Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/7

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Enarkivigo[redakti fonton]

  Mi ĵus enarkivigis la unuajn 10 tagojn de Junio.

Sed tiam ekvenis CubeF kaj enarkivigis la tutan ceteron de Junio. Tiu entenis relative novajn afiŝojn date eĉ de la 4a Julio, do de hieraŭ.

Min tio ne ĝenus, sed mi kredas, ke tio tamen ĝenos iun kaj iun tie ĉi. Ĉiuokaze, mi ne kulpas. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  12:42, 5 Jul. 2012 (UTC)

  Mi konstatas, ke CubeF ŝovis ankaŭ novajn afiŝojn el Julio mem en novan arkivon por Julio. Temis pri peto por forigo de iuj miaj ŝablonoj, kio evidente estas nur triviala, sed temas ankau pri la ADLS-afero kape de la diskutejo, kiun Petr metis kaj CubeF malmetis. Alivorte, la afiŝo simple ne plaĉis al CubeF. Tio evidente ne plu estas akceptabla.

Tiu ĉi agado praktike forigis afiŝojn de mi kaj de Crosstor.
Do mi reafiŝos ĝin. -- PEJNO Simono Diskuto  13:44, 5 Jul. 2012 (UTC)
  • Mi pardonpetas pro la ADLS parto. Mi mise ĝin traktis kiel ne plu aktualan. --CubeF (diskuto) 17:03, 5 Jul. 2012 (UTC)

  Ankaŭ jam nun meti ĉiujn Juniaĵojn en la arkivon ne estis bona ideo. La lastan fojon, ke mi iomete tro kuraĝe agis, oni tuj plendis. Sed ne estas problemo. Se iu plendos ni povos remeti ion.

Sed mi kredas, ke oni ĉiam devus havi la pasintajn kvar semajnojn tie ĉi. La problemo estas ekkoni, ĉu estas iuj tre freŝaj afiŝoj meze de iuj antikvaĵoj. Se ĉiuj nur uzus mian Nova! la arkivado estus facilega afero. Sed tiel ĝi estas nenecese temporaba. Oni devas esplori ĉiujn datojn en ĉiuj fadenoj. Jen informadiko perpiede. Ridinde!
Lastatempe mi ŝovas ĉiam po trionon arkiven. -- PEJNO Simono Diskuto  17:34, 5 Jul. 2012 (UTC)

Mireille Grosjean[redakti fonton]

La kunprezidanto de la Svisa Esperanto-Societo, Mireille Grosjean, ĵus enskribis en nia Vikipedio, kiel uzanto:Mireille Grosjean. Lasu bonvenan mesaĝon en sia diskutpaĝo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 00:47, 8 Jul. 2012 (UTC)

Saluton Ĉiuĵaŭde! De kie vi scias ke Mireille Grosjean estas Mireille Grosjean? --Dominik (diskuto) 01:46, 8 Jul. 2012 (UTC)
Siaj kontribuoj. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 01:52, 8 Jul. 2012 (UTC)
Pro ŝia ĵusa dato de enskribo en Vikipedio, oni tamen ne povas akuzi ŝin, ke ŝi mem verkis sian nekrologon. Kia surprizo! Mi eĉ pensis, ke ŝi mortis antaŭlonge {{{1}}} --Dominik (diskuto) 02:12, 8 Jul. 2012 (UTC)

Voĉdonoj por ADLS[redakti fonton]

  Ni bezonas tute urĝe kelkajn voĉdonojn kaj opiniesprimojn por Artikolo de la semajno. Ĉi-momente estas ĉie nur mizeraj du voĉdonoj. -- PEJNO Simono Diskuto  05:27, 8 Jul. 2012 (UTC)

Skandinavaj alpoj[redakti fonton]

Redaktante la artikolon Nacia parko Abisko, mi pensis pri la kreado de la artikolo Skandinavaj alpoj (france Alpes scandinaves, angle Scandinavian Mountains). Ĉu iu povas krei la artikolon, mi petas ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 13:44, 8 Jul. 2012 (UTC)

Tamen prefere Skandinavaj AlpojDidiWeidmann (diskuto) 14:51, 8 Jul. 2012 (UTC)

Petr Tomasovsky kontraŭregule forigis tutan sekcion[redakti fonton]

Ĉar Pejno havas problemon kun Petr, kiu estas el la administrantoj, la diskuto okazu en Vikipedio:Diskutejo/Administrejo, ne ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 20:54, 8 Jul. 2012 (UTC)

  Kaj ĉe tio vi akcidente forigis du afiŝojn, unu de CubeF kaj unu de mi. Sed adimistrejo estas eble bona ideo fronte la tiu ĉi problemo. -- PEJNO Simono Diskuto  21:10, 8 Jul. 2012 (UTC)

  Mi ŝovis ankaŭ la ceteron rilate tiun ĉi kazon al la Administrejo. -- PEJNO Simono Diskuto  21:16, 8 Jul. 2012 (UTC)

Dezirataj artikoloj[redakti fonton]

Neniu nun kreas la artikolojn deziratajn. Kion fari kun tio ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 00:11, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Oni notu tion kiel vivsperton por la estonto! Sed serioze, kiam kiu deziris kion? Mi ne trovas ion, nek Novdiskuteje, nek en la Junia arkivo. Sed malgraŭ tio, mi difuze memoras ... -- PEJNO Simono Diskuto  09:30, 9 Jul. 2012 (UTC)

Ni oficiale havas novan uzanton, nome Imperium Romanum Sacrum. Li/ŝi parolas almenaŭ Esperanton je baza nivelo. Kun nia helpo, ĉi tiu uzanto parolos pli bone Esperanton. Mi kredas ke Imperium devos lerni iom pri Vikipedio, sed ni devos helpi la uzanton. Tio ne gravas, nur mi kredas ke ni ne havas plian vandalon, sed plian bonan kontribuanton.

Kun fierteco, mi anoncas ties kreadon kiun mi iom korektis Akvejo.

Bonvenon, Imperium Romanum Sacrum. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 01:58, 10 Jul. 2012 (UTC)

  Fulmotondron! Tuta imperio nun aliĝis! -- PEJNO Simono Diskuto  04:24, 10 Jul. 2012 (UTC)

Tuta ŝerculo vi estas ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 13:19, 10 Jul. 2012 (UTC)

Estas stranĝe, la aŭtoro de la artikolo estas roboto.

Citaĵo
 (nuna | antaŭa) 09:17, 21 Jan. 2007‎ Maksim-bot (Diskuto | kontribuoj)‎ . . (1 126 bitokoj) (+1 126)‎ . . (Nova paĝo: Amatora radia konkuro estas konkuro inter amatororadiistoj pri ĝia scipovo komuniki kun multaj diversaj aliaj amatoraj radiaj stacioj. La konkuraj estadas ĉeet...) 

Mi pensas ke okazas la sama afero en kelkaj aliaj artikoloj. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 13:51, 10 Jul. 2012 (UTC)

  Eble iuspeca tradukroboto. Kelkaj matematikaj artikoloj estas definitive faritaj per aŭtomata tradukilo. Kun horora rezulto, parte apenaŭ plu savebla. En iu statistika angulo mi trovis tion, plurfoje. Nur la formuloj ĝustas. La tuta teksto estas por la rubujo. Tutajn sekciojn jam forkomentis iu antaŭulo, do ne nur mi fiaskis savi la kaĉon. -- PEJNO Simono Diskuto  14:40, 10 Jul. 2012 (UTC)

Same kun la fremdlingvaj artikoloj de IP-ulo 92.13.197.147: la informoj estis veraj, sed la lingvaĵo de la tutaj tekstoj hororaj. Nur ni ilin korektus se ili estis en la bonaj Vikipedioj.
Cetere, se li faris lingvo-ekazamemon kun ĉi tiuj artikoloj, li havus 20% ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:53, 10 Jul. 2012 (UTC)
Jes, Maksim-Bot estis tradukroboto, kiu antaŭ pluraj jaroj aŭtomate tradukis multajn artikolojn el la angla al Esperanto, precipe matematikajn artikolojn, sed ankaŭ ĉiu tiun pri amatora radia konkuro. Multaj el liaj tiamaj artikoloj estis forigitaj aŭ almenaŭ formovitaj el la artikola nomspaco, sed nemalmultaj restis kaj estas parte ĝis nun lingve nepoluritaj. Marcos (diskuto) 15:58, 11 Jul. 2012 (UTC)

Venu! Vidu! Voĉu![redakti fonton]

Averto
  Estas apenaŭ voĉdonoj por ADLS. Eble mi prefere lasu la malnovan simple plu. Nur du voĉdonojn, kun eble la aŭtoro inter ili, oni apenaŭ povas nomi valida baloto. Do homoj! Venu! Vidu! Voĉu!
 PEJNO Simono Diskuto  11:48, 14 Jul. 2012 (UTC)
Tio memorigas al mi la latinlingvan esprimon kiun mi vidis en rozaj paĝoj de vortaro: Veni, Vidi, Vici. (Mi venis, vidis kaj venkis)
Jen mia parodio: Veni, Vidi, Voĉi. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 23:31, 16 Jul. 2012 (UTC)

  Tre evidente, ĝuste al tiu ĉi Cezaraĵo mi aludis. Ĉu eble vi iomete inklinas supertaksi vin kaj, kvazaŭ kompense, subtaksi aliulojn? En la originalo, onidire plume de Caius Julius Caesar, jen: veni, vidi, vici, — mi venis, vidis, venkis. Iuj tamen proponas iomete alian formulon: venit, vidit, vicit — Li venis, li vidis, ŝi venkis. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  08:01, 17 Jul. 2012 (UTC)

La Esperantlingvulo sub mi...[redakti fonton]

Saluton, karaj. Jen la okazo lerni iom pri la aliaj vikipediistoj. Jen la ludo:

Noto
Mi petas al vi diri du aferojn el via sperto en Esperanto, kiuj okazis al vi. Ĉu temu pri via sperto en Vikipedio, ĉu pri via lasta renkontiĝo en via landa Esperanto-movado, ĉiujn temojn en Esperanto mi bonvenigas !
Ke neniuj klarigoj estu ŝanĝataj.
Informo
Por la strukturo, lasu spacon inter la mesaĝoj. Vi povas uzi ankaŭ la ŝablonon {{linio}}, se necese.
Ke neniuj klarigoj estu ŝanĝataj.

Mi komencas kun mi:

  1. Estas unu artikolo kiun mi ne povas korekti en Vikipedio.
  2. Mi estas la sola Esperanto-parolanto en mia najbaraĵo kaj familio.

Nun, vi daŭrigas. Havu plezuron kaj lernu pri niaj kolegoj ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 23:58, 16 Jul. 2012 (UTC)


  Mi malkovris, ke oni devas okupiĝi pri la Franca por kompreni Franclingvan Esperantiston.

  1. Mi malkovris, ke oni devas okupiĝi pri Esperanto por kompreni sian propran etnan lingvon. -- PEJNO Simono Diskuto  06:28, 17 Jul. 2012 (UTC)

  • Uloj, Vikipedio ne estas forumo, ĝi estas enciklopedio. Vi ja povas (iom malpli dolore) uzi nian IRC-kanalon. --CubeF (diskuto) 16:02, 17 Jul. 2012 (UTC)

  Vi plene pravas. -- PEJNO Simono Diskuto  18:36, 17 Jul. 2012 (UTC)

 Revenu! Revidu! Revoĉu! [redakti fonton]

  Jam hodiaŭ, mekrede, estas klare, ke denove ne estas sufiĉe da voĉdonoj por serioze elekti novan ADLS. Nenie estas diferenco de pli ol du voĉdonoj inter por kaj kontraŭ kaj kie la aŭtoro, aŭ la esenca aŭtoro, ne mem voĉdonis. Baze de fakte ĉie nur unu superanta voxdono oni vere ne povas paroli pri baloto. Aldone, per forpreno aŭ aldono de mia propra voxdono mi povus direkti la afereon ĉiudirekte tute laŭplaĉe. Ankaŭ tio ne ŝajnas al mi esti normala situacio.

Do se la situacio ne ŝanĝiĝos ĝis la semajnfino mi tre supozeble afŝos malnovan jaman artikolon kaj daŭriĝos tiumaniere, ĝis sufiĉe da voĉdonoj pri aktualaj artikoloj estos akumuliĝintaj. -- PEJNO Simono Diskuto  19:08, 18 Jul. 2012 (UTC)

Help decide about more than $10 million of Wikimedia donations in the coming year[redakti fonton]

(Apologies if this message isn't in your language. Please consider translating it)

Hi,

As many of you are aware, the Wikimedia Board of Trustees recently initiated important changes in the way that money is being distributed within the Wikimedia movement. As part of this, a new community-led "Funds Dissemination Committee" (FDC) is currently being set up. Already in 2012-13, its recommendations will guide the decisions about the distribution of over 10 million US dollars among the Foundation, chapters and other eligible entities.

Now, seven capable, knowledgeable and trustworthy community members are sought to volunteer on the initial Funds Dissemination Committee. It is expected to take up its work in September. In addition, a community member is sought to be the Ombudsperson for the FDC process. If you are interested in joining the committee, read the call for volunteers. Nominations are planned to close on August 15.

--Anasuya Sengupta, Director of Global Learning and Grantmaking, Wikimedia Foundation 20:01, 19 Jul. 2012 (UTC)

Distributed via Global message delivery. (Wrong page? Fix here.)

  Mi jam korektis ilian dissendan liston tien ĉi. -- PEJNO Simono Diskuto  13:15, 20 Jul. 2012 (UTC) Estas bedaŭrinde ke neniu akurate Esperantigis ĉi tiun anoncon. Nun ni lastmomente ricevas la informon per supra strio, sed du tagojn antaŭ la limdato, estas iom malfrue por reagi ! --Arno Lagrange @ 08:01, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĉu iu povas klarigi al mi, kie kaj kiel oni povas traduki tiujn "suprastriajn" kaj ankaŭ aliajn sistemajn mesaĝojn. Tiuj estas ofte ridinde eraraj, kaj mi iam volus helpi, sed mi tute ne scias kie kuŝas la originaloj kaj la eblo traduki aŭ korekti la tekstojn. Ekzemple, la hodiaŭa paĝokapa reklamstrio (kiun menciis Arno) aperis ĝis nun en diversaj versioj, ĉiuj eraraj, kaj ankoraŭ nun ĝi parolas pri iu Divastiga komitato. Mi ne volas diskuti pri la tekstoj ĉi tie aŭ en la Lingvejo, ĉar tio estas tute vana afero. --Surfo (diskuto) 18:13, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
En la paĝokapa reklamstrio estas ligilo [Helpu nin traduki]: ĝi gvidas al la tradukejo. Ĉiuĵaŭde, unua provizi tradukon, kaj mi ŝanĝetis ĝin post li kaj devis protesti por ke mia traduko anstataŭigu la antaŭan - tio ne aŭtomate okazis sed nur post ago de iu administranto-. Tiuj aferoj ĝenerale estas iom misteraj kaj postulas iom da policeca enketemo. --Arno Lagrange @ 19:11, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĝis baldaŭ[redakti fonton]

Mi bezonas paŭzon de Esperantlingva Vikipedio kaj Esperanto. Mi revenos baldaŭ. Mi daŭrigos miajn kontribuojn sur la Vikimedia fondaĵo, sed for de ĉi tiu Vikipedio kaj dum ĉi tiu tempo mi kreos la Na'vian Vikipedion. Ĝis baldaŭ ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 14:11, 21 Jul. 2012 (UTC)

  Ĉu ni ne havas iujn Slovakojn tie ĉi, kiuj povos almenaŭ iomete senruĝigi la nunan ADLS: Janko Kráľ? -- PEJNO Simono Diskuto  05:57, 22 Jul. 2012 (UTC)

125-a jubileo![redakti fonton]

Feliĉan 125-an jubileon de nia kara lingvo gekaraj! Kion vi faros por festi tiun ĉi tagon? Ĝis la fina venko ;) -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 07:45, 26 Jul. 2012 (UTC)

  Nenion. -- PEJNO Simono Diskuto  12:27, 26 Jul. 2012 (UTC)

Nenion. Krom ĉi tiu tradicia naskiĝtaga kanto en Nord-Ameriko:
Feliĉ' jubileon, Feliĉ' jubileon, Feliĉ' jubileon Esperanto, feliĉ' jubileon ! 1, 2, 3, 4, 5, ... 122, 123, 124, 125 !
Citaĵo
 Feliĉan 125-an jubileon de nia kara lingvo gekaraj! 
Pli precize: Feliĉan 125-an jubileon de nia kara bela grandega magika universala lingvo gekaraj! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 15:31, 28 Jul. 2012 (UTC)

Plia stultaĵo en nia regularo[redakti fonton]

  Jen mia plej nova malkovro danke al stranga komento en Ŝablono-Diskuto:Numeraĵo.

Citaĵo
 Uzi romiajn numeralojn, ekz-e XII anstataŭ 12 aŭ dek du. En Esperanto, oni uzu nur la arabidajn numeralojn 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9 kaj ties kombinojn. Kio okazus, se la ĉinoj, baratanoj, modern-araboj ekenkondukus siajn ciferojn vikipedien? Kaoso! 
— Evitendaj eŭropcentrismoj

Kion diri? Almenaŭ la Romiaj ciferoj de I ĝis XII estas internacie konataj ekde la Mezepoko. Nome ekde tiam, kiam la unuaj mekanikaj horloĝoj ekzistas. Fakte la Romiaj ciferoj tiel iĝis pli konataj ol iuj aliaj cifersistemoj. Eĉ ĝis hodiaŭ la Ĉinoj liveras al ni ĉiuj horloĝojn kun Romiaj ciferaroj.

Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi Vikipedio estas plenplena de tiaj stultaĵoj kaj sendube troviĝas ie ankaŭ kelkaj naivuloj, kiuj opinias eĉ, ke jen inteligenta rekomendo.

Aldone mi atentigas, ke la tiel nomataj Arabidaj numeraloj tute ne estas Arabidaj.

Tute aparte de la fakto, ke vere ĉiu ekzistanta scienca libro uzas ie ajn, almenaŭ unu fojon, Romiajn ciferojn. Eble, mia eraro, estis jam iel ajn taksi la E-Vikipedion komparebla kun scienca verko. Eble ĝi estu nur por enŝovi iujn datumojn pri Ukoj kaj registri ĉiujn Zeojn.

Laŭ mia diagnozo, jen la problemo, kiam oni vidas Esperanton kiel iuspecan religion, kaj ne simple kiel unu plian, ne tre gravan, lingvon en la mondo.

Same kiel mi uzas jenan lingvon, kiu specifmomente konvenas al specifa tasko, mi uzas ankaŭ jenajn ciferojn, kiuj specifmomente konvenas al specifa prezentado. Ĉu tio nun plaĉas al iu kaj iu Esperantisto kun iuj torditaj ideoj pri Eŭropcentrismo — kiam fakte jam lia propra lingvo estas plene Eŭropcentrisma — estas al mi, tute honeste, plene egale. -- PEJNO Simono Diskuto  17:39, 26 Jul. 2012 (UTC)

  Cetere, eĉ nur birdoj kapablas nombri de I ĝis III per Romiaj ciferoj. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  04:37, 27 Jul. 2012 (UTC)

Mi ne komprenas, kio estas via problemo pri tiu regulo - kio malhelpas simple sekvi ĝin? Ja vere la eŭropaj ciferoj estas pli konataj internacie ol la romiaj. La paĝo, de kiu vi citas tion, havas pli stultajn regulojn ol tiun ĉi (mi diru nur "prononcindikoj") ...
Ĉu vi povas klarigi, kiajn avantaĝojn havas uzo de romiaj ciferoj? Eŭropaj ciferoj havas la klaran avantaĝon, ke ilin scias vere ĉiuj. La verkinto de tiu regulo havas eble ekstreman kaj ne plene pravan vidpunkton pri tio, sed ja vere ne estas neceso por romiaj ciferoj. darkweasel94 (diskuto) 12:08, 27 Jul. 2012 (UTC)

  Vi tordas la argumentadon. La demando, ne estas, kial Romiaj ciferoj estas necesaj, la demando estas, kial la E-Vikio, kaj nur la E-Vikio, enhavas regulon malpermesantan ilian uzon en Esperantaj medioj. Kiu duondotito arogis al si starigi tian regulon? Forigendaj estas la reguloj kaj ties inventinto, tutcerte ne la Romiaj ciferoj, aŭ iu, kiu aplikas ilin.

Se mi sekvus vian argumentadon, mi povus malpermesi al vi la uzon de la litero c, ĉar internacie la prononco varias kaj pro tio ĝi povos nur konfuzi la legantojn. La kombino ts ja plene sufiĉas kaj estas tuj klare kiel oni prononcu tion kaj aldone ĝi estas ege pli logika.
Poste, se iu plendus, mi, laŭ via argumentada linio, dirus: "Ĉu vi povas klarigi, kiajn avantaĝojn havas uzo de c? Ridinde!
Aldone paroli pri Eŭropaj ciferoj, kiam la regulo riproĉas tre precize al Romiaj ciferoj ties Eŭropcentrismon, estas pli ol nur iomete misloke. Tiuj, laŭ la regulo, evidente same apartenas malpermesitaj.
Kaj kio malhelpas simple sekvi tiun ĉi regulon, vi demandas. Tio estas tre simple klarigebla.
Mi ne kutimas sekvi idiotajn regulojn. Mi preferas apliki mian propran cerbon kaj tuj ekkonas la kulturan tradicion, kiun Romiaj ciferoj havas malantaŭ si. Temas pri tutmonda numersistema heredaĵo. Mi eble atentigu, ke sur tomboj, sur monumentoj, sur horloĝoj, eĉ inter la finaĵoj de preskaŭ ĉiuj modernaj filmoj, kaj en tute modernaj sciencaj libroj, ĉie uziĝas Romiaj ciferoj. Kaj evidente, se mi volas aŭtente citi tiaĵojn, jen, mi tuj bezonos Romiajn ciferojn.
Cetere, la horloĝo kontraŭ mi, ĉi-momente, kiam mi skribas tion, havas Romiajn ciferojn. Nun mi malfermas Pivon. Kion mi tuj vidas? Romiajn ciferojn! Kial? La unuaj paĝoj estas Romie numeritaj, nome ili etendas minuskle de i ĝis xxxvii. Mi malfermas mian plurlingvan ekonomian vortaron — Angla, Esperanta, Germana, Hispana, Franca, Itala, Nederlanda, Portugala, Sveda, Ĉina, Japana, do vere tre internacia, kio bonvenigas min? Paĝoj I ĝis XXX, nun majuskle. Aŭ mi prenu la libron Retoriko de Ivo Lapenna. Vidu, la ĉapitroj ĉiuj estas numeritaj Romicifere, kaj imagu, en la libro Lapenna skribas eĉ en Esperanto.
Ĉiuokaze, kiu postulas, ke oni ne uzu Romiajn ciferojn en E-medio, evidente neniam ajn malfermis Esperantan libron. Fakte mi estus tre tentata aserti, ke li kakofonie muzikas tra sia altestimata furzilo, kaj per tio priridindigas sin ĉe la tuta ĉirkaŭularo. (Evidente, mi ion tian neniam ajn artikulacius.)
Unu afero estas klara. Li (aŭ ŝi) evidente scias absolute nenion, verege nenion ajn, aŭ pri la Esperanta medio, aŭ entute pri iuspeca internacia ne-Esperanta medio.
Jen eble la problemoj, kiuj estiĝas, se iuj komunikas nur per SMS-oj, ludas je Warcraft la tutan tagon kaj legas nur komiksojn. Mankas la kleriĝo necesa ne nur por kompreni Romiajn ciferojn, sed ankaŭ por starigi regulojn konvenajn al Vikipedio. Fakte la kvalito de la reguloj tie ĉi bone spegulas la kvaliton de la aĉa lingvaĵo, ĉie videbla en la uzula fasado. -- PEJNO Simono Diskuto  14:16, 27 Jul. 2012 (UTC)
Mi ne respondos nun detale al ĉiu punkto; vere tiu energio estas pli bone uzata por fakte plibonigi la enciklopedion. Tamen vi en via argumentado sufiĉe multe atakas la inventinton kaj ne la regulon mem, kio ne ŝajnas al mi konstruktiva diskutstilo por Vikipedio. Cetere, ankaŭ laŭ PMEG romiaj ciferoj estas evitindaj en Esperanto.
La nomon eŭropa cifero mi elektis laŭ la rekomendo de Reta Vortaro sub la kapvorto cifero. darkweasel94 (diskuto) 22:08, 27 Jul. 2012 (UTC)

  Fakte mi ne celas vere la inventinton. Mi celas la komunumon, kiu allasas la estiĝon de tia regularo kaj memkompreneble, mi atakas tiujn, kiuj citas tian regulon kaj eĉ postulas la obeon al tia regulo. Kaj fakte tiu ĉi specifa regulo estas tiugrade mondferna kaj malkonvena, ke apenaŭ valoras diskuti pri ĝi. Aldone ekzistas pli gravaj problemoj en la mondo ol tiu ĉi regulo.

Verdire, se temus nur pri unusola inventinto, nu, tion oni povus trasuferi. Eble li simple eraris aŭ havis iuspecan menspaneon. Ne, la problemo estas, ke sufiĉe multaj tie ĉi same opinias, kiel la inventinto. Ankaŭ vi demandas, kial ne simple obei al ĝi?
Mi taksas tion iomete alie. Mi opinias tre forte, ke oni ja principe ne obeu malĝustajn regulojn. -- PEJNO Simono Diskuto  22:30, 27 Jul. 2012 (UTC)


  Ho, jen ni havas la kaĉon. Bertilo ŝajnas esti la kulpulo. Ankaŭ li estas videbla en la historio de la paĝo. Ĉiuokaze, el lia ... sed la Romaj ciferoj ne estas tutmonde konataj, kaj estas evitindaj en Esperanto iĝis niaj Vikipedio:Evitendaj eŭropcentrismoj. Des pli strange, ke ili akceptiĝis en Unikodo. (Vidu: Unikodo#Romiaj ciferoj.) Eble iu kaj iu legu ankaŭ en:Roman numerals#Modern usage. Cetere, tie oni mencias, inter sufiĉe multaj aliaj aplikoj, ĝuste mian uzon — nome por ordigaj skemoj. Jen la ekzemplo donata:

Citaĵo
 Thesis statement: E-mail and internet monitoring, as currently practiced, is an invasion of employees' rights in the workplace.
I. The situation: Over 80% of today's companies monitor their employees.
A. To prevent fraudulent activities, theft, and other workplace related violations.
B. To more efficiently monitor employee productivity.
C. To prevent any legal liabilities due to harassing or offensive communications.
II. What are employees' privacy rights when it comes to electronic monitoring and surveillance in the workplace?
A. American employees have basically no legal protection from mean and snooping bosses.
1. There are no federal or State laws protecting employees.
2. Employees may assert privacy protection for their own personal effects.
B. Most managers believe that there is no right to privacy in the workplace.
1. Workplace communications should be about work; anything else is a misuse of company equipment and company time
2. Employers have a right to prevent misuse by monitoring employee communications 
— en:Outline (list)

Kaj ĝuste tion kapablas la ŝablono. Jen:

Thesis statement: E-mail and internet monitoring, as currently practiced, is an invasion of employees' rights in the workplace.

 I. The situation: Over 80% of today's companies monitor their employees.
 A. To prevent fraudulent activities, theft, and other workplace related violations. 
 B. To more efficiently monitor employee productivity. 
 C. To prevent any legal liabilities due to harassing or offensive communications. 
 
 II. What are employees' privacy rights when it comes to electronic monitoring and surveillance in the workplace?
 A. American employees have basically no legal protection from mean and snooping bosses.
 1.  There are no federal or State laws protecting employees. 
 2.  Employees may assert privacy protection for their own personal effects. 
 
 B. Most managers believe that there is no right to privacy in the workplace.
 1.  Workplace communications should be about work; anything else is a misuse of company equipment and company time 
 2.  Employers have a right to prevent misuse by monitoring employee communications 
 
 

-- PEJNO Simono Diskuto  05:53, 28 Jul. 2012 (UTC)

Nomo de la aŭtoro estas anonimulo kiun oni povas ekkoni per ties IP-o kaj retkonekto el la prahistorio de la paĝo( 04:18, 27 Aŭg. 2002‎ 208-58-249-137.s137.tnt1.nwhv.ct.dialup.rcn.com). Povas esti ke estis Bertilo. Ĉiukaze, ne nur ĉi tie mi trovis rekomendon neuzi romiajn ciferojn en Esperanto, ekzemple ankaŭ en SAT-medioj kaj -eldonado (nuna- en la Waringhien-a tempo, ne tiel estis). Mi agnoskas ke romiaj ciferoj estas tre internacie eŭrope uzataj de longa tempo kaj plu nun, precipe en kleraj medioj. Tamen nunaj gejunuloj malfacile legas ilin, ĉar oni ne plu instruas legi ilin kontraste kun tio kio okazis iam. Tiel nomataj arabaj ciferoj, baratdevenaj sed kun moderna eŭropa vesto, disvastiĝis internacie: mi rimarkis ke estas la solaj signoj kiujn mi kapablas rekte legi en japanaj kaj ĉinaj tekstoj. Mi ne opinias ke oni malpermesu romiajn ciferojn, tamen se ili ne estas nepre necesaj, oni tute egale povas uzi la internaciajn. Universitatuloj eble sentus sin bremsataj same kiel se oni rekomendus ne enmeti latinajn kaj grekajn citaĵojn sen traduko, sed ordinaraj homoj pli bone orientiĝas. --Arno Lagrange @ 07:15, 28 Jul. 2012 (UTC)

  Kiel mi jam atentigis, almenaŭ birdoj senprobleme komprenas Romiajn ciferojn ĝis tri, do:

I, II, III.
Ĉu oni vere ne plu lernas ilin en la lernejo? Nekredeble! Almenaŭ ĝis 3999 (MMMCMXCIX) ne estas iuj problemoj. Aldone, mi aplikas ilin kadre de ordiga skemo. Mi ne postulas, ke iu klopodu kalkuli la trian radikon de MMCXCVII permane, sen kalkulilo, kaj nur helpe de krajono, iom da papero, kaj Romiaj ciferoj. Eĉ la Romanoj mem preferis por tiaj kalkuloj uzi abakon. Mi ankaŭ ne postulas, ke ĉiuj nur ankoraŭ per Romiaj ciferoj ordigu ĉion. Mi simple disponigas kelkajn popularajn ordigajn sistemojn, al kiuj ankaŭ Romiaj ciferoj apartenas. Kaj fakte la regulo en Vikipedio:Evitendaj eŭropcentrismoj malpermesas tion. Aŭ ĉu la sufikso -end en la titolo havas alian tute ne konatan signifon ĉi-medie?
Se ne,  oni ŝanĝu la titolon de tiu ĉi paĝo al: Rekomendoj por eviti Eŭropcentrismon . Temas nur pri rekomendoj, ne pri evitendaĵoj. Aldone oni modifu ankaŭ la tekston de la regulo mem. -- PEJNO Simono Diskuto  09:16, 28 Jul. 2012 (UTC)
Jes «evit'end'a» signifas «kiun oni prefere evitu». «Evit'ind'a» havus devigan signifon. (mi eraris, estas male! AL)
Kompreneble en Vikipedio ĉiuj reguloj estas diskuteblaj kaj estu (re)verkataj post interkonsento. Ni hodiaŭ ne estas la kaptitoj de iu kiu anonime verkis rekomendojn antaŭ 10 jaroj. Ĉu li aŭ ŝi tion faris sole, ĉu post interkonsento kun tiamaj aktivaj vikipediistoj (kiuj nun preskaŭ ĉiuj malaperis de la projekto)?
Mia vidpunkto estas ke oni konservu la rekomendon prefere ne uzi romiajn ciferojn. Ke via listigilo tion ebligas estas bona afero, sed se oni povas klare aranĝi sinsekvon da listeroj sen ili, des pli bone (123, ABC, abc povas sufiĉi por konstrui 3-ŝtupan hierarkian ordigon de listo) --Arno Lagrange @ 05:46, 29 Jul. 2012 (UTC)

  Mi simple alinomos (cetere NE alinomigos) la artikolon al Vikipedio:Evitindaj eŭropcentrismoj. La tialo, kial mi ne jam delonge faris tion, estas sufiĉe simpla. Mi volis eviti iuspecan redaktomiliton. Mi aldonis noton pri Romiaj ciferoj.

