21-a de februaro 2004 ekzistis nur federiĝoj de partiaj organizaĵoj, ekzemple la Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj kaj similaj federacioj de konservativaj, socialdemokrataj kaj liberalismaj partioj.
La programo de la Eŭropaj Verduloj emfazas tipajn verdajn temojn kiaj nuklea energio, konsumula protektado kaj feminismo. En la areo de Interreto-politiko, la parlamenta frakcio "Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco" iĝis fama per la forta subteno de proponantoj por Malfermita Informa Infrastrukturo, precipe en sia verko "Direktivo pri la patentebleco de komputile realigitaj inventoj" en 2003.
La unua celo de la nove fonditaj Eŭropaj Verduloj estis la elektada kampanjo por la Eŭropa Parlamento en Junio, 2004 (vidu Eŭropa baloto 2004), kiu estis la unua elektada kampanjo en Eŭropo, kiu enhavis similajn motivojn kaj sloganojn en ĉiuj landoj de EU.
Kritikuloj opinias, ke la Eŭropaj Verduloj ankoraŭ ne konsistifas unu partion: precipe la diversaj naciaj partoj havas larĝe varian aliron al la Eŭropa Unio, kiu gamas de forte eŭrop-federaciemaj fortoj ĝis eŭropo-skeptikuloj. Pasintece ĝi asociiĝis kun regionismaj kaj naciismaj partioj en Eŭropa Libera Alianco, sed ne inkluzivis partiojn en la Nordia Verda Maldekstrularo.
Anoj kaj observantoj
Membraj partioj
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio
- Estonio
- Finnlando
- Francio
- Germanio
- Grekio
- Hispanio
- Hungario
- Irlando
- Italio
- Kartvelio
- Kipro
- Kroatio
- Kosovo
- Latvio
- Luksemburgo
- Malto
- Montenegro
- Nederlando
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio
- Rumanio
- Rusio
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- Ukrainio
Observantaj partioj
- Albanio
- Andoro
- Danio
- Moldavio
- Rusio
- Serbio
- Turkio
- Federacio de Junaj Eŭropaj Verduloj (angle Federation of Young European Greens, FYEG), kiu estas la junulara asocio de EVP
Eksteraj ligiloj
greke retejo de la Eŭropa Verda Partio (Ĉefe en la angla, sed kun la du tekstoj en esperanto, ĉi-sube) greke "Manifesto" de la Eŭropa Verda Partio por la Eŭropaj Voĉdonadoj 2009 (Esperanta versio, elŝutebla) greke "Verda estonteco por Eŭropo" : Fonda teksto de la Verda Eŭropa partio - adoptita dum la Kontinenta Kongreso 2006 (Esperanta versio, elŝutebla)
greke retejo de la Asocio de Verduloj Esperantistaj, AVE (en Esperanto) greke verdaj membroj de la Eŭropa Parlamento 2009-1914
|
|