Szczecin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szczecin
pole: Szczecin
urbo
Oficiala nomo: Szczecin
Moto: Szczecin jest otwarty pl
Urbo Pollando Pollando
Provinco Okcidentpomeria Provinco
Situo Szczecin
 - koordinatoj 53° 26′ 17″ N 14° 32′ 32″ O / 53.43806 °N, 14.54222 °O / 53.43806; 14.54222 (mapo)
Areo 300,83 km² (30 083 ha)
Loĝantaro 411 125 (2006)
Denseco 1 366,64 loĝ./km²
Estiĝo 9-a jarcento
Urbestro Piotr Krzystek
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 80-008 - 80-958
aŭtokodo ZS
tel. antaŭkodo (+48) 91
Situo de Szczecin enkadre de Pollando
Situo de Szczecin enkadre de Pollando
Situo de Szczecin enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Szczecin
Retpaĝo: www.szczecin.eu
Portalo pri Pollando

Szczecin [prononcu: ˈʃt͡ʃt͡ɛɕin; Pri tiu ĉi sono sondosiero]; (kaŝube: Szczecëno; esperante Ŝĉecino [1][2] ; germane kaj svede: Stettin; latine Sedinum aŭ Stetinum) estas urbo en Pollando, la ĉefurbo de la pola provinco Okcidenta Pomerio (Województwo zachodniopomorskie) kaj situas 120 km nordoriente de Berlino. La urbo ekestis ĉirkaŭ la jaro 1200 el du najbaraj germanlingvaj setlejoj kaj dum la jaro 1243 ekhavis urbajn rajtojn. Ekde tiam, dum la Mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo hanso kaj estis germanlingva dum sep jarcentoj, ĝis dum la jaro 1945, sekve de la decidoj faritaj post la Dua Mondmilito, la sovetaj aliancanoj cedis ĝin al Pollando.

Prahistorio kaj historio

Ŝĉecino estas tre malnova urbo. La unua setlejo ekzistis jam en la 7a–6a jarcento antaŭ nia erao (t.e. a.K.) kaj ĝi apertenis al la Kulturo de Luzacio, sur la antikva mapo el la jaroj 142-147 p.K. farita de Ptolomeo ĝi havas nomon Susudata. Sur la loko, kie hodiaŭ estas la kastelo, staris defenda murzonita urbo. En la 9a jarcento de nia erao (t.e. p.K.) havis Szczecin lignoteran fortifikaĵon. Al Pollando Ŝĉecino estis enigita en la jaro 965a fare de princo Mjeŝko la 1-a (Pollando) / Mieszko I (legu: Mjeŝko). Koneksoj de la urbo kun Pollando pli fortigis poste pola princo Bolesław Krzywousty /Boleslao la Tria la Kurbobuŝa/. Li alte pritaksis gravecon de la maro por sia ŝtato. Tial princo Bolesław Krzywousty (legu: Bolesŭav Kĵivousti) sendis baptomision, kiu en la jaro 1124 baptis la Okcidentan Pomerion. En Ŝĉecino loĝis tiam proksimume 5 mil loĝantoj. En la 11a–12a jc estis daŭra evoluo de la urbo kaj ĝia haveno. En la jaro 1243 ĝi ricevis urborajtojn. De la 12a jc komenciĝis la germana enmigrado. En la fino de la 14a jc Ŝĉecino produktadis eĉ propran monon. La urbo estis fama pro riĉeco kaj bonstato. En ĝi ekloĝadis ĉiam pli kaj pli multe da fiŝkaptistoj, maristoj kaj vendistoj. En la komenco de la 17a jc en la urbo loĝis jam 18 mil loĝantoj. En la 1630 j. apud muroj de la urbo aperis armeo de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo. En la jaroj 1648-1678 ĝi troviĝis sub la sveda regado, dum t.n. Sveda diluvo. La urbo estis detranĉita de Pollando kaj tiam falis ŝĉeĉina komerco. Ŝĉecino perdis iom post iom sian gravecon. Post longa t.n. Granda Nordia Milito, en la 1720 j. Szczecin ricevis Prusio (verdire Prusio aĉetis Ŝĉecinon kontraŭ 2 milionoj da talaroj). Tie naskiĝis la 2-an de majo 1729 Sofia Frederika Aŭgusta. Ŝia patro Christian August, princo de Anhalt-Zerbst estis ĉefmarŝalo de prusa reĝo kaj urboestro de Stettin. Ŝia patrino Johanna Elizabeta estis princino de Schleswig-Holstein-Gottorf. La 13-an de septembro 1762 en Moskvo okazis ŝia kronado kaj oni proklamis ŝin imperiestrino de Rusio Katerina la 2-a. Post la unua dispartigo de Pollando (en la 1772a j.) Ŝĉecino reaktivis sian naturan bazon, kio kazis denovan evoluon de la urbo kaj de la haveno. En komenco de la 19a jc, en jaroj 1808 – 1813 Ŝĉecinon okupadis francoj. Post la milito komencis denove la evoluo. La urbon enloĝadis 21 mil da loĝantoj. En la mezo de la 19a jc Ŝĉecino ricevis fervojan kunligon kun Berlino kaj Poznań / Poznano. En la 1870a jaro oni ruinigis murojn de la urbo. Komenciĝis periodo de la rapida plukonstruo de la urbo kaj de la haveno. En la komenco de la 19a jc Ŝĉecino havis jam 200 mil da loĝantoj. Dum la Unua Mondmilito la urbo travivis krizon. Dum la regado de Hitlero tuj antaŭ la Dua Mondmilito hitleranoj intensigis la armigadan industrion. Tial dum la mondmilito Ŝĉecino estis celo de aviadilaj bombardadoj (speciale en la 1944 j.) Ĉio tio kaŭzis preskaŭ tutan detruon de la centro kaj de la haveno. Ĉefaj memor-restaĵoj estas la ruinoj de la malnova urbo, fragmentoj de defendaj muroj, gotikaj preĝejoj el la 12 jc, ankaŭ detruita estis la gotika urbodomo, katedralo, renesanca kastelo de princoj de Pomerio (nun la scienca arkeologia laborejo). La antaŭ-urbo Dąbie (legu: Dombje) havas gravan fervojan centron.