Cetere, la tiea regulo Forgesi majuskligi familinomojn, kvazaŭ ĉiuj mondanoj uzus la lastpozici-familinomsistemon. Proksimume kvinono (se ne pli) de la mondanaro fakte uzas malan nom-sinsekvon (ĉinoj, hungaroj, tradiciemaj japanoj, koreoj ktp.). estas sufiĉe amuza. Ekestis redaktomilito pri mia majuskligo de PEJNO en mia nomo. Kaj, kia surprizo, jen regulo praviganta min. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  06:09, 29 Jul. 2012 (UTC)


Lingvejo[redakti fonton]

Forigo de alternativaj esprimoj fare de IJKL[redakti fonton]

La uzanto ekde la pasinta jaro daŭre forigadas alernativajn esprimojn menciitajn komence de artikoloj. Tio laŭ mi malpliigas la kvaliton kaj informan valoron de la Vikipedio, pro kio mi ĝentile petis lin ĉesi tiun daŭran forigadon per jena mesaĝo sur lia diskutpaĝo komence de Januaro:

Citaĵo
 Saluton IJKL. Trarigardante viajn kontribuojn, mi rimarkis ke vi ofte forigis alternativajn esprimojn por iuj aferoj (ekzemple "ŝtrumpokalsono" por "kalsonŝtrumpoj", "sovaĝ-okcidenta filmo" por "vakera filmo", "ĵetado de monero" por "monerumado", "dankofesto" ĉe "dankotago" ktp). Kutime vi donas neniujn klarigojn por la forigoj. Tamen la forigitaj alternativoj estas ĝenerale vaste uzataj esprimoj en Esperanto, kaj indas mencii ilin en la Vikipedio, ne nur por sciigi pri ili, sed ankaŭ por faciligi al tiuj Esperantistoj, kiuj pli alkutimiĝis al tiuj alternativaj esprimoj ol la la titole uzataj esprimoj, rekoni ke la titola esprimo celas la saman aferon kiel la de ili konata esprimo. Do mi petas vin ne plu forigi alternativajn esprimojn sen antaŭe konsulti la opinion de aliaj Vikippediistoj sur la diskutpaĝo.

Aldone mi dum la trarigardo de viaj kontribuoj rimarkis, ke ĝenerale vi faras redaktojn kiuj atestas pri tio, ke vi ne havas tre altan lingvoscion de Esperanto (ekzemple via anstataŭigo de "Patro Kristnasko" per "Patriarko Kristnasko", aŭ de "beboj" kaj "plenkreskuloj" per "gebeboj" kaj "geplenkreskuloj" en la artikolo vindotuko). Pro tio mi rekomendus al vi koncentriĝi pri la aldono de enhavo al la Vikipedio, anstataŭ fari nurlingvajn redaktojn. Se vi tamen pensas ke io bezonas lingvan poluron, menciu vian opinion unue sur la diskutpaĝo de la koncerna artikolo kaj atendu kion opinias aliaj Vikipediistoj pri tio. Marcos 13:43, 4 Jan. 2012 (UTC) 

Li tute ne reagis al la mesaĝo, sed ja pludaŭrigis la forigadon de alternativaj esprimoj. Pro tio mi komence de Februaro denove mesaĝis al li sur la diskutpaĝo:

Citaĵo
 Saluton IJKL. Vi nek reagis al mia ĉi-supra atentigo, nek ŝanĝis vian emon forigi alternativajn esprimojn, nek ĉesis fari erarajn lingvajn "korektojn". Ĉu vi ne legis la atentigon? Aŭ ĉu vi intence ignoras ĝin? Mi petas vin reagi al mia atentigo, ĉar nur per komunikado ni povas veni al bona kunlaboro en Vikipedio. Marcos 16:42, 7 Feb. 2012 (UTC) 

Denove venis nenia rago de li, sed plu daŭras lia forigado de alternativaj esprimoj, lastatempe ĉe la artikoloj paŭso kaj duafoje ĉe vindotuko. Mi ne havas la tempon ĉasi lin aŭ daŭre kontroli liajn redaktojn. Kion ni faru pri tio? Ĉu la aliaj Vikipediistoj emas konsenti, ke tiu senkomenta forigado de alternativaj esprimoj estas malbona? Se li daŭre ne reagas al kontakto-provoj kaj tamen pludaŭrigas agadon kiun aliaj konsideras malbonaj, oni eble fine devos dumtempe forbari lin de redaktado. Sed mi esperas ke tio ne necesos. Marcos (diskuto) 15:15, 1 Jul. 2012 (UTC)

  Mi metis iom pli forte formulitan averton en lian diskutpaĝon. -- PEJNO Simono Diskuto  18:02, 1 Jul. 2012 (UTC)

IJKL estas verŝajne el Francujo kaj probable uzas aŭ uzis ankaŭ aliajn nomojn (mi memoras iun alian literkombinon, eble estis RST, eble aliaj similaj) kaj plurajn IP-numerojn dum la jaroj. Estas sufiĉe facile rekoni lian laboron. Vikipedio apenaŭ kapablas protekti sin kontraŭ tia sistema fuŝado ofte kamuflita per samtempaj, etaj efektivaj korektoj, oftaj arbitraj lingvaj ŝanĝoj. Cetere, ofta lia aŭ ŝi aldonas aŭ forprenas malplenajn alineojn, kio malfaciligas komparadon de ŝanĝita versioj kun la antaŭa stato. Surfo (diskuto) 19:49, 1 Jul. 2012 (UTC)

  Mi supozis, ke li (aŭ ŝi) estas Germano. Nome li faris kelkajn ĝustajn aldonojn rilate Germanajn esprimojn. Cetere, ĉu ni havas entute iujn ŝiojn tie ĉi?

Citaĵo
 En réalité, si nous exceptons les noms propres, les principes posés plus haut en grand détail se réduisent à ceci : Nʼemployez l’article défini la, lʼ, que si vous voulez exprimer la totalité des êtres ou des choses marqués par le nom ; ou bien encore si vous parlez dʼêtres ou de choses déterminés par ce quʼon en dit, voire même par les circonstances. (Louis de Beaufront, Commentaire sur la grammaire de la Langue Internationale "Esperanto", 1900) 
— IJKL 08:36, 23 Sep. 2011 (UTC)
Laŭŝajne tamen Franco. -- PEJNO Simono Diskuto  20:28, 1 Jul. 2012 (UTC)

La IP-numeroj de IJKL (aŭ de liaj intimuloj) estas ĉiam Francujaj. Estas almenaŭ dudek malsamaj numeroj. --Surfo (diskuto) 06:13, 2 Jul. 2012 (UTC)

  • Se li ne komunikas kaj daŭre malhelpas al Vikipedio oni forbaru lin, por komenco portempe. --CubeF (diskuto) 19:32, 2 Jul. 2012 (UTC)

Ĉu Esperanto ne estas uzata?[redakti fonton]

  • Homoj, se iu ajn iam aj diros ke Esperanto entute ne estas uzata bonvolu ligi lin ĉi tien, multaj vikipedioj ne havas tion viglan diskutejon ;)
  • Ĉiukaze, arkiven iri ĝi! --CubeF (diskuto) 11:47, 5 Jul. 2012 (UTC)

Kanado-Franca[redakti fonton]

Kiel denaska franclingvano, mi diras la nuit porte conseil. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝo • Diskutpaĝo • Nouormand) 20:50, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Jes, sed mi kredas, ke tia eldiro validas precipe pri geamantoj! {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  20:57, 4 Jul. 2012 (UTC)

Ne nur. "Post dorma trankvilo venas bona konsilo" --Dominik (diskuto) 21:16, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Aparte de tio, Ĉiuĵaŭde tute ne estas Franclingvano, li vivas en Kanado. Tie oni ne parolas la Francan, tion mi scias tute precize. Preskaŭ ĉiun dimanĉon mi spektas Chabada sur France 3, el kiuj kelkaj venas el Kebeko, Mi ĵuras, ke mi neniam ajn aŭdis nur unusolan Francan vorton de aŭtenta Kanadano. Fakte oni parolas tie plene nekonatan, ege strangesonan lingvon, kiu nur difuze eble iomete similas al la Franca. {{{1}}} Cetere, la Anglan oni same ne parolas. -- PEJNO Simono Diskuto  21:26, 4 Jul. 2012 (UTC)

Vi tute ne pravas. Unue, ni parolas la francan en Ontario (minoritato), Nov-Brunsviko (minoritato) kaj en Kebekio. Due, la franca estas unu el la du oficialaj lingvoj de la lando. Trie, jes mi estas franclingvano ĉar mi parolas la francan. Kvare, temas pri regionaj variaĵoj. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:57, 4 Jul. 2012 (UTC)
Ho, kiaj feinrakontoj! {{{1}}} Ĉu vi vere volas konvinki min, ke jen la Franca, kiun mi aŭdas en televido el Kebeko? Ne kredeble! {{{1}}} Fine vi eble asertos eĉ, ke Buck's nouvelle jole blon de Zydeco el Nov-Orleano same iel ajn rilatu al la Franca lingvo! Vere! Ĉiuĵaŭde! {{{1}}} {{{1}}} {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  22:21, 4 Jul. 2012 (UTC)
Al ĉiuj regionoj de la franclingvio estas sia propra vorttrezoro ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 01:14, 5 Jul. 2012 (UTC)
Simono, kia ŝerculo vi estas! Ĉiuĵaŭde tute pravas. Mia dua nevino, kiu studis unu jaron en Universitato Concordia en Montrealo neniam spertis lingvan miskomprenon en Kanado. --Dominik (diskuto) 06:27, 5 Jul. 2012 (UTC)

  Necesas nur ete, ete, iomete alkutimiĝi al la akĉento, ĉu? {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  09:27, 5 Jul. 2012 (UTC)

Dank' al Céline Dion, ĉiuj francoj nun komprenas la kanadan lingvon {{{1}}} --Dominik (diskuto) 09:40, 5 Jul. 2012 (UTC)
Hahaha. Jen la Kebeki-franclingva profesoro por la francianoj ! :D Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 01:18, 7 Jul. 2012 (UTC)

Teletekso[redakti fonton]

((Deŝovita el la Administrejo -- PEJNO Simono Diskuto  10:09, 9 Jul. 2012 (UTC)))

  Mi ĵus konstatis de via uzulejo, ke vi konas Teletekson. Fine iu, kiu scias, pri kio entute temis! Sciu, mi difinis ĉe Olympia mil aferojn rilate al Teletekso por ties evoluigista skipo. -- PEJNO Simono Diskuto  23:24, 5 Jul. 2012 (UTC)

Teletekso estis granda antaŭenpaŝo en la sfero de telekomunikoj, kiu ne longe postvivis la eksplodon de Interreto. --Dominik (diskuto) 03:16, 6 Jul. 2012 (UTC)

  Jes, sed al mi estis jam tiam klare, ke jen mortnasko unuaranga, kvankam mi mem iam kaj iam en la ĉi-rilata ECMA-komitato sidis. Fakte la tuta ideo de skribmaŝino kun ekrano estis plene freneza. Sed tiam ĉe Olympia neniu volis agnoski tion. Tja, ili bankrotis. Jen la kvitanco.

Mi estis kadrulo tie kaj kiam mi marŝis tra la haloj de la produktejo kaj vidis la centojn kaj centojn da homoj, plej ofte virinoj, kiuj trankvile kaj ne malkontente laboris tie, feliĉe inter si babilante, kaj kiuj certe estis tre baldaŭ perdontaj sian laboron en urbo, kie ĉio dependis de Olympia, kaj samtempe mi precize sciis kiaj idiotoj kaj kretenoj estris ilian entreprenon, mi preskaŭ laŭtploris. Sed simple ne estis eble, sufiĉe rapide ŝanĝi la direkton. Granda entrepreno estas kiel granda ŝipo. Ĝi ne facile turniĝas.
-- PEJNO Simono Diskuto  08:07, 6 Jul. 2012 (UTC)
Mi feliĉe havis oportunon ŝanĝi metion kiam telekso malkreskis. Mi tiam eniris la mondon de mini(!)-komputilo HP3000 kun posta operaciumo MPE/ix. Tio ankaŭ forpasis profite al Windows Server de Microsoft kiu samtempe forbalais Novell NetWare. Okazis plena komputila revolucio. --Dominik (diskuto) 09:06, 6 Jul. 2012 (UTC)

  Preskaŭ ĉiuj firmaoj, kie mi iam estis, poste bankrotis. Sed mi ĵuras, ke tio ne estis mia kulpo! {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  09:20, 6 Jul. 2012 (UTC)

Kiu scias? Ludoviko la 15-a (Francio) ja eldiris: "post mi la diluvo"! --Dominik (diskuto) 11:01, 6 Jul. 2012 (UTC)
Ŝanĝita.Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:29, 5 Jul. 2012 (UTC)

Por la ŝatantoj de Pra-esperanto[redakti fonton]

Jen nova ŝablono, nome {{Uzanto Pra-esperanto}}. Jen la enhavo:

Ŝatanto de Pra-esperanto
Mi ŝatas Pra-esperanton, la antaŭulon de nia lingvo Esperanto.

Mi konfirmas ke estas neniuj eraretoj. Vi povas trovi ĉi tiun ŝablonon en mia uzantpaĝo, ĉar mi ŝatas Pra-esperanton.



Kial mi ŝatas Pra-esperanton ?[redakti fonton]

La Pra-esperanto ŝajnas tre poezia kaj tre bela. La nuna Esperanto estas ankaŭ bela, sed tio ne malpermesas al mi ŝati la poezian antaŭulon de nia bona lingvo ! Se mi pravas kaj mia kialo ŝati Pra-esperanton estas ankaŭ la via, aldonu ĉi tiun ŝablonon en via uzantpaĝo, se vi volas.

Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:23, 7 Jul. 2012 (UTC)

Rilato inter Esperantistoj kaj la Angla lingvo[redakti fonton]

  Konate, mi metis kelkajn Anglajn subtitolojn en la novan Diskutejon por helpi ne-Esperantajn inter-Vikajn administrantojn afiŝi teknikajn anoncojn tie ĉi pere de la por ili ne plu kutima uzula fasado.

Tiam okazis tio, kio ĉiam okazas niacirkle. Specifa uzulo, ni nomu lin E por Esperantisto, tuj forigis la kvar Anglaĵojn el la fasado. Li faris tion

  • sen pripensi, kial ili tie estu,
  • sen informi min, kiu ĝuste ege laboradis pri la diskutejo,
  • sen demandi ion ajn,
  • sen legi tion, kion mi jam skribis pri tio,
  • sen forkomentadi, ne, simple per tuja forigo.

Komento de E ĉe la forigo: "anglismoj". Punkto.

Evidente por E iam devi vidi iujn Anglaĵojn antaŭ la nazo estis plene neelteneble.

Poste en la diskutejo de E okazis la sekva dialogo, kiun mi plu anonimigas por protekti E. Kiu E estas, tute ne rolu.

La Anglismoj estas por helpi ne-Esperantajn administrantojn ĝuste afiŝi iun gravan anoncon. Ekzemple en la teknika sekcio. (mi)
Ĉi tie ni estas en E-o versio. (E)
Kaj ? Li ĵus diris ke estas por helpi ne-Esperantajn administrantojn ĝuste afiŝi gravan anoncon ! (Alia uzanto)
Sed ni ricevas regule afiŝojn de iu, kiu pardonpetas, ke li ne scipovas Esperanton. Evidente, kun la nova uzula fasado de la Diskutejo, li eble havos problemon. Speciale pro tio, ke Aldoni temon kondukas inferen. (mi)

Rezulto - nenio ajn. E simple silentas.

Bedaŭrinde, E lasis la Anglajn tekstojn forigitaj kaj ne riparis siajn ŝanĝojn. Mi poste devis mem fari tion.

Ŝajnas, ke tiu ĉi rigora sinteno de E — fakte sufiĉe multaj aliaj Esperantistoj ŝajnas havi preskaŭ persekutmanian rilaton al la Angla lingvo — estas iel tipa ĉe ni. Mi jam ofte observis similajn sintenojn fare de aliaj Esperantistoj.

Mi ne kredas, ke ni povos iel ajn antaŭenigi Esperanton per batado de ĉiu, kiu pro bonaj kialoj, devas uzi iam kaj iam la Anglan.

Kio vi pensas pri tio? -- PEJNO Simono Diskuto  09:34, 8 Jul. 2012 (UTC)

Kial ne anstataŭigi anglaĵojn, kiujn eble ne ĉiuj komprenos, per bildetoj kiel en la eŭska diskutejo? --Dominik (diskuto) 11:15, 8 Jul. 2012 (UTC)

  Mi dirus, ke praktike ĉiuspecaj komputilistoj, kaj tute certe iuj internaciaj Vikipediistoj, komprenas tre bone la Anglan. Kaj bildoj ofte ne estas sufiĉe elvokaj. Ne estas iuj internacie akceptitaj piktogramoj por niaj tri rubrikoj. Kiel vi certe jam vidis, mi metis kelkajn ikonojn, iomete aliloke, sed nu, jen ili estas jam.

La bildo por la Teknikejo estus en ordo. Oni tuj komprenos ĝin. Sed la Babelfiŝon por la Lingvejo eble tute ne. Ne ĉiu konas la aludon. Ankaŭ la ikono por la Diskutejo ne estas tre elvoka, aparte de tio, ke oni ne nepre ekkonas, kion ĝi entute bildigu. Fakte ni ne havas vere eĉ konvenan nomon por la rubriko Diskutejo, des malpli vere taŭgan ikonon.
Do estas pli simple apliki ĉi-okaze la Anglan. Aldoniĝas, ke la entreprena lingvo de la Vikipedia organizo fakte estas la Angla kaj dungitoj devos eble afiŝi ion ĉe ni. Eble mi trovos iam pli bonan solvon, sed provizore mi fiasketis pri tio. {{{1}}} Fakte mi havus ankaŭ pli inteligentan solvon por ni, sed unue ni eble prefere testu tion, kion ni jam havas.
Ne estus tre granda problemo por mi baze de la nuna sistemo provizi duan komplete Anglan fasadon por la tuta diskutejo. Alivorte oni povus simple komuti la tutan kaĉon al la Angla — et voilá! {{{1}}} Ankaŭ Francigo kaj Germanigo ne estus por mi granda problemo. Ĉiujn necesajn fakterminojn mi sufiĉe bone konas. Sed nur por gvidi du fojojn en la monato iun ne-Esperantan Vikipediiston, tio miaopinie ne estos vere necesa.  PEJNO Simono Diskuto  15:09, 8 Jul. 2012 (UTC)
Mi proponis bildetojn anstataŭ anglalingvaĵoj pro via observo "fakte sufiĉe multaj aliaj Esperantistoj ŝajnas havi preskaŭ persekutmanian rilaton al la Angla lingvo". Kompreneble por mi ne estas problemo, la angla estas mia 2-a lingvo. Mi ŝatas vian ideon de komplete angla fasado, supozeble ŝaltebla (vi eble dirus: "komutebla") per musklako sur brita? usona? flageto. --Dominik (diskuto) 15:47, 8 Jul. 2012 (UTC)

  Jes, precize tiel. Sed mi kredas, ke nur por iam-kaj-iama vizito de Angla dungito de Vikipedia organizaĵo jen iomete tro da laboro. Neniu, kiu bezonas Anglan fasadon supozeble povos legi nur solan afiŝon aŭ artikolon tie ĉi. Do por kiu aŭ kiuj ni bezonus plene Anglan, Francan, ktp fasadon?

Cetere, komuti kaj ŝalti estas (elektre) iomete malsamaj aferoj. Vi ŝaltas vian televidilon kaj malŝaltas ĝin. Vi tamen komutas de kanalo al kanalo. (Fakte hodiaŭ ne plu, oni uzas teleregilon. {{{1}}})  PEJNO Simono Diskuto  19:02, 8 Jul. 2012 (UTC)

Flughaveno Vieno?[redakti fonton]

Saluton! Mi rimarkis, ke Vikipedio nomas artikolojn pri flughavenoj ofte per "Flughaveno (urbo)", ekzemple Flughaveno Vieno. Laŭ mi tio devus tamen esti Flughaveno de Vieno, ĉar Flughaveno Vieno devus esti identiga priskribo kaj do signifus "la flughaveno, kiu nomiĝas Vieno" - sensencaĵo. Temas vere pri "la flughaveno, kiu apartenas al Vieno" (ĉi-okaze ĝi eĉ ne troviĝas en Vieno). Do, kial Vikipedio forlasas tiun de? darkweasel94 (diskuto) 13:22, 8 Jul. 2012 (UTC)

Por klarigi: La Flughaveno Kloten, respektive la Flughaveno Unique estas la Flughaveno de Zuriko. Same la Flughaveno Carajas estas la Flughaveno de Madrido... --> Konkludo: Se temas pri atribuo, ke objekto apartenas al iu loko, do poseda rilato, tiam devas esti kun "de". Se tamen temas pri porpra nomo, tiam la prepozicio "de" superfluas. Kaj ekzistas nature la kazoj, kie ambaŭ kondiĉoj plenumiĝas, tiam ankaŭ ambaŭ formoj almenaŭ el gramatika vidpunkto ĝustas. (Cetere ĝuste la Flughaveno Vieno estas tia kazo. Ĝi nomiĝas, kiel oni povas kontroli en ĝia oficiala retejo Flughaveno Vieno kaj estas la Flughaveno de Vieno. Estas tamen pli bone, ke la artikolotitolo referencu al la nomo de aperu sen "de".)DidiWeidmann (diskuto) 13:57, 8 Jul. 2012 (UTC)
Ĉu ni havas artikolon pri la Flughaveno Internacia Jean-Lesage kaj Flughaveno Montréal-Trudeau ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:02, 8 Jul. 2012 (UTC)
Ankoraŭ ne. Bv rigardi la liston en Kategorio:Flughavenoj - --Dominik (diskuto) 14:13, 8 Jul. 2012 (UTC)
Mi dirus, ke la ĝusta forumlado dependas de la preciza nomo de la fluĝaveno. Ekzemple, apud Frankfurto (Germanujo) la flughaveno vere nomiĝas Frankfurt Airport. Pri Londono kaj Heathrow, aŭ pri Parizo kaj CDG tio evidente ne estas tiel. -- PEJNO Simono Diskuto  14:28, 8 Jul. 2012 (UTC)
En Parizo, oni simple nomas la 2 flughavenojn "Orly" kaj "Roissy" (CDG) laŭ nomoj de la suburboj kie ili troviĝas. --Dominik (diskuto) 16:05, 8 Jul. 2012 (UTC)

  Jes, ankaŭ ekzemple mi scias tion, ĉar mi ofte uzis ambaŭ. Mi iam laboris proksime al Les Ulis. Sed temas pri slangaĵoj. Mi kredas, ke vi volas nur konfuzi nin! {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  15:52, 9 Jul. 2012 (UTC)

Nu, Frankfurt Airport ne vere pruvas multon laŭ mi, ĉar en la angla tio egale bone povas esti pseŭdo-kunmetaĵo. La metroo de Londono estas en la angla London Underground kaj tamen la artikolo - prave - ne nomiĝas metroo Londono. Same estas pri la germana, en kiu oni ja diras Flughafen Frankfurt - sed en Esperanto estas alie. darkweasel94 (diskuto) 16:19, 8 Jul. 2012 (UTC)
Estas iomete komplike. En la Germana oni povus paroli pri — kaj la Frankfurta flughaveno, kaj la flughaveno Frankfurto. Ĉe Heathrow la afero estas pli klara. La nomo estas Heathrow, do en Esperanto jen la flughaveno Heathrow. Samtempe temas pri la (aŭ almenaŭ unu el pluraj flughavenoj) flughaveno de, por aŭ ĉe Londono. La nomo ĉiuokaze ne estas Londono, ĝi nomiĝas Heathrow. Principe vi plene pravas pri via de. Sed iam la flughaveno vere nomiĝas precize same kiel la apuda urbo. Kiel statas en Vieno, mi ne scias. -- PEJNO Simono Diskuto  20:25, 8 Jul. 2012 (UTC)

Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava - Un flughaveno de Leoš Janáček? Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 06:15, 13 Jul. 2012 (UTC)

Mia Esperanto-nivelo[redakti fonton]

Saluton, fine februare, mi ŝanĝis mian lingvoscion de baza al meza kaj hodiaŭ mi ricevis mesaĝon menciante ke mia Esperanto pliboniĝas. Do, mi havas demandon: Ĉu mi povas komuniki per alta/flua nivelo ? Ke la debato komencu. Bonan debaton al vi ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:07, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Iu laŭdis vian Esperanton? Verdire? Nekredeble! Do ŝanĝu tuj de 0 al 1! {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  15:29, 9 Jul. 2012 (UTC)

Citaĵo
 Iu laŭdis vian Esperanton? 
Ne. Mi ne volis falsi mian Esperanto-nivelon.
Citaĵo
 Do ŝanĝu tuj de 0 al 1! 
Bone, ŝanĝita. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 15:38, 9 Jul. 2012 (UTC)
Mi ne volas malesperigi vin -- ĉu la frazo "Jen la artikoloj kiuj mi kreis" laŭ vi estas korekta? --Dominik (diskuto) 15:49, 9 Jul. 2012 (UTC)
Jes, "kiuj" bone estas akordita al "artikoloj". Ĉu ne ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 15:55, 9 Jul. 2012 (UTC)
Hm, kion pri la akuzativo de "kiuj"? --Dominik (diskuto) 16:02, 9 Jul. 2012 (UTC)
Mi devas meti la akuzativon ? Okej, mi korektis. Neniu grava. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 16:05, 9 Jul. 2012 (UTC)
Restas unu "kiuj" kiun vi ne korektis sur via uzanto-paĝo. Krom tio, dankon pro la "bona dato" en artikolo Robert Delaunay. --Dominik (diskuto) 16:17, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Eble estu kivi' kaj ne kiuj!. Sed Ĉiuĵaŭde ĝuste nun iomete paŭzas, ĉar li okupiĝas pri la etendo de la ŝablono por akcepti ankaŭ minusajn numerojn. C'est dur! {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  16:24, 9 Jul. 2012 (UTC)

Kia ŝablono, kia etendo ? Mi ĉi-momente renovigas la babelejojn de miaj dekoj da uzantopaĝoj en la aliaj vikipedioj (ŝanĝas eo-2 por eo-3). Ça c'est long... Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 16:27, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Ĉu vi ne unue volas modifi la Babel-ŝablonon por akcepti ion kiel -1? Sed serioze, via Esperanto jam bone progresas. Se nur ne estus tiuj damnaj akuzativoj ... -- PEJNO Simono Diskuto  16:36, 9 Jul. 2012 (UTC)

???. Mi parolis bazan nivelon inter decembro kaj fino de februaro, mezan inter fino de februaro kaj hodiaŭ ! Ekde nun mi parolas altan nivelon (mi faras nun nur kelkajn eraretojn)! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 16:40, 9 Jul. 2012 (UTC)

  ...kiujn mi kreis. Mi kreis artikolojn.

  Jen la hundoj, kiuj min mordis.

  • Jen la hundoj, kiujn mi piedbatis.
  • Mi vidas la hundojn, kiuj min mordis.
  • Mi vidas la hundojn, kiujn mi piedbatis.
-- PEJNO Simono Diskuto  16:12, 9 Jul. 2012 (UTC)

Jen komparoj inter la 26-a de decembro 2011 kaj hodiaŭ de mia Esperanto.

Citaĵo
 Mi estas Ĉiuĵaŭde. Mi studis baza nivelo de Esperanto kaj mi povas komuniki en Esperanton. Mi ŝatas ĉi tiu lingvon ĉar Esperanton estas unu bela lingvo. Zamenhof estis intelligenta 
— Mi, je la 26-a de decembro 2011 (La 26-an de decembro, mi skribus "En la 26-a de decembro 2011")

Malsamoj: Mi estas Ĉiuĵaŭde. Mi studis bazan nivelon de Esperanto kaj mi povas komuniki en Esperanton. Mi ŝatas ĉi tiun lingvon ĉar Esperanton estas unu bela lingvo. Zamenhof estis intelligenta.

Citaĵo
 Mi estas Ĉiuĵaŭde. Mi studis altan nivelon de Esperanto kaj mi povas komuniki en Esperanto. Mi ŝatas ĉi tiun lingvon ĉar Esperanto estas bela lingvo. Zamenhof estis intelligenta. 
— Mi, hodiaŭ

Kaj jen komparo inter mia alveno ĉe Esperantligva vikipedio (novembre 2011) kaj hodiaŭ.

Citaĵo
 Paĝo en la anglas kaj en la francas 
— Mi, je la 27-a de novembro

Modifoj: Paĝo en la anglas kaj en la francas.

