26-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 26-a de aprilo estas la 116-a tago de la jaro (la 117-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 249 tagoj restas.
Je la 26-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 1248: Konsekro de la Sankta Kapelo en Parizo
- 1315: Reĝo Roberto Bruso malfermis la unuan skotan parlamenton
- 1336: Itala poeto Francesco Petrarca atingis Ventoŭ, kion oni konsideras komenco de montgrimpado
- 1478: En Florenco okazis sensukcesa provo de puĉo kontraŭ Lorenzo de Mediĉo
- 1564: En preĝejo al Sankta Triunuo en Stratford-upon-Avon estis baptita William Shakespeare, genia angla dramisto kaj poeto
- 1607: Tri anglaj ŝipoj kun setliĝantoj alvenis al Golfo Chesapeake en Virginio kaj komencis navigi supren laŭ la rivero James por serĉi taŭgan lokon en nordamerika kontinento, t.e. Jamestown
- 1794: Libera Gazeto Varsovia publikiĝis, kiel oficiale aperanta dufoje semajne, dum Insurekcio de Kosciuszko, pola nacia ribelo kontraŭ Rusa Imperio kaj Reĝlando Prusio
- 1799: Batalo de Adda komenciĝis
- 1809: Kadre de Napoleonaj militoj dum pola-aŭstra milito la armeo de Varsovia Duklando, komandata de princo Józef Poniatowski, venkis la aŭstran en batalo de Grochów (nun kvartalo de Varsovio) - poloj perdis 15 soldatoj (80 vundiĝis) kaj aŭstroj ĉ. 100 (kelkcent vundiĝis) kun 300 militkaptitoj
- 1848: Printempo de la popoloj: ribelaj taĉmentoj en Grandpolujo rifuzis malmobilizon; la unua ribela kunpuŝiĝo en Krakovo
- 1865: Annibale de Gasparis malkovris asteroidon Beatrikso
- 1865: Mortiginto de la usona prezidento Abraham Lincoln, John Wilkes Booth, pereis sur sieĝita bieno en Virginio dum pafado kun postkuranta lin taĉmento de kavalerio
- 1876: Franca astronomo Henri Joseph Anastase Perrotin malkovris asteroidon Erigono
- 1886: Laŭ iniciato de germana kanceliero Otto von Bismarck fondiĝis, aktivanta en Grandpolujo kaj Pomerio, kontraŭpola Koloniiga Komisiono
- 1903: Futbala klubo Atlético Madrid fondiĝis
- 1915: Unua mondmilito:
- Pola pilgrimloko Jasna Góra iĝis enklavo sub administrado de Aŭstrio-Hungario, apartigita de germana okupado
- Caro Nikolao la 2-a alvenis al konkerita de rusoj fortikaĵo Przemyśl
- 1920: Proklamo de Ĥorezmia Popola Soveta Respubliko
- 1920: Pola-bolŝevika milito: pola armeo konkeris Ĵitomir
- 1925: Paul von Hindenburg gajnis prezidentan balotadon en la Vajmara Respubliko
- 1933: Laŭ iniciato de Hermann Göring en Prusio oni fondis gestapon; pli frue la 1-an de aprilo samjare fondiĝis gestapo en Bavario, organizita de Heinrich Himmler
- 1937: Hispana Enlanda Milito: germana Legio Condor bombis eŭskan urbon Gerniko
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Sovetaj regopovoj transportis 107 polajn oficirojn de militkaptitejo en Kozelsk al internigejo Pavliŝĉev-Bor; germana Ruĝa Kruco en Ĝenerala Gubernio rezervis al si la rajton okupiĝi pri militkaptitoj kaj internigitaj civiluloj; gestapo pafmortigis en Svislando 14 membrojn de pola rezista movado ekzistanta de oktobro 1939 en Suvalkio
- 1942: Germanaj regopovoj deportis 278 judojn de Stuttgart al Izbica en Lublinio
- 2/3 de malliberuloj en Nazia Germanio, akuzitaj pri sabotado, estis poloj
