Galanta
Galanta | ||
hungare: Galánta, germane: Gallandau | ||
urbo | ||
Renesanca kastelo de Esterházyidoj en Galanta
| ||
|
||
Oficiala nomo: Galanta | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trnava | |
Distrikto | Distrikto Galanta | |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo | |
Parto de | Záhorie | |
Riveroj | Šárd, Derňa | |
Situo | Galanta | |
- alteco | 118 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 11′ 20″ N 17° 43′ 35″ O / 48.18889 °N, 17.72639 °O (mapo) | |
Areo | 33,913 km² (3 391,3 ha) | |
Loĝantaro | 15 198 (03.09.2010) | |
Denseco | 448,15 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1237 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 924 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-31 | |
Aŭtokodoj | GA | |
NUTS | 503665 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trnava
| ||
Vikimedia Komunejo: Galanta | ||
Retpaĝo: www.galanta.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Galanta, hungare Galánta estas urbo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta.
Situo
[redakti | redakti fonton]Galanta situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Vác-Bratislavo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1237, tiutempe la bienoj apartenis al abatejo de Pannonhalma. Poste ĝi apartenis al diversaj historiaj familioj, fine apartenis al Esterházy, kiu evoluigis la komunumon. En 1570 ĝi iĝis kampurbo kaj en 1635 ricevis privilegiojn de Ferdinando la 2-a. En 1850 la fervojo ekfunkciis. En 1910 loĝis en la urbeto 3274 da homoj (2933 hungaroj, 202 slovakoj kaj 115 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Hungara reĝlando al Pozsony (reĝa departemento), kie estis distriktejo. Poste ĝi iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, dume inter 1938-1945 la urbo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la germanoj okupis Hungarion kaj komenciĝis deportado de judoj. Post la 2-a mondmilito ankaŭ duono de la hungareco estis deportita. En 2001 loĝis en la urbo 16 365 da homoj (9877 slovakoj, 6022 hungaroj, 175 ciganoj, 114 ĉeĥoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka-klasikisma katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) el 1805
- klasikisma kapelo omaĝe al Nepomuka Sankta Johano el 1827 (iam estis pilgrima kapelo, kiu malkonstruiĝis en 1950)
- renesanca kastelo de Esterházy
- novgotika kastelo de Esterházy el 1633 kun granda parko
- termala banejo el 2007
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- hungara muzikisto Zoltán Kodály pasigis tie sian infanaĝon, skulptaĵo memorigas pri tio
- hungara Miklós Esterházy (palatino) naskiĝis la 8-an de aprilo 1583
- hungara aktoro Mátyás Dráfi naskiĝis en Galánta en 1942
- István Molnár (akvopilkisto) naskiĝis en 1913
Naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Karol Duchoň - slovaka kantisto
- Ferenc Kardos - hungara reĝisoro
- János Pirk - hungara pentristo
- Tivadar Tulassay - hungara kuracisto
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Tótkomlós, Hungario
- Mikulov, Ĉeĥio
- Paks, Hungario
- Kecskemét, Hungario
- Liptovský Mikuláš, Slovakio
- Bečej, Serbio