Citaĵo
 Paĝo en la angla kaj en la franca. 
— Mi, hodiaŭ

Kaj ankaŭ, eble mi ankoraŭ faras kelkajn etajn erarojn en akuzativoj, sed mi ne pretas remeti eo-2 en mia babelejo. Komprenite ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 18:50, 9 Jul. 2012 (UTC)

  babilejo. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  04:30, 10 Jul. 2012 (UTC)

Ne. Babilejo estas loko por babili. Babelejo venas el la turo de Babel, el kie estas legendo: Al komenco, la homoj volis fari turon por atingi Dion. Ili parolis la saman lingvon. Dio vidinte tion, donis sorton al ĉi tiuj homoj: Ili komencis paroli multajn lingvojn kaj neniujn homojn parolis la saman lingvon. Do, ili ne povis daŭrigi konstrui la turon. Jen deveno de la esprimo "Babelejo". Komprenite ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 13:12, 10 Jul. 2012 (UTC)

  Mi jam klarigis al Ĉiuĵaŭde, kial li malpravas. Se iu ajn interesiĝas, rigardu en lian diskutejon. -- PEJNO Simono Diskuto  14:48, 10 Jul. 2012 (UTC)

Evidente, la uzo babelejo estas malĝusta, laŭ la uzanto. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 17:35, 10 Jul. 2012 (UTC)

  Estas vere problemige eĉ por progresinto, se tiu legas tie ĉi malĝustan Esperanton kaj akcidente prenas tion tiam kiel modelon por si. -- PEJNO Simono Diskuto  18:04, 10 Jul. 2012 (UTC)

Traduko de casting[redakti fonton]

  Ni bezonas trafan tradukon de la internacie sufiĉe bone konata Anglaĵo casting. Temas pri elektado de artistoj por roloj, filmo, spektaklo, ktp. -- PEJNO Simono Diskuto  15:17, 9 Jul. 2012 (UTC)

Kastingo. Vidu la sekcion "Other languages" de en:Casting (performing arts) kaj pasu vian tajpmontrilon sur "Esperanto". Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 15:25, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Jes, sed ĝuste tiun vorton ni volas anstataŭigi en la artikolo Kastingo. Iu volas forigi la tutan artikoleton nur pro la titolo. -- PEJNO Simono Diskuto  15:38, 9 Jul. 2012 (UTC)

Rolul-elekt(ad)o aŭ Selektotokunveno. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 15:48, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Konsultu ĉelinean Pivon pri selekti kaj elekti. -- PEJNO Simono Diskuto  16:08, 9 Jul. 2012 (UTC)

Simple elektu la ĝustan kaj bonan titolon ! Mi kredas ke ni devas elekti "Rolulelekt(ad)o". Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 16:12, 9 Jul. 2012 (UTC)
Kelkfoje oni elektas ne rolulojn sed kantistojn. --Dominik (diskuto) 16:32, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Problemo ekkonita! -- PEJNO Simono Diskuto  17:23, 9 Jul. 2012 (UTC)

Artistelekto?[redakti fonton]

Laŭ mi plej bonas la solvo "artist-elekt(ad)o", kiu ankaŭ estis menciita en la samtema diskuto sur Ipernity. Marcos (diskuto) 09:51, 10 Jul. 2012 (UTC)

  Ankaŭ bona. Sed sonas eble iomete paca kaj demokratia. {{{1}}} Aldone ĝi estas dusenca. La dua senco estas, ke la artistoj elektas ion, ekzemple vinon por la vespermanĝo. Evidente, oni povus eviti tion per artistelektiĝo -- PEJNO Simono Diskuto  11:50, 10 Jul. 2012 (UTC)

  1. Por Por: Jen bona propono. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 13:05, 10 Jul. 2012 (UTC)
Oni vere devas esti tre miskomprenema por miskompreni "artistelekto". Plej ofte antaŭelementoj al substantivigoj de transitivaj verboj estas interpretataj kiel objekto de la transitiva verbo, kaj preskaŭ neniam kiel ĝia subjekto. Sekve ne estas kialo por eviti tiun esprimon. Ĉiuokaze, estas aliaj pli gravaj diferencoj inter "artistelekto" kaj "artistelektiĝo": La dua formo aparte ignoras la elektantojn, kvazaŭ la elektiĝo okazus sen elektantoj aŭ kvazaŭ ili tute ne gravus en la priparolata afero. Tio laŭ mi igas "artistelektiĝo" multe malpli taŭga ol "artistelekto". Marcos (diskuto) 16:22, 11 Jul. 2012 (UTC)

  Cetere, jen konstruo — do radikkombino de verbo kun ties objekto — kiun la tiama Analiza Skolo tre oponis. Ekz. fiŝkapti. Kaj ne tute senmotive oni ĉefflue iam enkondukis fare de. Do elekto (fare) de artistoj. {{{1}}} Kaj se mi ĝuste memoras, Volapuko estis ĉi-relate pli preciza. -- PEJNO Simono Diskuto  07:02, 12 Jul. 2012 (UTC)

{Nova!|2012|07|14}} La Analiza Skolo certe ne kontraŭis kombinon de objekto kun substantivigo de verbo (ekzemple "fiŝkapto") sed nur kombinon de objekto kun nesubstantivigita verbo (ekzemple "fiŝkapti"). Do "artist-elekto" certe ne estas io, kion la Analiza Skolo kritikus. Sed ĉiuokaze ne multe gravas kion dirus la Analiza Skolo. Gravas nur ke temas pri tute kutima kaj klara maniero de vortfarado. Marcos (diskuto) 12:51, 13 Jul. 2012 (UTC)

  Mi tute ne kontraŭsas. Mi simple pensis, ke taŭgprovo estas pli priskriba por tio, kio efektive okazas dum tia artistelekto. Por tiuj, kiuj eble ne scias tion, la cast ĉi-kampe en la Angle signifas la rolularo. De tie venas supozeble nun casting. -- PEJNO Simono Diskuto  19:25, 14 Jul. 2012 (UTC)

Taŭgprovo?[redakti fonton]

  Fakte, se ĉiam temus nur pri roloj kaj roluloj, la problemo ne estus ege malfacila. La problemo estas, ke casting ne estas iu ajn elektado, konkurso, ekzameno, antaŭtesto, provado, elektotribunalo, ktp, sed jam enlimigas la aferon al tre specifa kaj tre limigita grupeto de celoj. Ĉiam temas pri tio, kion mi nomas entretenado. Oni volas poste helpe de la elektitoj entreteni spektantaron.

La sola ideo, kiun mi ĝis nun havas, estas taŭgprovo. Hmm. taŭgprovo plaĉas al mi. Iel ĝi kaptas la kvintesencon de la afero. -- PEJNO Simono Diskuto  21:03, 9 Jul. 2012 (UTC)

Ĉu vi havas taŭgprovon de via propono ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 02:00, 10 Jul. 2012 (UTC)

Ĉu Esperanto estas fonetika lingvo?[redakti fonton]

  Kara Remux, mi ĵus kontrolis la lastan aldonon de IRS (ruĝa) en Prononco de Esperanto. Jen ĝi:

[n] kaj [ŋ] estas du formoj el fonemo /n/ kiu varias laŭ la kunteksto: /n/ iĝas [ŋ] antaŭ velara konsonanto ([k] kaj [ɡ]).

La du sonoj neniam distingas vortojn en esperanto, kaj se oni ne elparolas la fonemon /n/ precize same en ambaŭ kazoj, tio estas akcenta diferenco, ne malĝustaĵo.

Bone, li celis akĉenta kaj ne akcenta, sed li fakte plene pravas. Temas pri unu fonemo kun du prononcoj. Do vi malprave malfaris almenaŭ tiun lian ŝanĝon. Mi petas noti:  Esperanto ne estas fonetika livgvo.  Ĝi estas fonema lingvo.

Mi citu Pivon:

Citaĵo
 alofon/o Λ Parolsono, kiu estas libera aŭ kondiĉita varianto de iu fonemo, ekz. en E. la tri specoj de k (antaŭa en «kilo», meza en «kalo», malantaŭa en «kulo»), la (mal)fermitaj e, o k.a.. 
— PIV

Do Esperanto neniam ajn estis fonetika lingvo kaj ĉiu uzo de la termino en la artikolo estas malĝusta. Fakte fonetika lingvo, miascie, tute ne ekzistas. La Esperanta alfabeto same neniam ajn estis fonetika.

Jam la unua propozicio de la artikolo estas lingvike apenaŭ eltenebla malprecizaĵo. Jen ĝi: La prononcado de Esperanto estas fonetika, tio estas, al unu litero respondas unu sono kaj reciproke. (Evidente mi konas la devenon.) Poste kure de la artikolo mem oni pruvas la rektan malon!

Aldone, la tiel nomata obstinulo tute ne asertas unu litero havas pluajn fonemojn (???), li asertas unu litero, same kiel unu fonemo, havas plurajn prononcojn kaj ĉe tio plene pravas. La bonulo evidente komprenas ion de fonektiko, fonologio kaj lingviko.

Cetere, Esperanto same ne estas aglutina lingvo. Vidu: Ĉu Esperanto estas aglutina lingvo? (el Retarkivo 2005). Eble ni ŝovu tiun tutan diskuton al la Lingvejo. -- PEJNO Simono Diskuto  07:48, 12 Jul. 2012 (UTC)

Mi kutime prononcas "ankaŭ" kun [n] kaj ne kun [ŋ]. Tiu prononco laŭ Lingva Respondo de Zamenhof kaj laŭ PMEG eĉ estas teorie pli ĝusta. Kompreneble multaj efektive prononcas ĝin kun [ŋ], sed tio estas ĝenerale akceptata kiel permesata devojiĝo de la pura normo, kaj ne kiel la pura normo mem.
Ĉiuokaze, la demando ĉu Esperanto estas fonetika aŭ fonemeca (aŭ nek nek) ne temas simple pri la prononco de Esperanto sed pri la rilato inter la prononco kaj la skribo. Pro tio ĝi ne estu menciata kiel difina eco de la prononco de Esperanto artikolkomence, sed estu traktata pli poste. En tiu traktado oni povas ankaŭ klarigi, ke ekzistas pri tio diversaj vidpunktoj, kaj kial ekzistas tiuj diversaj vidpunktoj. Marcos (diskuto) 10:43, 13 Jul. 2012 (UTC)

Lingvaĵo de Haltigu al Imperium Romanum Sacrum ĉe administrejo[redakti fonton]

Caelis ! Estas kelkaj eraroj kaj mistajpaĵoj en la mesaĝo de Remux.

Jen laŭ mi bona mesaĝo:

Haltu Imperium Romanum Sacrum
Li ade misis la artikolon Prononco de Esperanto, li obstine asertas ke Esperanto ja ne estas fonetika lingvo kaj ke en Esperanto la literoj havas plurajn fonemojn, mi nuligadis liajn misaĵojn sed li nuligas mian korektadon, mi petas al administranto atentigi al li pri liaj misagoj kaj re-fari la artikolon ĉar ĝi estas preskaŭ detruita. Haltigu lin!

Jen origina mesaĝo:

Haltigu al Imperium Romanum Sacrum
Li ade misis la artikolo Prononco de Esperanto, li obtine acertas ke Esperanto ja ne estas fonetika lingva kaj ke en Esperanto la literoj havas plurajn fonemoj, mi nuligadis sian misaĵojn sed li nuligas mian korektadon, mi petas al administranto atentigi al li pri liaj misagoj kaj re-fari la artikolon ĉar ĝi estas preskaŭ detruita. Haltigu lin!

Mia dio ! Ĉu mi eraras ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 02:44, 13 Jul. 2012 (UTC)

Efektive estas eĉ pli multaj eraroj en la mesaĝo de Remux ol tiuj, kiujn vi trovis. Viaj ŝanĝoj estas ĉiuj bonaj, krom eble la aldono de "al" antaŭ la nomo "Imperium Romanum Sacrum": Efektive estas iom ĝene ke tiajn ne-Esperantigitajn nomojn oni ne povas facile akuzativigi, kaj pro la sento ke alikaze mankas akuzativo homoj emas aldoni "je" aŭ "al". La plej norma uzo en tiuj okazoj tamen estas simpla forlaso de ĉia markilo (do simple "Haltigu Imperium Romanum Sacrum"); la uzo de "je" en tiaj situacioj estas pli vaste akceptata ol la uzo de "al". La plej eleganta solvo verŝajne estas la aldono de iu substantivo, kio ebligas trakti la nomon kiel identigan priskribon, kiun oni ne bezonas akuzativigi, ekzemple: "Haltigu la Vikipediiston Imperium Romanum Sacrum".
Jen la eraroj kiujn vi ne trovis: "acertas" devus esti "asertas", kaj "siajn misaĵojn" devas esti "liajn misaĵojn". Marcos (diskuto) 10:53, 13 Jul. 2012 (UTC)
Eĉ Marcos ne rimarkis, ke Ĉiuĵaŭde "korektis" la tute ĝustan "Haltigu lin!" al la harstarige erara "Haltu lin!". Kaj la titolo "Haltu IRS" fakte estas gramatike ĝusta, tamen eble ne tute samsignifa kun la origina frazo de Remux.
Krome, Marcos prezentas tute konsternan aserton pri tio, kio estas "la plej norma" uzo okaze de nefacile akuzativigebla nomo. Nu, eble li volis diri normalaofta, kvankam eĉ tiuj estus ege dubindaj asertoj. --Surfo (diskuto) 20:51, 13 Jul. 2012 (UTC)
Tamen "Haltigu al IRS" estas erara. Estis "Haltigo de IRS" aŭ "Haltu IRS" kiel opcioj por korekti la tekston.
Ankaŭ, mi parolis al Remux pri siaj eraroj. Li evidente atestas ke li skribas rapide (certe vera), do tio estas la kialo de la eraroj en la mesaĝo. Sed, vi ne scias ankoraŭ, li parolis al mi kun ankoraŭ kelkaj eraroj. Eĉ se li praktikas Esperanton parole kaj skribe, Remux devus revizii siajn tekstojn antaŭ ol publikigi. Siaj eraroj ankoraŭ pasas bone. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:06, 13 Jul. 2012 (UTC)
Ja mi devas revizii mian tekstojn antaŭ ol publikigi ilin, kiel devindus fari ĉiujn, sed mia E-nivelo ne estas tiel malalta kiel vi kaj marcos volas montri, kaj pri tio temis la mesaĝo kiun mi lazis ĉe via disut-paĝo, tamen mi ne estas la plej fakula persono pri Esperanto, do mi eraras kaj eraros estontece. Memoru:Homoj estas eraremaj, kaj certe ili estas pli eraremaj se ili klakas rapide sur la klavaro. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 02:16, 14 Jul. 2012 (UTC)
Ne temas ke vi ne faru erarojn. Revizii estas tre bona. Eĉ Marcos certe revizias la lingvaĵon de siaj mesaĝoj.
Jes, ĉiuj homoj eraremas, sed ili ne pli kiam ili skribas tre rapide sur klavaro. Post revizio, povas resti nur du aŭ tri eraretoj. Reviziu, kiel ĉiuj homoj !
Se vi reviziis, mi ne trovus la erarojn kiujn vi faris en via mesaĝo ĉi-supre ĉar ili ne ekzistus ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 02:28, 14 Jul. 2012 (UTC)

Geografio: Akvejo - Akvaĵo - Akvujo[redakti fonton]

Diskuto:Akvejo Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 06:12, 13 Jul. 2012 (UTC)

La subtitolo de la Diskuteja paĝo[redakti fonton]

Mi havas pli bonan proponon: Jen la babilejo (aŭ diskutejo) pri la Vikipedio kaj la ĉi-tieaj 167 152 artikoloj. Bonvenon al viaj komentoj ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 19:05, 14 Jul. 2012 (UTC)

Por[redakti fonton]

Kontraŭ[redakti fonton]

kontraŭ   Tro longa por la disponebla spaco. Koncizo estas postulata, ne iuj litanioj. Aldone, bonvenon staras jam nur unu linion pli supre. -- PEJNO Simono Diskuto  19:28, 14 Jul. 2012 (UTC)

Bonvenon al viaj komentoj ne apartenas al la propono ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 19:36, 14 Jul. 2012 (UTC)

Komentoj[redakti fonton]

Komento Komento:

  Mi ne vere ekkonas iun avantaĝon de la alia formulo. Estas simple alia formulo. Fakte mi transprenis la malnovan kaj nur etendis ĝin por mencii la nombron da artikoloj. -- PEJNO Simono Diskuto  19:45, 14 Jul. 2012 (UTC)

Jen la loko por babili pri la Vikipedio kaj la 167 152 artikoloj tie ĉi.
Jen la babilejo pri la Vikipedio kaj la ĉi-tieaj 167 152 artikoloj.
Jen la babilejo pri la Vikipedio kaj la 167 152 artikoloj tie ĉi.
Jen la loko por babili pri Vikipedio kaj ĝiaj 167 152 artikoloj.
Babilu tie ĉi pri Vikipediaĵoj kaj la 167 152 artikoloj.

Mi dirus ke mia propono estas pli mallonga kaj pli ĝusta. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 19:48, 14 Jul. 2012 (UTC)

  La unua formulo fluas pli bone. La dua estas iomete pli komplika, ĝi povus deveni de mi. Pli ĝusta ĝi ne estas. Nu, ni vidu, kion aliaj diras — se entute ion ajn. Fakte Jen la babilejo pri la Vikipedio kaj la 111 111 artikoloj tie ĉi ankaŭ eblus. -- PEJNO Simono Diskuto  19:56, 14 Jul. 2012 (UTC)

  1. Por Por: Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 20:01, 14 Jul. 2012 (UTC)
Komento Komento: Mi havis malfacilaĵojn kompreni, pri kio vi diskutas ĉi tie sub la stranga titolo "Jen la loko por babili pri la Vikipedio kaj la 167 152 artikoloj tie ĉi." Eble mi nun trovis, pri kio temas, eble ne. Ĉiuokaze, je la kukolo!, kial vi metas artikolon antaŭ la nomo Vikipedio? Kaj kial ne skribi simple, ekzemple, Jen la loko por babili pri Vikipedio kaj ĝiaj 167 162 artikoloj. Oni povus eĉ skribi loko anstataŭ la loko, sed tie la artikolo almenaŭ faras sencon kaj aldonas nuancon. --Surfo (diskuto) 05:42, 15 Jul. 2012 (UTC)
Komento Komento:

  Mi vere ne tre longdaŭre cerbumis pri la subtitolo. Vikipedioj estas fakte pluraj, eble pro tio mi metis la la. Eble ankaŭ pro nacilingva influo, mi ne scias. Se iu havas pli bonan formulon, kial ne? Mi tuj ŝanĝos. Mi mem skribus ion tute alian. Nome: Babilu tie ĉi pri Vikipediaĵoj kaj la 162 152 artikoloj. -- PEJNO Simono Diskuto  08:28, 15 Jul. 2012 (UTC)

Jes, tio estus eĉ pli bona, kun aktiva verbo. Kial vi do ne skribu? Forprenu ankaŭ la artikolon el la ĉefa titolo, krom se vi opinias ĝin nemalhavebla (mi opinias ĝin malhavinda). --Surfo (diskuto) 13:24, 15 Jul. 2012 (UTC)

Rezulto[redakti fonton]

Ŝanĝo ✔ Farite por Babilu tie ĉi pri Vikipediaĵoj kaj la 162 152 artikoloj. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 13:40, 15 Jul. 2012 (UTC)

  Head banging, speco de fortega kapskuado dum moderna freneza dancado, oni laŭ mi ne traduku per kapskuado. Kapskuado estas en la plej multaj kulturoj signo de neado, do kapnei. Do skuado ŝajnas al mi ne esti sufiĉe forta esprimo. Eble iu havos pli bonan proponon. -- PEJNO Simono Diskuto  06:48, 15 Jul. 2012 (UTC)

  • La esprimo jam estas efektive uzata en metala kaj subgrunda subkulturoj. --CubeF (diskuto) 10:54, 15 Jul. 2012 (UTC)

-ing" kaj "-ante", "-onte" kaj "-inte"[redakti fonton]

Mi volas scii pli pri verboj. Jen miaj demandoj:

  • Ĉu "I'm ***-ing" tradukiĝas per "Mi estas ***-ante" ? -ANTA!
  • Ĉu "I was ***-ing" tradukiĝas per "Mi estis ***-inte" ? -ANTA!
  • Ĉu "I will be ***-ing" tradukiĝas per "Mi estos ***-onte" ? -ANTA!

Dankon pro viaj respondoj. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 23:40, 18 Jul. 2012 (UTC)

  Konsultu PMEG. Fakte eblaj, sed ne kutimaj, tradukoj estus: mi estas/estis/estos -anta, (aŭ eĉ mi -adas/-adis/-ados aŭ eĉ pli ekstreme, mi estas/estis/estos -adanta.) Sed en ĉiuj tri deiraj kazoj tio preskaŭ neniam ajn tradukiĝas tiel. Oni preferas rezigni pri tiom da precizeco kaj tradukas simple: mi -as/-is/-os. Aldone dependas de la senco, alivorte, ĉu temas vere pri io ada aŭ pri simpla konstruo por signi la futuron. Ekz. la frazo I'll be coming to-morrow ne entenas ion ajn vere adecan, kvankam la verba konstruo en la Angla estas la tiel nomata kontinuativo. Do oni tradukas simple mi venos morgaŭ. Kontinuativoj estas granda temo en la Angla, la Hispana kaj la Rusa. Sed en Esperanto oni plej ofte ignoras tiun nuancon, tute aparte de tio, ke la etnolingva uzo ofte estas plene neregula. -- PEJNO Simono Diskuto  06:11, 19 Jul. 2012 (UTC)

  Releginte vian afiŝon, mi ekkonas, ke vi tute ne komprenas la Esperantan verban sistemon okaze de la uzo de esti kaj participo. Samekkone, ekkonas mi ne, kiel tio iel ajn rilatu al via onidira Esperanto je nivelo 3. {{{1}}} Do plej konvene legu tion: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/a-vortoj.html -- PEJNO Simono Diskuto  10:44, 19 Jul. 2012 (UTC)

Nivelo 3 kaj tiaj demandoj? Nu, tiuokaze mi devus jam esti sur nivelo 4, kvankam mi mem ne taksus min tiel ... bv. ne ofendiĝi, sed 3-nivelulo laŭ mi jam scias tiajn ĉi aferojn. darkweasel94 (diskuto) 11:15, 19 Jul. 2012 (UTC)
Citaĵo
 mi ekkonas, ke vi tute ne komprenas la Esperantan verban sistemon okaze de la uzo de esti kaj participo. 
— Pejno Simono
Certe.
Citaĵo
 Oni preferas rezigni pri tiom da precizeco kaj tradukas simple 
— Pejno Simono
Laŭ mi, la precizeco gravas. Sed ĉu estas eraro skribi "Mi estas demandanta" ?
Citaĵo
 Nivelo 3 kaj tiaj demandoj? Nu, tiuokaze mi devus jam esti sur nivelo 4, kvankam mi mem ne taksus min tiel ... bv. ne ofendiĝi, sed 3-nivelulo laŭ mi jam scias tiajn ĉi aferojn. 
— Darkweasel194
Mi ne lernis Esperanton en lernejo, sed la plejmulto ĉe Vikipedio. Do, eble ke mi ne lernis kelkajn negravajn aferetojn. Kaj tiel, oni rajtas demandi al Esperantistoj pri Esperanto. Ĉu ne ?
Kore, Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:00, 19 Jul. 2012 (UTC)

  Participoj ne estas iuspecaj negravaj aferoj. Ili estas integra parto de la kernaj mekanismoj de Esperanto. Kaj historie pritraktate, la komunumo iam preskaŭ disiĝis nur pro ĝuste tiuj participoj. -- PEJNO Simono Diskuto  06:22, 20 Jul. 2012 (UTC)

Certe oni rajtas demandi, kaj mi ne kritikis vian demandon, sed vian prezenton de via lingvonivelo. Tia demando montras, ke vi estas maksimume eo-2, se ne eĉ nur eo-1. darkweasel94 (diskuto) 07:00, 20 Jul. 2012 (UTC)

  Fakte trianiveluloj diskutu jam pri la iomete stranga kritiko pri decido (laŭ iuj, nedecido) de la Akademio pri la uzo de -e-a por priskribi nesubstantivecajn objektajn predikativojn. Ekz: Mi taksas kisadon bela kontraste al Mi taksas kisi bela/bele. Cetere, por mi neniam demandinda demando. Evidente bele, kiel ankaŭ en pli simplaj kazoj, kion diris ankaŭ la Akademio ĉi-prie.

Cetere, mi mem ofte uzis la leteran finformulon: Esperante esti skribinta Esperanton perfektan, via ... La dubaĵo estas memkompreneble la -a en skribinta. Kie estas la substantiva subjekto? Nome, nenie ajn. {{{1}}} Do ĉu jen perfekta Esperanto?
Evidente, vere ĉiuspecan sterkon oni povas klarigi per nur sufiĉe granda dozo da elipso, eĉ miaspecan, se necese. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  17:05, 19 Jul. 2012 (UTC)

Oni kritikas mian lingvonivelon. Tion mi ne ŝatas. Ne temas ke mi afiŝas eo-2 en mia babelo kiam mi paroletas Esperanton. Nu ! Eble mi foriras kiam mi afiŝas EO-3, sed ĉu tio estas tro grava ?

Jen pruvo ke mi ne nur demandas, mi ankaŭ povas klarigi gramatikon, sen instrui. Kia frazo estas la plej preciza inter la jenaj sekvantaj frazoj ?

  1. Mi manĝas pomojn.
  2. Mi estas manĝanta pomojn.

La dua, certe. La kontinuativo precizas ke "mi" faras ĉi tiun agadon ĉi-momente. La du frazoj estas uzeblaj por priskribi agadon kiun oni faras ĉi-momente, sed la plej preciza estas certe la dua.

Mi bedaŭras demandi tion, ĉar mi estis juĝita. Eble ke mi ne bezonis demandi tion. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 23:59, 20 Jul. 2012 (UTC)


  Nun, se vi konsideras vin juĝita, eble ankaŭ mi prijuĝu iomete.

Ke vi ne ŝatas esti kritikata, tion ni ĉiuj jam rimarkis. Sed fakte vi plene ridindigas vin per via obstino nepre voli havi lingvonivelon 3, kiam vi apenaŭ atingas 2. Kaj ĉiam denove voli pruvi tion al ĉiuj, ĵus post kiam vi publikigis iujn harstarigajn erarojn, klare montrantajn, ke vi ankoraŭ devas multe lerni kaj vortostoke, kaj vortsignife, kaj gramatike, tiu sinteno eĉ pli komikigas la situacion.

Simple pro tio, ke mi iam skibis afable en via diskutejo, ke via Esperanto bone progresas, vi tuj miskredis vin korifeo. Kaj ĉiufoje aserti, ke ĉiuj viaj eraroj estas aŭ negravaj, aŭ mistajpoj estas eĉ pli ridinde.

Do venu returne el la nuboj al plata tero. Fakte via nivelo estas 2, se entute. 2 ĝi iĝu laŭ mia opinio, nur kiam vi almenaŭ komprenas la tutan gramatikon de Esperanto, eĉ se vi ne ĉiam povos ĝuste apliki ĝin. Sed vi fakte ankoraŭ ne nur ne komprenas ĉiujn gramatikajn regulojn, vi eĉ ne konas ĉiujn.

Mi komprenas la gramatikon sed nur pro simpla demando, mi tuj ne komprenas ĉion en la gramatiko ! Ĉielon ! Vi kritikas multege min, pli ol vi pensas.
Eble mi devus halti aktive kontribui ĉe Esperanta Vikipedio kaj iri en la angla Vikipedio kaj krei la Na'vian vikipedion ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 13:21, 21 Jul. 2012 (UTC)
  Kara Ĉiuĵaŭie, vi faris rapidegan progreson en via Esperanto. Fakte mirige rapidegan. Sed aliflanke, vi ankoraŭ ne atingis la finan celon, kio tiu entute estu kaj kia tiu entute aspektu. Aldone vi troviĝas en publika areno, kie oni devas kalkuli ne resti sen kritiko. Eĉ pli, se oni tiom kuraĝe asertas tion kaj jenon rilate sin mem, kiel vi kutimas fari tion. Tiam oni rekte invitegas kritikon. Aldone oni ne mise supertaksu sin, samtempe mise subtaksante sian ĉirkaŭularon. Kaj en Esperanta medio, oni ege ne faru ion tian iel ajn rilate lingvojn, egale kiujn. Vi ridindigis vin, OK, sed kion signifu tio? Nenion! Simpla vivsperto, aŭ se vi preferas, malgranda, malbonvena, sed des pli valora dozo da eduko. Do vere neniu kialo por iel enploriĝi. Kaj ne forgesu, post nur unu monato malaperos ĉio en nian belan arkivon, kie jam amase akumuliĝas la pekoj de ni ĉiuj. Do: Ego te absolvo a peccatis tuis. Do estus domaĝe, se vi fuĝus nur pro iom pli forta iomo da kritiko. Do prefere fosu vian sulkon plu tie ĉi en amika, sed ne tute senkritika, rondo. {{{1}}} Konsciu, ke kritiko vin hardos. -- PEJNO Simono Diskuto  17:41, 21 Jul. 2012 (UTC)

Pri tradukado[redakti fonton]

Aldone via ĵusa traduko pri Nacia parko Abisko estas nek iel ajn elstara, nek iel ajn laŭdinda. Fakte ĝi estis senctorda kaj nesufiĉa. Do mi komencas dubi eĉ, ke vi komprenis la Francan pratekston, kio estus verege sufiĉe stranga. {{{1}}}

Mi citu:

Citaĵo
 Comme dans la majeure partie des montagnes lapones, les toponymes du parc national d'Abisko sont d'origine sames. Pour certains des ces noms, l'orthographe a cependant été adaptée en suédois, et de nos jours, les deux formes sont employées : ainsi, le nom Abisko est la transcription suédoise du nom du site, qui s'écrit en same du Nord Ábeskovvu. Comme beaucoup de noms de lieux sames, Ábeskovvu est composé de deux parties : la deuxième partie décrit le type de lieu, ici skovvu emprunté au suédois skog signifiant forêt, tandis que la première partie caractérise l'emplacement, ici Ábe désignant une vaste étendue d'eau (un lac, une mer ou un océan). Le nom se comprend ainsi comme la forêt près du grand lac, le lac en question étant celui de Torneträsk. Les toponymes les plus courants sont jaure (lac), jåkka (rivière), vagge (vallée) et tjåkka (montagne). 

Tion vi tradukis:

Citaĵo
 La loknomo de la nacia parko Abisko devenas de la nord-samea lingvo. La ortografio estas adoptita svedlingven kaj ĉi-tempe, la du nomoj estas uzataj: tiam, Abisko estas la svedlingva nomo kaj Ábeskovu estas la nord-samea nomo. Pri la devenomo (?) de la parko, Skovu venas el la sveda vorto skog kiu signifas arbaro. Ábe signifas lago. Tiam la nomo signifas la arbaro apud la lago, ĉi tiu lago estanta la lago Torneträsk. 

Ĉe tio vi ne transprenis eĉ nur unu de la pluraj referencoj en la originalo.

Kaj jen adekvata traduko:

Citaĵo
 Kiel en la tuta region de la Lapona montaro la loknomoj devenas de la nord-samea lingvo. La ortografio por kelkaj el tiuj estas adaptitaj svedlingven kaj ĉi-epoke por la parko mem, uziĝas kaj la svedlingva nomo Abisko, kaj la nord-samea nomo Ábeskovu. Kiel multaj loknomoj sameaj, Ábeskovvu estas duparta. La dua radiko priskribas la lokspecon, ĉi-okaze pruntite de la sveda skog, signifanta arbaron. La unua radiko karakterizas pli detale la situon, ĉi-okaze vasta akvejo (do lago aŭ maro). Do oni komprenu la nomon kiel arbaron apud granda lago, alude fakte al lago Torneträsk. La plej oftaj ĉi-regionaj toponimoj estas jaure (lago), jåkka (riviero), vagge (intermonto) kaj tjåkka (monto). 

Evidente, se vi konsideras vin lingve jam trianivelulo, vi tute ne rimarkos la malsamajn nivelojn de tradukado, kaj ĉi-okaze temas vere unue pri la komprenado, due pri la fidinda redono de la Franca prateksto, do nur trie pri Esperanto. Kaj aldone, kie estas la tutaj referencoj, kiujn vi simple forĵetas?

Kaj tio laŭ vi estu aŭ almenaŭ estiĝu elstara artikolo? Ĉu vi vere serioze opinias tion? -- PEJNO Simono Diskuto  12:59, 21 Jul. 2012 (UTC)

Mi ne finis la artikolon, mi ne daŭrigis la redaktadon. Mi jam diris ke restas multe da teksto. Kaj oni ne ankoraŭ korektis la artikolon. Ĉielon ! Pacienci bv. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 13:23, 21 Jul. 2012 (UTC)

  Unue, kiu estas oni? {{{1}}} Tute aparte de la evidentaĵo, ke trianivelulo apenaŭ bezonus iun ajn korektadon. Aldone, oni jam principe ne korektu nefinitajn artikolojn. Tia procedo ne havus iun ajn sencon, ĉar evidente estiĝus novaj eraroj flanke de la jam la unuan fojon erarinta aŭtoro. Aldone, oni ne povas lasi tutajn alineojn for, kaj, post la korektado fare de alia de la nur skeleta teksto, subite enŝovi ion novan. La korektinto tute ne plu povos vidi, ĝis kie li jam korektis, kaj kio jes kaj kio ne plu bezonas korektadon. Alivorte, tio duobligus lian laboron. Lastvice, tiel oni tute ne povas apliki iuspecan tutecan finpoluron, se ĉio ĉiam denove de frazo al frazo reŝanĝiĝadas.

