Mao Zedong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Mao.jpg
Klasika portreto de Mao Zedong.
Mao Zedong en 1935
Portreto de Mao ĉe la plazo Tienanmen

MÁO Zédōng (ĉine 毛澤東 [maŭ cetung]) aŭ MAO Ce-tung (naskiĝis la 26-an de decembro 1893; mortis la 9-an de septembro 1976) estis ĉina komunista revoluciulo kaj la prezidento (proparolanto) de la Komunista Partio de Ĉinio de 1935 ĝis sia morto kaj tiele la fakta suprema reganto de Ĉinio. Sub lia estreco, ĝi fariĝis la reganta partio de Ĉinio pro ĝia venko dum la Ĉina Enlanda Milito kaj la establado de la Ĉina Popola Respubliko, kies fondinto li estis, en 1949.

Dosiero:Nixon Mao 1972-02-29.png
Richard Nixon kaj Mao la 29-an de februaro 1972

Mao prilaboris specon de ĉinigita marksismo-leninismo, konata simple kiel maoismo, sed ankaŭ kiel marksismo-leninismo-maoismopensaro Mao Zedong, kaj dum sia regado, li kolektivigis la agrikulturon sub la kampanjo nomita Saltego Antaŭen. Li forĝis, kaj pli malfrue rompis, aliancon kun Sovetunio kaj lanĉis la Kulturan Revolucion. Mao estas vaste rekonita por krei plejparte unuiĝitan Ĉinion, kiu estis unuafoje libera de fremda dominado post la Opia milito, dum oni samtempe kritikis lin pro la malsatego de 1958–1961 kaj la violento de la Kultura Revolucio. Oni kutime nomis lin Prezidanto Mao (毛主席, Mao Zhu-xi). Ĉe la apogeo de lia personeca kulto, Mao estis kutime konata kiel la "Kvar Grandaj": "Granda Instruisto, Granda Estro, Granda Ĉefkomandanto, Granda Stiristo (伟大导师,伟大领袖,伟大统帅,伟大舵手)".

Li naskiĝis kiel la filo de riĉa farmisto en Ŝaoŝan, Hunano, Mao adoptis jam frue tendencon de ĉina naciismo kaj kontraŭ-imperiismo, ĉefe influta de la okazaĵoj de la Revolucio Hsin-hai de 1911 kaj de la Movado de Kvara de Majo de 1919. Mao konvertiĝis al Marksismo-Leninismo dum laborado ĉe la Pekina Universitato kaj iĝis fonda membro de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), konduke al Insurekcio de la Aŭtuna Rikolto en 1927. Dum la Ĉina Enlanda Milito inter la Kuomintango (KMT) kaj la KPĈ, Mao helpis fondi la Ruĝan Armeon, konduke al Soveto Jiangksi de radikala terpolitko kaj laste li iĝis estro de la KPĈ dum la Longa Marŝado. Kvankam la KPĈ provizore alianciĝis kun la KMT laŭ la Unuiĝinta Fronto dum la Dua Ĉin-Japana Milito (1937–45), post la venko super Japanio en la Dua Mondmilito la Ĉina Enlanda Milito pluis kaj en 1949 la trupoj de Mao venkis super la Naciistoj kiuj retiriĝis al Tajvano.

La 1-a de oktobro de 1949 Mao proklamis la fondon de la Popola Respubliko Ĉinio (PRĈ), unupartia ŝtato kontrolita de la KPĈ. En la venontaj jaroj Mao solidigis sian kontrolon pere de agrara reformo kaj danke al psikologia venko en la Korea Milito, kaj pere de kampanjoj kontraŭ la terposedantoj, kiujn li konsideris "kontraŭ-revoluciuloj", kaj aliaj supozitaj malamikoj de la ŝtato. En 1957 li lanĉis kampanjon konatan kiel Granda Salto Antaŭen kiu celis rapide transformi la ekonomion de Ĉinio el tiu propra de agrikulturo al alia novapropra de industrio. Tiu kampanjo, komplikita pro naturaj katastrofoj kiuj okazis tiame, kondukis al la plej mortiga malsatego en la historio. En 1966, li iniciatis la ekon de la Granda Proletara Kultura Revolucio, nome programo por forigi la menciitajn "kontraŭ-revoluciulajn" elementojn el la ĉina socio kio daŭris 10 jarojn kaj kiu estis markita de violenta klasbatalo, disvastiga detruo de kulturaj artefaktoj kaj senantaŭaĵa altigo de Mao al personeca kulto kaj kiu estas oficiale konsiderita kiel "drasta problemo" por la PRĈ.[1]