- 1943: Pola oficiro Witold Pilecki fuĝis kun du malliberigitoj de la germana nazia koncentrejo Aŭŝvico por pretigi raporton pri la koncentrejo - en 1948 estis murdita de komunistaj regopovoj de Pola Popola Respubliko; en Poznań sur fervoja stacidomo germana polico arestis 23 polojn, kiuj vojaĝis sen skriba permeso
- 1944: Taĉmento de germana polico pafekzekutis 30 personojn kaj arestis 40 en Wola Podgórska, revenĝe pro embusko kontraŭ germana armea aŭtomobilo; polico publike pendumis 10 polojn apud Olesno, revenĝe pro pafmortigo de gestapano; ĝendarmoj pafmortigis en Miechówka 6 personojn, en tio 4 partizanojn; gestapo arestis preskaŭ la tutan stabon de Pola Enlanda Armeo en Polesio; de Varsovio foriris transporto kun 64 viroj al germana koncentrejo Ravensbrück; al Góry Sowie (Strigaj Montoj) en Mezaj Sudetoj alvenis la unua transporto de 623 judoj (500 grekaj kaj 123 hungaraj)
- En Bristol fondiĝis Pola-Angla Societo
- 1945: La lasta venko de Wehrmacht dum la milito en batalo de Bautzen - dum ĝi mortfalis aŭ pereis preskaŭ 8 mil polaj soldatoj kaj 10,5 mil vundiĝis (rekrutitaj de nespertaj junuloj de Lublinio kaj komandataj de senspertaj oficiroj kune kun komunista generalo) kaj laŭtakse ĉ. 17,5 mil sovetaj soldatoj; 12 mil de polaj soldatoj kune kun la sovetaj komencis sturmon de Berlin; Ruĝa Armeo konkeris Szczecin kaj Brno; franca marŝalo Philippe Pétain, ĉefo de kunlaboranta kun germanoj reĝimo de Vichy, estis arestita
- 1952: Danio: en torfejo de Jutlando oni trovis bone konservitan kadavron de la Viro de Grauballe el la jaro -290
- 1954: Premiero de la japana filmo Sep samurajoj
- 1964: Zanzibaro kaj Tanganjikio unuiĝinte kreis Tanzanion
- 1976: Eŭropa Popola Partio fondiĝis
- 1980: Germana ŝipfarejo surakvigis la pramŝipon Estonia
- 1985: Dum kunsido de ŝtat-gvidantoj de Varsovia Pakto en Varsovio oni plilongigis ĝian ekziston por laŭvicaj 20 jaroj
- 1986: Ukrainio: Nuklea akcidento de Ĉernobilo okazis
- 2000: Pollando: en Radzionków oni inaŭguris Muzeon de Pano
- 2001: Koizumi Ĝuniĉiro iĝis ĉefministro de Japanio
- 2007: Estonio: provo forigi Bronzan Soldaton de Talino kaŭzis tumulton
- 2008: Malsupra Aŭstrio: malkaŝo de la krimkazo de Amstetten
- 2009: Ekvadoro: oficanta prezidento Rafael Correa gajnis prezidentan balotaton
Naskiĝoj
- 121: Marko Aŭrelio, romia imperiestro (m. 180)
- 1319: Johano la 2-a, reĝo de Francio (m. 1364)
- 1564: (bapto) William Shakespeare, angla poeto kaj dramverkisto (m. 1616)
- 1573: Maria de Mediĉo, edzino de la franca reĝo Henriko la 4-a (m. 1642)
- 1599: Georgo Tatrosy, hungara kronikisto (m. inter 1645 kaj 1653)
- 1648: Petro la 2-a, regento kaj reĝo de Portugalio (m. 1706)
- 1774: Leopold von Buch, germana geologo, vulkanologo kaj paleontologo (m. 1853)
- 1785: John James Audubon, usona ornitologo kaj pentristo (m. 1851)
- 1787: Ludwig Uhland, germana poeto (m. 1862)
- 1787: János Ágoston, hungara pastro kaj astronomo (m. 1863)
- 1798: Eugène Delacroix, franca pentristo (m. 1863)
- 1812: Friedrich von Flotow, germana operkomponisto (m. 1883)
- 1813: Adolf Gyurmán, hungara ĵurnalisto (m. 1869)
- 1841: Julius Zeyer, ĉeĥa poeto (m. 1901)
- 1868: Harold Sidney Harmsworth, Lordo Rothermere, brita politikisto kaj gazetmagnato (m. 1940)
- 1879: Owen Willans Richardson, angla nobelpremiita fizikisto (m. 1959)
- 1882: Géza Kiss, hungara/rumania hungara jurhistoriisto, universitata profesoro (m. 1970)
- 1886: Gabdulla Tukaj, tatara poeto, literatura kritikisto kaj tradukisto (m. 1913)