Do kiam vi havas vian tekston kompleta, tiam mi sendube pretos finkorekti ĝin. Sed metu ankaŭ jam ĉiujn referencojn, ĉar ankaŭ tiuj devas lingvaĵe ĝusti. -- PEJNO Simono Diskuto  14:01, 21 Jul. 2012 (UTC)

Sinprezento[redakti fonton]

Mi prezentis min alilingve ĉi tie en kelkaj lingvoj kiujn mi paroletas kaj parolas. Jen:

Alilingvaj sinprezentadoj
Korektu min, se necese

English: Hi, I'm Ĉiuĵaŭde. I speak intermediate level of English.
Nouormand: Bouônjour, jsis Ĉiuĵaŭde. Jé prêche eun miot en Jèrriais.
Français: Bonjour, je suis Ĉiuĵaŭde. Je parle comme langue maternelle le français.
Deutsch: Hallo, ich bin Ĉiuĵaŭde und ich deine Deutschkenntnisse auch mal abchecken.
Español: Hola, soy Ĉiuĵaŭde y hablo un poco de español.
Na'vi: Kaltxì, oeru syaw Ĉiuĵaŭde ! Oe nì'it tsun pivlltxe nìNa'vi.

Talk to me

Kiel markinte malgrande, korekti min bonvolu ! La lingvaĵo estas certe fuŝa (krom en la angla kaj la franca). Por la na'via, simple ne korektu. Vi ne parolas la lingvon ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 02:01, 21 Jul. 2012 (UTC)

  Angle —

  • I speak intermediate level English, (mi parolas meznivelan Anglan),
  • I speak an intermediate level of English, (mi parolas mezan nivelon de la Angla),
  • I speak English at an intermediate level. (mi parolas la Anglan meznivele),
Soll ich deine Deutschkenntnisse auch mal abchecken? {{{1}}}
Kaj kial je dudek du dronintaj diplodokoj vi supozas, ke neniu ajn tie ĉi parolas la Navian? Kie mi mirus. se ne, tie vi missupozas, ke ne.
-- PEJNO Simono Diskuto  14:25, 21 Jul. 2012 (UTC)
Jes mi supozas, ĉar la lingvo ne estas konata. Eĉ se ni vidis la filmon "Avatar" en 2009. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 14:33, 21 Jul. 2012 (UTC)

  Nu, inter Esperantistoj troviĝas Idistoj, Volapukistoj, Klingonoj, ... -- PEJNO Simono Diskuto  17:47, 21 Jul. 2012 (UTC)

Pejno:

  1. Estas nur 1800 vortoj nun en la Na'via;
  2. La lingvo estas tre juna kaj ankoraŭ ege kreskenda, kompare kun la klingona.
  3. Estas dekdu fluaj parolantoj kaj oni vidas esperantistojn kiujn almenaŭ paroletas la klingonan. Tre duba.
    • Sed mi konas almenaŭ unu homon kiun paroletas la lingvon kaj kiun estas Esperantisto: mi.
    • Serioze, estas maksimume 200 parolantoj de la na'via, sed la probableco ke estu almenaŭ dua esperantisto parolante la na'vian estas je malalta nivelo.

Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 18:13, 21 Jul. 2012 (UTC)

  Mi ne dirus tion. Se iu ajn interesiĝas pri artefaritaj lingvoj, jen la Esperantistoj. conlang estas la frapvorto. Ankaŭ pri la lingvoj de Tolkien ili interesiĝas.

Prenu nur min. Mi interesiĝas pri la artefarita Intergloso kaj la kreola Papiamento. Al tio venas interesiĝoj kiel antikva Egipta kaj la stenosistemo T-linio, kiun mi pli aŭ malpli regas kaj adaptis al Esperanto. Tiaj netipaj interesoj estas, tute kontraŭ iuj ĉeffluoj, tipaj por Esperantistoj. Alia interesiĝas pri Indianaj lingvoj, alia pri Afrikaj. Alia estas sinologo kaj ĉiutage tradukas al kaj de la Ĉina. Ktp, ktp, ktp. Do la probablo, ke ĝuste Esperantisto interesiĝas pri io tia, estas surprize alta.
Ekzemple, mi tre intense diskutis jam tutan duonjaron en la Angla kun iu pri T-linio, sen tio, ke ni eksciis, ke la respektiva alia parolas Esperanton. Nur hazarde tio iam tamen intersciiĝis. Do surface, la probablo, ke eĉ du Esperantistoj okupiĝas pri la jam delonge ne plu aktuala arto de stenografio, kaj ene de la ebloj, ne pri Pitmano, ne pri Grego, ne pri iu Germana aŭ Franca sistemo, ne, ĝuste pri T-linio, estus nula. Sed fakte la realo montris alian bildon. -- PEJNO Simono Diskuto  20:54, 21 Jul. 2012 (UTC)

Ĉu angla alfabeto?[redakti fonton]

Informo
Kolektita el du diskutejoj. Tiel oni ne plu povis efike interkomunikiĝi kaj evidente la temo interesas. Do mi reafiŝis ĉion tie ĉi. Bedaŭrinde, rekte kontraŭ ĉiuj niaj belaj reguloj.
  -- PEJNO Simono Diskuto  10:13, 27 Jul. 2012 (UTC)

En pluraj ŝablonoj vi mencias "anglan alfabeton". Strange: la franca (la germana kaj kelkaj aliaj lingvoj) uzas precize la saman 26-literan alfabeton. Ĉu francoj, germanoj, ktp-oj pruntis la alfabeton de la angloj ? Aŭ ĉu fakte ne temus pri la tiel nomata "latina alfabeto" ? --Arno Lagrange @ 20:27, 25 Jul. 2012 (UTC)


  Kara Arno

Laŭkrede mi mencias la Anglan alfabeton ĝis nun nur en unu ŝablono, nome en Ŝablono:Numeraĵo. Baldaŭ estos tamen dua, nome Ŝablono:Enlistigo aŭ simile. {{{1}}}

Tiun duan ŝablonon mi ĉi-sube nun la unuan fojon uzas. Espereble, vi ekkonas, kia senkompara honoro nun iĝas la via per tio. Cetere, mi hezitas iomete ankoraŭ pri la plej taŭga nomo por la ŝablono. Tamen, reen al la temo.

Mi ne skribas Latina alfabeto pro pluraj tialoj.

 a) Tute ne temas pri la Latina alfabeto, kiel oni uzis ĝin por Latino. Nur kiel ekzemplo, Y tute ne ekzistas en la Latina alfabeto. Same nek W, nek vere J. 
 b) Franca alfabeto ĝi same ne estas. Ekz. é estas tutcerte litero en la Franca, ĉu ne? Cetere, en la Hispana ch estas definitve memstara litero, kiu aperas aparte en vortaroj. Same pri ll, se mi ĝuste memoras. 
 c) Pensu, pri la tiel nomataj Latinaj laŭnormaj alfabetoj kun nomoj kiel Latino 3 aŭ Latino 5, en kiuj supersignaĵoj kaj aldonaj litersimboloj ja abundas. Jen tutcerte ne iuj Anglaj alfabetoj. 
 d) Lastvice, mi trovas la kutimon nepre voli Esperantigi eĉ la ordigon laŭ alfabeto — alivorte, laŭ la skemo: a, b, c, ĉ, d, ... — simple stultega. En la Germana neniu ajn ekhavus la brilan ideon ordigi ion laŭ: ... r, s, ß, t, u, ü, v, ... aŭ simile.
Mi menciu eble, ke, se temus pri tirkestoj por kartaro de Germanaj familiaj nomoj, la afero sintenus iomete alie. Tie oni uzas eĉ: R, S, Sch, St, U, Ü, V, ... Multaj Germanoj havas nomojn, kiuj komenciĝas kun Sch aŭ St. Kaj jen precize la valida kazo por Esperante apliki: a, b, c, ĉ, ... ktp. Nome en Esperanta vortaro. Sed tutcerte ne por ordigi alineojn aŭ sekciojn aŭ simile.
 
 e) Mi evidente konscias, ke al la Brit-Angla alfabeto apartenas vokaloj kun dierezo - ekz. Brita Coöp anstataŭ Usona Co-op. Do superfluos memorigi min pri tio. 

Ĉiuokaze, pli dubsencan terminon ol Latina alfabeto mi miaopinie apenaŭ povus miselekti! {{{1}}} Mi atentigu, ke en dokumentado oni devas elekti vortojn kaj frazojn, kiujn ĉiuj tuj komprenos, ĉu ili E-politike plaĉas al iu kaj iu aŭ ne.

Mi miregas, ke vi eĉ nur miretis. {{{1}}}

Cetere, ĉu vi memoras, ke vi plendis iam pri mia uzo de Anglaj terminoj por la valoroj de parametroj por HTML-aĵoj kiel style="" k.s.? Simile, iam vi plendetis pri Anglaj mallongigoj por la nomoj de koloroj en iu paletro mia. Nun, kiel vi scias, mi Esperantigis vere ĝisoste ĉion mian — cetere sen ĉe tio survoje iel perdi la Anglajn terminojn — kaj disponigis al la komunumo la ŝablonojn Ŝablono:E-koloroj kaj Ŝablono:RGB por aplikado en ĉies ĉiu ajn ŝablono. Ĉu vi rimarkis jam, ke nur mi tute sola en miaj ŝablonoj uzas iujn E-kolorojn?

Evidente, se mi alinomus RGB al RVB ĝi eble furorus! {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  06:53, 26 Jul. 2012 (UTC)


Mi iom antaŭvidis vian reagon. Same pri koloroj en komputiko kie vi saltas de la 50-aj jaroj al la nunaj ne konsiderante la mezajn paŝojn (en la jaroj 80-aj 90-aj), vi saltas de la klasika latina al la komplikaj nuntempaj tiparoj kiuj funkcias en komputiko, transsaltante kelkajn jarcentojn da komuna uzo en multaj lingvoj. En infanlernejo mi lernis la 26-literan abc-on uzatan en la franca. Literoj kun diakritoj ne estas konsiderataj apartaj memstaraj literoj, kaj en francaj vortaroj ne aperas aparte. Poste mi lernis la germanan kaj la anglan kaj por tiuj lingvoj oni instruis al mi la saman 26-literan alfabeton, en la germana same traktante diakritojn aparte (kaj kunligaĵojn kiaj ß = s+z en la germana aŭ œ = o+e en la franca) . Fakte en la plej multaj anglaj vortoj tute mankas diakritoj (krom ekzemple en angla esprimo kia "déjà vu":-)): ĉu pro tio nomi la 26-literan alfabeton angla ? Laŭ fr:Écriture_latine#Graph.C3.A8mes_fondamentaux aperas la 26-litera alfabeto nomata "latina skribo". Oni povas diskuti trafecon de la esprimoj (ĉu latina ĉu angla alfabeto), tamen kutime internacie de pluraj jarcentoj ĝi estas nomata latina.
Cetere mi gratulas vin pro viaj penoj esperantigi parametrojn ktp: estas tute laŭdinda kaj mi plene aprobas tion, eĉ se mi de kelka tempo tre malaktiviĝis kaj ne ĝuas la komforton de Esperantigita nomado de parametroj ktp-oj --Arno Lagrange @ 21:03, 26 Jul. 2012 (UTC)

  Fakte mi volas distingi la alfabeton de la E-alfabeto. Ambaŭ estas Latinaj, ĉu? Ĉi-momente mi havas stilojn: 123, abc, ABC, rc kaj RC. Ĉio kun antaŭaĵoj kaj postaĵoj. Evidente mi povus aldoni: abcĉ kaj ABCĈ. Tiam mi havus Anglan alfabeton kaj Esperantan alfabeton. Do iel mi devos distingi. -- PEJNO Simono Diskuto  21:55, 26 Jul. 2012 (UTC)

  Do jen:

Diversaj stiloj[redakti fonton]

ABC abc ABCĈ abcĉ 123 RC rc abg bulo
 A. aaa 
 B. aaa 
 C. aaa 
 D. aaa 
 E. aaa 
 F. aaa 
 G. aaa 
 H. aaa 
 I. aaa 
 J. aaa 
 a) aaa 
 b) aaa 
 c) aaa 
 d) aaa 
 e) aaa 
 f) aaa 
 g) aaa 
 h) aaa 
 i) aaa 
 j) aaa 
 A. aaa 
 B. aaa 
 C. aaa 
 Ĉ. aaa 
 D. aaa 
 E. aaa 
 F. aaa 
 G. aaa 
 Ĝ. aaa 
 H. aaa 
 a) aaa 
 b) aaa 
 c) aaa 
 ĉ) aaa 
 d) aaa 
 e) aaa 
 f) aaa 
 g) aaa 
 ĝ) aaa 
 h) aaa 
 1. aaa 
 2. aaa 
 3. aaa 
 4. aaa 
 5. aaa 
 6. aaa 
 7. aaa 
 8. aaa 
 9. aaa 
 10. aaa 
 I. aaa 
 II. aaa 
 III. aaa 
 IV. aaa 
 V. aaa 
 VI. aaa 
 VII. aaa 
 VIII. aaa 
 IX. aaa 
 X. aaa 
 (i) aaa 
 (ii) aaa 
 (iii) aaa 
 (iv) aaa 
 (v) aaa 
 (vi) aaa 
 (vii) aaa 
 (viii) aaa 
 (ix) aaa 
 (x) aaa 
 α) aaa 
 β) aaa 
 γ) aaa 
 δ) aaa 
 ε) aaa 
 ζ) aaa 
 η) aaa 
 θ) aaa 
 ι) aaa 
 κ) aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 

Do laŭ Angla alfabeto kaj laŭ Esperanta alfabeto. {{{1}}} Latino ne helpas. -- PEJNO Simono Diskuto  22:38, 26 Jul. 2012 (UTC)


Citaĵo
 Brita Coöp anstataŭ Usona Co-op. 

Estas oficiale, ke mi lernis la Uson-anglan lingvon.

Kaj en Kebekio oni diras "Coop". Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 23:00, 26 Jul. 2012 (UTC)

  Unusilabe, ĉu? -- PEJNO Simono Diskuto  10:37, 27 Jul. 2012 (UTC)

 Dusilabe. Ni prononcas co-up kaj ne kiel la franca coupe. Si vous voulez une coupe de champagne, vous pouvez prononcer coop comme "coupe".Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 23:47, 27 Jul. 2012 (UTC)

Daŭrigo[redakti fonton]

Mi ne scias, por kio Simono uzas la esprimon "Angla alfabeto", sed mi supozas, ke li celas la literaron de la Angla lingvo. Por tio, plej taŭge, oni diru "Angla literaro" aŭ "la Anglaj literoj", por la serio abcdef...uvwxyz. Kvankam oni vidas iun déjà vu uzatan en la Angla, oni certe ne diras ke à estas Angla litero.
Alfabeto estas speco de skribsignaro, kontraste kun alitipaj skriboj (hieroglifoj, ĉinsignoj, konsonantskribo aŭ “abĝado”, silabaro...), kaj nia Esperanta alfabeto certe estas Latina kaj tiel kontrastas ekz. kun la Greka kaj Cirila. Por klareco, oni prefere parolu pri la Esperanta literarola literoj de Esperanto, se oni celas la liston abcĉd...uŭvz, ne pri la Esperanta alfabeto.
Cetere, tio ke "literoj kun diakritoj ne estas konsiderataj apartaj memstaraj literoj" validas por kelkaj lingvoj kaj en iuj nur por kelkaj literoj, por aliaj lingvoj ne. --Surfo (diskuto) 09:53, 27 Jul. 2012 (UTC)

  Ni eble unue konstatu, kio estas alfabeto.

Citaĵo
 alfabet/o
  1. Listo de ĉiuj grafemoj uzataj en iu lingvo k aranĝitaj en difinita ordo: se mi nun, post tiu granda sperto, kiun mi havas, devus krei E-on denove, mi ne donus al ĝi alian alfabeton Z; la Morsa alfabeto; la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA).
  2. Tiu listo, lernota de tiu, kiu volas scipovi legi: li neniam venkis la alfabeton Z; li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto Z (li estas malklera aŭ stulta). ☞ aboco. 
— PIV

Tiu ĉi difino memkompreneble kovras ankaŭ hieroglifojn, silabajn alfabetojn, ideografiajn alfabetojn, kaj fakte ĉiuspecajn aliajn simbolojn uzatajn por skribi. Eĉ la Morsan alfabeton. Do voli distingi inter literaro kaj alfabeto ne ŝajnas al mi tre helpe. Cetere, ankaŭ la hieroglifoj entenas (interalie) normalajn literojn, tute ne alispecajn ol la literoj de la E-alfabeto. Ili nur aspektas iomete alie.

Notu ankaŭ la frazon en difinita ordo. Fakte jen, tute precize, la diferenco inter alfabeto kaj literaro. Nome la specifa ordo. Evidente, per listo oni ordigas, kaj fakte, interalie, laŭ alfabeto.

Mi honeste tre miras, ke oni havas tiom apenaŭ supereblan problemon pro mia tre simpla kaj sufiĉe intuicia frazo Angla alfabeto.

Mi iel suspektas, ke la problemo tute ne estas la vorto alfabeto. Mi vetas, ke en vero la vorto Angla ekestigas la problemon. Jes, jen kio naskas ĉiujn viajn problemojn. {{{1}}} Arno komencis, argumentante iomete ĉirkaŭireme: Kial ne Franca alfabeto?

Fakte la tuta afero estas tre amuza. En unu angulo, mi havas CubeF-on, kiu petas min ne uzi Romiajn ciferojn por miaj listigoj en mia ŝablono, mi nepre uzu iun alian numersistomon, ĉar Romiaj ciferoj estas kontraŭ E-Vikia regulo. Nome ili estas Eŭropcentrismaj kaj pro tio en E-medio ne uzendaj. (Vidu mian acidan afiŝon en la Diversejo.)

En alia angulo, mi havas Arnon, al kiu ne plaĉas la uzo de Angla rilate alfabeton, fakte ĉi-okaze nur liste uzatan por ordigi. Kaj fine, en tria angulo, jam saltpretas Surfo, al kiu ne plaĉas eĉ nur la vorto alfabeto! -- PEJNO Simono Diskuto  10:33, 27 Jul. 2012 (UTC)


  Simono, vi plu volas nomi la internacian alfabeton kutime nomatan latina "angla", kvazaŭ itala, hispana, franca, germana ktp lingvoj ŝuldus sian alfabeton al la angla lingvo: tio por mi estas tute misvojiga kaj kontraŭkutima. (Mi neniam sugestis ke anstataŭ "angla" vi nomu ĝin "franca", nek "itala" nek "germana"). Esperanto uzas latinan alfabeton kun kromaj literoj (same kiel diversaj aliaj lingvoj) kaj sen iaj inter la latinaj. Mi nomas la 26-literan (kiun vi nomas "angla"), "latina" kaj la abcĉ-on "Esperanta". Mi iam kreis ŝablonojn {{EnhavTabelo}} kun eblaj parametroj L kaj eo laŭ tiu nomsistemo. Sed eble estas senrezulte plu diskuti la temon: vi ŝajnas volas resti sur via pozicio. --Arno Lagrange @ 20:25, 27 Jul. 2012 (UTC)

  Nu, fakte tre logika estas via solvo ja ne, ĉu? La Esperanta alfabeto estas same Latinida alfabeto. Same kiel la Angla, Franca, Hispana, ktp. Ĉiuj estas Latinidaj. Kiel mi jam klarigis, la Latina alfabeto estas nur subensemblo de la hodiaŭ kutimaj Latinidaj alfabetoj, fakte ankaŭ nur subensemblo de la Angla Latinida alfabeto. Estas tiel, ke por preskaŭ ĉiu Eŭropa Latinid-alfabeta lingvo ekzistas po Latinida alfabeto iomete diverĝanta.

Aldone, ĉe ĉio ĉi, ni ne forgesu, ke ni diskutas nur unusolan frazon el la priskribo de parametro en mia dokumentado. (Cetere, dokumentado, jen io, kio plej ofte plene malĉeestas.) La laŭaj parametroj nomiĝas abc, ABC, abcĉ kaj ABCĈ.
Cetere, kio estas Latina alfabeto, tion oni povas legi eĉ ĉi-Vikie: jen: Latina alfabeto! {{{1}}} Do la hodiaŭa Angla alfabeto neniam ajn nomiĝu Latina alfabeto. Ĉiam ĝi estis, kiel multaj aliaj sufiĉe diverĝantaj alfabetoj, Latinida alfabeto, samkiel ankaŭ nia Zamenhofa. -- PEJNO Simono Diskuto  06:35, 28 Jul. 2012 (UTC)

Mi pensas egale al ArnoLagrange, tiu alfabeto kiu Pejno nomiĝas "Angla" estas fakte la "Latina" alfabeto, mi ne povas diferencigi tiun alfabeton de la hispana (kiu estas mia denaska lingvo), ĉar ekde 2010 la duoblaj konsonantoj (ch, rr, ll) jam ne plu estas konsiderataj memstaraj literoj, la nuna litero kiu mankas por ke tiu "angla alfabeto" estu ekzakta ol la hispana estas la litero "ñ". -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 23:23, 27 Jul. 2012 (UTC)

  Je ducerba diplodoko kaj dudek du dronantaj didoj! Nek la Angla, nek la Hispana, nek la Franca, nek la Nederlanda, nek la Itala alfabetoj, nek la transkribo por la Ĉina, kaj ne nur neniomon malpli iel neke, ankaŭ nek la Esperanta alfabeto estas  Latina alfabeto . Ili ĉiuj estas samgrade  Latinidaj alfabetoj  kaj, kiel ni ĉiuj scias, ĉiuj la menciitaj iomete diverĝas.

Do tute ne estas tiel, ke la Angla alfabeto estas Latina/Latinida kaj, kontraste, la Esperanta alfabeto ne estas Latina/Latinida. Fakte ambaŭ estas tiom samgrade Latinidaj, kiom samgrade ili NE estas Latinaj. Do Arno simple malpravas per sia tre misa distingo.
Ĉu mi eble prefere nomu la alfabeton anstataŭ: la Angla, eble: la Hispana sen ñ (ekde la reformo de 2010)? {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  07:18, 28 Jul. 2012 (UTC)
Mi ne scias, ĉu utilas respondi al Simono, kiu nun ŝajnas travivi periodon de sankta furiozo (kp. lian atakon kontraŭ la rekomendo pri evitado de Romaj nombroindikoj). Li ne scias, kio estas alfabeto, nur maŝine citas iun duonbakitan vortaran difinon kaj eĉ ĝin misinterperetas. Kaj li eĉ ne komprenas, ke la parametroj de lia ŝablono, por esti iel intuicie kompreneblaj, devus esti ABCĈ kaj ABCD (eĉ prefere ABCD-Y, aŭ io simila), ne ABC kaj ABCĈ.
En lia ŝablono aperas "Ĝi tradukiĝos...al litero de la Angla alfabeto" kaj "Se oni elektas abc=jes, la Angla alfabeto uziĝas...". Per sia insistado pri la vortumo "Angla alfabeto" li ne nur ŝajnas inciti iujn vikipediistojn, sed intence evitas esprimi sin klare . Simple vortumi "litero(j) de la Angla" estus sufiĉe unusenca, sed se li volas esprimi sin precize, li eble parolu pri la "Askiaj literoj" aŭ pri la (literoj de la Unikoda) "baza Latina".
Krome, liaj rimarkoj pri la perfekteco de la Germana literordigo, kiu ne diferencigas a disde ä, montras krudan malrespekton pri lingvoj, kiuj faras alie. Kial li ne diru, ke la Germanoj estas nur simpluloj, kiuj ne vidas, ke la du literoj estas malsimilaj kaj ankaŭ montras tute malsaman prononcon? --Surfo (diskuto) 08:18, 28 Jul. 2012 (UTC)

  Kara Surfo.

 a)  Vi skribas nun tre malprecize. Ne temas pri rekomendo, temas pri malpermeso. La titolo jam diras tion tute klare. Jen: Evitendaj Eŭropcentrismoj. Notu: -endaj, ne -indaj. La sankta furiozo estiĝis nur pro CubeF, kiu tute regulkonforme atentigis, ke la uzo de Romiaj Ciferoj estas laŭ Vikipedia regulo malpermesata, cetere ne nur tie ĉi, sed eĉ en ĉiu ajn E-medio! 
 b)  Kio estas alfabeto, tion mi certe scias. Interalie, temas NE pri simpla ensemblo de literoj, temas pri ensemblo de literoj kun specifa vicordo. Ĝuste pro tio, kaj fakte nur pro tio, literoj de alfabeto taŭgas kiel ordigilo. Ekzemple, per koloroj anstataŭ literoj aŭ numeroj, tio tute ne funkcius. Eĉ la vorto alfabeto mem malsekretas ordon. alfabeto venas de alfa, beta, do de la unuaj literoj de la Helena alfabeto. Esperante: alfo, beto, gamo, epsilono, ktp. Do alfabeto estas samsignifa kiel la vorto aboco. Do notu, ke temas pri specifa ordo, ne simple pri neordigita ensemblo. Via literoj el la Angla estus senorda ensemblo. Tio ne estus la sama afero kiel aboco, alinome, alfabeto. Do ŝajnas al mi, ke mi tre precize scias, kio estas alfabeto. Fakte mi ne bezonas konsulti iun ajn vortaron, mi simple legas la vorton kaj ĉe tio mense analizas: alfa-beto. 
 c)  Mi dankas pro la atentigo abc=jes. Jen orfiĝinta restaĵo de antaŭa dokumentado por malnova versio. Mi nun tuj aktualigis. 
 d)  Viajn rimarkojn pri iuj miaj eldiroj rilate la Germanan literordigon mi tute ne komprenas. Laŭŝajne ili ne rilatas al io ajn, kion mi skribis. Mi simple atentigis, ke oni en la Germana, ne uzas ordoskemon: a, ä, b, c, ..., sed skemon a, b, c, d, .... Nur se oni volas fari nomkartaron aŭ vortaron, oni agas alie. Tio neniel ajn rilatas al perfekteco aŭ al simpleco de ies ajn alfabeto. Temas pri simpla fakto, kiun mi raportis. 
 e)  La uzo de stilo=abcĉ venas de la fakto, ke mi tute ne intencis enmeti tiun skemon. Prae mi havis nur abc, ABC kaj 123. Fakte mi persone konsideras la skemon 'a', 'b', 'c', 'ĉ', 'd', ... ktp stultaĵo, se ne temas pri nomkartaro aŭ vortaro aŭ simile.
Por personaj nomoj, ĝi fakte en la praktiko tute ne sufiĉus, ĉar, alie ol mi mem, apenaŭ iu tie ĉi uzas Esperantigitan nomon. Do por nomoj oni bezonus tutan aron da alfabetoj, ne nur la Esperantan.

Sed pro tio, ke aliaj taksas tion alie, mi tamen decidis aldoni E-alfabetan skemon. Do tiu, kiu nepre volas uzi ĝin devos enklavi unu aldonan literon por la stilnomo.
 
 f)  Cetere, kiel kaj kial la frazo Angla alfabeto povos inciti iun ajn Vikipediiston tie ĉi? Ĉu ĉi-medie Angla estas iuspeca vorto maldeca? Aŭ ĉu mi iel miskomprenas vin? 

-- PEJNO Simono Diskuto  10:47, 28 Jul. 2012 (UTC)

Jes plu min ĝenas ke vi volas nomi "angla" la latin(id)an alfabeton ĉar almenaŭ la franca, la germana, la itala, la hispana uzas la saman, kaj tiuj tri lingvoj ne pruntis sian alfabeton el la angla, ili ĉiuj heredis la latinan al kiuj ĉiuj lingvoj aldonis J V W. Jes ĉar komputiko disvolviĝis en Usono, kun ĝi aperis ascii-a alfabeto, kiu estas la 26-litera latina alfabeto (preskaŭ) sufiĉa por skribi la anglan lingvon. Ke anglalingvanoj pro tio nomas ĝin "angla" estas kompreneble, sed en internacia medio kiel la Esperantlingva, estas simple ne akcepteble.
Ĉu mi ripetu ke en la franca kaj en la germana (kaj verŝajne en la itala portugala kaj aliaj lingvoj) la kutima aboco instruata en lernejo kaj kiu utilas por ordigi ekzemple vortarojn estas precize tiu sama 26-litera latina alfabeto. Ĉu laŭ tiu sciigo vi plu volas aserti ke la franca, la germana, la itala, ktp uzas anglan alfabeton ?
Laŭ vi la «latina alfabeto» estus la alfabeto uzata en la praa latina lingvo (el kiu vi, mi ne scias kial, eĉ forigis la Q), antaŭ ol ĝi ekakceptis K X Y Z, kaj antaŭ ol aperis J, V kaj W -tamen kiam mi studis la latinan, kaj en mia latina vortaro, ĉiuj tiuj literoj aperis (krom W). Tiun alfabeton kiun ĉiuj nomas «latina», vi volas renomi «latinida».
Simono, konfuzige estas ke ĉiujn tiajn aferojn vi nomas laŭ personaj esprimoj kiuj ne kongruas kun komuna uzo. --Arno Lagrange @ 06:20, 29 Jul. 2012 (UTC)

  Mi iomete esploris vian terminon Latina alfabeto en la Franca Vikipedio kaj ankaŭ aliloke, ekz. en la Hispana kaj Germana. Fakte oni en la Franca Vikipedio jam korektis tiun misuzon kaj nun aplikas Latina skribo kaj ne plu Latina alfabeto. (Mia mankanta Q en la aŭtenta Latina alfabeto estis nur mistajpo.) Eble la duono de la problemo estas tio, ke mi lernis Latinon en la lernejo. Aldone iom de la Helena. Do por mi Helena alfabeto NE estas Greka alfabeto kaj Latina alfabeto NE estas Angla, Franca aŭ Germana (baza) alfabeto. La Greka alfabeto estas Helenida kaj la Angla, Franca, Germana kaj multaj aliaj estas Latinidaj.

Se mi uzas la ĝustan terminon, nome Latinida alfabeto, por ĉiuj alfabetoj, kiuj entenas askiajn A-Z, almenaŭ por fremdaĵoj, tuj klariĝas, ke la E-Alfabeto ne estas pli aŭ malpli Latinida ol ĉiuj aliaj Latinidaj alfabetoj. Do oni ne povas diri, jen Latinida alfabeto kaj jen io tute alia, la Esperanta alfabeto. Tio estus misaserti, ke ĝi ne estas Latinida, kio estus evidente malprava.
La tialo, kial mi elektis la Anglan alfabeton, kaj ekz. ne la Francan aŭ eĉ la Germanan, estas sufiĉe simpla. Ambaŭ alfabetoj havas aldonaĵojn iuspecajn kaj por la ne-scianto ne estas klare, ĉu ankaŭ la aldonoj apartenu al la aboco, kiun infanoj recitas en la lernejo, aŭ ne. Sed la kvintesenco de ĉiuspeca ordigo laŭ literoj estas evidente ĝuste tiu ĉi ABC-poemo, kiun infanoj kantas, pli bone, devas kanti. Fakte, oni povas rigardi mian elekton de la termino Angla alfabeto, kiel pruvon pri la nesufiĉo kaj mizereco de la Angla alfabeto.
Mi des pli ne komprenas, kial tio estu iel ajn incita al iuj.
Kaj tuj supozi, ke se mi uzas la terminon Angla alfabeto kure de iu ŝablona dokumentaĵo, tio signifu, ke la Francoj ricevis sian alfabeton de la barbaraj Angloj, kiam ni ĉiuj scias, ke ili ricevis sian alfabeton, (kune kun picoj?), de la civilize pli evoluiĝintaj Italoj, estas verdire tre stranga misinterpreto. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  07:12, 29 Jul. 2012 (UTC)

Pri alfabetoj[redakti fonton]

 

Angla alfabeto[Noto 1]
A, B, C, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z.
Esperanta alfabeto
A, B, C, Ĉ, D, E, F, G, Ĝ, H, Ĥ, I, J, Ĵ, K, L, M, N, O, P, R, S, Ŝ, T, U, Ŭ, V, Z.
Latina alfabeto
A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, U, V, X.
Germana alfabeto
A, B, C, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z.
Plus la aldonaĵoj: Ä, Ö, Ü, ß (nur minuskle). Tiuj ne rolas en ekstervortaraj ordigoj aŭ ABC-rimo.
Franca alfabeto
A, B, C, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z.
Plus la alsignoj:  ´ ` ^ ,  kaj la liĝaĵo: Œ. Literoj kun alsignoj kaj Œ ne rolas en ekstervortaraj ordigoj aŭ ABC-rimo.
Hispana alfabeto (antaŭ 2010)
A, B, C, Ch, D, E, F, G, H, I, J, K, L, Ll, M, N, Ñ, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z.
Plus la supersignoj:  ´ ~ . Krom Ñ, literoj kun supersignoj ne rolas en ekstervortaj ordigoj aŭ ABC-rimo.
Hispana alfabeto (2010)
A, B, C, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, Ñ, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z.
Plus la supersignoj:  ´ ~ . Krom Ñ, literoj kun supersignoj ne rolas en ekstervortaj ordigoj aŭ ABC-rimo

Notoj:

  1. En multaj lingvoj oni pritraktas tiun Latinidan alfabeton kiel bazan alfabeton, al kiu oni aldonas supersignojn aŭ pliajn literojn aŭ ligaĵojn.

