Anton Ĉeĥov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Ĉeĥov
Persona informo
Антон Павлович Чехов
Анто́н Па́влович Че́хов
Антонъ Павловичъ Чеховъ
Naskonomo Антонъ Павловичъ Чеховъ
Naskiĝo 29-an de januaro 1860 (1860-01-29)
en Taganrog, Jekaterinoslava gubernio,  Rusia Imperio
Morto 15-an de julio 1904 (1904-07-15) (44-jaraĝa)
en Badenweiler, Grandduklando Badeno,  Germana Imperiestra Regno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater medicina fakultato de Moskva Universitato • Gimnazio A. P. Ĉeĥov • Seĉenov-universitato • MSU Faculty vd
Subskribo Anton Ĉeĥov
Familio
Patro Pavel Chekhov vd
Patrino Evgenia Chekhova vd
Gefratoj Maria Chekhova • Aleksander ĈeĥovNikolaj Ĉeĥov • Mikhail Chekhov vd
Edz(in)o Olga Knipper vd
Profesio
Alia nomo Брат моего брата • Человек без селизёнки • Антоша Чехонте vd
Okupo ĵurnalistoverkisto • prozisto • satiristo • dramaturgokuracisto • romanisto vd
Laborkampo prozo • kreiva kaj profesia verkado • dramomedicino vd
Verkado
Verkoj La mevo ❦
Ĉeriza ĝardeno ❦
Onklo Vanja ❦
Vanka ❦
Tri fratinoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Anton Ĉeĥov kaj Maksim Gorkij en Jalto, 1900.
Anton Ĉeĥov kaj Olga Knipper en 1901.

Anton Pavloviĉ ĈEĤOV (ruse Антон Павлович Чехов; naskiĝis la 17-an[jul.]/ 29-an de januaro 1860[greg.] en Taganrogo, la Rusia imperio — mortis la 15-an de julio 1904 en Badenweiler, Germanio) estis rusa verkisto, konsiderata inter la plej bonkvalitaj aŭtoroj de noveloj kaj mallongaj rakontoj. Li estas rigardata granda reprezentanto de la rusa impresionismo.

Lia kariero kiel dramaturgo produktis kvar klasikaĵojn, kaj lia plej bonkvalitaj noveloj estas en alta estimo inter verkistoj kaj kritikistoj.[1][2] Kun Henrik Ibsen kaj August Strindberg, Ĉeĥov estas ofte referencata kiel unu el la tri ŝlosilaj figuroj por la nasko de la frua modernismo en teatro.[3] Ĉeĥov praktikis kiel kuracisto tra plej el sia literatura kariero: "Medicino estas mia laŭleĝa edzino", diris li iam, "kaj literaturo estas mia amatino."[4]

Siajn unuajn verkojn – ĉefe humuraĵojn – li publikigis uzante la pseŭdonimon Antoŝa Ĉeĥonte. Famon li akiris per siaj rakontoj kaj teatraĵoj, kiuj melankolie priskribas la situacion de la siatempa burĝaro, karakterizitan de psika soleco kaj rezignacio. La verkaro de Ĉeĥov ne vivas de drameca agado, sed de lingve precizaj priskriboj de medioj kaj animstatoj.

Ekde 1879 Ĉeĥov studis medicinon en la Moskva Universitato, kie lin instruis kromalie fama profesoro Nikolaj Sklifosovskij. En la Universitato aperis lia amikeco kun studento de la medicina fakultato Ludoviko Zamenhof, kreinto de Esperanto.

Ĉeĥov rezignis pri teatro post la malbona ricevo de La mevo en 1896, sed la teatraĵo estis revivigita ĝis laŭdego en 1898 fare de la Moskva Arta Teatro de Konstantin Stanislavski, kiu poste produktis ankaŭ Onklo Vanja de Ĉeĥov kaj premieris liajn du lastajn teatraĵojn, nome Tri fratinoj kaj Ĉeriza ĝardeno. Tiuj kvar verkoj prezentas defion al la aktoraro[5] same kiel al la publiko, ĉar anstataŭ konvencia agado Ĉeĥov havigas "teatron de bonfarto" kaj "metis vivon en la teksto".[6]

Ĉeĥov dekomence verkis novelojn nur por financa akiro, sed kiam lia arta ambicio kreskiĝis, li faris formalajn plinovigojn kiuj poste influis la evoluon de la moderna novelaro.[7] Li ne defendis la malfacilaĵojn kiun tio okazigis al la legantoj, insistante, ke la rolo de artisto estas levi demandojn, ne respondi ilin.[8]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Juna Ĉeĥov en 1882.
Naskodomo de Anton Ĉeĥov en Taganrogo, Rusio.