Historiaj konstruaĵoj

Longa Ponto kaj vido al la centro de la urbo
Iluminitaj la Malnova Urbo kaj la kastelo de Princoj de Pomerio
Palaco sub Globuso / Grumbkow-Palaco (baroko)

La plej vizitinda parto de la urbo estas la Remparoj de Boleslao la Brava kiuj kreas ĉe la rivero Odro perspektivaj terasoj longaj 500 m. Ili najbaras kun Mara Muzeo, Domego de Mara Akademio, kaj Domego de Vojevodia Oficejo (konstruitaj post la jaro 1901, en la stilo modernismo). En Ŝĉecino troviĝas multaj antikvaĵoj. La plej granda el ili estas Kastelo de Princoj de Pomerio el la 13a jc en kiu nun troviĝas Vojevodia Kulturdomo kaj Muzeo pri la Regado de la Pomeriaj Princoj.

- Havena kaj Reĝa Pordego (baroko) el la 18a jc.

- Malnova urbodomo ĉe la Fojna Urboplaco (Plac Sienny) (el la 15-a jarcento , malfrua gotiko) kiun nun oni rekonstruas, troviĝos tie la Nacia Muzeo pri Historio de la urbo Ŝĉecino.

- Katedralo de Sankta Jakobo el la 12-a jarcento (gotiko) (nun Baziliko Arkikatedrala de Sankta Jakobo).

- Preĝejo de la Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo el la 12-a jarcento (gotiko).

- Preĝejo de la Johano Evangeliisto el la 13-a jarcento (gotiko).

- Domego de Bankistoj de la familio Loitz el la 14-a jarcento (malfrua gotiko).

- Palaco sub Globuso (baroko) konstruita en la jaroj 1723-26. Nune lernejo.

- Domego ĉe la strato Farna n-ro 1, en la sama loko antaŭe staris domego en kiu la 2an de majo 1729 naskiĝis Sofia Aŭgusta Frederika von Anhalt Zerbst, la posta imperiestrino de Rusujo, la carino Katerina la Granda.

- Ruĝa Nova Urbodomo, neogotika domego el la jaroj 1875-79 por la urba konsilantaro kaj urba administracio.

- Garnizona preĝejo de Sankta Adalberto (novgotika historiismo) 1906-1909 kun la 65,5m alta turo.

- Profesoraj Dometoj el la 14a jc por instruistoj de Maria Kolegio (gotiko).

- monumentoj: de Adamo Mickjeviĉo / Adam Mickiewicz (legu: Mickjeviĉ) 1960 kaj de Kornel Ujejski 1901 (poetoj), de princo Boguslao la 10a kaj de princino Anna (princino Anna estis pola reĝidino el la dinastio de Jagelonoj).