Pri la Hispana mi ne estas certa, ĉu Ch, Ll, Ñ iam rolis en ABC-rimo kaj ekstervortaraj ordigoj. Pri tio ĉi-teme kompetenta Hispano devos klarigi.

Esperanto estas iomete escepta kazo. Ĝi deklaras literojn, kiujn oni fakte ĉiutage bezonas, eksteralfabetaj. Aliflanke literoj modifataj per supersignoj estas deklaritaj apartaj kaj eĉ aparte enalfabetaj.

Ŝajnas al mi, ke ĉiuj uzantoj de Latinid-alfabetaj lingvoj uzas por ekstervortaraj ordigoj la Anglan alfabeton, kvankam tiu ĉi alfabeto ofte entenas literojn, kiuj en la respektiva lingvo tute ne okazas, aŭ aliflanke, literoj eĉ mankas. Nur la Esperantistoj sintenas male. Estas pro tio, ke mi ĝis nun konsideris tiun kutimon aminda stultaĵo. -- PEJNO Simono Diskuto  11:01, 29 Jul. 2012 (UTC)

Œ estas uzata nur komputile, ĉar oni skribas ĉiutempe oe. Almenaŭ en Kebekio (sed la alfabeto estas la sama en ĉiuj regionoj de la franclingvio).
Do, la litero Œ ne apartenas al la franca alfabeto. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 11:16, 29 Jul. 2012 (UTC)

  Fakte en Francaj presaĵoj uziĝas ofte pli da ligaĵoj. Ekzemple sufiĉe populara estas ligaĵo por fi. -- PEJNO Simono Diskuto  23:12, 29 Jul. 2012 (UTC)


  Post tiom da diskutoj pri la Angleco aŭ ne-Angleco de la afabeto uzata de Latinid-alfabetuloj por ordigi alineojn, sekciojn, ĉapitrojn, ktp,, aŭ signi iujn laterojn de geometriaj figuroj, ktp., min vere interesus, ĉu la Hispanoj iam ajn uzis:

A, B, C, Ch, D, E, F, G, H, I, J, K, L, Ll, M, N, Ñ, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z.

aŭ ĉu en tiaj okazoj ili uzis kaj plu uzas:

A, B, C, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z.

kiel mi supozas. Ĉu iu scias tion? -- PEJNO Simono Diskuto  07:36, 1 Aŭg. 2012 (UTC)


Teknikejo[redakti fonton]

Tro multaj koloroj tie ĉi[redakti fonton]

Mi ne eniris tiun ĉi diskutejon de antaŭ iom da tempo, kaj mi trovas ĝin nun tro konfuziga. Mi supozas ke tio ŝuldiĝas al troa uzado de koloroj, kadroj, ŝablonoj, ktp. Laŭ mi, la diskutejo prenis tiun aspekton komunan en la retejoj antaŭ dek aŭ dek kvin jaroj, plenaj je konfuzigaj elementoj, al kiuj nur mankas saltanta muziko. Tute malsama al la kutima aspektigo de Vikipedio.
Nu, vi rajtas, sed por tiuj al kiuj mia opinio povas interesi: simpligu Vikipedion! --Tonyo (diskuto) 11:07, 1 Jul. 2012 (UTC)

  Kara Tonyo, prae komputiloj neniel rilatis al koloro. La vidigiloj simple ne kapablis montri koloron. Tiam estas la tiel nomate beja Hercules-vidkarto la absoluta pintaĵo, kiu eĉ kapablis montri grafikojn, afero, kiun same komputiloj ne kapablis. La unuaj vidigiloj estis ŝoke verdaj kaj povis nur montri ĉirkaŭ cent Askiajn signojn. Mi faris miajn unuajn grafikojn nur per askiaj signoj.

Sed dum tempo kuris komputiloj evoluis.
Hodiaŭ komputiloj ne nur kapablas pri koloro, sed ankaŭ pri video kaj aŭdio kaj baldaŭ estos, aŭ fakte jam estas, 3D-video.
La uzo de koloro kiel distingilo ne estas iel malmoderna, kiel vi asertas. Tute male. La neuzo estas malmoderna. Fakte oni ĉiam dekomence volis apliki koloron, ĉu en komputiloj, ĉu en libroj. Nur limoj teknikaj aŭ financaj malhelpis tion.
Evidente dum ĝuste tiu ĉi ĉi-monata diskuto, ĉeftemo estis ja koloro. Mi ankaŭ senhezite konfesu, ke mi estas la kolorulo tie ĉi. Nu, diskute temiĝis E-koloroj. Evidente kolore. Aldona temo estis ŝablono, kiu montras bildetojn, jen Mesaĝkesto. Do se la diskutejo estus senkolora, oni ne povus prezenti tiujn du temojn.
Estas klare, ke kun specife tiuj du temoj evidente la tuta diskutejo buntas kiel papago.
Aliflanke, en la Vikiaj artikoloj mem estas jam de la komenco bildoj. Tiuj estis kaj estas koloraj.
Aldone la ŝablono ArtikolaMesaĝokesto enkondukis koloron — ne plume de mi — kaj tion ĝi faras jam ege longtempe. Simile pri diversaj Informkestoj, ktp. Hodiaŭ preskaŭ ĉiu iomete pli longa artikolo komenciĝas kun iuspeca Informkesto.
En la hodiaŭaj artikoloj, ankaŭ en tiuj de mi mem, estas laŭ mia takso apenaŭ pli multe da koloro, ol tradice jam ĉiam estis. Ekzemple en Satelita televido du aldonaj Mesaĝkestoj kaj kelkaj koloraj Butonoj al Enhavo. Aliflanke, en Literofteco jen praktike neniuj, evidente la grafikoj de la statikaĵoj estas parte koloraj. Vi espereble ne postulemus, ke oni substitui al la statistikaj histogramoj nun tabeloj, ĉu?
Rilate tro da kolorojn la artikolo Koloroj por TTT evidente falu jam principe el la diskutkadro.
Do mi petas iomete precizigi vian plendon. Espereble tio ne estas mia signaturo en Esperanto-flaga verdo, kiu ĝenas vin. {{{1}}}
Sed ni certe akordus, ke, ankaŭ rilate al koloroj, kvante malplie estas iam kaj iam kvalite plie. -- PEJNO Simono Diskuto  12:08, 1 Jul. 2012 (UTC)

  Kiel ŝtupo al iom malpli da koloro kaj kompense al Nova!, mi iomete moderigis mian signaturon. La ruĝa Nova! iĝas griza post ĉirkaŭ unu tago. Post ĉirkaŭ 10 tagoj ĝi plene malaperas. -- PEJNO Simono Diskuto  06:35, 2 Jul. 2012 (UTC)

Se vi volus fari ion utilan anstataŭ la hazarda kolorigado de la diskutejo, vi povus igi la aspekton de la paĝo dependi de la (ensalutinta, kompreneble) leganto: Ĉiu vidu iomete alikolore (aŭ kun via atentigilo "nova") la kontribuojn, kiuj aperis post la antaŭa vizito. --Surfo (diskuto) 06:45, 2 Jul. 2012 (UTC)

  Mi tre volonte farus tion. Sed per la ebloj, kiuj disponiĝas, tio simple ne estas realigebla. Eĉ nur aŭtomate generi la daton por morgaŭ, kiam oni estas enmetinta la Nova!, ne eblas.

Mi mem generas la tekston por uzi la ŝablonon ekstere per programeto sur mia sistemo. Mi alklakas butonon kaj ĝi generas la necesan kodaĵon kun la konvena validdato por morgaŭ (ĝis loke 12h00) aŭ por postmorgaŭ (post loke 12h00). Tiun ĝi ŝovas en la poŝon. Per Stir V mi pafas ĝin en la tekston, kiun mi ĝuste redaktas.
Programiste tie ĉi oni estas praktike kastrita. Preskaŭ nenio ajn eblas, kaj tute ne apliki iun senchavan programadan lingvon por realigi ion vere bonan. Programi tie ĉi signifas dekoblan daŭron, dekoblon da cimoj, ĉion por programi nur centonon de la normalaj ebloj kaj ducentonon de la normala uzula komforto.
Rigardu nur la plene idiotan balotmekanismon — vere, plene ekstermondan. Se iu programisto mia eĉ nur proponus tian manipuladon por iu el miaj klientoj, li povus rekte hejmiri kaj tie ankaŭ resti por la cetero de sia vivo.
Pli bone estus, fakte kombini la Nova!-ideon kun la signaturo, kiun la redaktilo generas kaj la sintaksa analizilo tranformas en stampaĵon. Sed por tio oni devus enkorpigi la mekanismon aŭ en la redaktilon aŭ en la analizilon.
Mi kredas, ke iuspeca Nova! estas nepne bezonata. Se oni aldonas mesaĝon piede de la tuta paĝo, oni ne bezonas iun Nova!. Ĉiu estas tempopunkte en la ĝusta vicordo. La vera problemo estas, kiam oni returniras al iu malnova diskutero. Se oni afiŝas mesaĝon tien, neniu plu vidos ĝin. Oni afiŝas plene vane. La mesaĝo neniam ajn estos legata kaj simple iam malaperos arkiven.
Honeste, al la Vikia sistemo mankas la vere plej simplaj uzulaj funkcioj. -- PEJNO Simono Diskuto  13:15, 2 Jul. 2012 (UTC)
Mi plene konsentas kun Tonyo ke la uzo de tro de koloroj sur retpaĝoj estas malmoderna kaj nenecese fortiras la atenton de la efektiva enhavo. Post kiam kolorkapablaj ekranoj disvastiĝis komence de la 90-aj jaroj, oni emis troigi la novan eblon. Fine de la 90-aj jaroj retpaĝoj estis multe pli koloraj ol nuntempe. Poste oni rimarkis ke tio nur fortiras la atenton de la legantoj de la efektiva enhavo, kaj ekkonsideris troan uzon de koloroj sur retapaĝoj kiĉa.
La konstanta paĝosupro de ĉi tiu diskutejo ne ŝajnas al mi tro kolora. Sed la koloraj subskriboj kaj la koloraj NOVA-kestetoj ja ege ĝenas. Bone ke Simono jam iom moderigis sian subskribon nun. Sed tiuj koloraj NOVA-kestetoj, kiuj altiras la atenton al liaj kontribuoj kvazaŭ ili estus pli gravaj ol la kontribuoj de aliaj, daŭre ege ĝenas. Marcos (diskuto) 08:43, 2 Jul. 2012 (UTC)

  Mia ideo estas, ke ĉiuj uzu la ŝablonon Nova! antaŭ siaj mesaĝoj. Aŭ eble nur por tiuj mesaĝoj, kiuj estas ekster la normala tempa vicordo de la mesaĝoj. Do se oni tre malfrue aldonas eron al malnova diskutero. Se ĉio estus tempopunkte en kreskanta vicordo, oni fakte ne bezonus iun atentigilon. Nur se oni intermetas mesaĝon inter jamajn ekzistantajn.

Verdire ĉio ĉi devus jam okazi plene aŭtomate kiel integra parto de iuspeca profesia blogilo.
Se ĉiuj uzus la novan Nova!, la arkivigo de la malnovaj diskutoj estus ege pli facila. La arkivisto tuj vidus, se fadeno ankoraŭ entenas novajn malfruiĝintajn mesaĝojn. -- PEJNO Simono Diskuto  13:15, 2 Jul. 2012 (UTC)

  La ĝena elemento de Nova! estas eble ne nepre ĝia koloro, sed ĝia areo. Ekzemple ruĝa steleto estus malpli ĝena. Por Jama tiam griza steleto. Sed tiam ni havus iun sekretan kodon, konsentite, ege malpli ĝena, sed kiu al la uzulo ne plu klarigus sin mem. Evidente mi povus meti ŝpruchelpilon. Nova! Validdato: 2012-06-03. Sed iugrade la Nova!-atentigoj ja devas ĝeni. Aŭ oni pretervidus ilin. -- PEJNO Simono Diskuto  13:35, 2 Jul. 2012 (UTC)

Saluton. Mi subtenas la kritikojn de Tonyo kaj Markos. Krome Vikipedio ne bezonas pli da bunteco, sed pli da bonaj artikoloj. Kaj koloroj subtenu la legadon, ne konfuzigu dum la legado. --Tlustulimu (diskuto) 16:09, 10 Jul. 2012 (UTC)
Mi aliĝas al la supraj komentoj, kaj same opinias ke tro da koloroj senutile (aŭ eĉ malutile) ĝenas. Bonvolu, Simono, ne konfuzi inter komputiko de la 50-aj jaroj kie koloroj forestis kaj tiu de la 90-aj jaroj kiam en retejoj iuj emis trouzi diversajn kolorojn, kiuj kaj dolorigas al la okuloj kaj konfuzigas legantojn. En la nunaj jaroj retejoj emas pli modeste uzi kolorojn, nur malmultajn, palajn, harmoniajn kaj signifotrafe. Tia ekzemple estis la evoluo de la aspekto de Vikipedio en ties dek jaroj da ekesto (provu esplori malnovajn aspektojn de la ĉefpaĝo: ĝi iam estis krie kolora kaj fariĝis pli harmonie ne tro multkolora.

  Pri proceso de arkivigo kaj aliaj plibonigoj, mi sugestas al vi Simono, ke vi eniru diskutrondojn de la programistoj de Vikipedio/Vikimedio/Mediavikio kie ellaboriĝas plibonigoj ĉu kiel opciaj aldonaĵoj, ĉu kiel evoluoj de la programaro. Vi trovos ilin per IRC, tvitero, bugzilo kaj per diversaj retejoj (Mediawiki, Metavikipedio, Wikimedia) kie tiaj evoluoj estas konstante diskutataj. Evidente vi aspiras al plibonigoj kiuj ne estas realigeblaj per la elementa vikipedia programado, sed kiuj estas plene realigeblaj pere de Mediaviki-programaro, ĉu en la kerno de la programo, ĉu en opciaj aldonaĵoj, verkitaj per php, ĵavaskripto kaj ajax. Atentu ke la Mediaviki-programaro konstante evoluas kaj riĉiĝas de kontribuoj de uzantoj, precipe vikimediistoj, kiaj vi, kiuj sentis bezonon de iu plibonigo aŭ aldono, verkis ĝin, pridiskutis ĝin kun aliaj, proponis ĝin kaj kiuj estis aldonitaj al la programaro. (Vidu per la ilo "Versio" liston de aŭtoroj de la Mediaviki-programaro).

Ekzemple en la Mediawiki-tradukejo (translatewiki) funkcias tre oportuna ilo por aranĝi diskutojn laŭ fadenoj, kiu bedaŭrinde ne funkcias en Vikimediaj projektoj. --Arno Lagrange @ 06:09, 14 Jul. 2012 (UTC)

  La titole menciata ŝablono liveras belegajn sensencaĵojn. Jen ekzemplo:

 Faye DUNAWAY, origine: Dorothy Faye DUNAWAY (naskiĝis la  14-an de januaro 1941(nun 1941-01-14) (83‑jara)

Jen la unua rolulino, kiu naskiĝis jam 71-jaraĝa!

Ĉe Ŝekspiro la afero estas eĉ pli ridinda:

 Dato de naskiĝo: (baptita) la  23-an de aprilo 1564(nun 1564-04-23) (459‑jara) 

Iom malfrua babtado, ĉu ne?

Same ĝi ne uziĝu en kampo kun la titolo: Naskiĝdato:. Naskiĝdato estas naskiĝdato kaj ne aĝo. Tio estas eĉ speciale tia, se la homo ne plu vivas. Oni eble iomete pli kaj, antaŭ ĉio, ĝisfine pripensu la blindan enŝovon de iuj ŝablonoj. La problemo estas la tro konciza formulado kaj la strebo Naskiĝdato kaj aĝo tien ŝovi, kie antaŭe estis nur Naskiĝdato. Tio simple ne funkcias.

-- PEJNO Simono Diskuto  17:05, 3 Jul. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Vi trovis malĝustan uzadon de la ŝablono {{naskiĝtago kaj aĝo}}. Mi jam metis tien la ŝablonon {{Naskiĝtago}}. Ĉu eble la ŝablonaj dokumentadoj ne estas sufiĉe klarigaj? --Tlustulimu (diskuto) 18:04, 3 Jul. 2012 (UTC)
Saluton Simono. Mi malfacile komprenas vian riproĉon al {{Naskiĝtago kaj aĝo}}, des pli ke ĝi same uziĝas en aliaj vikipedioj. Nur komparu Pink, eu:Pink, fr:Pink (chanteuse) ktp. --Dominik (diskuto) 18:12, 3 Jul. 2012 (UTC)

  Sed la uzo pro tio ne estas iel pli ĝusta. Rigardu mian argumentadon sube. -- PEJNO Simono Diskuto  18:53, 3 Jul. 2012 (UTC)

  Praktike ĉiuj uzadoj kondukas al tiaj ridindaĵoj. Mi rimarkis tion, ĉar Petr Tomasovsky ĵus ŝovis ĝin en la mi-rilatan paĝon en informkeston kun la kampo Naskiĝdato. Kvankam matematike la aĝo evidente rilatas al onia naskiĝtago, logike ĝi tute ne apartenas al tiu. Aldone, la ŝablono estas blinda. Ĝi nombros plu eĉ kiam la persono jam mortis, se neniu permane haltigos ĝin. Se staras nur naskiĝtago xx.xx.xx jen neniu problemo. La datumo nakiĝtago ne diras ion ajn pri plua vivo aŭ jama morto. Tamen aĝo estas io tute alia. Se oni diras, iu aĝas xx jarojn, evidente tiu ankoraŭ vivas. Kaj fakte oni normalokaze mencias aĝon nur okaze de ies morto. Do iomete kiel li mortis la xx.xx.xx atinginte aĝon de xx jaroj, aŭ simile.

Pli konvene estus uzi Ŝablono:Mortotago kaj aĝo kaj ne Ŝablono:Naskiĝtago kaj aĝo. Cetere, ambaŭ ŝablonoj ĝuste nomiĝu xxx-dato kaj ne xxx-tago! Tago estas lundo, mardo, merkredo, ... Dato estas 1an, 2an, 3an ... {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  18:29, 3 Jul. 2012 (UTC)
Tamen oni diras "feliĉan naskiĝtagon!" okaze de ies datreveno de naskiĝo. --Dominik (diskuto) 02:10, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Jes, vi plene pravas. Sed jen ĝuste plia argumento ne uzi la vorton naskiĝtago. se oni fakte celas la nocion nakiĝdato. Ĉiu oficiala formularo parolas pri date of birth kaj ne pri birthday. En la Franca la distingo estas eĉ pli forta, date de naissance kaj anniversaire. En la Germana oni distingas inter Geburtsdatum kaj Geburtstag. Mia naskiĝtago okazas ĉiun jaron. Mia naskiĝdato estis en la jaro 1941, kaj bedaŭrinde, eĉ Stephen Hawking ankoraŭ ne scias, kiel ŝovi ĝin iomete hodiaŭen. {{{1}}}

En la tuta Vikia sistemo vere abundas misnomitaj ŝablonoj, misnomitaj parametroj kaj misnomitaj kampotitoloj, plej ofte mistradukoj el la Angla. Evidente la kapablo pri ŝablonkreado kaj la kapablo pri Esperanto ne ĉiam pariĝas. Aldoniĝas kelkaj pure logikaj misnomigoj. -- PEJNO Simono Diskuto  07:56, 4 Jul. 2012 (UTC)
Simono, vi estas la Umberto Eco (La serĉado de la perfekta lingvo) de Vikipedio - tamen esperanto estas lingvo homa, ne perfekta. --Dominik (diskuto) 08:23, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Tute aparte de la fakto, ke ankaŭ mi ne malofte eraras, en vero ne temas pri pure lingva demando. Programade oni ofte diras, la problemo ne estas skribi efikan algoritmon, la problemo estas trovi por ĝi la ĝustan, vere elvokan nomon kaj same pri ĉiuj ĝiaj eksteraj parametroj kaj ĝiaj internaj variabloj! Nome, ĉie bonaj nomoj signifas duonigon de la necesa dokumentado. Alivorte, la centcima damnaĵo prefere klarigu sin mem! {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  10:38, 4 Jul. 2012 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus alinomigis la kvaropon de ŝablonoj (Nun la titoloj estas {{Naskiĝdato}}, {{Naskiĝdato kaj aĝo}}, {{Mortodato}}, {{Mortodato kaj aĝo}}). Tamen mi lasis la koncernajn alidirektilojn, por ke la artikoloj restu bonaj. Ĉu ies roboto povos alĝustigi la artikolojn? Se ne, mi povus demandi en la germana vikipedio pri helpo. --Tlustulimu (diskuto) 09:55, 4 Jul. 2012 (UTC)

Afiŝo aŭ averto kun limdato. Ĉu bona ideo?[redakti fonton]

  Ĉar Ŝablono:Nova! nun sencime funkcias, mi povus pretigi ŝablonon, kiu montras ion nur ĝis specifa limdato. Ĉu tia ŝablono utilus por io?

Al mi tuj enkapiĝas ebla apliko por informilo kun alvoko partopreni en baloto, kiu finiĝas je specifa dato. Mi eble donos al mia Ŝablono:Mesaĝkesto la eblon specifi limdaton. Tio ne estus malbona. -- PEJNO Simono Diskuto  12:26, 4 Jul. 2012 (UTC)

Ŝablono:ADLS en la ĉefa diskutejo[redakti fonton]

  Tre malvolonte mi riparas aŭ plibonigas uzatajn ŝablonojn de aliuloj. Mia propra ADLS-a aldono, nome Ŝablono:Jama ADLS, testis jam de sia nasko por malplena NAMESPACE antaŭ ol enŝovi kategorion ien ajn. Do mi nun aldonis la saman teston ankaŭ al Ŝablono:Nuna ADLS kaj Ŝablono:ADLS, evidente ĉio nur por permesi al CubeF per la ŝablono ludi tie ĉi plene sendanĝere. -- PEJNO Simono Diskuto  16:03, 3 Jul. 2012 (UTC)

Nova Diskutejo[redakti fonton]

Klaĉejo[redakti fonton]

Klaĉulinoj kaj la diablo de Hans Weiditz (1488-1534)

  Saluton gekaraj! Mi proponas, ke oni kreu apartan babilejon (klaĉejon) por personoj suferantaj logoreon - --Dominik (diskuto) 08:59, 3 Jul. 2012 (UTC)

Ankaŭ eblas proponi Diskutejon kiel elstara artikolo... , ĉar tio estas por Pejno certa speco de artikolo. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:15, 3 Jul. 2012 (UTC)

Kie diskuti?[redakti fonton]

  • Laŭ mi entute bonus pliefektivigi diskutadon ĉi tie. Ekz. ĉiuj temoj estas traktataj samloke kaj sekve ĉu oni interesiĝas nur pri provlegado de artikoloj aŭ ĉu nur pri novaj ŝablonoj ĉiam oni vidas ĉion. Tio rabas multan tempon de multaj laboremaj homoj. Simile, preskaŭ neniu uzas nian IRC-kanalon #wikipedia-eo do eĉ tiuj aferoj oni devas pritrakti ĉi tie. --CubeF (diskuto) 14:14, 3 Jul. 2012 (UTC)

  Fakte tiu ĉi propono unuavide aŭdiĝas tute senchava. La nura problemo estas, ke se iu diskuto ne okazas tie ĉi, neniuj scias, ke la diskuto entute okazas. Jen la problemo. Tio estas vere ekstreme tia, se diskuto okazas en la diskutejo de specifa paĝo. Tiam eble diskutos nur du personoj, aŭ eble eĉ pli malbone, nur unu kun si mem. Kaj tiaj diskutoj, plej ofte, tute ne tuŝas teknikon. Temas normale pri iuj enhavaj aŭ terminaj diskutoj.

Oni povus tamen malfermi iujn paĝojn por fakdiskutoj, ekzemple pri ŝablonoj. Mi vetas eĉ, ke tia diskuteja paĝo jam ekzistas, sed neniu, aŭ almenaŭ ne mi, scias tion. Sed ankaŭ tiu ne helpus komencanton, kiu volas scii kiel apliki specifan ŝablonon. Evidente, tiu tute ne scius pri iuj specialaj ŝablondiskutaj paĝoj. Li havus jam sufiĉe da problemoj nur afiŝi sian demandon tie ĉi, speciale, se li, tute hazarde, tuj trafus redaktadon konflikton.
Tre bone estus havi anoncejon kun la titolo Novaj ŝablonoj aŭ simile. Eble eĉ kun la eblo raporti iujn cimojn aŭ problemojn.
Rilate forigendajn artikolojn, la jena diskutejo baziĝas sur speco de balotado, aŭ eble oni diru, protestado. Se temas pri propraj misnomitaj aŭ superfluiĝintaj ŝablonpaĝoj, jen ne vere la plej konvena loko por peti pri ties forigo. -- PEJNO Simono Diskuto  12:14, 5 Jul. 2012 (UTC)
  • Via ideo pri iu sekcio por Novaj ŝablonoj tre plaĉas al mi! Viaj argumentoj pri distirado de diskutoj al pluraj lokoj ankaŭ estas saĝaj. Nun mi prilaboras novan version de Diskuteja paĝo kien mi ilin inkludos. Mi informos, espereble, frue. --CubeF (diskuto) 12:28, 5 Jul. 2012 (UTC)

Propono pri nova aspekto de Diskutejo[redakti fonton]

  Mi proponas novan aspekton (kaj parte ankaŭ funkciadon) de Diskutejo. Ĝis nun ni ĉi tie traktis kune tre diversajn temojn - de prezentoj de novaj ŝablonoj, trans petoj pri lingva polurigo de iu artikolo, ĝis longaj akuzomilitoj. Mi proponas grupigi tiujn temojn en siajn proprajn (interligitajn) Diskutejojn.

  • Bazon de proponata sistemo vi povas vidi ĉe Vikipedio:Diskutejo/Nova (ĉefa paĝo) kaj ekz. Vikipedio:Diskutejo/Novaĵoj. (Komprenu, ke tio estas nura rapida skizo, kiu postulos iujn ŝanĝojn.)
  • Ĉefa avantaĝo de nova sistemo, kompare kun la ĝisnuna, estus:
En ĉiu unuopa parto (krom Diverse) estus traktataj nur temoj de unu speco. Pro tio ĉi ĉiu unuopa parto estus pli mallonga kaj pli bone trarigardebla (ankaŭ onia krozilo tion aprezos). Plie, se oni atentas Diskutejon oni vidas ankaŭ aferojn pri kiuj oni ne interesiĝas - ekz. se mi kreas ŝablonojn, mi ne volas sekvi petojn pri lingva polurigo de artikolo. Tiu ĉi nova sistemo tion kapablas - oni atentas nur Teknikejon.
  • En la ĉefa paĝo oni povas vidi ĉiujn temojn de ĉiuj partoj kaj tuj (sen devo viziti paĝon de koncerna sekcio) oni povas redakti iun sekcion aŭ aldoni novan temoj en iu ajn sekcion.
  • Mi esperas ke tiu ĉi nova sistemo povus malpezigi nian Atentaron, Diskutejon kaj sekve ankaŭ tempon!
  • Mi atentigas, ke oni povas uzadi ankaŭ nian IRC-kanalon wikipedia-eo. Tiam povas esti komunikado fulmrapida kaj Diskutejo eĉ pli malpeza. (se oni interesiĝas mi povas skribi helpilon pri IRC)
  • Bonvolu esprimi vian opinion! --CubeF (diskuto) 17:45, 5 Jul. 2012 (UTC)


  • Estis tie propono po iu loko por informi (interesiĝantajn) aliulojn pri novaj ŝablonoj kaj eventuale ankaŭ stilgvidaj paĝoj, rekomendoj, ktp. Tio ankaŭ povus esti ĉi tie.
  • Ĉar tia paĝo (ŝablono kun dokumentado, stilgvida paĝo, ...) ĉion diras mem oni (plejparte) ne bezonas aldonadi kroman komenton, sufiĉas ligilo (por ŝapri tempon de multaj). Tiel povus funkcii ekz. Vikipedio:Diskutejo/Novaĵoj. Aŭ iom alie... --CubeF (diskuto) 17:45, 5 Jul. 2012 (UTC)

  OK, Petr, via ideo estas bona. Evidente, oni devus testi la strukturon. Persone mi kredas, ke ses rubrikoj estas tro. Plej ofte temas nur pri apartigo de teknikaj aferoj de pli ĝeneralaj, kiel lingvaj, tradukaj, aŭ recenzaj aferoj. Eble io kiel Por programistoj, Por recenzantoj aŭ simile.