Ĉeĥov naskiĝis la tagon de la festo de Sankta Antonio (17a de Januaro malnovkalendare) en la 29a de Januaro 1860 kiel tria el ses survivantaj gefiloj en Taganrogo, havenurbo de la Azova Maro en suda Rusio. Lia avo Egor Miĥajloviĉ Ĉeĥ estis servutulo kaj administris sukeran rafinejon de grafo Ĉertkov; li sukcesis aĉeti sian liberecon kontraŭ 3 400.00 rubloj. Lia patro Pavel Jegoroviĉ Ĉeĥov kaj lia ukraina edzino,[9] estis el la vilaĝo Olhovatka (de la gubernio de Voronej) kaj estis vendistoj. Li estis tre religiema, ortodoskisma kaj direktoro de la paroĥa koruso, kaj edukis infanojn per severa disciplino kaj oftaj punoj. Ankaŭ sian edzinon, Evgenija Jakovievna Morozova, li mistraktis. En letero Ĉeĥov poste skribis: "nia patro faris scenaĉon dum la vespermanĝo pro tro salita supo, aŭ nomis nian patrinon stultulino.[10]" Por multaj fakuloj tia figuro de patro estis modelo por la roluloj de Ĉeĥov kiuj montras hipokritecon.[11]

La patrino de Ĉeĥov, JevgeniJa (Morozova), estis elstara rakontistino kiu distris la gefilojn per rakontoj de sia veturoj kun sia tol-komercista patro tra tuta Rusio.[12][13][14] "Niajn talentojn ni ricevis el nia patro," Ĉeĥov rememoris, "sed nian animon el nia patrino."[15]

Portreto de la juna Ĉeĥov en kamparaj vestaĵoj.
La juna Ĉeĥov (maldekstre) kun la frato Nikolai en 1882.

En posta plenkreskaĝo, Ĉeĥov kritikos la traktadon fare de sia frato Aleksander de ties edzino kaj filoj kio rememoris al Ĉeĥov la tiranecon de sia patro Pavel: "Permesu al mi memorigi ke estis despotismo kaj mensogo kio ruinigis la junecon de nia patrino. Despotismo kaj mensogo tiom kripligis nian infanaĝon ke estas nauza kaj timiga pensi pri tio. Memoru la hororon kaj malŝaton kiujn ni sentis en tiuj okazoj kiam Patro koleregis vespermanĝe pro tro multa salo en la supo kaj nomis Patrino stulta."[16][17]

Ĉeĥov studis en la Greka Lernejo de Taganrogo kaj poste ankaŭ en Taganrogo en la Gimnazio (poste renomita Gimnazio Ĉeĥov), kie li estis retenita unu jaron kroman kiam li estis dekkvinjaraĝa ĉar li ne trapasis ekzamenon pri Antikva greka.[18] Li kantis en la Grekortodoksa monaĥejo de Taganrogo kaj en la korusoj de sia patro.

En 1873 Ĉeĥov spektis teatran prezentadon La belle Heléne de Offenbach kaj entuziasmiĝis pri la teatro. Kun siaj fratoj kaj sia fratino Maria li komencis hejme studi kaj prezenti teatraĵojn.