Urba verdaĵo

Platano-aleo
Urbaj verdaĵoj Jasne Błonia / herbejo

En la urbosurfaco okupas la verdaĵoj prizorgitaj en la Parko de Stefan Żeromski (legu: ĵeromski) la surfacon da 24 hektaroj, Centra Tombejo kun unika kreskaĵo la surfacon da 182,6 hektaroj kaj en Parko de Jan Kasprowicz (legu: Kasproviĉ) la surfacon da 49 hektaroj, aŭ la situanta en la dekstraborda urbkvartalo Faga Arbarego, ankaŭ skvaroj kaj strataj verdaĵoj. Sume la surfaco de urba verdaĵo havas 605,3 hektarojn. En Ŝĉecino kreskas 1400 specioj de plantoj, kiuj estas tipaj por la lando, kaj 800 specioj de arboj kaj arbetoj, kiuj ne kreskas normale en Pollando kaj tie ornamas parkojn kaj ĝardenojn. Estas specioj de Ekstrema Oriento, Sud-Ameriko, Afriko kaj Aŭstralio. Al la plej interesaj plantoj apartenas sekvojoj, tilioj, forsitioj, magnolioj, platanoj, ruĝaj kverkoj, kaŝtanarboj kaj aliaj pluraj arbustoj kaj plantoj.

La arkitekturo kaj urboplanismo

La ĉestrata pumpilo en Ŝĉecino

Pli granda parto de la urbocentro estis konstruita laŭ la radiara sistemo kun placoj en formo de rondoj kaj larĝaj aleoj plantitaj ambaŭflanke de arboj, kiuj vualas kontraŭ fortaj ventoj, bruoj kaj plenumas estetikan funkcion en urboplanisma komponaĵo de la urbo. Ŝĉecino estas la ununura urbo projektita laŭ ĉi maniero en Pollando. Ŝĉecino havas ses tiajn placojn al kiuj radioforme konverĝas 8,6, kaj 5 vojoj. La Grunvaldplaco estas ĉirkaŭplantita de tiliaj arboj kaj ene de ĝi oni aranĝis florajn bedojn.

La urbocentro de Ŝĉecino karakterizas sin per grandaj rondoj kaj stratoj, laŭlonge de kiuj staras kelketaĝaj, brikdomoj en la stilo eklektikismo (arto). Tiu ĉi radiara urboplanisma sistemo estas ofte komparata kun ties tipa la plej famkonata en Parizo. Pli granda parto de la urbocentro estis konstruita kun placoj laŭ radiara formo de rondoj kaj larĝaj aleoj kun ambaŭflanke plantitaj arboj. La vojlinioj de tramtrafiko plej parte direktas per apartigitaj strioj aŭ meze de aleo.

La karakteriza elemento de ŝĉeĉinaj stratoj estas la gisferaj pumpiloj el dua duono de la 19 jc. Oni produktis ilin en loka firmao de F. Poepcki. Ili plenumadis rolon de rezervaj akvoliveriloj por loĝantoj de la urbo. Ili ankaŭ evidentiĝis tre taŭgaj dum la Dua Mondmilito kaj la unuaj postmilitaj jaroj, kiam la akvokonduka reto ne estis plene produktiva. Ĝis nun transdaŭris ĉirkaŭ 30 pumpiloj (el 70). La pumpiloj estas riĉe ornamitaj (la kanelita kolono, la blazonoj de la urboj, la krono sur la pinto), kaj elfluo de la akvo sekvas el la stiligita faŭko de la drako.

Komerco

La komerca centro CHR Galaxy
La Kastelo de la Princoj de Pomerio, la suda parto konstruita de la Princo de Pomerio Boguslao la 10a


La plej grandaj komercaj centroj en Ŝĉecino estas “CHR Galaxy”, kiu havas 170 vendejojn kun diversaj varoj, ankaŭ havas 1300 lokoj por parki aŭtoj, ene estas elegantaj restoracioj, kafejoj, kinejo “Multikino” kiu havas naŭ spektantejojn, la dua moderna estas supermarkto / superbazaro “CH Kaskada”, ĝi havas 140 vendejojn kun 35 tute novajn firmaojn. Precipe oni vendas vestaĵojn. La supermarkto havas tri etaĝvendejojn kaj tri etaĝan aŭtoparkejon. Ene troviĝas lokoj por sociaj servoj, por la sano kaj gastronomio. La tria “Galeria Nowy Turzyn” (Galerio de Nova Tuĵin) posedas ankaŭ multajn vendejojn, restoraciojn kaj specialajn lokojn por diversaj servoj. Tre interesa estas ĉi tie la kinejo “5d”, ege moderna, malfermita en la aprilo 2011. Sume en Ŝĉecino ekzistas 13 grandaj supermarktoj / superbazaroj havantaj de 20 ĝis 100 vendejoj dislokitaj en diversaj partoj de la urbo. Ankaŭ ekzistas multaj lokaj foirejoj, bazaroj.