Ekzemple laŭ via nuna strukturo, se mi anoncus ŝablonon, tja, ĉu en Teknikejo aŭ ĉu en Novaĵoj? Se mi bezonus teknikan terminon, ĉu en Lingvejo aŭ ĉu en Teknikejo?
Eble sufiĉus tri rubrikoj laŭ celgrupoj kaj malpli laŭ temoj. Por recenzantoj, Por programistoj, Por ĉiuj aŭ simile. Sed ankaŭ mi ne estas certa, kiujn rubrikojn oni starigu. Alia eblo estus Recenzadaj aferoj, Teknikaj aferoj, Novaĵoj kaj anoncoj, Diversaĵoj aŭ simile. Sed mi ĉiuokaze klopodus limigi la aferon al nur tri aŭ kvar rubrikoj, se iel eble. Ne forgesu la pracelon. Ĝi tekstis — forigu la teknikajn volapukaĵojn el la ĝenerala diskutfluo. Ĉe tio oni devus eviti starigi iuspecan over-kill. Mi ankaŭ ne scias, ĉu oni vere bezonas apartan rubrikon nur por Vikipediaj politiko kaj regularo.
Iam kaj iam estas iuj Anglaj anoncoj. Mi ne scias, kiu afiŝas ilin tie ĉi. Se nespo, la povrulo evidente ne povos scii, kien naski sian tiom valoran ovon. Por li oni devus ĉiuokaze provizi Anglajn subtitolojn.
Hmm, eble oni vere apartigu laŭ supozataj uzulaj roloj kaj ne laŭ temoj. Aldone, ne forgesu la bedaŭrindan administranton, do vin mem, kiu devos kontroli plurajn subpaĝojn anstataŭ nur la ĉefa diskutejo. {{{1}}}. Aliflanke la TOC estas komuna, kio certe helpas. Ankaŭ arkivado iĝas pli malfacila. Sed mi pensas nun plene malnete, ĉar la afero estas por mi surprizo. Mi pripensu iomete plu.
Eble iu alia havos kelkajn ideojn.
Mi ĉiuokaze vidas kiel via solvo funkcias. La problemo kun mia Ŝablonaro en la diskutejo estas nun la bazo de vere tre konvena sinteno inter la subpaĝoj kaj la ĉefa paĝo rilate redakti.
Cetere, mi konsciis pri la Ŝablonara problemo. Sed mi malgraŭ tio ne uzis subst: ĉar se iu redaktus ĝuste en jena angulo, li vidus nur nekutimajn volapukaĵojn antaŭ si. Sen subst:, li vidis nur unu ŝablon-formuladon. Aliflanke, redakti, ĉi-okaze, kondukis rekte en la inferon!
Pli ĝenerala problemo estas pure homa, tipa afero en ĉiuspecaj blogoj. Mi prenu kiel ekzemplon mian nefermitan leteron al vi. La temo estis paciĝo. La fakte tre mallonga ĉi-rilata fadeno finiĝis ĉe Celine Dion!. Evidente, mi mem ne estis tute senkulpa pri tio, sed jen tipa fenomeno. {{{1}}} Jam pro tio ne havas sencon fari tro da rubrikoj tro rigore. Nome la fadenoj dereliĝos tiel aŭ tiel.
Ĉiuokaze, via ideo estas bonega. -- PEJNO Simono Diskuto  21:44, 5 Jul. 2012 (UTC)
La eŭska vikipedio jam posedas babilejon kun kvar temoj: Novaĵoj/ Politikoj/ Demandoj/ Helpado. Eblas rigardi ĉu ĉiujn samtempe, ĉu unu temon aparte. (eu:Wikipedia:Txokoa) --Dominik (diskuto) 22:13, 5 Jul. 2012 (UTC)
Saluton. Tio estas bona ideo. Tial mi ĵus kreis la subpaĝon Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo. - Sed kiel ni aranĝos la arkivojn de la subpaĝoj? --Tlustulimu (diskuto) 19:33, 6 Jul. 2012 (UTC)

  Nur krei subpaĝon ne sufiĉas. Petr jam faris specon de enkonduka parto, do kapo, por la ĉefa paĝo. Evidente tio nepre necesas. Mankas nur la ĝustaj rubrikoj. Eble io kiel:

  • Novaĵoj kaj anoncoj
  • Helpopetoj kaj demandoj
  • Redaktado kaj lingvaĵoj
  • Tekniko kaj ŝablonoj
  • Babilejo

aŭ simile. Simple prenu tion, kion Petr jam fabrikis, kaj adaptu ĝin. La sistemo estis perfekta. Rilate la arkivon ni eble ĵetu ĉion komune en la saman arkivan paĝon.

La tuto baziĝas sur komuna TOC kio aŭtomate estiĝas, se oni inkludas la subpaĝojn sur la ĉefa paĝo anstataŭ ligi al ili. Ankaŭ redakti funkcias perfekte. Ekzemple, mi scias kion fari. Sed vi certe ne malpli. -- PEJNO Simono Diskuto  20:04, 6 Jul. 2012 (UTC)


  Aŭ simple kvar rubrikoj:

  • Helpopetoj
  • Ĝeneralaj temoj
  • Teknikaj temoj
  • Babilejo

aŭ eĉ pli simple nur tri rubrikoj:

  • Ĝeneralaj temoj - General topics
  • Teknikaj temoj - Technical topics
  • Babilejo - Chat room

Mi elektus nur tri. Jes, tri estas la plej bona solvo. Se ni iam tamen bezonus kvaran rubrikon, estus nur vere bagatele facile etendi la sistemon. -- PEJNO Simono Diskuto  20:14, 6 Jul. 2012 (UTC)

  Mi pensas ke sekcion de Diskutejo nomi Diskutejo (Vikipedio:Diskutejo|Diskutejo) ne estas plej bona, iom konfuziga... Momente mi ne scias pli bonan nomon. Ĉu proponoj? --CubeF (diskuto) 21:17, 7 Jul. 2012 (UTC)

Ceterejo ? Aliejo ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:24, 7 Jul. 2012 (UTC)

  Mi kontraŭas ĉi tiun jam efektivigitan disdividon de la diskutejo. Almenaŭ oni konservis la ĝeneralan diskutejan paĝon, kiu montras ĉiujn subdiskutejojn sur unu paĝo. Sed nun mi devas tie en kvar lokoj rigardi, ĉu aperis por mi interesaj novaj diskutoj, anstataŭ simple rigardi en unu loko (sube de la paĝo). Aldone, se mi kontribuas al unu diskuto, mi post la redakto troviĝas sur la paĝo de la subdiskutejo, kaj devas unue reiri al la ĝenerala diskutejo antaŭ ol mi povas pluserĉi aliajn por mi interesajn novajn diskutojn. Se aperus multe pli da diskutoj en nia diskutejo, la avantaĝoj de tia disdivido eble povus superpezi la malavantaĝojn. Sed kun la nuna (kaj de jaroj pli malpli konstanta) aktiveco de la diskutjo, laŭ mi la malavantaĝoj de disdivido klare superpezas la avantaĝojn. Marcos (diskuto) 10:01, 10 Jul. 2012 (UTC)

  Ĉu vi eble pretervidis, ke sur la Diskuteja enira paĝo Kompleta enhavo, (fakte jen Vikipedio:Diskutejo) vi havas ĉiujn kvar rubikojn sur sola paĝo? Vi povas legi ĉiujn temojn de ĉiuj kvar rubrikoj sen entute forlasi la eniran paĝon.

Do ambaŭ metodoj estas realigitaj. Umi nur en specifa rubriko. Umi trans ĉiuj kvar rubrikoj sampaĝe. Nur se vi redaktas ion, vi alteriĝas en la rubriko, do sur la subpaĝo. Legante tute ne.
La ĉefa argumento por la enrubrikigo estis, ke ne ĉiu volis legi pri ŝablonoj ktp. -- PEJNO Simono Diskuto  12:12, 10 Jul. 2012 (UTC)

  Mi ja menciis tiun komplet-enhavan paĝon en mia antaŭa kontribuo (nomante ĝin jen "ĝenerala diskuteja paĝo" jen "ĝenerala diskutejo"). La problemo estas, ke la novaĵoj en tiu paĝo estas nun disdividitaj al kvar malsamaj lokoj en tiu tre granda paĝo, kaj ke post redaktado mi ne plu troviĝas sur tiu komplet-enhava paĝo.

Ankaŭ min malmulte interesis diskutoj pri ŝablonoj, sed ili ne ĝenis min: Mi simple ne atentis ilin (do legis nur la diskuto-titolon, kaj rimarkinte ke temas pri ŝablono, malatentis la reston). Eĉ nun, min daŭre interesas iuj teĥnikaj diskutoj, sed ne tiuj pri ŝablonoj, do mi daŭre devas elfiltri el la teĥnikaj diskutoj tiujn, kiuj interesas min. Mi do pensas, ke tia disdivido neniel helpas por tute eviti aferojn, kiuj ne interesas onin. Marcos (diskuto) 16:05, 11 Jul. 2012 (UTC)

  Al mi ŝajnas la engrupigo bona ideo, cetere ne mia. Aldone la nova sistemo estas iugrade ambaŭ sistemoj samtempe, do kun kaj sen divido.

Parenteze, en la dokumentado de Ŝablono:Nova! troviĝas signoĉena konstanto, kiun oni povas simple ŝovi en sian afiŝon. Alivorte, oni ne plu devas mem enklavi la limdaton. Mi mem havas ĝin sur tiel nomata varmega klavo. Klak! Enen ĝi pafiĝas! -- PEJNO Simono Diskuto  19:15, 11 Jul. 2012 (UTC)
  • Marcos, kiam oni rigardas la ĉefan paĝon kun kompleta enhavo oni povas interesajn diskutojn malfermi en nova langeto de sia krozilo. Tiel post kontribuo oni ja en la dua langeto estas en ties subpaĝo sed en la unua langeto oni ĉiam restas en la generala. --CubeF (diskuto) 11:41, 14 Jul. 2012 (UTC)

Nuna realigo de la Diskutejo[redakti fonton]

  • Mi ĝojas ke mia ideo (fakte kun kodo transprenita de la slovaka Vikipedio) efektiviĝis eĉ sen mia granda partopreno. Hieraŭ mi entute ne povis interretumi kaj hodiaŭ nur iomete.
  • Dankon al Pejno ke li prizorgis transiron al la nova sistemo, mi mem ne kuraĝus tion fari tiom rapide... Mi nur korektis intervikiojn kaj forigis ligilon por aldono de nova komento en la ĉefa Diskutejo, ĝi nun eĉ malhelpis. Eble Enkonduko de Diskutejo bezonas ioman polurigon nun. --CubeF (diskuto) 08:54, 7 Jul. 2012 (UTC)

  Tja. Bonan ideon mi ekkonas. -- PEJNO Simono Diskuto  15:32, 7 Jul. 2012 (UTC)

Teknika demando[redakti fonton]

  En Partoj de Diskutejo ni havas specion de rekursio rilate ligon al la paĝo, kie oni ĝuste troviĝas. La ligilo ligas al si. Ĉu mi riparu tion? Aŭ ĉu estas kutime tie ĉi lasi tion tia. La sistemo ja kaptas la problemon kaj aŭtomate dikigas la skribon.

Tiun problemon mi mem jam havis kun mia Ŝablonaro. Tie mi decidis ripari la misaĵon. -- PEJNO Simono Diskuto  23:54, 6 Jul. 2012 (UTC)

  • Se mi bone komprenis (mi fakte ne certas), tio estas sufiĉe kutima en navigiloj (kio {{Partoj de Diskutejo}} estas). Komparu kun ekz. la navigilo en Potenca metalroko. Mia solvo: lasi tion en nuna stato. --CubeF (diskuto) 20:42, 7 Jul. 2012 (UTC)

  Fakte esta tiel. Metalroko baziĝas sur Navigilo2 kaj tie oni faras nenion kontraŭ tio. Do la sistemo iel kaptas la aferon kaj dikigas la skribon. Fakte ne estas vere rekursio, temas pri speco de memreferenco kaj sen la interveno de la sistemo, alklaki ĝin simple igus la krozilon reŝargi la paĝon. -- PEJNO Simono Diskuto  16:07, 8 Jul. 2012 (UTC)

Unuaj ekkonoj[redakti fonton]

  Jen kelkaj unuaj ekkonoj.

 I. Mi mem per miaj multaj mesaĝoj influas la karakteron de la afiŝoj, kaj sekve, la necesajn rubrikojn. Do estas danĝero, ke estiĝas Pejnkonvena rubrikaro. 
 II. La Babilejo, kiun mi metis, restis post la redistribuado de la afiŝoj preskaŭ malplena. Por mi tio estis sufiĉe granda surprizo. Estis nur du fadenoj, fakte la dua nur subparto de politika fadeno. La problemo estas, ke ne-babilaj temoj simple dereliĝas. Do la babilado ne komenciĝas per tio, ke iu eklanĉas fadenon per babila titolo. Alivorte oni senĉese devus elsarki iujn babiladojn el aliaj temoj. Jen simple tro da laboro, tute aparte de tio, ke iu eble ofendiĝus, se iu konsiderus lian komenton nur babilaĵo. 
 III. Lingvaj temoj estas evidente pli granda afero ol mi tuj ekkonis. Strange, mi devus scii tion pli bone. Do, ĉiuokaze, mi forigis la Babilejon kaj metis Lingvejon. 
 IV. Se la rubrikoj estas ĉiuj almenaŭ ĉirkaŭ samgrade plenaj, la enrubrikigo estas verŝajne ĝusta kaj konvena. 
 V. Mi ne metis Helpejon. Simple pro tio, ke oni povus bezoni ĝeneralan helpon, lingvan helpon aŭ teknikan helpon. Do ŝajnas al mi konvene lasi helpopetojn en la laŭa rubriko. 
 VI. Ĉi-momente la karaktero de la afiŝoj estas iomete tordita per la redaktokonflikto inter mi kaj Petr Tomasovsky rilate membiografiajn paĝojn — mian kaj lian. Tamen mi ne kredas, ke ni pro tio tuj bezonas Disputejon. 
 VII. Rilate arkivadon, ni ĉiumonate metu simple ĉiujn ovojn en unusaman korbon. Ĉio alia estus tro komplika kaj laboriga. 
 VIII. La fiŝbildo ĉe la Lingvejo estas nature la fama Babelfiŝo. 
 IX. Laŭ mi la diskutejo en la nova formo estas sufiĉe kompleta. Ankoraŭ kelkaj aranĝetoj, eble tie kaj tie, kelkaj beligoj, eble tie kaj tie. Do nun ni provu, ĉu tiuspeca enrubrikigo bonas ankaŭ dum praktika uzado. 
 X. Ĉar la menuero Aldoni temon suprarande de la fenestro kondukas fakte al malĝusta paĝo, se oni troviĝas sur la ĉefa enira pago de la Diskutejo, ne-Esperantisto ne plu povas blinde afiŝi novan temon. Pro tio mi metas Anglajn subtitolojn sub la tri rubrikotitolojn sur la ĉefa paĝo. 
 XI. Lastvice ni danku al Petr Tomasovsky, kiu importis la kodaĵon de alia Vikipedio kaj funkciigis jam la unuan pratipon. 

-- PEJNO Simono Diskuto  08:00, 7 Jul. 2012 (UTC)

Problemoj[redakti fonton]

  Unu problemon mi trovis. Se oni troviĝas sur la diskutenira paĝo, do Vikipedio:Diskutejo mem, kaj, se oni uzas la menueron el la ĉefa menuo ĉe la supro de la Vikia fenestro por aldoni afiŝon — imagu, kie la afiŝo aldoniĝos!!!!. Hmm.

Mi metis provizore specialan kaptan sekcion Movendaj misafiŝoj. Oni ne faru la paĝon nurlegebla, ĉar tiam mi ne povos plu redakti ĝin. -- PEJNO Simono Diskuto  13:38, 7 Jul. 2012 (UTC)

  • Tia paĝo estas en iuj Vikipedio neredaktebla kaj tio funkcias. Mi ŝovis tabelon kun sekcioj al /Enkonduko kaj ŝajne tio funkcias. (Kaj intervikio ŝajne ne funkciis ankaŭ antaŭe. --CubeF (diskuto) 20:34, 7 Jul. 2012 (UTC)

Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 11:36, 7 Jul. 2012 (UTC)

  • Mi ne komprenas kion vi volas diri. --CubeF (diskuto) 20:35, 7 Jul. 2012 (UTC)
Mankas referencoj en ĉi tiuj artikoloj. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 20:40, 7 Jul. 2012 (UTC)

  La mesaĝkesto rq aspektas eĉ nekutime aĉa. Vere, jen ne mia mondo de fasadado! -- PEJNO Simono Diskuto  05:35, 8 Jul. 2012 (UTC)

Sekvas diversaj teknikaj testoj de Fuŝa ŝablono[redakti fonton]

Bela ŝablono

Saluton, ĉu vi opinias, ke tio estas bela ŝablono? Kia estas via opinio? Petr Tomasovsky (diskuto) 10:38, 8 Jul. 2012 (UTC)

Kiel vi fartas?

Kiel vi fartas? Kion vi tagmanĝis? Petr Tomasovsky (diskuto) 10:38, 8 Jul. 2012 (UTC)


Fuŝa ŝablono[redakti fonton]

Fuŝa ŝablono
 

  Rekte super tiu ĉi afiŝo troviĝas fuŝa ŝablono, kiu ŝajnigas du nomalajn afiŝojn plume de Petr.

Petr volas per tio kritiki mian ŝablonon por montri liston de ŝablonoj pretigitaj de mi (la roza tabulo). Se oni alklakis la ligilon redakti apud ĝi, oni saltis al la redaktado de la ŝablono mem, kaj ne al iu ĉeloka afiŝa areo ene de la Diskutejo.

Kiel ĉiam Petr prezentis sian kritikon kun takto kaj diplomatio en mia uzula diskutejo.

Evidente, mi povus uzi subst: por malhelpi tion. Tion mi ne faris, ĉar tiam oni havus iujn Volapukaĵojn en la Diskutejo, kaj aldone mi ne povus imagi, ke iu volus redakti vere ĝuste jenloke en la Diskutejo. Petr tamen volis.

Kure de la laboradoj pri la nuna novforma Disutejo, mi devis solvi ĝuste la saman problemon rilate kelkajn sekciajn titolojn tie ĉi. Ekzemple: =Diskutejo=, =Lingvejo=, =Teknikejo=. Tiun solvon mi hieraŭ metis ankaŭ en mian ŝablonon.

Evidente tiu ĉi afiŝado de fuŝa ŝablono kaj miaj klarigoj pri tio neniel rilatas al iuspeca paciĝo. Do ili miaopinie apartenus pli konvene en la Teknikejo, sed Petr afiŝis sian ŝablonon Fuŝa ŝablono en la Diskutejo. -- PEJNO Simono Diskuto  08:30, 8 Jul. 2012 (UTC)
Aldone mi trovis tion en mia diskutpaĝo kaj eble en la viaj. Se vi havas sensencajn demandojn de Petr, eble vi havas la faman ŝablonon. Do, klaku sur redakti kaj forigu {{fuŝa ŝablono}}. Mi proponas forigi ĉi tiun ŝablonon. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 12:11, 8 Jul. 2012 (UTC)

Ĵus lasis sin trompi uzanto:Ĉiuĵaŭde, kiu redaktis en sia uzanta diskuta paĝo. Tiel Pejno Simono trompas aliajn uzantojn, kiuj neatendite troviĝos sub kanonado de Pejno Simono pri tio, kiel ili konfliktas kaj kiel ili damaĝas al ŝablonoj Pejno. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:12, 8 Jul. 2012 (UTC)

  Mi sincere esperas, ke Ĉiuĵaŭde ne grave kontuziĝis akcidente ekfalintan en la ŝablonon de Petr. {{{1}}} Ĉiuokaze, mi sukcesis jam hieraŭ liveri tre facilan solvon por la problemeto, pro kiu Petr tiom senfine ekcitiĝas. Ĉar al multaj certe ne interesas ŝablonaj problemoj, mi ŝovis la tutan fadenon tien, kie ĝi apertenas, nome tie ĉi en la Teknikejo. -- PEJNO Simono Diskuto  14:03, 8 Jul. 2012 (UTC)

Jen mi ĵus renovigis la ŝablonon, kun kreado de la dokumentado kaj aldono kaj korekto de parametroj. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 16:06, 8 Jul. 2012 (UTC)

Ŝablonoj {{J}}, {{N}} kaj {{JN}}[redakti fonton]

Ŝablono:Akuzativo[redakti fonton]

Ora urso por plej bona ŝablono

Saluton, ĉar mi metas miajn akuzativojn kaj ke mi nun daŭrigas aldoni informojn en mia artikolo Nacia parko Abisko, mi decidis ke vi, ekde nun, ne plu faros tion: [[ligilo|ligilon]]. Mi kreis la ŝablonon Akuzativo. Por la detaloj, vidu Ŝablono:Akuzativo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 20:34, 8 Jul. 2012 (UTC)

Gratulon Ĉiuĵaŭde! Se ekzistus la "ŝablono de la semajno" mi atribuus al vi oran urson. --Dominik (diskuto) 20:46, 8 Jul. 2012 (UTC)
Dankon al vi kaj al mia helpanto Ŝablono:Daton {{{1}}}. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:02, 8 Jul. 2012 (UTC)

  Vere, eta ŝablono, ege utila. -- PEJNO Simono Diskuto  07:15, 9 Jul. 2012 (UTC)

Samstila ŝablono {{Pluralo}}[redakti fonton]

Jen mi ĵus kreis la ŝablonon "Pluralo". Se ŝablono Akuzativo estis bonvenita, kial ne ŝablono Pluralo ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:37, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Eble simple etendu vian ŝablonon Ŝablono:Akuzativo por akcepti nedevigan trian parametron. Tiu estu:

  • n (pravoloro),
  • j, aŭ
  • jn.
Mi volis jam proponi tion. Ĉu mi faru tion por vi? -- PEJNO Simono Diskuto  16:51, 9 Jul. 2012 (UTC)
Jes. Do, vi metas tri parametrojn. Kaj tiel poste mi kunigos la ŝablonon pluralo al akuzativo kaj mi alinomigos ĝin (la ŝablono Akuzativo). Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 16:53, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Mi havis pli bonan ideon. Ĉiuĵaŭde sendube povos realigi ĝin. -- PEJNO Simono Diskuto  17:16, 9 Jul. 2012 (UTC)

{{J}}, {{N}} kaj {{JN}}[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj. Jen tri novaj ŝablonoj:  J  (antaŭe Ŝablono:Pluralo),  N  (antaŭe Ŝablono:Akuzativo) kaj  JN . Ili utilas kiam la du vortoj de ligilo devas esti akuzative, plurale aŭ plurale akuzative. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 20:42, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Ekzemple:
{{N|griza|ansero}} liveras: grizan anseron,
{{J|griza|ansero}} liveras: grizaj anseroj,
{{JN|griza|ansero}} liveras: grizajn anserojn.
Ĉiuj tri ligas evidente al la artikolo Griza ansero.
Iom post iom mi ekhavas apetiton! -- PEJNO Simono Diskuto  21:30, 9 Jul. 2012 (UTC)

Ne la griza ansero, sed la griza tringo. :) Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:06, 9 Jul. 2012 (UTC)
Saluton. Kiun sencon havas ĉi tiuj ŝablonoj? Ĉu vi eble kreos pliajn por aliaj finaĵoj? Espereble ne, ĉar tio ne havas sencon. Tiaj ŝablonoj malfaciligas la legeblon de la paĝa fontokodo. Se aldoniĝus pliaj tiaj ŝablonoj, iam vikipedio fariĝus ŝablonopedio. Tio estu evitata. Do mi pensas, ke tiaj ŝablonoj estas same superfluaj kiel {{nova!}} en diskutoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:59, 10 Jul. 2012 (UTC)
Kio ?! Tio estas plej granda insulto kiun mi neniam vidis ĉi tie ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 16:07, 10 Jul. 2012 (UTC)
Ekde kiam kritiko estas insulto? --Tlustulimu (diskuto) 16:12, 10 Jul. 2012 (UTC)
Sed tio ne estas insulto, ĉi tiuj ŝablonoj estas tre utilaj. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 16:26, 10 Jul. 2012 (UTC)

Mi subtenas la opinion de Tlustulimu. Tiaj ŝablonoj estas eĉ forigendaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:43, 10 Jul. 2012 (UTC)

  Cetere, mi konsideras la tri ŝablonojn utilaj kaj fakte jam uzis ilin. Aldone, mi atentigas, ke jen la nuraj tri finaĵoj en Esperanto, kiujn oni povas tiel aldoni per ŝablono. Por ĉio alia necesus unue forigi la jam ĉeestantan finaĵon, antaŭ ol aldoni iun alian. Por tio necesus aŭ havi signoĉenajn funkciojn, aŭ povi alvoki la sisteman vortradikigan funkcion, kiuj ambaŭ fakte ne disponiĝas.

Tio estas plene evidenta, kara Tlustulimu, do la argumento, ke oni povos fabriki pliajn tiajn ŝablonojn por aliaj finaĵoj estas sen ĉiu ajn teknika kaj lingvogramatika bazo. Eble oni iomete pli fake diskutu en la Teknikejo. {{{1}}}
Kaj pri Nova! mi atentigu, ke jen funkcio, kiun la sistemo mem devus plene aŭtomate provizi. Eĉ pli — mi dirus, ke la sistemo ne devus montri nur, ke io estas nova, ĝi devus montri, ke por specifa uzulo, la afiŝo ankroraŭ ne estas legita. Do miaopinie oni bezonus ne malpli da Nova!, oni bezonus kvazaŭ eĉ pli da ĝi!
Kaj kara Petr, mi vere ne ekkonas, kial la tri ŝablonoj estas forigendaj. Ĉu vi eble mistajpis kaj celis forigindaj? Kaj ke vi persone havas problemon ekkoni, kion faras {{N|griza|ansero}}, kio aperas: grizan anseron, iomete mirigas min. Mi ne havis problemon pri tio kaj povis tuj apliki la tri ŝablonojn kaj eĉ publike klarigi ties funkcion. Nu, eble necesas por iu kaj iu meti kelkajn pliajn klarigojn en la dokumentado. {{{1}}}
Ĉiuokaze, la tri ŝablonetoj de Ĉiuĵaŭde estas definitive pli utilaj, ol kelkaj dekoj da mesaĝokestoj tie ĉi. Mi eble menciu, ke ĉi-fadene alia uzulo volis eĉ premii la N-ŝablonon. -- PEJNO Simono Diskuto  05:28, 11 Jul. 2012 (UTC)
  • Mi same kiel miaj antaŭuloj opinias tiujn tri ŝablonojn kiel superfluajn, ĝuste pro malbonigo de trarigardeblo de paĝo-kodo. Kutima vikiligilo estas kutimo, mi pensas, ke ne nur ĉi tie sed en plejmulto de Vikipedioj.
  • Se oni volas ilin uzadi eble oni konsideru ĉu anstataŭ {{jn|griza|ansero}} uzi {{subst:jn|griza|ansero}}. Alternative ni povas krei roboton kiu tion faros por ĉiuj uzoj de la ŝablonoj. --CubeF (diskuto) 10:13, 11 Jul. 2012 (UTC)

  Interesaj komentoj. Sed mi atentigas, ke tia roboto, plej verŝajne en Perlo, fakte ŝarĝus la servilojn plurmilionoble pli multe ol la fakta rultempa interpretado de la transkludoj de tiuj tri tre simplaj ŝablonetoj.

Kaj la argumento pri la problemo legi la kodaĵon dum la redaktado, estas miaopinie plene absurda fronte al la fakta kodaĵa situacio tie ĉi. Mi citu nur kiel tute normala uzulo petu pri la forigo de dosiero tie ĉi:

Citaĵo
 
{{subst:Forigota|Ne forigu ion. Kiam vi konservas. Ĉiuj senutilaj tekstoj estos aŭtomate forviŝata.}}{{Propono de forigo
|artikolo = {{subst:forigota|Tajpu ĉi tie la nomon de la artikolo. Ne uzu vikisintakson, por ke aŭtomataj ligiloj kreebliĝu! Se vi volas forigi pli ol unu artikolon, vi povas uzi aldonajn parametrojn "artikolo2", "artikolo3" ĝis "artikolo10". Simple, tajpu sube "|artikolo2 = " sen citiloj kaj tajpu la nomon de la artikolo. Ne necesas ":" antaŭ la nomo de kategorioj.}}
|kialo = {{subst:forigota|Tajpu ĉi tie la kialon por ke vi petu forigon de la paĝo. Se vi volas enmeti kialon por pli ol unu artikolon, vi povas uzi aldonajn parametrojn "kialo2", "kialo3" ĝis "kialo10". Simple, tajpu sube "|kialo2 = " sen citiloj kaj tajpu la kialon pri la forigo.}}
|subskribo = ~~{{subst:Forigota|}}~~{{subst:Forigota|}}
|tempo = {{subst:#timel:l j F Y G:s|+7 days}}
|forigita = {{subst:forigota|ĉi tie administranto tajpos ĉu la paĝo estas forigita aŭ ne}}<!-- jes, ne, atendante -->
|kialo de rezulto = {{subst:forigota|ĉi tie administranto tajpos la kialon pri la (ne)forigo de la paĝo, se estas duboj}}<!-- kialo kaj/aŭ subskribo -->
}}
 
— Forigendaj dosieroj

Do neniu tie ĉi rakontu al mi ion pri: oni ja ne prezentu al la uzulo nekompreneblan fontkodaĵon. {{{1}}} Ŝajnas al mi, ke oni denove emus apliki du apartajn regularojn — unuan por Ĉiuĵaŭde, duan, alian, por ĉiuj aliaj, kiuj iam skribis ŝablonon.

Cetere, aŭtomatigi iun substituadon, rilate servilŝarĝon, same tute ne valorus la penon. Fakte, ne valoras la penon eĉ nur diskuti pri ĉio ĉi. -- PEJNO Simono Diskuto  10:52, 11 Jul. 2012 (UTC)

Pri ŝarĝo[redakti fonton]

  • Pejno, kiel kutime, vi miksas pliajn aferojn. Via ekzemplo absolute ne estas kodo por kutima uzanto, sed por sufiĉe sperta - kaj vikipedie kaj wiki-sintakse. Kutima paĝo por ligiloj uzadas krampojn, ne ŝablonojn - aŭ ĉu vi volas krei ankaŭ ŝablonon, kiu de parametro faros ligilon? Aŭ kursivigos tekston? Aŭ dikigos? Aŭ samtempe kursivigos kaj dikigos? Tio estus frenezega!
  • Se oni treege volus uzadi la ŝablonojn mi ne tre kontraŭus (ja estas tie ĉi pliaj strangaj ŝablonoj...) sed mi, persone, rekomendas uzadi ilin kun subst: aŭ sekve robote anstataŭigadi.
  • Kaj rilate roboton: Por anstataŭigado de teksto estas jam nun uzataj pliaj robotoj kaj ili estas laŭdataj - ekz. replace.py, cosmetic_changes.py ktp. Do via argumento pri brutalege enorma servilŝarĝo estas tute vana. --CubeF (diskuto) 15:05, 11 Jul. 2012 (UTC)

  Eble jen la problemo tie ĉi. Senĉese ruliĝas iuj robotoj. Ĉiuokaze, la reagemo de la servilaro iĝas de tago al tago ĉiam pli malrapida. Kaj tio eĉ dum la somero, kiam vere ne estas multaj klientoj. -- PEJNO Simono Diskuto  19:28, 11 Jul. 2012 (UTC)

Aĥ, mi memorigas ! {{J}}, {{N}}, {{Daton}} kaj {{JN}} havas ĉiuj la saman kodstilon ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:30, 11 Jul. 2012 (UTC)

  Jen iomete la problemo, kiam nefakuloj komencas paroli pri servila ŝarĝo. Evidente, mi ne riproĉas nescion al iuj ajn pri tiu temo. Ĉiu havas sian propran fakon. Esplori iujn rendimentajn problemojn de servilaroj kaj retoj ne estas ĉies profesio.

Sed ni prenu la ekzemplon de CubeF, kiu skribas al mi: aŭ ĉu vi volas krei ankaŭ ŝablonon, kiu de parametro faros ligilon? Aŭ kursivigos tekston? Aŭ dikigos? Aŭ samtempe kursivigos kaj dikigos? Tio estus frenezega!

Leginte tion, mi vere devis rideti. Evidente CubeF, kaj sendube aliaj same, tute ne rimarkas, ke ni jam delonge havas ĝuste tiun ĉi frenezaĵon. Nome la HTML-komandoj por grasa kaj kursiva estas <B> kaj <I>. Tiujn komprenas ĉiu krozilo mondvaste. Do krozilo vidante aŭ <B>, aŭ <I>, aŭ <B><I> scias precize kion fari. Ĝi loke prilaboras la komandojn kaj faras laŭan alvokan al la operaciumo de la loka komputilo nun elekti la laŭan fasonon de la aktuala tiparo por la sekvanta teksto. La ŝarĝon portas do nur la loka komputilo.

Sed, krom eble mi, neniu tie ĉi enklavas <B> aŭ <I> aŭ <B><I>. Ne, tie oni uzas '', ''', aŭ ''''. Evidente, tion komprenas neniu krozilo mondvaste. Do oni ne povas sendi ĝin al via krozilo. La Vikipedia servilo devas ekkoni tiujn strangaĵojn kaj traduki ilin al la laŭnomaj HTML-koderoj por krozilo.