En 1876 Pavel Jegoroviĉ Ĉeĥov bankrotis, ĉar li superkalkulis siajn financojn aĉetante novan domon kaj trompita de kontraktisto nome Mironov.[19] Pavel devis kaŝe fuĝi al Moskvo por eviti enprizonigon pro ŝuldoj. En Moskvo jam estis la plej aĝaj fratoj Aleksander kaj Nikolai, kiuj studis en la universitato. La familio vivis malriĉe en Moskvo, kaj la patrino fakte fizike kaj emocie ruiniigta pro la sperto.[20] Anton restis en la domo por forvendi la familiajn havaĵojn kaj finstudi; dume li perlaboris sian vivon donante lecionojn al nepo de ties nova posedanto. Li nur atendis la lernejan ekzamenon por sekvi sian familion al Moskvo.

Ĉeĥov restis en Taganrogo tri jarojn, gaste ĉe homo nome Selivanov kiu, kiel Lopaĥin en Ĉeriza ĝardeno, estis malruiniginta sian familion pere de la prezo de ilia domo.[21] Ĉeĥov devis pagi sian edukon, pere de tiu privata tutorado, kaptante kaj vendante kardelojn, kaj vendante mikronovelojn al gazetoj, inter aliaj laboroj.[22] Li sendis ĉiun rublon kiun li povis ŝpari al sia familio en Moskvo, kun bonhumoraj leteroj por kontentigi ilin.[22] En tiu epoko, li multe legis kaj eĉ analize, inklude la verkojn de Cervantes, Turgenev, Gonĉarov, kaj Schopenhauer,[23][24] kaj verkis longan komedian teatraĵon, Senpatra, kiun lia frato Aleksander forigis kiel "nepardonebla sed senkulpa konstruaĵo."[25] Ĉeĥov ankaŭ vivis serion de amaferoj, unu kun la edzino de instruisto.[22]

En junio de 1879 li finis la lernejon kun tre bona atesto: Konduto: elstara; precizeco: bonega; aplikado: bonega; fervoro en skribaj laboroj: bonega[26]. Ĉeĥov ricevis stipendion de 25 rubloj por studi medicinon[27] kaj aŭguste forveturis al Moskvo, kie li renkontiĝis kun sia familio.

Ekkariero[redakti | redakti fonton]

Klasika aspekto de Ĉeĥov: nazumo, ĉapelo kaj bantokravato.
Anton Ĉeĥov en ilustraĵo de 1905.

Dum sia studado en la Moskva Universitato Ĉeĥov verkis humurajn rakontetojn; post pluraj rifuzoj la semajna revuo Strekoza (Стрекоза = libelo) publikigis en marto 1880 verketon lian, sub la pseŭdonima mallongigo "V.". En la sekvaj tri jaroj Ĉeĥov publikigis pli ol 100 rakontojn kaj unu romanon.

Ĉeĥov en tiu epoko elprenis respondecon por la tuta familio.[28] Por vivteni ilin kaj pagi sian edukadon en la universitato, li verkis ĉiutage mallongajn, humorajn skizojn kaj rakontetojn pri la tiutempa rusia vivo, multaj el ili sub pseŭdonimoj kiel "Antoŝa Ĉeĥonte" (Антоша Чехонте) kaj "Senhata homo" (Человек без селезенки). Lia talenta produktaro laŭgrade havigis al li reputacion kiel satirema kronikisto de la rusia surstrata vivo, kaj ĉirkaŭ 1882 li estis verkante por la gazeto Oskolki (Fragmentoj), posedo de Nikolaj Lejkin, unu el ĉefaj publikigistoj de tiu epoko.[29] Lejkin ofertis al li kontrakton verki por lia revuo je 8 kopekoj por ĉiu linio. La tono de Ĉeĥov en tiu epoko estis pli akra ol tiu kiu estos familiara el siaj maturaj fikciaj verkoj.[30][31]

En 1884, Ĉeĥov gradiĝis kiel kuracisto, kion li konsideris sian ĉefan profesion kvankam li akiris malmultan monon el ĝi kaj traktis malriĉulojn kiel nepagantoj.[32]

En 1884 kaj 1885, Ĉeĥov trovis sin tusanta sangon, kaj en 1886 la atakoj malboniĝis, sed li ne konfesis sian tuberkulozon al sia familio aŭ amikoj.[15] Li konfesis al Lejkin, "Mi timas meti min al analizo fare de mia kolegoj."[33] Li pluverkis por ĉiusemajnaj gazetoj, akirante sufiĉan monon por translokigi sian familion al pli kaj pli pli bonkvalitaj loĝejoj.