En 1972, Mao Zedong [ricevis la viziton en Ĉinio de la usona prezidento Richard Nixon en Pekino, markante la ekon de la politiko de la malferma pordo, kiu pluis dum la posta regado de Deng Xiaoping en Ĉinio.

Polemika figuro, Mao estas konsiderata unu el plej gravaj individuoj en la historio de la moderna mondo.[2] Mao estas oficiale en alta konsidero en la Popola Respubliko Ĉinio. Sekvantoj rigardas lin kiel granda estro kiu plenumis atingojn kiaj modernigo de Ĉinio kaj konstruo en ĝi de tutmonda povo, altigante la statuson de virinoj, plibonigante la edukadon kaj la sansistemon, havigante universalan loĝadon, kaj altigante la vivesperon dum la loĝantaro de Ĉinio kreskis el ĉirkaŭ 550 al super 900 milionoj dum la periodo de sia estreco.[3][4] Maoistoj krome emfazas lian rolon kiel teoriulo, ŝtatestro, poeto, kaj viziulo.[5] Male, kritikantoj kaj historiistoj vidis lin kiel diktatoro kiu preteratentis sisteme la respekton al la homaj rajtoj, kaj kies regado ŝajne kontribuis al morto de 40–70 milionoj da personoj pro malsatego, deviga nelibera laboro kaj ekzekutoj, vidante lian regadon kiel la plej suprena kazo de democido en la homa historio.[6][7][8]

Frua vivo

Junaĝo kaj Ksinhai Revolucio: 1893–1911

Mao naskiĝis en la 26-a de decembro 1893 en vilaĝo Ŝaoŝan, Hunana Provinco, Ĉinio. Lia patro, Mao Jiĉang, estis malriĉa kamparano kiu fariĝis unu el la plej riĉaj farmistoj en Ŝaoŝan. Zedong priskribis sian patron kiel severan disciplinulon, kiu batis lin kaj liajn tri gefratojn, la knabojn Zemin kaj Zetan, kaj adoptitan knabinon, Zejian.[9] La edzino de Jiĉang, nome Ŭen Kimei, estis devota budhano kiu provis moderigi la striktan sintenon de ŝia edzo.[10] Ankaŭ Zedong iĝis budhano, sed forlasis tiun kredon en siaj mez-adoleskaj jaroj.[10] En aĝo de 8, Mao estis sendita al la Ŝaoŝana Bazlernejo. Lerninte la valorsistemojn de Konfuceismo, li poste koncedis ke li ne ĝuis la klasikajn ĉinajn tekstojn anoncante konfucean moralon, kaj anstataŭe preferis popularajn romanojn kiel la Tri Regnoj kaj Ĉe akvorando.[11] En aĝo de 13, Mao finis bazinstruadon, kaj lia patro edzigis lin al la 17-jaraĝa Luo Jigu, unuigante iliajn terposedantajn familiojn. Mao rifuzis rekoni ŝin kiel sia edzino, iĝante furioza kritikisto de fiksita geedziĝo kaj provizore moviĝante foren. Luo estis loke malhonorita kaj mortis en 1910.

Infana hejmo de Mao Zedong en Ŝaoŝan, ein 2010, kio nun iĝis turisma destino.