Do mi resumu. Uzante <B> aŭ <I> aŭ <B><I> mi laborigas nur mian propran krozilon. Uzante '', ''', aŭ '''' mi unue laborigas la Vikipedian servilon kaj poste per la tradukaĵoj <B> aŭ <I> aŭ <B><I> la propran krozilon.

Nun, mi certe ne emus aserti, ke tiu plene nenecesa tradukado finvenkus la povumon de la Vikipedia servilaro. Sed antaŭ ol iu komencas argumenti pri servila ŝarĝo, ekzemple rilate al la Ĉiuĵaŭdaj N, J kaj JN, oni unue komprenu, kiel, kie kaj kiom ŝarĝo estiĝas. Robotoj estas sendube la unuaj kandidatoj. Roboto ruliĝas senĉese ĝis ĝi vizitis ĉiujn paĝojn de la datumaro. (Se ĝi estas lerte programita, fakte nur tiujn paĝojn en la datumaro, kiuj ŝanĝiĝis ekde la antaŭa rulado.) Aliflanke kliento, do vi, elektas eble solan paĝon, tajpas du aŭ tri literojn kaj boras horduonon en la nazo. Evidente, malgraŭ la uzado de ĉelinea redaktilo, jen du tre malsamaj ŝarĝoj por servilo. Por bildigi tion iomete, mi dirus, ke sola roboto povas ŝarĝi la servilon pli ol mil klientoj dum tuta jaro.

Revenante al la ŝablonoj J, N kaj JN de Ĉiuĵaŭde. Alicele pli bone utiligeblajn ŝablononomojn ili ne forprenas. Spacon en la datumaro ili apenaŭ konsumas. Ŝarĝon ili apenaŭ kaŭzas. Aldone, antaŭ ol iu parolas pri ŝarĝo, tiu unue esploru, kiom ofte ili fakte uziĝos. Do kiom ofte oni trafas okazon, kie oni devas ekz. akuzativigi du substantivojn en la teksto de ligilo. Mi esploris tion, ĉu vi?

Kaj pri kaŝejoj kaj prokuriloj ni ankoraŭ tute ne babilis. -- PEJNO Simono Diskuto  06:44, 12 Jul. 2012 (UTC)

Legante la parton de la komento de Pejno ekde la dua alineo, mi tuj ekscias, ke li ŝajne ne distingas inter vikiaj ŝablonoj aranĝataj per la mediavikia softvaro (ekz. {{ŝablono}}) kaj HTMLaj etikedoj (ekz. <p>alineo</p>). Ambaŭ aferoj estas malsame kodataj, kiel videblas je miaj ekzemploj. Sed la servilo ĉion tradukas en HTML, ĉar la foliumiloj tutcerte ne komprenas ion alian. Krome la servilo havas ilon (nome TIDY), kiu korektas fuŝan kodon, se eblas.
Krome mi ĝis nun nenion legis, kio pravigas la ekziston de la ŝablonoj {{J}}, {{JN}} kaj {{N}}. Kaj {{Daton}} estas ege pli kompleksa ol la nomitaj ŝablonoj, ĉar ĝi uzas kelkajn helpajn ŝablonoj kaj toleras malsaman difinon de la koncerna monato, nome aŭ per nomo aŭ per cifero. --Tlustulimu (diskuto) 07:17, 12 Jul. 2012 (UTC)

  Ĝuste tion mi diris. La servilo devas traduki, kaj '', kaj, evidente ne malpli, {{N|Griza|ansero}}. Nur <I> ne bezonas tradukon. Evidente mi povus eĉ pli detale distingi, se mi volus. Sed kiel vi mem diris, ĉar TIDY ĉiam kunruliĝas, kaj sendube mil aliaj aferoj, {{N|Griza|ansero}} vere apenaŭ mezureble influos la suman ŝarĝon. Kaj se vi mem scias pri ĉio ĉi, kial vi prezentas plene sensignifikancajn argumentojn?

Kaj kial mi pravigu la tri ŝablonetojn? Miaj ili ne estas, sed fakte mi uzas ilin jam. Ili estas sufiĉe utiletaj. Mi vere ne komprenas la tutan dancadon pri tri tiom simplegaj ŝablonetoj, por kiuj alia uzulo volas doni premion Ŝablono de la semajno. Do fakte, jen jam sufiĉe da pravigo de alia flanko. Espereble ne temas pri iuspeca not invented here-sindromo. {{{1}}}.
La sola tialo, kial mi entute sekundantas ĉi-rilate, estas, ĉar mi taksas tiun strangan strebon forigi la tri ŝablonetojn plene arbitra. Jen ĝuste tiuspeca arbitra decido taŭganta nur por plene senmotivigi alian kontribuanton.
Se vi vere volas havi pravigon, jen ĝi.
[[griza ansero|grizan anseron]]
{{N|griza|ansero}}
Malpli da klavtuŝoj, malpli da spackonsumo por la datumaro, ege pli eleganta.
Cetere, se vi forigas ion, ne forgesu korekti ĉiujn uzadojn. -- PEJNO Simono Diskuto  10:02, 12 Jul. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto pentristo?[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj! Mi deziras scii kiun ŝablonon uzi por pentristoj? --Dominik (diskuto) 05:39, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Laŭŝajne ekzistas. Jen: Ŝablono:Informkesto artisto. Mi ne scias, ĉu tiu plene sufiĉos por viaj bezonoj. -- PEJNO Simono Diskuto  08:24, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Cetere, estas tre amuze, ke en tiu ĉi plurcela ŝablonareto Esperantistoj rekte apudas Faraonojn! -- PEJNO Simono Diskuto  08:31, 9 Jul. 2012 (UTC)

Bedaŭrinde tio neniel kompareblas kun la angla en:Template:Infobox artist aŭ la franca fr:Modèle:Infobox Artiste/Projet V2. Mi rimarkis, ke estas tre malmulte da informkestoj en artikoloj pri pentristoj. Ĉu pro tio, ke ne ekzistas taŭga informkesto? --Dominik (diskuto) 08:41, 9 Jul. 2012 (UTC)

Kritiko al Informkesto[redakti fonton]

  Mi ankoraŭ ne okupiĝis pri Informkestoj. Sed mi jam tuj ekvidas la lingvan katasrofon. datoj1 ĝis datoj30. Iomete multe da datoj, ĉu ne? Ĉu eble por ĉiu ringo de arbotrunko? {{{1}}}

Evidente oni celis datumoj. Kaj tiam priskribo por kampa titolo. Priskribo estas io ajn, eble gvidilo por la kampo, aŭ eĉ la enhavo mem. Ekz.
 Alto:      1500m 
Ĝuste estus titolo1 ĝis titolo30 kaj enhavo1 ĝis enhavo30 aŭ simile. La priskribo estas ĉi-okaze, kaptitolo aŭ ĉaptitolo (nome la ĉapa titolo de kolono).
Unue oni devus korekti la tradukon de la baza Informkesto. Bedaŭrinde Informkesto2 same mislingvaĵas. Aparte de tio, ambaŭ estas ŝlositaj kaj la nura bona nomo estas jam forkaptita. Aldone mankas la ALT por la bildo por helpi al blinduloj kaj okaze de vidantoj por montri ŝpruchelpilon. -- PEJNO Simono Diskuto  05:59, 10 Jul. 2012 (UTC)

  Ho ve, ho ve! Mi ĵus vidas, ke la aŭtoroj de la ŝablono Informkesto estas, interalie, iu Zuazua kaj nia Tlustulimu. Nu, Tlustulimu certe eltenos mian lingvan kritikon kaj ne tuj eliros en la urban parkon por kiel protesto publike pendigi sin de kverko. Sed eble ne Zuazua. Nome temas pri la iksa alinomo de Petr Tomasovsky! Je diplodoko! -- PEJNO Simono Diskuto  06:16, 10 Jul. 2012 (UTC)

Ŝablonaro de Ĉiuĵaŭde[redakti fonton]

Inspirita de Pejno, mi kreis mian propran ŝablonaron. Jen:

Ŝablono:Ŝablonaro Ĉiuĵaŭde

Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:40, 9 Jul. 2012 (UTC)

Nu, kion diri? Tio memorigas al mi malnovajn plasmo-ekranojn de Toshiba, el la ŝton-epoko de komputiloj. --Dominik (diskuto) 16:45, 9 Jul. 2012 (UTC)
hahaha. Mi kredas kion vi diras (ĉar mi naskiĝis nur en 2000), sed vi estas bona ŝerculo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 17:01, 9 Jul. 2012 (UTC)
Mi iam havis televidon, kiu perdis fundamentan koloron (estis la ruĝa) - ŝajnas ke via ŝablonaro ankaŭ {{{1}}} --Dominik (diskuto) 19:39, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Kriĉ! La koloro (ruĝa) ĵus ruinigis mian retinon. -- PEJNO Simono Diskuto  17:19, 9 Jul. 2012 (UTC)

Okej, mi ŝanĝas la koloron. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 18:07, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Verda, sufiĉe strange, estas laŭ la normo fakte malhele verda. Gazonverda ŝajnas esti por via tabulo akceptebla. Mi ĵus ŝanĝis ĝin.

Aparte de tio, miaj paletraj koloroj povas iam kaj iam helpi. Paletro pala estas ĉiam tiel, ke oni povas legi nigran inkon, aŭ inkokoloron el Paletro ombra kontraŭ ĝi. Alivorte, v sur v, V sur V, f sur f, F sur F, ktp. ĉiam perfekte funkcios. Inko estas ĉiam el la ombraĵoj, same la tabula ombro. Koloro estas ĉiam el la palaĵoj. Sed evidente, oni povas uzi ĉion ajn, ne nur la paletraĵojn. -- PEJNO Simono Diskuto  18:26, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Mi ĝenerale ne subtenas tiajn personajn ŝablonojn en la ŝablona nomspaco. Oni ilin povas sufiĉe libere krei kiel subpaĝon de sia uzanto-paĝo...

Uzado de tiaj ŝablonoj en dokumentado de iu ŝablono estas sufiĉe stranga. En dokumentado de ŝablonoj estu ligiloj al ŝablonoj kun simila funkcio kaj ne kun sama aŭtoro. --CubeF 11:52, 14 Jul. 2012 (UTC)
Ĉielon, Cube F ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 12:00, 14 Jul. 2012 (UTC)

Nova! novetas[redakti fonton]

  Nun, se iu ie ajn alklakas iun mian aĉe ruĝan Nova!, ĝi tamen havu  kromutilon  por la alklakinto. Nome ĝi kiel per flugiloj anĝelaj flugigos lin rekte  reen al la Enhavo  de la respektiva paĝo. Grize same. -- PEJNO Simono Diskuto  17:06, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Aldone menciindas, ke mi sukcesis aŭtomatigi la transprenon de la respektiva hodiaŭa dato plus du tagoj, kiam, finredaktinte, oni konservas sian tekston. Detaloj estas sciiĝeblaj en la dokumentado de Ŝablono:Nova!. -- PEJNO Simono Diskuto  18:31, 10 Jul. 2012 (UTC)

Malĝusta traduko aŭ mismeto de nova sekcio[redakti fonton]

  Se oni redaktas ion en la diskutejo, oni ĉape montras ekzemple:

Redaktado de Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo (komento)

Tio estas strangaĵo unuaranga. Ne temas pri komento, kiu eble aŭtomate pendiĝos sub iu kampe nomata, jam ekzistanta sekcio. Ankaŭ ne temas entute pri komento.

Temas pri nova sekcio. Tiel legiĝas ankaŭ en la Angla versio. Oni kreas novan sekcion, aŭ ĉu ne?

Kie oni povas aŭ kiu povos ŝanĝi tion? -- PEJNO Simono Diskuto  07:13, 10 Jul. 2012 (UTC)

Ŝablono:Harvnb[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj! Mi bezonis uzi {{Harvnb}} sed konstatis, ke ĝi tute ne funkcias. Kiom utilas konservi ŝablonojn kiuj ne funkcias? --Dominik (diskuto) 08:34, 10 Jul. 2012 (UTC)

Mi finfine sukcesis funkciigi {{Harvnb}} en artikolo Volfgango Amadeo Mozarto - mankis kampo "ref=CITEREF+familinomo+jaro" en sinsekvaj {{Citaĵo de libro}}. --Dominik (diskuto) 09:26, 11 Jul. 2012 (UTC)
Porinforme, mi redaktas ŝablonon {{Harvsp}} (Harvard sen parentezoj), kiu bone funkcias, ĉar la kodo estas prenita el la franca vikipedio fr:Modèle:Référence Harvard sans parenthèses. --Dominik (diskuto) 09:32, 10 Jul. 2012 (UTC)

Diskuteja serĉilo[redakti fonton]

  Mi evidente aldonis ŝerĉilon al la ĉefpaĝo de la fasado.

Aldone mi eble memorigu, ke ĉiu Nova! kondukas al la komenco de la Enhavo sur la respektiva paĝo. Domaĝe, ke nur mi ĝis nun uzas ĝin. -- PEJNO Simono Diskuto  09:38, 10 Jul. 2012 (UTC)

Logikigo de la arkivo[redakti fonton]

  Mi volas iomete logikiĝi la arkivon. Tiel mi atingos pli bonan serĉsintenon de la serĉilo, kiun mi hodiaŭ enmetis tie ĉi. Fakte estas tiel, ke dudeko da paĝoj kun enarkivigitaj malnovaj diskutoj, kiuj logike devus esti sub Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/ pro iu nekomprenebla kialo, troviĝas rekte sub Vikipedio:Diskutejo/ . Evidente, mi okupiĝos pri ĉiuj ligiloj, ktp. Mi supozeble komencos tion morgaŭ. -- PEJNO Simono Diskuto  14:30, 10 Jul. 2012 (UTC)

  Do mi alinomis ĉiujn malnovajn diskutaĵojn, kiuj estis rekte sub Diskutejo/, tiel ke ili nun estu sub Diskutejo/Arkivo/. Post tio mi kastris ĉiujn ekestintajn alidirektilojn. Alivorte, ili nun iĝas permanaj alidirektiloj. Estas nun nur normalaj ligiloj tie kun laŭa komento. Mi esperas, ke post la aŭtomata aktualigo de la indekso por serĉado iam ajn tiuj artikoloj estos troveblaj nur sub Diskutejo/Arkivo/ kaj ne plu sub Diskutejo/. Tiel oni povos eviti ilin per aldono de -arkivo ĉe la serĉado. Jen ĝuste la pravaloro, kiun mi metis en la serĉkampon de la Diskuteja serĉilo.

La rezulto devus esti, ke, se la serĉilo ruliĝas kun -arkivo, ĝi trovos vortojn nur en unu el la aktualaj rubrikoj de la Diskutejo. Evidente sen '-arkivo' ĝi priserĉos ankaŭ la arkivojn, inklude tiujn, kiujn mi hodiaŭ deŝovis.
Sed unue la servilo devos iomete retrankviliĝi de tiom da umado kaj trovi novajn fortojn por aktualigi sian indekson. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  12:59, 11 Jul. 2012 (UTC)

Aranĝa problemeto en Diskuteja fasado[redakti fonton]

  Estis aranĝa problemeto sur la ĉefa enira paĝo. La ligiloj Aldoni temon ne ĉiam restis samalte en la kvar areoj de ĉiu rubriko, se oni grandigis aŭ malgrandigis sian krozilan fenestron. Tio estas sekvo de la tekstfluigo ene de la kvar areoj.

Pro tio mi nun uzas du apartajn HTML-tabelojn por kvazaŭ ankri la ligilojn, ĉiuj kvar je la sama alto. Ĉe tio mi ankaŭ refasonis la tuton iomete. -- PEJNO Simono Diskuto  13:08, 11 Jul. 2012 (UTC)

  Restas nun nur la iugrada refasonado de la verda plene ĥaosa parto de la ĉefpaĝa ĉapo. Morgaŭ eble. -- PEJNO Simono Diskuto  18:31, 11 Jul. 2012 (UTC)

Serĉi en Arkivo[redakti fonton]

  El Serĉi iĝis Serĉi en Arkivo. La indeksado de la servilo estas evidente ne sufiĉe rapida por permesi vere senchavan serĉadon en la aktuala Diskutejo. Aparte de tio, la surferdeka serĉilo ne montras ĉiujn okazojn de la serĉitaĵo. Baze, ĝi raportas simple, ke ie en specifa paĝo troviĝas la serĉitaĵo, ĉu unu fojon, ĉu cent fojojn, ne ĉiam estas klare. Ofte ĝi pri multaj okazoj ene du unusama paĝo sekretas. Sed por traserĉi la Arkivon de la Diskutejo ĝi estas sufiĉa bona kaj laŭ mia opinio eĉ tre utila.

Aparte de tio, oni povas serĉi en la aktuala Diskutejo per sia propra krozilo — plej ofte per la klavo stir F aŭ simile. Ofte la klavo F3 portas al la sekvanta trovloko. Tion oni plej bone faras sur la ĉefa enira paĝo, do sur la paĝo kun la Kompleta enhavo. -- PEJNO Simono Diskuto  15:22, 11 Jul. 2012 (UTC)

  Intertempe la indekso aŭtomate rekonstruiĝis kaj nun la arkiva serĉilo funkcias perfekte. -- PEJNO Simono Diskuto  11:09, 12 Jul. 2012 (UTC)

Loka horo[redakti fonton]

  Mi demandas min vere, kial mi enklavis la hordiferencon inter mia loka horzono kaj UTC, se absolute nenio ajn iel ajn uzas tion. Specife #timel ne uzas ĝin, kio estas plene freneza. Fakte, ĉio tie ĉi estas iel nur duone preta. Tio estas des pli stranga, se oni konsideras, ke Vikipedio intertempe aĝas 11 jarojn. -- PEJNO Simono Diskuto  14:48, 12 Jul. 2012 (UTC)

Verda parto de la ĉapo[redakti fonton]

  Mi nun refasonis ankaŭ la verdan parton de la Diskuteja ĉapo. Ĉe tio mi sekvis la malnovan desajnon por ja ne tro ŝoki iujn. Do mi uzis nur la elementojn kaj ligojn, kiuj jam antaŭe ĉeestis, kvankam mi tre dubas pri ties utilo. La listo de lingvoj estas ege ne kompleta, la disendolisto estas praktike morta, mi vizitis ĝin, kaj la por-Vikipediaj mallongigoj pli ol nun strangaj. Aldoniĝas la IRC-kanalo, kiu, kvankam mi ne precize scias tion, supozeble samgrade troviĝas en stato de preskaŭmorto.

Mi eble ankoraŭ fajlos ankoraŭ ie kaj ie, kvankam proprasence la afero estas nun preta. -- PEJNO Simono Diskuto  10:39, 13 Jul. 2012 (UTC)

Horloĝo cifereca[redakti fonton]

  Mi importis holoĝon ciferecan el la Angla Vikio. Sed, ĝi iomete intermitas. Entute, la risorta mekanismo regule iel kojnumiĝas, sed tiam subite saltas al nova horo. {{{1}}}

Nome, se la paĝo enhave ne ŝanĝiĝas, sur kiu oni metis la belaĵon, jen Horloĝo cifereca, la horloĝo simple staras. Nome pro tio, ke la paĝo fakte venas aŭ el iu prokurilo, aŭ iuspeca kaŝmemoro. Alivorte, ne sufiĉas simple refreŝigi la paĝon stokitan de onia krozilo. Ĝi malgraŭ la refreŝiĝo ricevos ĉiam la saman paĝan enhavon de la servilaro. Nur se io ŝanĝas la paĝon, alivorte, iu redaktas ĝin, aŭ kiel en la Diskutejo, inkludita subpaĝo ŝanĝiĝas, la horloĝo fakte ricevos novan CURRENTTIME kaj sekve montros novan horon. Hmm.

Sur la ĉefa Diskuteja paĝo, bone. Sed ĉu ankaŭ sur uzula paĝo? Fakte mi malkovris la problemon, revizitante mian propran paĝon. La horloĝo restis stare je malnova horo de la postagmezo. Sed estis jam nokto, do ĝi jam je kelkaj horoj malĝustis. Nur pseŭdoredakto aktualigis la damnaĵon.

Do de ĉio ĉi oni povas dedukti, ke la horloĝo, kiun mi enmetis en la kalendareton sur la ĉefa Diskuteja paĝo montras la horon de la lasta redakto. UTC-e. Sed tio estas plene freneza, ĉar ĝuste tiun funkcion liveru ja REVISIONTIMESTAMP! Do la tuta hora afero estas iel ne finpensita. -- PEJNO Simono Diskuto  22:29, 13 Jul. 2012 (UTC)

  Evidente la eraro estis importi horloĝon el Anglujo. Mi devus tuj preni Svisan! -- PEJNO Simono Diskuto  19:35, 14 Jul. 2012 (UTC)

Vikipedia perŝablona programado ne taŭgas por tiaj aferoj. Nepras uzi ĵavaskripton. Vidu vivantan horloĝon. --Arno Lagrange @ 20:53, 14 Jul. 2012 (UTC)

  Evidente, sed kiel oni integrigu Javskribaĵojn en la sistemon? Tion mi ĝis nun ne eltrovis. Kaj ĉu nececas por tio administraj rajtoj? En paĝo iuj enfluaj Javskribaj formuladoj ne akceptiĝas. Aldoniĝas la problemo, ke ne ĉiu havas rultempe sian Javskribon krozile aktivigita. -- PEJNO Simono Diskuto  08:43, 15 Jul. 2012 (UTC)

  Cetere, mi havas la samajn demandojn pri Javo. -- PEJNO Simono Diskuto  09:26, 15 Jul. 2012 (UTC)

  Mi intertempe sukcesis funkciigi Javskribon.

  • La dokumentado estas praktike nula
  • La malmultaj ekzemploj eble iam ajn funkciis, sed ne plu en la hodiaŭa ĉirkaŭaĵo
  • La nuna ĉirkaŭaĵo estas preskaŭ plene dinamika kaj lasas sin nur tre malfacile rekte influi per Javskribo
  • La objektmodelo de la redaktilo vector ne estas konata
  • La identigiloj (id) de normala paĝo ne estas dokumentataj
  • La Javsribaĵoj ruliĝas nur por specifa uzanto. (Mi supozas, ke ekzistas ankaŭ porĉiuja solvo.)
-- PEJNO Simono Diskuto  15:04, 16 Jul. 2012 (UTC)

H1-etikedoj[redakti fonton]

  Mi nun ŝanĝis de mia metodo al la rekomendata metodo subpremi la montradon de redaktoligiloj apud sekcititoloj. Nome per uzo de HTML-aj Hn-etikedoj anstataŭ =-signoj. Nome, povus esti, ke mia metodo post iu estonta versiŝanĝo ne plu funkcios. -- PEJNO Simono Diskuto  14:33, 15 Jul. 2012 (UTC)

Kontrolu kontrolendajn ŝanĝojn[redakti fonton]

Saluton. De antaŭ semajnoj mi konstatis, ke aperas multege plie ol antaŭe tiuj avertoj en multaj artikoloj. Ŝajne eĉ ĉiam kiam iu roboto aldonas alilingvan ligilon en unu artikolo, jam aperas tiuj ĝenaj avertoj eĉ ĉe artikoloj ĵus faritaj. Ekzemple ĉe birdoj pri kiuj mi laboras tre ofte aperas tiuj avertoj en proksimume du trionoj de artikolaperoj: ĉar estas pli da 3,000 tiaj artikoloj, tio signifas, ke 2,000 artikoloj atendas mian aprobon, sed se mi tion farus, denove sama kvanto reaperos. Ĉu ne oni povas nuligi la aperon de tiuj avertoj.--kani (diskuto) 21:26, 17 Jul. 2012 (UTC)

  Ankaŭ mi rimarkis tion. Se iu kaj iu roboto trakuras la artikolon, ĝi aŭtomate postulas poste permanan kontrolon. Cetere, ankaŭ se iu ŝablono uzata en la artikolo ŝanĝiĝas, povas (sed laŭŝajne ne ĉiam devas) okazi la preciza sama afero. Bedaŭrinde, jen kampo, kiun mi ankoraŭ ne esploris. -- PEJNO Simono Diskuto  06:39, 18 Jul. 2012 (UTC)

Hum... La reviziantoj dormas ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:04, 18 Jul. 2012 (UTC)

Strangaĵo[redakti fonton]

Mi perlaboras artikolon Marabuo. En ĝi sub Aspekto estas bildo de tanzania marabuo. Strange tiu bildo senprobleme aperis de antaŭ kelkaj tagoj sed subite malaperas kaj nur se mi lasas dufoje la priskribon aperas unu kaj la alia fuŝe (tiu anglalingva, sed ŝajne tio ne gravas: nur ke unu malaperas). Ĉu iu scias kio okazas?--kani (diskuto) 20:21, 23 Jul. 2012 (UTC)

Vi pravas. Mi klopodis korekti tion per traduki esperanten la anglalingvaĵon. Eble simple forigi la bildon se ni ne povas solvi la problemon. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 23:27, 23 Jul. 2012 (UTC)
Ne, la fakto estas ke la bildo bone funkcias sube se oni ne forigas la strangaĵon. Se oni forigas ĝin, malaperas la bildo.--kani (diskuto) 23:43, 23 Jul. 2012 (UTC)
CAELIS. Kio estas tio ! Mi neniam vidis tion, pri bildo. Ĉi tiu bildo ne havas problemon, sed estas problemo ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 00:11, 24 Jul. 2012 (UTC)

Ekflugu la marabuoj![redakti fonton]

  Uloj! La problemo ne estas la bildoj, la problemo estas la ŝablono Taksonomio korektita. Evidente jen tre optimisma nomo, ĉar, tute evidente, ĝi ne estas korektita, aŭ vi ne uzas specifan parametron ĝuste. Ĉiuokaze, mi simple forkomentis la paramentron, kiu tiel enigmige kakis en la ĉirkaŭaĵon. Temas pri statuso. -- PEJNO Simono Diskuto  11:56, 24 Jul. 2012 (UTC)

Dankon, Jes, mi supozis, ke la problemo estas en la tabelo, nun mi forigis la ripetatan bildon kaj bone restis la alia. Mi kontrolos ĉu ankaŭ denove io okazos kun la statuso. Antaŭe tio bone funkciis. (Kani)

Fuŝaĵoj[redakti fonton]

  Mi iomete pritraktis la ŝablonon Ŝablono:Taksonomio. Evidente, tiu ne plaĉis al iuj pro la Anglaj nomoj. Do oni fabrikis la ŝablonon Ŝablono:Taksonomio korektita. Nun pritraktinte ankaŭ tiun, mi konstatas, ke oni fuŝe fabrikis ĝin.

 (i) Kio estas dosiero larĝo? Sendube, ne temas pri io en la lingvo Esperanto. Aldone, dosiero ne havas larĝon, ĝi havas grandon. Se la motivo fabriki novan ŝablonon estas havigi al ni ĉiuj belajn novajn E-nomojn, oni prefere restu ĉe la Angla originalo. Almenaŭ tiu estis kun sia image_width kaj lingve kaj signife ĝusta. 
 (ii) La fuŝnomo dosiero larĝo ne estas difinita en la nova subŝablono, kiu nun tre strange pendas sub Taksonomio kaj ne sub la Esperantigita Taksonomio korektita, kie ĝi nur estas uzata kaj kie ĝi apartenu. Nu, pro la manko de la bildlarĝa parametro, la tiel nomata dosiero larĝo, laŭŝajne ekestas problemo. Fakte ĉe Marabuo ĝi konfuzis la sintaksanalizilon kaj kaŭzis kelkajn enigmajn problemojn aliloke. 
 (iii) En la ŝablona diskutejo oni plendas, ke la grafika bildigo de la konserva statuso ne funkcias, pro tio, ke la uzuloj ignoras la tradukitajn statusajn parametrojn. Tja. Eble oni dokumentu ilin por tio, ke iuj entute sciu ion pri ili, ĉu ne? Aldone, kiun utilon havas E-nomoj por la statusoj, se la montrado fakte plu okazas sur Angla grafiko kaj montriĝas en la Angla? Eble iu klarigu tion al mi? Aldone temas laŭŝajne pri iuj internaciaj etikedoj. Do eble oni prefere tute ne traduku ilin. Kaj se oni tradukas al Esperanto, kial oni ne faras tion, tiel ke oni povos laŭplaĉe uzi la Anglajn aŭ la Esperantajn mallongigojn? Estus ene de switch ja sufiĉe simple, ĉu ne? En la aktuala versio, tio ŝajnas esti farita. 

Sumsume, mi tutcerte ne emas okupiĝi pri tiu ĉi ŝablono. Se oni nepre volas Esperantigi Anglan ŝablonon, oni faru tiun kaj lingvaĵe kaj teknike ĝuste.

La problemo estas, ke jam nun oni amase uzas la fuŝaĵon. Do centelcente korekti ĝin estus simple tro laborige. Bedaŭrinde, tio estas preskaŭ ĉie ĉi tie tiel, kie aŭ la nomo de la ŝablono estas plene fuŝita, aŭ la nomoj de la parametroj aŭ iuj konstantoj estas plene fuŝitaj. Se oni uzus ion tian nur unu aŭ du fojojn, bone, mi farus ion. Ekzemple, ĉi-kaze mi korektus la fuŝajn nomojn, metus dulingvajn konstantojn, kaj riparus la bildlarĝan problemeton. Sed pro la jama disvastiĝo mi prefere lasas tiun taskon al tiuj, kiuj respondecas pri tiu ĉi ŝablono kaj kiuj ĝis nun okupiĝas pri ĝi. {{{1}}}

Cetere, jam la nomo Taksonomio korektita estas fuŝa. Ĝi ne estas korektita, ĝi estas Esperantigita. Aldone oni almenaŭ teknike tute ne korektis, sed difektis ĝin. -- PEJNO Simono Diskuto  08:52, 25 Jul. 2012 (UTC)

  Nu, mi tamen flikaĉis la statusan cimon, do nun la Marabuoj flugas kun statuso LC. Pri la elektitaj statusaj mallongigoj, ho ve! Plene frenezaj kaj utilaj por absolute nenio. Kaj aldone sen iu ajn dokumentado. Forgesu! -- PEJNO Simono Diskuto  10:23, 25 Jul. 2012 (UTC)

Nova ŝablono !!![redakti fonton]

Kaltxì !, mi volas fari novan ŝablonon, nome {{Ŝpruchelpilo}}. La utilon vi scios kiam vi metos vian muson sur la na'vilingvaĵo. Ĉi ĝi estos utila kaj kion vi pensas pri tio ? Mi atendas viajn komentojn. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 00:34, 24 Jul. 2012 (UTC)


  Ion similan ni havas ĉe Citaĵo:

Citaĵo
 Friends, Romans, countrymen, lend me your ears.   Amikoj, Romanoj, samlandanoj, alklinu la orelojn! 
— Ŝekspiro, Julio Cezaro

Sed se vi faras ion por montri tradukon per ŝpruchelpilo, faru tion por ĉiuj lingvoj, ne nur por specifa. Cetere, Skribo subtenas ankaŭ ŝpruchelpilon. Jen ekzemplo: Friends, Romans, countrymen, lend me your ears. Do faru ion pli kompletan, pli ĝeneralan. Nur por sola lingvo tia ŝablono utilus nule. Aldone ekzistas jam iuj lingvokoderoj, tiuj evidente kunrolu. -- PEJNO Simono Diskuto  07:00, 24 Jul. 2012 (UTC)

??? Ĝi estas ĝenerala, ma Pejno! Jen la kodo de la ŝablono: <code class="noprint" title="{{{2}}}">{{{1}}}</code>. Do, mi kreas tuj la ŝablonon. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 21:54, 24 Jul. 2012 (UTC)

  Jes, sed tio estas malmulte. Kaj iun vere bonan solvon por prezenti tradukon, ĝi laŭ mia opinio ne liveras.