La 10-an de decembro 1885 Ĉeĥov estis invitita al Sankt-Peterburgo de Lejkin kaj estis prezentita al la riĉa eldonisto Aleksej Sergejeviĉ Suvorin, direktoro de la plej granda rusia gazeto, "Novoje vremja" (Новое время, nova tempo). Suvorin ofertis al li labori por li kaj en 1887 publikigis lian novelaron "En la krepusko". Suvorin pagis al li por linio duoble ol Lejkin kaj havigis al li trioble da spaco.[34] Suvorin iĝis lia dumviva amiko, eble la plej proksima al Ĉeĥov.[35][36]

Delonge, Ĉeĥov estis allogante literaturan same kiel la popularan atenton. La 64-jaraĝa Dmitri Grigoroviĉ, fama rusa enmoda verkisto tiama, verkis al Ĉeĥov post esti leginta lian novelon "La ĉasisto" ke[37] "Vi havas realan talenton, talento kiu metas vin en pinta rango inter verkistoj de la nova generacio." Li plue konsilis Ĉeĥov-on iri malrapide, verki malpli, kaj koncentriĝi al la literatura kvalito.

Ĉeĥov respondis, ke la letero estis frapinta lin "kiel fulmotondro" kaj konfesis, "Mi verkis miajn novelojn per la maniero kiel la ĵurnalistoj verkas siajn notojn pri incendioj – mekanike, duon-konscie, neniel zorgante pri la leganto aŭ pri mi mem."[38]" Tiu konfeso eble faris al Ĉeĥov disservon, ĉar fruaj manuskriptoj montras ke li ofte verkis ege zorgeme, kontinue reviziante.[39] La konsilo de Grigoroviĉ tamen inspiris pli seriozan, artan ambicion en la 26jaraĝa verkisto. En 1888, kun ioma helpo fare de Grigoroviĉ, lia novelaro Krepuske (V Sumerkakh) havigis al Ĉeĥov la faman Remion Puŝkin "pro la plej bonkvalita literatura produktado distingita pro altranga arta merito."[40]

Ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

En 1887, laca el troa laboro kaj malsano, Ĉeĥov veturis al Ukrainio, kio remontris al li la belon de la stepo.[41] Reveninte, li komencis la novel-longan historion "La stepo," kion li nomis "iom pli stranga kaj multe pli originala," kaj kiu estis finfine publikigita en Severni Vestnik (La norda heraldo).[42] En rakonto kiu drivas kun la mensaj procezoj de la roluloj, Ĉeĥov memoras veturon per kariolo tra la stepo pere de la okuloj de junulo sendita vivi for de la hejmo, kaj liaj kunuloj, pastro kaj komercisto. "La stepo" estis nomita "vortaro de la poetiko de Ĉeĥov", kaj ĝi reprezentis gravan progreson por Ĉeĥov, montrante multon de la kvalito de sia matura fikcia verkaro kaj atingante publikigon en literatura gazeto pli ol en ĵurnalo.[43]

Kiam Fjodor Korŝ, posedanto de moskva teatro, petis teatraĵon de Ĉeĥov, li verkis la dramon "Ivanov" dum du semajnoj.[44] Sed la prezentado ne estis sukcesa. En januaro 1889 "Ivanov" estis, kun kelkaj modifoj, reprezentita en Sankt Peterburgo, kun granda sukceso.[45] La teatro Aleksandrinskij en Sankt Peterburgo rifuzis surscenigi lian novan komedion, pro manko de dramecaj efektoj. Eble kontribuis onidiroj, tuj malkonfirmitaj de Ĉeĥov, ke unu el la roluloj estas karikaturo de lia eldonisto Suvorin. En decembro Ĉeĥov sukcesis prezentigi la komedion en Moskvo, sed estis malsukceso.

