Stakčínska Roztoka
Stakčínska Roztoka | |
hungare: Stakcsin-Rosztoka | |
municipo | |
Oficiala nomo: Stakčínska Roztoka | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Snina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Situo | Stakčínska Roztoka |
- alteco | 360 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 00′ 12″ N 22° 17′ 05″ O / 49.00333 °N, 22.28472 °O (mapo) |
Areo | 15,1535 km² (1 515,35 ha) |
Loĝantaro | 332 (31.12.2005) |
Denseco | 21,91 loĝ./km² |
Nacia parko | Nacia parko Poloniny |
Unua skribmencio | 1574 |
Plej facila aliro | al Starina akvorezervujo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 61 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | SV |
NUTS | 520811 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Stakčínska Roztoka | |
Retpaĝo: stakcinskaroztoka | |
Portalo pri Slovakio |
Stakčínska Roztoka (hungare Stakcsin-Rosztoka) estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio en distrikto Snina.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Teritorio de vilaĝo troviĝas ĉe montpiedo de Nastaz (subtuteco de montaro Bukovské vrchy en montara valo). Tra vilaĝo fluas rojo kiu estas alfluanto de rivero Cirocha. Snina troviĝas 10 km for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1568. Origine ĝi apartenis al nobelara familio el Humenné, poste al aliaj nobelaraj familioj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 321 da precipe rutenoj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Stakčínska Roztoka 2385 homoj, (1867 slovakoj, 383 rutenoj, 81 ukrainoj, 20 ciganoj, 9 ĉeĥoj, 4 poloj, unusola hungaro).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Masonita Greko-katolika (angle: Greek Catholic Church) preĝejo konstruita en 1831 sur la loko kie staris origina ligna preĝejo.
Naturprotekto
[redakti | redakti fonton]Parto de vilaĝa teritorio troviĝas en Nacia parko Poloniny, la vilaĝo mem nekuŝas en la nacia parko.