Indonezia Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indonezia Esperanto-Asocio
landa asocio de UEA
Lando(j) Indonezio vd
vdr

Indonezia Esperanto-Asocio estas nacia asocio por subteno de la Esperanto-movado en Indonezio. Ĝi estas ligita al la Universala Esperanto-Asocio.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Jam ekde julio 2011 aperas la bulteno Esperanto en Indonezio, kiu ekde aprilo 2013 transformiĝis al organo de la refondita landa Esperanto-asocio kaj estas redaktata de André Samosir, juna indoneziano el Jogjakarto. Pli da agadoj de Indonezia Esperanto-Asocio estas legebla ĉe www.esperanto.or.id

Historio[redakti | redakti fonton]

La asocio jam unuafoje fondiĝis en 1952 sed post iom da tempo estis malaktiviĝinta.

Ekde la 5-a de aprilo 2013 la unua Indonezia Esperanto-Kongreso okazis en la metropola urbo Bogor, historia eks-ĉefurbo de la lando, lokigita en la okcidenta parto de la insulo Javo. Kadre de ĝi la 7-an de aprilo 2013 refondiĝis Indonezia Esperanto-Asocio.

Kiel prezidantino de la asocio elektiĝis Ilia Sumilfia Dewi. La refondon kunsubtenis la flandra esperantistino Heidi Goes, kiu ekde novembro 2009 faris plurajn vojaĝojn tra Indonezio, intense instruis la internacian lingvon, parolis kun malnovaj kaj novaj esperantistoj, kun ĵurnalistoj kaj subtenis la preparon de la unua Indonezia Esperanto-Kongreso.

En 2015 Indonezia Esperanto-Asocio estis akceptita de la Komitato de UEA kiel landa asocio de UEA.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Historie en la 20-a jarcento en Indonezio cetere ekzistis ankoraŭ Indonezia Esperanto-Societo, aktiva precipe en la 1970-aj jaroj, poste laŭgrade malpli kaj malpli, kaj en la 2000-aj jaroj aldoniĝis aktivecoj de privata enlanda iniciato nomata “Centro de Esperanto-Studoj„ kiu vivis malmultajn jarojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]