- 1889: Ludwig Wittgenstein, aŭstra-brita filozofo specialiĝinta pri filozofio de matematiko, filozofio de menso, filozofio de lingvaĵo (m. 1951)
- 1894: Rudolf Hess, germana nazia politikisto, unu el gvidantoj de Nazia Germanio, militkrimulo, ekzekutita (m. 1987)
- 1898: Vicente Aleixandre, hispana nobelpremiita verkisto (m. 1984)
- 1900: Charles Francis Richter, usona seismologo (m. 1985)
- 1905: Márton Keleti, hungara reĝisoro (m. 1973)
- 1906: Lucien Péraire, franca esperantisto kaj biciklisto (m. 1998)
- 1908: László Póka, hungara kirurgo (m. 1990)
- 1912: Alfred Elton van Vogt, kanada sciencfikcia verkisto (m. 2000)
- 1917: I. M. Pei, ĉina-usona arkitekto, majstro de moderna arĥitekturo
- 1921: Jimmy Giuffre, usona ĵazkomponisto, klarnetisto kaj saksofonisto (m. 2008)
- 1930: Károly Király, rumania hungara politikisto
- 1941: Regine Hildebrandt, germana politikistino (m. 2001)
- 1945: Ioan Horvat Bugnariu, rumania hungara pentristo
- 1945: Levente Szörényi, hungara kantisto, gitaristo, komponisto
- 1950: Susana Higuchi, perua politikistino
- 1953: József Gagyi, rumania hungara sociologo
- 1977: Miklós Levente Ördög, rumania hungara aktoro
- 1978: Stana Katic, usona-kanada aktorino serbdevena
- 1981: Róbert Csaba Szabó, hungara verkisto, redaktoro
- 1983: Jessica Lynch, usona soldatino
Mortoj
- 757: Stefano la 2-a, papo
- 896: Bonifaco la 6-a, papo
- 1444: Robert Campin, flandra pentristo (n. 1375)
- 1731: Daniel Defoe, angla verkisto (n. 1660)
- 1827: János Bihari, hungara komponisto kaj violonisto cigandevena (n. 1764)
- 1865: John Wilkes Booth, murdinto de usona prezidento Abraham Lincoln (n. 1838)
- 1866: Hermann Mayer Salomon Goldschmidt, germana astronomo kaj pentristo (n. 1802)
- 1869: Franz Michael Felder, aŭstra kamparano kaj verkisto
- 1910: Bjørnstjerne Bjørnson, norvega nobelpremiita verkisto, kreinto de la nacia himno (n. 1832)
- 1919: Napoleon Cybulski, pola fiziologo; malkovrinto de adrenalino (n. 1854)
- 1920: Srinivasa Aiyangar Ramanujan, barata genia matematikisto (n. 1887)
- 1824: Mihály Kenderesi, hungara juĝisto, verkisto (m. 1758)
- 1940: Carl Bosch, germana nobelpremiita inĝeniero-komiisto (n. 1874)
- 1945: Pavlo Skoropadskij, ukraina politikisto kaj militisto (n. 1873)
- 1946: Erzsébet Kádár, hungara verkistino (n. 1901)
- 1951: Arnold Sommerfeld, germana fizikisto (n. 1868)
- 1968: John Heartfield, germana pentristo kaj grafikisto (n. 1891)
- 1969: Ueshiba Morihei, japana kreinto de ajkido, teoriisto de luktoartoj (n. 1883)
- 1976: Miloš Lukáš, ĉeĥoslovaka lingvisto kaj esperantisto (n. 1897)
- 1981: Sándor Hugó Blazsek, rumania hungara redaktoro, gazeteldonisto, ĵurnalisto (n. 1899)
- 1984: Count Basie, afrik-usona ĵazpianisto kaj bandestro de svingmuziko (n. 1904)
- 1989: Lucille Ball, usona aktorino (n. 1911)
- 1990: Gusztáv Laczó, rumania hungara aktoro (n. 1936)
- 2004: Hubert Selby, usona verkisto (n. 1928)
- 2005: Augusto Roa Bastos, paragvaja verkisto (n. 1917)
- 2005: Maria Schell, aŭstra aktorino (n. 1926)
- 2014: Péter Bokor, rumania hungara reĝisoro, verkisto (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Monda Tago de Intelekta Propraĵo
- Nacia tago en Tanzanio, Union Day (1964)
- Romkatolika Eklezio:
- Sankta Kleto (papo)
- Sankta Marceleno (papo)
Tagoj de semajno
La 26-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.