Kvankam Ĉeĥov ne konstatis tion tiem, la teatraĵoj de Ĉeĥov, kiel La mevo (verkita en 1895), Onklo Vanja (verkita en 1897), Tri fratinoj (verkita en 1900), kaj Ĉeriza ĝardeno (verkita en 1903) servis kiel revolucia vertebraro por tio kio estas komuna senso por la maniero aktoradi ĝisnune: klopodo rekrei kaj esprimi la "realismon" kiel personoj vere agadas kaj parolas unu kun alia kaj kaj traduki tion sur scenejo por montri la homan kondiĉon tiom akurate kiom eblas en la espero ke la publiko vidu sian propran difinon de kio estas esti homa.

La morto de la frato de Ĉeĥov nome Nikolai pro tuberkulozo en 1889 influis la novelon Mortohistorio, finita tiun Septembron, pri homo kiu estas antaŭ lafino de vivo kiun li konsideras sencela.[46] Miĥail Ĉeĥov, kiu registris la deprimon kaj la senripozon de sia frato post la morto de Nikolai, estis esplorante prizonojn tiam kiel parto de siaj studoj pri juro, kaj Anton Ĉeĥov, serĉe de celo por sia propra vivo, tuj iĝis obsedita pro la afero de la prizonreformo.[47]

Saĥaleno[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥov decidis vojaĝi al insulo Saĥaleno, rusa punkolonio situinta en Fora Oriento, kaj komencis la 11 000.00-kilometran vojaĝon tra Siberio la 21-an de aprilo 1890. La 11-an de julio li alvenis en Aleksandrovsk-Saĥalinskij. Li parolis kun multaj homoj kaj kolektis materialon por estontaj verkoj.

En 1891 li vojaĝis al Aŭstrio, Italio kaj Francio. En 1892 li aĉetis grandan vilaon Meliĥovo en Moskva gubernio kun 230-hektara areo. Tie li loĝis, praktikis kiel kuracisto kaj multe verkis sep jarojn.

lia tombo.

En 1899 Ĉeĥov konatiĝis kun aktorino Olga Knipper. La 25-an de majo 1901 ili geedziĝis en Moskvo.

En 1990 tri grandaj rusaj verkistoj: Anton Ĉeĥov, Lev Tolstoj kaj Vladimir Korolenko estis elektitaj membroj de la Rusia Akademio de Sciencoj.

En 1904 Ĉeĥov forte suferis pro ftizo kaj konsultis la kuraciston Karl Ewald en Berlino, kiu diris al li, ke ne estas espero je resaniĝo. Ĉeĥov pasigis siajn lastajn tagojn en la kuracloko Badenweiler kaj mortis la 15-an de julio samjare.

Li estas sepultita en moskva Novodeviĉje tombejo.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Pri la malutilo de la tabako[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pri la malutilo de la tabako.

Pri la malutilo de la tabako (ruse О вреде табака [O vrede tabaKA]; 1886) estas unuakta teatraĵo de Anton Ĉeĥov de unu personaĵo, la rolo Ivan Ivanoviĉ Njuĥin. Unue publike prezentita en la origina ruslingva versio en 1886, la teatraĵo estis reviziita fare de Ĉeĥov kaj plej bone konatas la versio de 1902. La agado de la teatraĵo okazas en urbodomo. Sinjoro Njuĥin estis premata de sia edzino fari prelegon pri „la malutilaj efikoj de tabako“, kvankam li mem estas fumanto. Li substrekas ke temos pri seka kaj enuiga prelego, sed ĉiam prokrastas la temon, parolante pri siaj problemoj kun la edzino dominema.

La mevo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La mevo.

La mevo (ruse Чайка, Ĉajka, ankaŭ La laro) estas teatraĵo kiu temas pri la vivo de diversaj roluloj ĉirkaŭ la mndo de la teatro kaj de la literaturo, verkita en 1895 kaj unuafoje prezentita en 1896. 'La mevo' estas ĝenerale konsiderata la unua el liaj kvar ĉefaj teatraĵoj. Ĝi teatrigas la romantikajn kaj artajn konfliktojn inter kvar roluloj: la fama konservismeca mezklera rakontisto Boris Trigorin, la naiva Nina, la eksmodiĝinta aktorino Irina Arkadina, kaj ŝia filo la simbolisma dramaturgo Konstantin Treplev. La mevo estas metaforo por la vivo de unu el la roluloj, nome Nina.