Turismo

La Kastelo de la Princoj de Pomerio, vido el la kastelturo

Laŭ statistiko de la 2009 jaro Ŝĉecino posedis 19 hotelojn por 3608 gastoj. Eblas bicikli laŭ biciklaj vojoj ene kaj ekster la urbo. Ankaŭ oni povas viziti havenon per ŝipo dum unu aŭ du horoj, promeni tra belaj parkoj, tombejoj, arbaroj kaj viziti ĉirkaŭaĵojn, kurac-lokojn ktp. Ankaŭ tre interesa estas la „Ora Trako” (la unua en Pollando) pieda aŭ bicikla ekskurso, kiu gvidas de la Kastelo de Princoj de Pomerio tra la Aleo de Johano Paŭlo la 2-a, tra la parko, ĉe la lago Głębokie (legu: Gŭembokje) (Profunda), ĉi tie oni povas ŝanĝi biciklon por kajako, aŭ plue viziti surterajn turismajn trakojn, ĝis la arbarego Wkrzańska (legu: Vkĵanjska)… Pluajn informojn vi trovos en la Turisma Oficejo ĉe la Kastelo de Pomeriaj Princoj, str. Korsarzy 34 , 70-540 Szczecin, telefone + 48 91 489-16-30, fakso +48 91 434-02-86, aŭ ttt-ejoj: www.zamek.szczecin.pl; www.szpak.szczecin.pl; www.turystyka.szczecin.pl; ret-adreso: cikit @zamek.szczecin.pl

La sporto en Ŝĉecino

La plej grandaj sportobjektoj en Ŝĉecino estas: la urbstadiono nome de Florian Krygier –(legu: Krigjer) kaj Leĝeratletika Stadiono nome de Wiesław Maniak - (legu: Vjesŭav Manjak), same ankaŭ unu el plej malnovaj objektoj, konstruitaj antaŭ la Dua Mondmilito – la bicikla kurejo nome de Zbysław Zając – (legu: Zbisŭav Zajonc) lokita en la urbkvartalo Pogodno. La objektoj apartenas al urbo, kaj administras ilin MOSiR Ŝĉecino (la Urba Centro de Sporto kaj Rekraado). La plej famkonata ŝĉeĉina futbalteamo estas Pogoń Szczecin – (legu: Pogonj Ŝĉeĉin) kaj vira teamo de volejbalo. Plue la teamo plursekcia direktiĝanta antaŭ ĉio por instruado de junularo estas Arkonia Ŝĉecino. En la urbo agas ankaŭ Ŝĉeĉina Aeroklubo, kiu kunigas ĉirkaŭ 250 membrojn grupiĝintajn en 6 sekcioj, kaj gvidas la instruadojn: aviadilajn, glisilajn, paraŝutismajn, motorparaŝutaj aviadiloj, la okazajn kursojn mikroflugajn. En Ŝĉecino ekzistas la kluboj: Karateo Bodaikan Ŝĉecino, naĝista MPK Ŝĉecino, kaj multaj aliaj.

Kulturo

La Nacia Muzeo en Ŝĉecino en la iama Palaco de Sejmo de Pomerio ĉe la str. Staromłyńska
Novtempa Teatro en Ŝĉecino
La teamo Grodzki / Koszuta dum la 32. Ralio de Magnolioj

La plej multaj artaj aranĝoj de la kulturo okazadas en la Kastelo de la Princoj de Pomerio. Tie oni povas, rigardi, viziti aŭ ĉeesti multajn diversajn artajn aranĝoj. Viziti salonojn de princoj, kie prezentitaj estas ofte diversaj muzeaj kolektoj de: mebloj, vestaĵoj, familiaj portretoj, gobelinoj, juvelaĵoj, ktp. Tre vizitindaj estas ekspozicioj de diversaj famaj pentristoj, artofotografistoj kaj skulptistoj. De tempo al tempo, junuloj kaj maturaj neprofesiaj pentristoj prezentas proprajn bildojn pentritaj ekster la urbo, subĉiele. Vespere aranĝitaj estas koncertoj ĉe la kandeloj kun la kafo, volonte vizitindaj. Por viziti la kastelon, ni komencu de interesaj kastelaj kortoj, poste tra la kastela sonorila turo kun platforma vidaĵo, la Kastelan Muzeon, kun konstantaj aŭ portempaj diversaj ekspozicioj, kaj ĝis la princaj kriptoj kaj sarkofagoj. Spertuloj de bona muziko povas ĉeesti dimanĉajn koncertojn je la 12:00 horo. Tiu ĉi kutimo datiĝas de la jaro 1985. Repertuaro estas tre abunda kaj ankaŭ koncertas tre famaj muzikistoj, kansistoj kaj kapelestroj. Anstatŭ tio somere en la Parko Różanka (legu: Ruĵanka) (la Roza Parko) oni povas ĉeesti dimanĉan koncertojn je la 12:00 horo. Koncertas filharmoniaj muzikistoj aŭ studentoj de Alta Muzika Lernejo. Ciklaj aranĝoj okazads ĉiujare kaj ĉiumonate. Ĉiujaraj aranĝoj estas la Festivaloj de Strataj Artistoj, Tagoj de la Maro, Ralio de la Magnolioj, la plej prestiĵa estas la aŭtomobilista aranĝo kiu okazadis unuan fojon en nia Okcidentpomeria Vojevodio kiel Pola Pokalo de aŭtomobilistoj kaj klubanoj; kaj multaj, multaj aliaj.