Laborante ĉe la bieno de lia patro, Mao legis voreme,[12] evoluigante "politikan konscion" el la broŝuro de Zheng Guanying kiu priploris la malplibonigon de ĉina potenco kaj argumentis por la adopto de reprezenta demokratio.[13] Interesita pri historio, Mao estis inspirita per la armea lerteco kaj naciisma fervoro de George Washington kaj Napoleono Bonaparte.[14] Liaj politikaj opinioj estis formitaj per la protestoj gviditaj de Gelaohui kiuj erupciis post malsatega katastrofo en Hunana ĉefurbo Ĉangŝa; Mao apogis la postulojn de la manifestaciantoj, sed la armitaj armetrupoj subpremis la malkonsentulojn kaj ekzekutis siajn gvidantojn. [15] La malsatega katastrofo atingis Ŝaoŝan, kie malsatantaj kamparanoj konfiskis la grenon de lia patro; malaprobante iliajn agojn kiel morale malĝustaj, Mao tamen postulis simpation por ilia situacio.[16] En aĝo de 16, Mao translokiĝis al pli alta lernejo en proksima Dongŝan,[17] kie li estis ĉikanita pro sia kamparana deveno.[18]

Lernejo de Ĉangŝa: 1912–19

Revolucia aktiveco

Pekino, anarkismo, kaj marksismo: 1917–19

Studentaj ribeloj: 1919–20

Fondo de la Komunista Partio de Ĉinio: 1921–22

Kunlaborado kun la Kuomintang: 1922–27

Enlanda Milito

Nanĉanga kaj Aŭtunrikolta Insurekcioj: 1927

Bazo en Jinggangŝan: 1927–1928

Jiangksia Soveta Respubliko de Ĉinio: 1929–1934

La Longa Marŝo: 1934–1935

Alianco kun la Kuomintango: 1935–1940

Plua enlanda milito: 1940–1949

Estro de Ĉinio

Granda Salto Antaŭen

Konsekvencoj

Disiĝo el Soveta Unio

Granda Proletara Kultura Revolucio

Morto kaj sekvo

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. "Resolution on Certain Questions in the History of Our Party Since the Founding of the People's Republic of China," (Adoptita de la Sesa Plenumsesio de la 11a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio la 27an de Junio de 1981 Resolution on CPC History (1949–81). (Beijing: Foreign Languages Press, 1981). p. 32.
  2. Mao Zedong. The Oxford Companion to Politics of the World. Alirita 23a de Aŭgusto, 2008.
  3. The Cambridge Illustrated History of China, de Patricia Buckley Ebrey, Cambridge University Press, 2010, ISBN 0-521-12433-6, pp. 327
  4. Atlas of World History, de Patrick Karl O'Brien, Oxford University Press US, 2002, ISBN 0-19-521921-X, pp 254, link
  5. Short 2001, p. 630 "Mao had an extraordinary mix of talents: he was visionary, statesman, political and military strategist of cunning intellect, a philosopher and poet."
  6. Short 2001, p. 631
  7. Rummel, R. J. China's Bloody Century: Genocide and Mass Murder Since 1900 Transaction Publishers, 1991. ISBN 0-88738-417-X p. 205: In light of recent evidence, Rummel has increased Mao's democide toll to 77 million; Daniel Jonah Goldhagen. Worse Than War: Genocide, Eliminationism, and the Ongoing Assault on Humanity. PublicAffairs, 2009. ISBN 1-58648-769-8 p. 53: "... the Chinese communists' murdering of a mind-boggling number of people, perhaps between 50 million and 70 million Chinese, and an additional 1.2 million Tibetans."
  8. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Fenby; $2
  9. Schram 1966, paĝoj 19–20; Terrill 1980, paĝoj 4–5, 15; Feigon 2002, paĝoj 13–14; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 13–17.
  10. 10,0 10,1 Schram 1966, p. 20; Terrill 1980, p. 11; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 14, 17.
  11. Schram 1966, paĝoj 20–21; Terrill 1980, p. 8; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 15, 20
  12. Feigon 2002, p. 15; Terrill 1980, paĝoj 10–11
  13. Schram 1966, p. 23; Terrill 1980, paĝoj 12–13; Pantsov & Levine 2012, p. 21
  14. Schram 1966, p. 25; Terrill 1980, paĝoj 20–21; Pantsov & Levine 2012, p. 29
  15. Schram 1966, p. 22; Terrill 1980, p. 13; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 17–18
  16. Terrill 1980, p. 14; Pantsov & Levine 2012, p. 18
  17. Schram 1966, p. 22; Feigon 2002, p. 15; Terrill 1980, p. 18; Pantsov & Levine 2012, p. 28
  18. Schram 1966, p. 26; Terrill 1980, p. 19; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 28–30