Onklo Vanja[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Onklo Vanja.
Onklo Vanja en la Moskva Arta Teatro (Akto I).

Ĝi por la unua fojo estis publikigita en 1897 kaj surscenigita en 1899 en produktaĵo de la Moskva Arta Teatro, reĝisorita de Konstantin Stanislavski. La teatraĵo skizas la viziton de pliaĝa profesoro kaj lia ŝika, multe pli juna dua edzino, Jeléna, al la rura bieno kiu subtenas ilian urban vivostilon.

Tri fratinoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tri fratinoj.

Ĝi estis verkita en 1900 kaj por la unua fojo surscenigita en 1901 je la Moskva Arta Teatro. La fratinoj Prozorov —Maŝa, Olga kaj Irina— vivas kun sia frato Andrei, en kampardomo de interna Rusio. Unu jaron post la morto de la patro, finas la funebro, kaj la familio fidís en la komenco de nova vivo en Moskvo, kie okazis ilia infanaĝo. Ili jam havis sufiĉe de sia situacio nuntempa: Olga, fraulino kiu ne trovas edzon; Maŝa, edzino de iama instruisto, kiun ŝi vidas kiel mezulo; kaj Irina, la plej juna kiu ankoraŭ kredas en la estonteco.

Ĉeriza ĝardeno[redakti | redakti fonton]

Stanislavski kiel Gajev en Ĉeriza ĝardeno ĉ. 1922.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉeriza ĝardeno.

Ĝi estas la lasta teatraĵo de Ĉeĥov. Ĝi estis por la unua fojo surscenigita en la Moskva Arta Teatro je la 17-a de januaro 1904, en produktaĵo reĝisorita de Konstantin Stanislavski.

Temas pri komedio verkita en kvar aktoj, kun etoso en la ekonomia dekadenco de la rusa aristokrataro fine de la 19-a jarcento. Dum tiu periodo, la filoj de tiuj kiuj iam estis sklavoj riĉiĝis kaj okazis reversigo de roloj kio pridemandis la vivmanieron de la tradiciaj riĉaj klasoj. Ĉeriza ĝardeno estas teatraĵo pri la historio de rusa nobela familio kiu pro malbona administrado de siaj havaĵoj devas solci gravajn financajn kaj ekonomiajn problemojn. La aristokratoj vidas la danĝeron po la familia bieno kie troviĝas fama kaj bela ĝardeno de ĉerizarboj, ĉar ĝi estas aŭkciota. Cele al helpo, komercisto kies patroj estis servistoj de la familio, vidas, ke neniu decidas serioze kaj proponas savi la bienon igante ĝin distra kaj ripoza centro, por kio necesos transformo de la bieno kaj la forhako de la ĝardeno.

Edziĝpropono[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Edziĝpropono.

Edziĝpropono (ruse Предложение) estas unuakta teatraĵo (oficiale "ŝerco en unu akto") de Anton Ĉeĥov, verkita en 1888-1889 kaj unue publike prezentita en 1890. Ĝi estas rapide disvolviĝanta teatraĵo de dialogo-bazita enhavo kaj situacia humuro.

Ĉefaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Stepan Stepanoviĉ Ĉubokov, viro 54-jara
  • Natalia Stepanovna, lia filino, 25-jara
  • Ivan Vasilijiĉ Lomov, 35-jaraĝa najbaro de Ĉubukov, granda kaj forta, sed tre suspektinda terposedanto

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Produktaĵo de La mevo de la Malgranda Teatro.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Teatraĵo de Ĉeĥov en Jalto dum SAT-Kongreso en 2012
Teatraĵo de Ĉeĥov en Jalto dum SAT-Kongreso en 2012 kun aktorado de Jefim Zajdman.
El spektaklo Knabaĉo (Злой мальчик, laŭvorte "kolera knabeto") en Jalto.