Indas viziti la urbon Ŝĉecinon

Ĉu vi scias ke: tie interkruciĝas la stratoj de la Reĝino de Pola Krono kun la strato de Ruĝa Armeo (antaŭe, kaj nun la strato de Monte Cassino). Ĉi tie naskiĝis kaj loĝis du postaj rusaj carinoj kaj ĉi tie loĝis kaj nun nur estas la fantomo de la fama fisorĉistino Sedina de la 17a jc kaj nun la fantomo suprenleviĝas inter la brikodomoj, ankaŭ oni devas kaj povas rigardi filmon en la plej malnova kinejo en la mondo !

Lernejoj

Mara Akademio en Pomerio
Mara Akademio en Pomerio (enirej)

En la jaro 2007 en la ŝĉeĉinaj 56 bazaj lernejoj lernis 20739 infanoj, kaj en 51 gimnazioj 12504gelernantoj. En la mezlernejoj lernis 13467 personoj. La urbo havis en la jaro 2007 31 ĝeneralklerigajn liceojn, 22 teknikumojn por junularo, 14 fundamentajn profesiajn lernejojn por junularo, 5 postliceajn lernejojn, 11 altlernejojn. En la urbo troviĝas unu el la du en la lando la Ŝtata Baletcentro. En Ŝĉecino ekzistas sekvaj lernejoj: la Marakademio en Ŝĉecino, Arkiepiskopa Spirita Altseminario en Ŝĉecino, Pomeria Medicina Universitato, Ŝĉeĉina Universitato, Akademio de Arto, Humanista Altlernejo, Pedagogia Altlernejo, Altlernejo de Eŭropa Ingegriĝo, Altlernejo de Fremdaj Lingvoj, Altlernejo de Uz-artoj, Ekonomi-Teknika Altlernejo, Agrokultura Akademio kaj aliaj.

La Rektorejo de la Medicina Universitato de Pomerio

Kinejoj

En Ŝĉecino funkcias 6 kinejoj, kun la plej malnova en la mondo kinejo “Pionier” ("Pioniro") de la 1907 j., kiu senĉese funkcias en la sama loko de la 1909 jaro. Aliaj kinejoj estas tre modernaj kaj oportunaj, kie oni povas rigardi ne nur normalajn filmajn seancojn sed ankaŭ spektaklojn de la operetoj kaj operoj. Unu la plej moderna kinejo nomata kinejo „5d”.Eksterordinare, kie spektantoj krome de normalaj filmaj bildoj kaj sonoj, travivadas pliajn filmajn akustikajn emociojn pere de la tuta korpo kaj ĉiuj sencoj.

Teatroj

Enirejo de filharmonio (parto de la domego de Urba Administrejo de Ŝĉecino)
La Opero en la Kastelo de Princoj de Pomerio - La 12a Granda Koncerto de Tenoruloj
Amfiteatro / La Somera Teatro en la Parko de Jan Kasprowicz
La Pupteatro "Pleciuga" / "Babilulo"

Ŝĉecino havas kelkajn teatrojn, operetejon, operejon, filharmonion, pupteatron kaj belegan amfiteatron en la Parko de Jan Kasprowicz (la Somera Teatro) por 5.000 spektantoj. "Pola Teatro" (Teatr Polski) surscenigas klasikajn artojn, "Novtempa Teatro" (Teatr Współczesny) surscenigas klasikajn sed modernitaj artverkojn. Pupteatro zorgas pri geinfanoj, ofte surscenigas por ili multajn fabelojn. Ŝĉeĉinaj kinejoj kaj teatroj zorgas prezenti aktualajn kaj interesajn spektaklojn por plenkreskuloj, junularo kaj infanoj.

Trumpetsignalo

Trumpetsignalo estas de la jaro 1995 kaj en la jaro 1966 ricevis la urban statuson kaj estas aŭdebla ĉiutage je la 12:00 horo de la urbodomo kaj ankaŭ de la kastela turo.

