Helmar Frank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmar Frank (2004)
Helmar Frank (2004)

Helmar Gunter FRANK (naskiĝis la 19-an de februaro 1933 en Waiblingen, mortis la 15-an de decembro 2013) estis germana matematikisto kaj pedagogo, profesoro pri kibernetiko kaj prezidanto de AIS San-Marino. Lia vidvino Věra Barandovská-Frank estas esperantologo kaj interlingvistikisto.

Scienca agado

Helmar Frank studis matematikon, fizikon kaj filozofion en Universitato de Stutgarto, Tübingen kaj Parizo de 1951 ĝis 1958. En 1956 li sukcesis en la magistronivela ekzameno pri matematiko, en 1957 en la samnivela instruista ekzameno en matematiko kaj fiziko kaj en 1958 en doktoriga ekzameno kun Max Bense pri filozofio.

De 1958 ĝis 1961 li instruis matematikon kaj fizikon en gimnazioj. Kiel sciencan laboraĵon por la pedagogia ekzameno Frank prezentis aplikon de la bazaj ideoj pri kibernetika estetiko el sia doktoriĝ-disertacio al la pedagogio. De 1961 ĝis 1963 li laboris en kibernetika esplorgrupo gvidata de Karl Steinbuch en Karlsruhe. Tiam Frank iniciatis la unuan germanan konferencon pri programita instruado kaj instru-aŭtomatoj ("Nürtinger Symposium" 1963). En la sama jaro la pedagogia universitato de okcidenta Berlino vokis lin kiel profesoron al kibernetika katedro. En 1984 li fondis tie la Instituton pri Kibernetiko kaj akceptis en 1972 vokon al la (tiutempe fondota) universitato de Paderborn.

Fine de la 1970-aj jaroj kaj komence de la 1980-aj iniciatis kaj gvidis internacian eksperimenton pri propedeŭtika valoro de Esperanto.

En 1985 Frank iĝis kunfondinto de AIS San-Marino kune kun Reinhard Selten, Ivo Lapenna, Fabrizio Pennacchietti, Humphrey Tonkin kaj aliaj. Ĝia prezidanto ĝis decembro 2007.

Dum kelkaj jaroj Frank estis estrarano de la kibernetika asocio "Association Internationale de Cybernétique" (AIC) kaj konvinkis ties prezidanton Georges Boulanger, ke Esperanto estu tria lingvo (post la franca kaj angla) ĉe la AIC-kongresoj.

Profesoro Frank lekciis en

Distingoj

Pro siaj meritoj profesoro Frank en 1998 ricevis la unuaklasan Federacian Meritkrucon de Federacia Respubliko Germanio.

La gazeto La Ondo de Esperanto elektis Frank "Esperantisto de la Jaro 2004".

En 2013, okaze de la 80-a datreveno de Frank, aperis Littera Scripta Manet, serta in honorem Helmar Frank kun plurlingvaj eseoj de 60 amikoj liaj[1].

Fontoj

Partoj de la ĉi-supra teksto estas el Internacia Sciencista Dokumentaro.

Eksteraj ligiloj

Tekstoj pri Frank

Trovu « Helmar Frank » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ŝablono:Normdaten