Bibliografio

  • Carter, Peter (1976). Mao. London: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-273140-1.
  • Chang, Jung; Halliday, Jon (2005). Mao: The Unknown Story. London: Jonathan Cape. ISBN 978-0-224-07126-0.
  • Davin, Delia (2013). Mao: A Very Short Introduction. Oxford UP. ISBN 978-0-19-165403-9. [1]
  • Dikötter, Frank (2010). Mao's Great Famine: The History of China's Most Devastating Catastrophe, 1958–62. London: Walker & Company. ISBN 0-8027-7768-6.
  • Feigon, Lee (2002). Mao: A Reinterpretation. Chicago: Ivan R. Dee. ISBN 978-1-56663-458-8.
  • Gao, Mobo (2008). The Battle for China's Past: Mao and the Cultural Revolution. London: Pluto Press. ISBN 978-0-7453-2780-8.
  • Hollingworth, Clare (1985). Mao and the Men Against Him. London: Jonathan Cape. ISBN 978-0-224-01760-2.
  • Li, Zhisui (1994). The Private Life of Chairman Mao: The Memoirs of Mao's Personal Physician. London: Random House. ISBN 978-0-679-76443-4.
  • MacFarquhar, Roderick; Schoenhals, Michael (2006). Mao's Last Revolution. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 978-0-674-02748-0.
  • Pantsov, Alexander V.; Levine, Steven I. (2012). Mao: The Real Story. New York and London: Simon & Schuster. ISBN 978-1-4516-5447-9.
  • Schaik, Sam (2011). Tibet: A History. New Haven: Yale University Press Publications. ISBN 978-0-300-15404-7.
  • Schram, Stuart (1966). Mao Tse-Tung. London: Simon & Schuster. ISBN 978-0-14-020840-5.
  • Short, Philip (2001). Mao: A Life. Owl Books. ISBN 978-0-8050-6638-8. [2]
  • Terrill, Ross (1980). Mao: A Biography. Simon and Schuster. Mao: A Biography. (Stanford, CA: Stanford University Press, 1999. ISBN 0-8047-2921-2 (pbk. alk. paper).
  • Becker, Jasper (1998). Hungry Ghosts: Mao's Secret Famine. Holt Paperbacks. ISBN 0-8050-5668-8. [3]
  • Valentino, Benjamin A. (2004). Final Solutions: Mass Killing and Genocide in the Twentieth Century. Cornell University Press. ISBN 0-8014-3965-5. [4]
  • Chirot, Daniel (1996). Modern tyrants: the power and prevalence of evil in our age. Princeton University Press. ISBN 0-691-02777-3. [5]
  • Spence, Jonathan (1999). Mao Zedong. Penguin Lives. New York: Viking Press. ISBN 978-0-670-88669-2. OCLC 41641238. Lay summary (6a de Februaro, 2000). [6]
  • Kuisong, Yang (Marto 2008). "Reconsidering the Campaign to Suppress Counterrevolutionaries" (PDF). The China Quarterly (193): 102–121. [7]
  • "Biography" (2005). Mao Tse Tung: China's Peasant Emperor (Televidprogramo). A&E Network. ASIN B000AABKXG. 18an de Januaro, 2013. [8]
  • Schoppa, R. Keith. Twentieth Century China: A History in Documents. Oxford: Oxford UP, 2004.

Eksteraj ligiloj