La lokaj komunikiloj (mediatoj)

Nuntempe en Ŝĉecino funkcias du televidstacioj TVP Ŝĉecino kaj Pomerio TV ankaŭ la lokaj radiostacioj Pola Radio Ŝĉecino, Radio Plus Ŝĉecino, Ŝĉecino fm, Radio Eska Ŝĉecino, kaj Złote Przeboje (Oraj Ŝlagroj), Radio RMF MAXXX. La plej grandaj, lokaj gazetoj estas: Kurier Szczeciński – (Kuriero Ŝĉeĉina) kaj Głos Szczeciński – ( Ŝĉeĉina Voĉo), regiona eldono de Gazeta Wyborcza – (Elekta Gazeto) kaj senpaga semajna gazeto MM Moje Miasto – (Mia Urbo). Ekde la jaro 2007 en Ŝĉecino estas eldonata ankaŭ senpaga monatrevuo – Prestiż Magazyn Szczeciński – (Prestiĝo Magazino Ŝĉeĉina) la vivstila ĵurnalo opinianta homojn.

La mara mastrumado en Ŝĉecino

Ŝĉecino estas la signifoplena centro de la mara mastrumado. Ĝi priservas ŝipekipistojn de la tuta mondo. La marhaveno kaj la riverhaveno en la Okcidentpomeria Vojevodio en Ŝĉecino, situanta sur rivero Odro kaj ĝia dekstra flanko Regalica, en la Valo de Malsupra Odro, sur tiu inter-riverbranĉa tereno. La baza funkcio de la haveno Ŝĉecino estas la importo de greno, ercoj, petrolo, papero, celulozo, granitoblokoj, diversaĵoj, eksporto de karbo kaj ŝtalo. Kune kun haveno Świnoujście (legu: ŝvinoujŝcje) ĝi konsistigas la grupon de havenoj, kiu estas la plej proksima. La fragmento de Odro inter Ŝĉeĉina Golfo kaj akvaroj de la haveno Ŝĉecino havas statuson de la mara haveno de Ŝĉecino nomita fare de Ministro de Marnavigado en la jaro 1957. Al haveno Ŝĉecino en la jaro 2007 albordiĝis 2895 ŝipoj, kies kuna tunaro neta sumiĝas je 4408,2. Funkcias tie la Renoviga Ŝipfarejo „Gryfia” kaj Grupo de Riveraj Havenoj-Odro Kooperativo. La firmao Fosfan A.K. (Akcia Kompanio) fabrikas artefaritajn sterkojn por agrokulturo.

La urbtrafiko

La tramoj kaj autobusoj en Ŝĉecino

Nuntempe en Ŝĉecino funkcias 12 tramlinioj kaj 66 aŭtobusaj (el tiuj 7 rapidaj kaj 14 noktaj). La tramreto formas bazan publikan transportilon en la urbocentro. Radiare disiĝante el la urbocentro la tramlinioj certigas grandajn transportkapablojn el kaj al malkdekstraborda Ŝĉecino.

Vojtransporto

Ŝĉecino estas la trafiknodo sur la transeŭropa vojlinia transporta koridoro nordo-sudo kuniganta sudan Skandinavion, Ĉeĥion kaj Aŭstrion kun havenoj de Mediteraneo.

La fervoja trafiko

La Ĉefa Stacidomo en Ŝĉecino

Ĉefa Stacidomo


En Ŝĉecino konverĝas 6 diversdirektaj fervojlinioj, kiuj formas kune la ŝĉeĉinan fervojan nodon. Nuntempe en Ŝĉecino estas funkciantaj en pasaĝera movo 8 stacioj kaj fervojhaltejoj kaj du frajtaĵstacidomoj. Ŝĉecino estas kunigita kun landa fervoja strukturo fare de antaŭurbaj fervojlinioj, kunigantaj kun proksimaj urboj, la longdistancaj kaj fervojaj linioj kunigantaj Ŝĉecinon kun Berlino kaj Hamburgo.

La akvara transporto

El la Pasaĝera Kajo ĉe la Chrobry-Remparo debordiĝas la ekskursaj ŝipoj Odra Queen kaj Peene Queen flosantaj sur Odro-rivero kaj akvaroj de ŝĉeĉina haveno. En aprilo de la 2008 jaro estis funkciigita apogflugila boato (akvofluga ŝipeto) al Świnoujście (legu: ŝvinoujŝcje). Estas planata la organizado de akvotrako.