Filmo "Malsamaj vizaĝoj"[redakti | redakti fonton]

En 1971 en Sovetunio aperis neordinara filmo "Malsamaj vizaĝoj", en kiu sole ĉefrolas eminenta rusa aktoro Igor Iljinskij. Li prezentas kelkajn verkojn de Ĉeĥov: "Morto de oficisto", "Tro", "Oratoro", "La nokto antaŭ la proceso", "Filino de Albiono", "Botoj" kaj "Ĥameleono". Ĝi estas spektebla en Interreto.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

La nomon de Ĉeĥov portas:

  • kratero sur la planedo Merkuro
  • urbo en Moskva provinco
  • teatro de lia naskiĝurbo Taganrog
  • mezlernejo en Jalta kaj mezlernejo en Taganrog
  • pedagogia universitato en Taganrog
  • asteroido 2369 Chekhov

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Greatest short story writer who ever lived." Raymond Carver (in Rosamund Bartlett's introduction to About Love and Other Stories, XX); "Quite probably. the best short-story writer ever." A Chekhov Lexicon, de William Boyd, The Guardian, 3a de Julio 2004. [1] Alirita la 31an de Aŭgusto 2018.
  2. "Stories ... which are among the supreme achievements in prose narrative." Vodka miniatures, belching and angry cats, Revizio de George Steiner de The Undiscovered Chekhov, en The Observer, 13a de Majo 2001. Alirita la 31an de Aŭgusto 2018.
  3. Harold Bloom, Genius: A Study of One Hundred Exemplary Authors.
  4. Letero al Aleksei Suvorin, 11 September 1888. Leteroj de Anton Ĉeĥov. En Wikiquote.
  5. "Actors climb up Chekhov like a mountain, roped together, sharing the glory if they ever make it to the summit". Aktoro Ian McKellen, citita en Miles, 9.
  6. "Chekhov's art demands a theatre of mood." Vsevolod Meyerhold, citita en Allen, 13; "A richer submerged life in the text is characteristic of a more profound drama of realism, one which depends less on the externals of presentation." Styan, 84.
  7. "Chekhov is said to be the father of the modern short story". Malcolm 2004, p. 87; "He brought something new into literature." James Joyce, en Arthur Power, Conversations with James Joyce, Usborne Publishing Ltd, 1974, (ISBN 978-0-86000-006-8), 57; "Tchehov's breach with the classical tradition is the most significant event in modern literature", John Middleton Murry, en Athenaeum, 8a de Aprilo 1922, citita en la enkonduko de Bartlett al About Love.
  8. "You are right in demanding that an artist should take an intelligent attitude to his work, but you confuse two things: solving a problem and stating a problem correctly. It is only the second that is obligatory for the artist." Letero al Suvorin, 27a de Oktobro 1888.Letters of Anton Chekhov.
  9. Rayfield 1997, pp. 3–4: Egor Mikhailovich Chekhov kaj Efrosinia Emelianovna
  10. Anton Ĉeĥov, letero al Aleksandr Ĉeĥov, 1889-01-02
  11. Wood 2000, p. 78
  12. Payne, XVII.
  13. Simmons 1970, p. 18.
  14. Chekhov and Taganrog, Taganroga retejo.
  15. 15,0 15,1 El la biografia skizo, adaptita el memoraĵo de la frato de Ĉeĥov nome Mihail, kiu estas enkonduko de la traduko de Constance Garnett de la leteroj de Ĉeĥov, 1920.
  16. Letero al la frato Aleksander, 2a de Januaro 1889, en Malcolm 2004, p. 102.
  17. Alia rigardo al la infanaĝo de Ĉeĥov aperas en letero al sia publikigisto kaj amiko Aleksei Suvorin: "El mia infanaĝo mi kredis en progreso, kaj mi ne povas eviti kredi en ĝi ĉar la diferenco inter la epoko kiam mi estis batita kaj la epoko kiam oni ĉesis bati estis enorma." Letero al Suvorin, 27a de Marto 1894. Letters of Anton Chekhov.