Berlino – Ŝĉecino – Balta Maro

La aviadila transporto

Flughaveno – Ŝĉecino - Goleniów

Flughaveno – Ŝĉecino - Goleniów – (legu: golenjuw) La aviadilan trafikon priservas la situanta ĉirkaŭ 47 km distance ekde urbocentro internacia Flughaveno – Ŝĉecino – Goleniów je la nomo de NSZZ “Solidarność” / Solidareco, kiu havas konstantan aviadilan kunigon kun: Varsovio, Londono, Liverpolo, Dublino, Oslo, Kopenhago (ekde majo 2012). En la oferto estas ankaŭ ĉartitaj kaj sezonaj flugoj. La unujara tralaso de la aviadila terminalo sumas je 1 miliono da pasaĝeroj. La terminalo estas adaptita al la postuloj de EU. Nuntempe la aerhaveno en Ŝĉecino klopodas pri lokigo de bazo de la kompanio Ryanair. Ĝia ŝanco por tio grave kreskis post finkonstruo de la nova pasaĝera terminalo kaj la plej moderna en Pollando turo de flugregado.

La flughavenan rolon de la Ŝĉeĉina Aeroklubo plenumas herba Flughaveno Ŝĉecino – Dąbie – (Dombje), kiu ĝis la 1960-aj jaroj plenumis funkcion de la urba flughaveno. La flughaveno posedas nuntempe du herbajn startzonojn.

Esperanto

Historio de la urba Esperanto-movado

La plej frua arkivigita informo pri Esperanto-movado estas dokumento el la Ŝĉeĉina Biblioteko pri printempo 1911, kiam Esperantista Junulara Grupo el Stettin partoprenis la 6-an Germanan Esperanto-Kongreson en Lubeko.

La sekvaj informoj pri Esperanta movado en Ŝĉecino devenas el Jarlibroj kaj koncernas la jarojn 1922–1936:

La delegitoj de la Esperanto-Asocio el Stettin ĉiujare partoprenas UK-ojn. La Asocio tiutempe havis la nomon „Esperanto-Verein Stettin” kun sia sidejo en Otto-Schule ĉe strato Klosterhof 23; kunvenoj okazadis ĉiuĵaŭde vespere. En la jaro 1925 estis eldonita en germana lingvo „Statuto de Esperanto-Asocio Stettin” servanta por loka grupo de Germana Esperanto-Asocio kaj registrita, kiel asocio sub la numero 340, la 12-an de majo 1925. La asocio prilaboris kaj eldonis en Esperanto gvidlibron tra la urbo sub la nomo: „Gvidfolio tra Stettin”, kiu enhavis vicon da uzeblaj informoj pri la urbo, ĝia situo, historiaj monumentoj, turismo, sporto, komercaj priservoj ktp.

Kiel kuriozaĵon eblas mencii, ke zorge al turistoj trapasantaj la urbon, preskaŭ en ĉiu n-ro de la UEA-jarlibro oni publikigis detalajn informojn pri aĉetebleco de diversspecaj varoj kaj de ties vendejoj, pri aĉeteblo de biletoj por diversaj kulturaranĝoj, urbaj trafikiloj, prospektoj, gvidlibroj k.s. Suprajn informojn la esperantistoj povis ricevi en stacidoma signita giĉeto. En 1936 la aŭtoritatoj de Nazia Germanio definitive malpermesis agadon de Germana Esperanto-Asocio kaj de ties sekcioj, sekvis la Dua Mondmilito kaj ligitaj kun ĝi senteblaj detruoj de la urbo Ŝĉecino. Rezulte komplete mankas informo pri Esperanto-movado koncerne la jarojn 1936–1948.

Proprigo de Ŝĉecino fare de Pollando sekvis oficiale la 5-an de julio 1945. Sekvaj fragmentaj informoj pri Esperanto rilatas al la jaro 1948. En Vojevodia Arkivo de Ŝĉecino, en dosiero sub la nomo – Ŝĉeĉina Socipolitika Fako pri Asocisekcioj estis notitaj nur numeroj de aranĝataj aferoj fare de esperantista grupo pri permeso fondi Esperanto-Asocion. Dokumentita fondo de Esperanta Rondo en Ŝĉecino okazis en 1956. Komence la Rondo estis subordigita al Vroclava Esperanto-Filio.

La unua kunsido de Organiza Komitato okazis la 21-an de marto 1956. Filio de PEA estis registrita la 21-an de majo 1956 sub la numero 17/56 pri sociorganizoj en Ŝĉecino. Ekde tiam la PEA–Filio en Ŝĉecino prosperis en ŝtata atmosfero principe favora al Esperanto. La atingojn de la sekvaj 50 jaroj resumis speciala raporto okaze de 50-jara Jubileo de la urba PEA–Filio en 2006.

2006-a jaro. „Festo sub Platanoj” – La 28-an de majo en Ŝĉeĉina bela, granda Parko de Jan Kasprowicz (legu: Kasproviĉ) okazis la aranĝo de NRO-j (Ne-Registara Organizaĵo) nomata „FESTO SUB PLATANOJ”, kiel ĉiujare aranĝita de Ŝĉeĉina Urba Oficejo. En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 100 asocioj kaj ankaŭ la urba PEA–Filio. Esenca ideo de tiu ĉi aranĝoj por ĉiuj asocioj estas konstanta ebleco prezenti siajn atingojn kaj spertojn. Malgraŭ malbona vetero, esperantistoj de PEA kun lernantoj deĵoris ĉe la stando kaj fervore por ĉiuj vizitantoj prezentis la riĉan literaturon kaj ekspozicion de klubaj kronikoj. Laŭ la organizantoj, vekiĝis granda interesiĝo inter la festantoj. Interesitoj ricevadis plenajn informojn pri la lingvo Esperanto kaj ankaŭ oni povis ekscii pri diversaj eventoj dum la 50-jara agado por Esperanto.

2007-a jaro. „Festo sub Platanoj” - La 2-an de junio 2007 okazis de la 4-a Regiona Konferenco nomita „Komune en mezo de Eŭropo” organizita de Pola – Germana Sendependaj Asocioj. La temo de la konferenco estis diskuto pri la Eŭropa Integriĝo kaj plua estonteca kunlaboro sur ĉiuj niveloj de asocia vivo de du ĉelimaj regionoj de Pomerio. Dimanĉe la 3-an junio 2007 jaro ekde mateno preskaŭ 100 Sendependaj Asocioj partoprenis „Feston sub Platanoj”, i. a. gesamideanoj de la urba PEA–Filio deĵoris dum multaj horoj prezentante al vizitantoj la ideon de Ludoviko Zamenhof kaj instigis ilin al la asocia Esperanto-rondo.

Internacia kunlaboro

Landa Asocio Meklenburgo-Antaŭpomerio / LAMA/ administrita de s-ro Werner Pfennig ligis kontakton kun PEA-Filio en Ŝĉecino kaj la kunlaboro konstante daŭras de la jaro 1988 ĝis nun. Novembre 1988 la Germana Asocio invitis s-ron Jerzy Ogiński (Georgo Oginjski) por ke li gvidu Esperantan kurson por Novbrandenburgaj samideanoj. Sub la nomo de „Semajnfinaj Seminarioj” okazadis Esperantaj kursoj gviditaj de J. Ogiński ĝis la jaro 2002. Ĉiujaraj reciprokaj vizitadoj pro diversaj kaŭzoj kaj ĉelimaj renkontoj ricevis la nomon “Pomeriaj Esperanto-Renkontoj“ kaj daŭras ĝis nun. Tio ĉi ekfruktis per ebleco de profundigo de klubaj kaj personaj kontaktoj, pliriĉigis kluban korespondadon, ebligis interŝanĝon de spertoj pere de reciprokaj vizitadoj, faciligis prezenti urbajn antikvaĵojn kaj ĉirkaŭaĵon.

EDE-Pollando en la urbo

De la jaro 2011 en Ŝĉecino tre aktivas ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kol. Edward Jaśkiewicz (legu: Jaŝkjeviĉ) (pseŭdonomo: Edo) kaj 4 simpatiantoj de EDE-PL, tri el ili aktive partoprenis en la Grandpolia Esperanta Somero en Wągrowiec (legu: Vongrovjec) – la ĉiujara Esperanto-aranĝo de tiu tutpollanda asocio (tiu grupo preparis tiujn materialojn en Esperanto pri Ŝĉecino).

Por honori Eduardon Jaśkiewicz pro lia Esperanta agado la Estraro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) elpaŝis aŭtune 2011 al la Urbestro de Ŝĉecino kun iniciato, por ke la Prezidento de Pollando distingu lin per grava ŝtata ordeno. Komence de majo 2012 la Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski subskribis dekreton pri la atribuado de la ora merit-kruco por s-ano Eduardo Jaśkiewicz. La 25-an de julio 2012 en la Kavalira Salonego de Vojevodiejo la Vojevodo de Okcidenta Pomerio dekoris s-ron Jaśkiewicz per la Arĝenta Kruco de Merito kun partopreno en la solenaĵo de multaj esperantistoj el pluraj polaj urboj.

Partneraj urboj

Urbokvartaloj

Marko sur bildo

Nordo de
Ŝĉecino
Okcidento de
Ŝĉecino
Urbocentro de
Ŝĉecino
Dekstra Bordkvartalo
Lago Dąbie


Galerio

Ŝĉecino, Panoramo de la urbo
la mezepoka urbodomo en la historia urbocentro

Komparu kun

Referencoj

  1. artikoleta prezento de la sekretario de la urbo Gdinio, kiu naskiĝis en Ŝĉecino
  2. artikoleto "Specialistoj pri prostato debatas en Ŝĉecino" de la 29-a de novembro 2006 en retejo de la pola radio