  18. Bartlett, 4–5.
  19. Rayfield 1997, p. 31.
  20. Letero al kuzo Mihail, 10a de Majo 1877. Letters of Anton Chekhov.
  21. Malcolm 2004, p. 25.
  22. 22,0 22,1 22,2 Payne, XX.
  23. Letero al frato Mihail, 1a de Julio 1876. Letters of Anton Chekhov.
  24. Simmons 1970, p. 26.
  25. Simmons 1970, p. 33.
  26. Henri Troyat, Anton Čeĥov, 1988, p. 37.
  27. Rayfield 1997, p. 69.
  28. Wood 2000, p. 79.
  29. Rayfield 1997, p. 91.
  30. "There is in these miniatures an arresting potion of cruelty ... The wonderfully compassionate Chekhov was yet to mature." "Vodka Miniatures, Belching and Angry Cats", Revizio de George Steiner pri The Undiscovered Chekhov en The Observer, 13a de Majo 2001. Alirita la 16an de Februaro 2007.
  31. . Chekhov's Crime Stories. Literary and Genre. SleuthSayers (27a de Januaro 2013).
  32. Malcolm 2004, p. 26.
  33. Letero al N.A.Lejkin, 6a de Aprilo 1886. Letters of Anton Chekhov.
  34. Rayfield 1997, p. 128.
  35. Rayfield 1997, pp. 448–50 Ili apartiĝis nur kiam Ĉeĥov ne ŝatis la kontraŭ-judajn atakoj en "Novoje vremja" kontraŭ Dreyfus kaj Zola en 1898.
  36. Iel, la dekstrulo Suvorin, kiun Lenin poste nomis "La kuranta hundo de la Caro" (Payne, XXXV), estis la malo de Ĉeĥov; "Ĉeĥov devis funkcii kiel la reno de Suvorin, elprenante la venenon de la negocisto." Wood 2000, p. 79
  37. The Huntsman. Alirita la 16an de Februaro 2007.
  38. Malcolm 2004, pp. 32–3.
  39. Payne, XXIV.
  40. Simmons 1970, p. 160.
  41. "There is a scent of the steppe and one hears the birds sing. I see my old friends the ravens flying over the steppe." Letero al la fratino Maŝa, 2a de Aprilo 1887. Letters of Anton Chekhov.
  42. Letero al Grigoroviĉ, 12a de Januaro 1888. Citita de Malcolm 2004, p. 137.
  43. "'La stepo,' kiel Michael Finke sugestas, estas 'speco de vortaro de la poetiko de Ĉeĥov,' tipo de ekzempla okazo de kaŝitaj literaturaj armiloj kiujn Ĉeĥov montros en sia venonta verkaro." Malcolm 2004, p. 147.
  44. El la biografia skizo, adaptita el la memoraĵo de la frato de Ĉeĥov nome Miĥail, kiu estas la enkonduko de la traduko de Constance Garnett de la leteroj de Ĉeĥov, 1920.
  45. Letero al la frato Aleksander, 20a de Novembro 1887. Leteroj de Anton Ĉeĥov. Alirita la 1an de Septembro 2018.
  46. "A Dreary Story.". [2] Alirita la 1an de Septembro 2018.
  47. El la biografia skizo de la traduko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥov-muzeo en Meliĥov

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Bartlett, Rosamund, kaj Anthony Phillips (translators), Chekhov: A Life in Letters, Penguin Books, 2004, ISBN 978-0-14-044922-8
  • Bartlett, Rosamund, Chekhov: Scenes from a Life, Free Press, 2004, ISBN 978-0-7432-3074-2
  • Malcolm, Janet (2004) [2001]. Reading Chekhov, a Critical Journey. London: Granta Publications. ISBN 9781862076358. OCLC 224119811.
  • Rayfield, Donald (1997). Anton Chekhov: A Life. London: HarperCollins. ISBN 9780805057478. OCLC 654644946, 229213309.
  • Simmons, Ernest Joseph (1970) [1962]. Chekhov: A Biography. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 9780226758053. OCLC 682992.
  • Wood, James (2000) [1999]. "What Chekhov Meant by Life". The Broken Estate: Essays in Literature and Belief. New York, NY: Modern Library. ISBN 9780804151900. OCLC 863217943.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anton Chekhov en la angla Vikipedio.