Kaj plue.
Nur unu tiparo, neniu uzo de lingvokodo, neniu alia nelingva funkcio facile ebligebla per <span style="">, ... Miaopinie jen iomete tro ĝenerala kaj samtempe tro funkcimalhava por esti vere utila. Kaj kial ĝuste <code>? Fremdlingvaĵojn oni plej ofte tie ĉi metas kursive. Kaj ĉu ne estus prefere iel kombini kun ŝablonoj el Kategorio:Multlingviloj?
Kaj kial ŝablono kun la nomo Ŝpruchelpilo samtempe ŝanĝu la tiparon al monospace mi vere ne komprenas. Do faru el <code> prefere <span>, ke almenaŭ la nomo ĝustu.
Aldone vi nun havas problemon. Kiel oni montru al la uzulo, ke ŝpruchelpilo estas disponebla? Ekzemple, en mia Ŝablono:Ankro mi fakte videbligas la ankron per ankro-simbolo. Eble oni metu blankan demandosignon kontraŭ blua fono, aŭ ion similan.
Cetere, mi jam iam korektis vian Anglan tekston: I speak intermediate level of English. Ĉu vi tute ne legas tion, kion mi skribas? {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  05:40, 25 Jul. 2012 (UTC)

  En Ŝablono:Skribo mi aldonis laŭan simbolon. Vidu supre en antaŭa afiŝo. -- PEJNO Simono Diskuto  06:47, 25 Jul. 2012 (UTC)

Ĉu ni montru al uzulo tiel, ke ŝpruchelpilo disponeblas ? Oel sunu fi'uti.Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 22:23, 25 Jul. 2012 (UTC)

  Teknike, tio evidente eblus. Sed ĝi aspektas sufiĉe aĉa kaj estas aldone malbone legebla. Mi uzas glav-simbolon post la teksto havanta ŝpruchelpilon. Oni ofte uzas tiaĵon por notaĵoj aŭ referencoj en libroj.

 Mi estas ŝpruchelpila ekzemplo.  -- PEJNO Simono Diskuto  13:06, 26 Jul. 2012 (UTC)
Vi, kaj la aliaj, rajtas modifi kaj plibonigi mian ŝablonon. Se vi havas ideojn, vi rajtas apliki ilin. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 01:35, 27 Jul. 2012 (UTC)

  Nun mi fine trovis tempon pretigi mian ŝablonon Ŝablono:Enlistigo. Ĝi baziĝas sur la stilaj ebloj de Ŝablono:Numeraĵo (eksa Ciferaĵo). Unuan aplikon oni povas vidi en  Vikipedio:Artikolo de la semajno#Kion fari okaze de elekto de nova artikolo . Parenteze, ne ĉiu ŝablono posedas postaĵon. Tiu ĉi tamen! {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  12:31, 26 Jul. 2012 (UTC)

Diversaj stiloj[redakti fonton]

ABC abc ABCĈ abcĉ 123 RC rc abg bulo
 A. aaa 
 B. aaa 
 C. aaa 
 D. aaa 
 E. aaa 
 F. aaa 
 G. aaa 
 H. aaa 
 I. aaa 
 J. aaa 
 a) aaa 
 b) aaa 
 c) aaa 
 d) aaa 
 e) aaa 
 f) aaa 
 g) aaa 
 h) aaa 
 i) aaa 
 j) aaa 
 A. aaa 
 B. aaa 
 C. aaa 
 Ĉ. aaa 
 D. aaa 
 E. aaa 
 F. aaa 
 G. aaa 
 Ĝ. aaa 
 H. aaa 
 a) aaa 
 b) aaa 
 c) aaa 
 ĉ) aaa 
 d) aaa 
 e) aaa 
 f) aaa 
 g) aaa 
 ĝ) aaa 
 h) aaa 
 1. aaa 
 2. aaa 
 3. aaa 
 4. aaa 
 5. aaa 
 6. aaa 
 7. aaa 
 8. aaa 
 9. aaa 
 10. aaa 
 I. aaa 
 II. aaa 
 III. aaa 
 IV. aaa 
 V. aaa 
 VI. aaa 
 VII. aaa 
 VIII. aaa 
 IX. aaa 
 X. aaa 
 (i) aaa 
 (ii) aaa 
 (iii) aaa 
 (iv) aaa 
 (v) aaa 
 (vi) aaa 
 (vii) aaa 
 (viii) aaa 
 (ix) aaa 
 (x) aaa 
 α) aaa 
 β) aaa 
 γ) aaa 
 δ) aaa 
 ε) aaa 
 ζ) aaa 
 η) aaa 
 θ) aaa 
 ι) aaa 
 κ) aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 
  aaa 


  Mi ŝanĝis la pravaloron por stilo de RC (Romiaj ciferoj) al bulo. La unua praktiko montris tion pli konvena. -- PEJNO Simono Diskuto  21:17, 27 Jul. 2012 (UTC)

  La unua pratipo de plia ŝablono jam ruliĝas. Temas pri Ŝablono:Listo, ĝis nun ankoraŭ tre simpla afero baze de la HTML-a mekanismo:

<dl>
<dt></dt><dd></dd>
<dt></dt><dd></dd>
<dt></dt><dd></dd>
</dl>

Ĉiu listero konsistas el du elementoj: titola elemento kaj datuma elemento. La titolo aŭtomate grasiĝas. Jen ekzemplo:


Angla alfabeto[Noto 1]
A, B, C, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z.
Esperanta alfabeto
A, B, C, Ĉ, D, E, F, G, Ĝ, H, Ĥ, I, J, Ĵ, K, L, M, N, O, P, R, S, Ŝ, T, U, Ŭ, V, Z.
Latina alfabeto
A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, U, V, X.
Germana alfabeto
A, B, C, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z.
Plus la aldonaĵoj: Ä, Ö, Ü, ß (nur minuskle). Tiuj ne rolas en ekstervortaraj ordigoj aŭ ABC-rimo.
Franca alfabeto
A, B, C, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z.
Plus la alsignoj:  ´ ` ^ ,  kaj la liĝaĵo: Œ. Literoj kun alsignoj kaj Œ ne rolas en ekstervortaraj ordigoj aŭ ABC-rimo.
Hispana alfabeto (antaŭ 2010)
A, B, C, Ch, D, E, F, G, H, I, J, K, L, Ll, M, N, Ñ, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z.
Hispana alfabeto (2010)
A, B, C, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, Ñ, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z.

Notoj:

  1. En multaj lingvoj oni pritraktas tiun Latinidan alfabeton kiel bazan alfabeton, al kiu oni aldonas supersignojn aŭ pliajn literojn aŭ ligaĵojn.


Unua aŭtenta apliko estas videbla en Satelita televido en la sekcio Historio apud la Enhavtabelo.

Evidente, jen nur la komenco de tiu ĉi ŝablono. Mi pripensas la pluevoluigon. -- PEJNO Simono Diskuto  17:05, 28 Jul. 2012 (UTC)

  • Pejno, ĉu mi rajtas demandi kial vi tiom ofte misuzas tiun ĉi Diskutejon por informi pri viaj novaj ŝablonoj? Kaj eĉ tiom senrespekte al aliuloj; viaj kontribuoj estas kutime tro longaj kaj rabas nian valoran tempon. Se vi fortege intencas famigi vin mem informante pri viaj ŝablonoj vi aŭ nur ligu al ĝi (iom malpli terure ol vi faras nun) aŭ uzu Projekta diskuto:Ŝablonoj. --CubeF (diskuto) 13:46, 31 Jul. 2012 (UTC)

  Kara CubeF, vi rajtas demandi ĉion ajn al mi. Mi kredis, ke la teknika sekcio estu, interalie, specife por informi pri ŝablonoj. Kaj se oni ne informus, kiel iuj sciu, ke tia ŝablono ekzistus? Kaj kiel tia informo povos esti senrespekte al aliuloj, mi vere ne komprenas. Mi do afable petas vin, eĉ, se por tio necesos pli granda nombro da vortoj, afero, kio evidente iel ĝenas vin, tamen iomete pli klare esprimi al mi, kion vi celis diri.

Citaĵo
 La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri teknikaj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. ŝablonoj, nova versio de la Vikia programaro, problemoj de apartaj foliumiloj, individuaj formatoj kaj skriptoj, programistaj temoj, ktp. 
— Titola klarigo pri la uzado de tiu ĉi sekcio.

Do mi ne malpli afable petas klarigi al mi por kio, tiu ĉi aparta teknika rubriko estas kreita? Aldone kiel mi povos rabi vian tempon? Simple ne plu legu ion, kion mi skribas, se tio ne interesas vin.

Sciu, mi tre precize legas ĉion, kion vi skribas, ekzemple ankaŭ vian postulon, ke mi ne uzu Romiajn Ciferojn en Ŝablono:Numeraĵo.

Citaĵo
 
— El la diskutejo ĉe Numeraĵo

Strange, ke la citita komento via supre tute ne rabis vian tempon. Por kvereleti vi ĉiam trovas tempon, ĉu ne? Eble, se vi iomete malpli skribus, mi iomete malpli skribus. Do ne plendu pri io, kion vi mem, tute persone, eklanĉis. -- PEJNO Simono Diskuto  10:15, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

Fuŝa <big>[redakti fonton]

  Mi atentigas, ke <big> fuŝas. Jen ekzemplo kun kvarobla <big>:



Ni ĉesu redakti la artikolon, ni forgesu ĝin. Ke ĝi estu fantomo kiel la aliaj 164999 artikoloj. Komprenite ?



Bela, ĉu? Kontraste  Ŝablono:Skribo , ekzemple kun grando=244, — (do 1,25 * 1,25 * 1,25 * 1,25 = 2,44 en procentoj) — funkcias perfekte. Jen:



Ni ĉesu redakti la artikolon, ni forgesu ĝin. Ke ĝi estu fantomo kiel la aliaj 164999 artikoloj. Komprenite ?



Evidente, kiam oni progamas ion, oni devas ankaŭ testi ĝin, antaŭ ol eldoni ĝin. Iu kritikis iam, ke mi arigas miaplumajn ŝablonojn sur speciala tabulo. Eble nun oni komprenos kial. -- PEJNO Simono Diskuto  15:24, 30 Jul. 2012 (UTC)

  Cetere <small> same fuŝas. Nur ĉi-okaze oni plej ofte ne rimarkas tion. -- PEJNO Simono Diskuto  15:29, 30 Jul. 2012 (UTC)

Si les lettres s'embrassent, il y a un problème. Se la literoj kisas sin, jen estas problemo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 22:39, 30 Jul. 2012 (UTC)

Bonvenon renoviĝis ![redakti fonton]

Mi hieraŭ faris kelkajn korektojn kaj aldonojn al la ŝablono Bonvenon. Jen ekde pluraj jaroj ĝi ne estis redaktata, jen nun renovigo de la ŝablono.

Agrablegan sentimenton deziras el vi Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 00:35, 31 Jul. 2012 (UTC)

Ŝablnoj El, El2, Il[redakti fonton]

Fakte, la enhavo de {{el}} estus : greke. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 21:25, 31 Jul. 2012 (UTC)
  • Ĉar neniu kontraŭis dum unu semajno, mi renovigis la ŝablonojn. --KuboF (diskuto) 15:24, 8 Aŭg. 2012 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Peto pri forigo[redakti fonton]

  Mi petas iun afablan administranton forigi memkompreneble ne la bonulon CubeF, sed la sekvajn ŝablonajn paĝojn miajn. Ili montriĝis en la praktiko sen utilo.

Mi dankas. -- PEJNO Simono Diskuto  10:01, 3 Jul. 2012 (UTC)

Antaŭ jaroj mi trovis balastaĵojn en Hungario, mi petis la forigadon (temis pri ĉ. 200 artikoloj!!!) en forumo de forigadoj. Oni respondis, ke mi pravas, sed nun (en tiu monato) oni ne havas la tempon forigi ilin. Mi atendis ĉ. jaron, poste, se mi redaktis novan artikolon, tion mi komencis per alinomado kaj tie mi redaktis la novan tekston. Tio daŭris longe, sed la balastaĵoj elĉerpiĝis. Alia ekzemplo, ke mi redaktis artikolon, poste administranto forigis mian tutan redaktaĵon kaj metis tie la sian, dume mi estis forbarita el la menciita artikolo. Tio estas idiotaĵo, ke mia artikolo estis tute malbona, fuŝa, ja miaj tutaj redaktoj estas kontroleblaj (ĝis tiu administranto ne faras ilin ruĝaj). Mia konkludo estas, ke tie ne estas afabla administranto. --Crosstor (diskuto) 10:48, 3 Jul. 2012 (UTC)

  Ĝisdate neniam estis problemo. Sed oni ne forgesu, ke ĉiuj laboras dum la semajno. Do multaj simple ĉi-momente ne ĉi-tieas. -- PEJNO Simono Diskuto  13:29, 3 Jul. 2012 (UTC)

Kunigado de artikoloj[redakti fonton]

Mi petas al iu administranto kontroli la kunigado de la jenaj artikoloj al Prononco de Esperanto: Afrikatoj en Esperanto, Fonemoj en Esperanto, Duoblaj konsonantoj en Esperanto.

Mi skribis ĉe la diskutpaĝo de la aŭtoro de tiuj artikoloj, kaj mi petis lin halti la kreadon de artikoletojn, ĉar li disigis vastan artikolon en pluraj artikoletoj (rigardu,bv), sed tamen li forigis mian peton. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 03:50, 12 Jul. 2012 (UTC)

Ne veras. Remŭ ne petis halti. Plue - vikipedio havas diskutpaĝon pri artikolo - plu facile diskuti en li paĝon. Ŝajnas Remŭ ne komprenis malsamas inter elparolo kaj fonemoj. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 04:15, 12 Jul. 2012 (UTC)
Vi daŭrigas kun via malĝentileco. Ĉu mi ne konsilis al vi halti la kreadon de artikoletoj? rigardu tion ĉi denove, bonvolu. Cetere, kial uzi la diskutpaĝon de tri artikoloj por la sama afero se mi povas unue atentigi al vi pri kio okazas, kaj due, peti la kunigado de tiuj artikoloj ĉi tie? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 04:31, 12 Jul. 2012 (UTC)
Korekte, vi konsilis sed ne petis. Konsilo malsamas peto. Vi plendas "tri diskutpaĝon" kaj anstataŭ uzi unu de ili vi uzas kvara kaj kvinta. Vi sugestas kunigi kun ŝablonojn. Ŝablonon havas ligojn al diskutpaĝon sed vi ne diskutas. Mi diskutas, vi ne. Ekz vidu : Diskuto:Fonemoj en Esperanto Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 04:53, 12 Jul. 2012 (UTC)

Fakte vi ĵus kreis tiun diskut-paĝon, multe da tempo antaŭ tio mi jam kreis tiun diskuton kaj atentigis vin pri ĝi. Do, estas malvero ke vi provas diskuti, ĉar la diskutpaĝo kiu vi proponas antaŭ kvin minutoj ne ekzistis. Konsilo kaj peto en la senco en ku mi uzis ĝin samsignifas, mi povas peti vin fari ion aŭ mi povas konsili vin fari ion. Aliflanke, kion vi opinias pri mia peto? tio estas kion gravas kaj ne se mi petis ion al vi aŭ ne. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 05:07, 12 Jul. 2012 (UTC)

Mi konsentas pri la propono kunigi tiujn artikolojn. Ne estas bona kialo por disdividi tiun temon sur tiom da artikoletoj. Preferindas havi unu longan artikolon, eĉ se kelkaj el ĝiaj partoj iom preteriras la temon aluditan de la artikola titolo. Marcos (diskuto) 13:06, 13 Jul. 2012 (UTC)
Mi malfermis voĉdonadon pri la afero, voĉdonu ĉi tien: Diskuto:Prononco de Esperanto#Voĉdono pri Kunigado de Artikoloj. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 03:00, 14 Jul. 2012 (UTC)

Haltigu al Imperium Romanum Sacrum - sekcio 1[redakti fonton]

Li ade misis la artikolo Prononco de Esperanto, li obtine acertas ke Esperanto ja ne estas fonetika lingva kaj ke en Esperanto la literoj havas plurajn fonemoj, mi nuligadis sian misaĵojn sed li nuligas mian korektadon, mi petas al administranto atentigi al li pri liaj misagoj kaj re-fari la artikolon ĉar ĝi estas preskaŭ detruita. Haltigu lin! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 05:55, 12 Jul. 2012 (UTC)

  Mi ŝovis mian komenton Lingvejen. -- PEJNO Simono Diskuto  09:19, 12 Jul. 2012 (UTC)

Saluton. Mi ĵus protektis la koncernan artikolon, por ke la koncernaj uzantoj devu trovi kompromison. --Tlustulimu (diskuto) 08:43, 12 Jul. 2012 (UTC)
La lingvoscio de Imperium Romanum Sacrum pri Esperanto estas tiom malalta, ke li nepre ne redaktu artikolojn pri la lingvo. Li eble scias teorie iometon pri la aferoj, kiujn li tuŝas, sed li verkas en ia apenaŭ-Esperanto. Tio forprenas de liaj redaktoj ĉian kredindecon. Por verki pri Esperanto oni havu vivan realan konon pri ĝi. --Surfo (diskuto) 19:06, 12 Jul. 2012 (UTC)

  Principe mi samopinias. Sed fakte, lia lasta ŝanĝo estis plene ĝusta. Mi skribis pli pri tio en la Lingvejo. Vidu: Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Ĉu Esperanto estas fonetika lingvo? -- PEJNO Simono Diskuto  20:25, 12 Jul. 2012 (UTC)

Caelis ! Mi elektis miajn plej ĝentilajn vortojn kiam mi prezentis lin kaj oni parolas de siaj malbonaj agadoj post kelkaj tagoj! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 02:07, 13 Jul. 2012 (UTC)
Kaj ankoraŭ Caelis ! Vidu Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Lingvaĵo de Haltigu al Imperium Romanum Sacrum ĉe administrejo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 02:41, 13 Jul. 2012 (UTC)

Senxor Remux, jes mi detruis the article as it was. It is really astonishing that in the Esperanto-language Wikipedia one can find such a nonsense about the Esperanto language.

  • "La prononcado de Esperanto estas fonetika" - what malsenco is this???
  • And Tlustulimu protects the article so this nonsense can stay.
  • And "Surfo" writes "La lingvoscio de Imperium Romanum Sacrum pri Esperanto estas tiom malalta". Really? I guess most lingvoscientistoj would think that indeed Remux has little knowledge of Esperanto as well as all other people that support such nonsense as "La prononcado de Esperanto estas fonetika" and delete [u̯] as pronunciation for <ŭ> http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Prononco_de_Esperanto&diff=4397081&oldid=4397077
  • Furthermore " ke li nepre ne redaktu artikolojn pri la lingvo" - well, at least my Esperanto knowledge allowed me to spot nonsense in the Esperanto-language Wikipedia about the Esperanto language.
  • "Por verki pri Esperanto oni havu vivan realan konon pri ĝi." - Of course, and everyone that writes about the language called Esperanto is living, and has some knowledge of the language. So what is the message here?

What hurts is to see that even Pejno Simono now writes "Principe mi samopinias" after I have yesterday seen a message by him which supported my edits with regard to the pronunciation.

Bertilow wrote [1] "Rajtu ĉi tie redakti nur homoj, kiuj montris, ke ili scias la lingvon sufiĉe bone."

He didn't define "sufiĉe", but I think Remux doesn't know the language AND linguistics sufiĉe to understand the nonsense in the article about pronunciation.

Bertilow: "Anstataŭe alta kvalito estu la precipa celo."

Yes, please. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 05:38, 13 Jul. 2012 (UTC)

Jes, io en la ŝanĝoj de IRS povas esti bona, sed tio ne ŝanĝas la ffakton, ke li estas plene malkompetenta tuŝi eĉ tiklajn punktojn en la priskribo de Esperanto (en la Esperanta Vikipedio!). Krome, li ne konscias, ke ankaŭ fonetika terminaro evoluis, ke la originaj terminoj en la fontverkoj de Eo malsamas de la nuna scienco pri parolsonoj kaj ke eĉ nuntempe povas esti malsimila terminaro en malsamaj tradicioj. Por bone kompreni la temon, oni devas kapabli klarigi ankaŭ tiajn ŝanĝojn kaj diferencojn – sen tia talento oni prefere kontentiĝu je tradicia Esperanta prezento.
Mi rimarkis, ke IRS tuŝis kelkajn punktojn daŭre diskutatajn, pri kiuj ne ekzistas interkonsento, sed nur du aŭ pluraj opinioj. Lia lingvoscio nepre ne sufiĉas por prijuĝi tiajn aferojn, ĉar li neniel ŝajnas ema priskribi ambaŭ flankojn de la diskuto-temoj, nur ŝanĝi laŭ sia kaprico. Lastatempe, li eĉ komencis ŝanĝi titolojn de iuj artikoloj kun diskutebla nomo. Mi rimarkis almenaŭ liajn ŝanĝojn de Kazaĥujo kaj Kirgizujo al la respondaj -io-formoj. Kion ajn oni opinias pri la landnomoj, tiaj ŝanĝoj ne estas io por li, pro la mankoj en lia lingvoscio kaj pro lia nekono pri la tradicio kaj diskutoj pri tiaj nomoj en nia Vikipedio.
Pri la lingvoscio de Remŭ mi diris nenion ĝis nun. Ĝi ne estas perfekta. Same ne tiu de Ĉiuĵaŭde. --Surfo (diskuto) 05:55, 13 Jul. 2012 (UTC)

"Jes, io en la ŝanĝoj de IRS povas esti bona, sed tio ne ŝanĝas la ffakton, ke li estas plene malkompetenta tuŝi eĉ tiklajn punktojn en la priskribo de Esperanto (en la Esperanta Vikipedio!)." - The changes I made with regard to the description of the pronunciation of Esperanto (in the Esperanto-language Wikipedia!) may have been good but I am absolutely incompetent to touch sensitive facts about the pronunciation of Esperanto (in the Esperanto-language Wikipedia!) - Senco de tion frazon? Also, how can you know that I am not aware of changes in terminology?

I couldn't find an Esperanto publication by Z. of the FUNDAMENTA GRAMATIKO, so here is an English-language copy: https://www.steloj.de/esperanto/fundamento/gra_en.html.

The work is called "Grammar" and Remux uses a translation of that as reference for an article about pronunciation and cites number 9. which in English is "9. Every word is to be read exactly as written, there are no silent letters.". Do you have any evidence that in English the term "Grammar" ever included "pronunciation"? I am happy to learn. The versions are as follows:

  1. eng: 9. Every word is to be read exactly as written, there are no silent letters.
  2. fra: 9. Chaque mot se prononce absolument comme il est écrit.
  3. deu: 9. Jedes Wort wird gelesen so wie es geschrieben steht.
  4. rus: 9. Каждое слово читается такъ, какъ оно написано.
  5. pol: 9. Każdy wyraz tak się czyta, jak się pisze.

Only the English version mentions silent letters and only English and French use "exactly" and "absolument", so I leave these out. So, except for French, it stays something like "Every word is to be read as written". Does this statement say anything about pronunciation? Not necessarily, since one can read without speaking. So, if a word is written, one reads it as it is written. Great! But maybe Z. meant speaking aloud written words.

But the statement makes no sense standalone, since one needs rules how to come from written text to spoken text. "sunshine" - I read it as it is written, I don't read "rainbow", I read it as something what in IPA is written [ˈsʌnʃaɪn]. But English mostly is not written in IPA, so the rules to come from Latin characters and other signs to sound differ from IPA.

Assuming Z. meant that for each word the letters are pronounced /each/ as defined in sectionS A of the GrammerS. Except for English no example words for the letter <r> are given. So there is a lot of pronunciations of <r> to choose from: http://en.wikipedia.org/wiki/Rhotic_consonant, a map at http://en.wikipedia.org/wiki/Guttural_R.

It means depending on which of the five "Grammar"s one uses, the results will be different.

I would like to know which language at all is "phonetic", note, I speak about language, not alphabet. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 07:45, 13 Jul. 2012 (UTC)

Mi plene konsentas kun Surfo: Homo kiu ne kapablas partopreni niajn diskutojn Esperante ne kontribuu al niaj artikoloj. Se li vidas aferojn kiujn li opinias fakte malĝustaj, li menciu tion sur la koncerna diskutpaĝo. Preskaŭ ĉiuj liaj redaktoj de artikoloj enhavas lingvajn erarojn, kiujn poste iuj devas korekti, eĉ se la redakto enhave ĝustas. Do li devigas aliajn daŭre postkuri liajn redaktojn.
Sed ankaŭ la enhava flanko de liaj redaktoj estas problema: En temoj pri Esperanto, li simple argumentas en artikoloj por unu flanko de iu disputo. Tio kontraŭas la Vikipedian principon pri neŭtraleco, laŭ kiu ni devas trakti temojn ekvilibre, precipe se eĉ la fakuloj de la temo ne interkonsentas inter si. Ekzemple, li kreis la artikolon Duoblaj konsonantoj en Esperanto, en kiu li tute unuflanke argumentas por la vidpunkto, ke duoblaj konsonantoj estas io tute hejma en Esperanto, plene ignorante la bonajn argumentojn pri tio, ke la Fundamentaĵoj kun duoblaj konsonantoj estas nur propraj nomoj, kaj ke oni kutime igas duoblajn konsonantojn de fontolingvo unuoblaj ĉe Esperantigo.
Do laŭ mi ni atentigu lin, ke se li plu redaktados artikolojn en lingve fuŝa maniero aŭ per aldonante tute malneŭtralan enhavon, ni devos lin dumtempe forbari de redaktado. Marcos (diskuto) 11:10, 13 Jul. 2012 (UTC)

  Kara IRS. Per samopinii mi celis, ke ne havas sencon, ke iu klopodas skribi tie ĉi, kiu tute ne regas la lingvon Esperanto. Eĉ se tiu en kelkaj siaj aldonoj pravas. Kiu riparu nun viajn lingvaĉaĵojn ĉie? Mi certe ne inklinas sekvi ĉiun vian ŝanĝon kaj fari tion. Do revenu, kiam via grado de Esperanto atingis nivelon, kiu estas ĝenerale akceptebla por la lingvokomunumo. Kaj verdire, afiŝi pri lingvikaj temoj piĝine en iu ajn lingvo, egale en kiu, ne tre fidindigas la aŭtoron. Fakte viakaze, jen ridindaĵo unuaranga. Nome je via kosto &#151; vi plene priridindigas vin. Vi asertas ion rilate al lingvo en via persona lingvaĉo. Prave eble, sed, bedaŭrinde, neelteneble piĝine. Kaj tiajn piĝinaĵojn vi vere intencas ŝovi en enciklopedion! Apenaŭ kredeble!

Aldone, ke ne eĉ nur la alfabeto de Esperanto estas centelcente fonetika, tio estas plene klara. Prava estus nur la aserto, ke la Esperanta alfabteto kadre de Esperanto estas pli fonetika, ol kelkaj alilingvaj aplikoj de iuj alfabetoj. Fonetikaj alfabetoj estas laŭ miaj scioj nur la sistemo de IPA (kaj ankaŭ tio nur proksimume), kaj eble ankoraŭ la alfabeto de Profesoro Higgins en My Fair Lady.
Do unue ellernu Esperanton kaj nur tiam skribu tie ĉi. Mi sentas jam nun, ke oni baldaŭ baros vin. Lingvaĉumi ne sufiĉas. -- PEJNO Simono Diskuto  12:54, 13 Jul. 2012 (UTC)
Mi konsentas Pejno. Sed tio estas la sola riproĉo por li, ĉar mi fieras la artikolon Akvejo, kiun li kreis kaj konstruis. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 13:13, 13 Jul. 2012 (UTC)

  Jen vere ne tre multe. Cetere fluantaj ne fluktuanta. Aldone akvorezervujo ne estas nepre baraĵlago. Aldone, baraĵlago jam principe fluas. akvorezervujo eble ne, almenaŭ, ne de si mem. Ekzemple kiel energistokejo por elektro. -- PEJNO Simono Diskuto  15:23, 13 Jul. 2012 (UTC)

Nu, verdire mi ne scias kion diri, mi kaj IRS misagis, kaj la afero pri la ĝusta prononcado de Esperanto ŝajnas esti pli komplika ol kion mi pensis. Mi proponas ke Marco, kiu ŝajnas scii pli pri la afero (almenaŭ pli ol mi kaj IRS) kaj estas neutrala, re-faru la artikolon kaj ke li montru ambaŭ vidpunktojn kaj teorie kaj praktike de la prononcado de Esperanto.
Pri la forbaro de IRS, mi pensas ke tio ne estas bona ideo, lia regado de la lingvo estas ege malalta kaj fakte lia scio pri la vikipedia regularo ankaŭ estas ege malalta.Tamen, li povas plibonigi sian nivelon ĉi tie, kiel faris ĉiuĵaude kaj kiel mi faris pasintece, kion li nepre devas ellerni kaj ju pli rapide des pli bone, estas kiel redakti ĉe Vikipedio-- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 02:40, 14 Jul. 2012 (UTC)
Pri la forbaro de IRS, se oni forbaras lin pro siaj misagoj, mi konsentas ke tio ne estas malbona ideo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 02:46, 14 Jul. 2012 (UTC)

Karaj kiel administranto mi ankoraŭ ne vidas kialon nuntempo pri forabro de la Sankta Romia Imperio, kvankam mi konsentas, ke la konduto lia povas tedi. Krome evidente li sentas sin fakulo, kvankam evidente apenaŭ havas bazajn konojn pri la materio. En unu punkto li tamen pravas: Esperanto ne estas fonetika lingvo - fakte tia lingvo entute ne ekzistas. Prava aserto estus, ke esperanto estas laŭ maksimume ebla grado fonemika (ne fonetika) lingvo. Oni devas tamen ankaŭ konscii, ke la vortumo pri "unu sono - unu litero" baziĝas sur la terminologio de 1887 ĝis 1995 (jarojn antaŭ ol Grafo Trubeckoj publikigis sian fonologion, sur kiu baziĝas la moderna lingvosicenca terminologio). Do tutevidente per la nocio "sono" Zamenhof en la Fundamento priskribas tion, kion moderna terminologio nomas fonemo (kun ĉiuj alofonoj). Zamenhof simple ne povis uzi siatempe tian termonologion, ĉar al li mankis tempomaŝino. Tamen anstataŭ komenci klarigan diskuton, tiu uzanto miskorektas absolute sen lingvokonoj evidente kreante multe pli da eraroj ol li pretendas forigi. Krome al IRS mankas evidente tio, kion oni nomas vikikedon: Nome ĝentileco kaj toleremo. Jam estas malbone, se iu daŭre devas skribi en fremda lingvo en la diskutoj. Se tamen en ĉiu dua alieno aperas vortoj kiel "bullshit" (por tiuj, kiuj ne komprenas la murdistan lingvon, tio signifas "bovomerdo") kaj similaj, tiam tio ja ne estas eltenebla. Mi tial petas, ke IRS, se li ne lernas pli bone Esperanton, almenaŭ lernu en siaj aliaj lingvoj dece paroli. Ankaŭ eldiroj, "ke oni lin kalumnias per krima ago", kiam oni lin tutprave kritikas kaj nur resumas, kion oni evidente devas kompreni el liaj skribaĵoj en malbone komprenebla lingvaĵo, ja ne vere servas al bona interrilato. Do tian minimuman ĝentilecon kaj respekton mi petas. Se iam mi paŝus al forbaro, tiam ne pro la enhava argumentado, kiu ja ne estas komplete senbaza, sed pro la kondutmaniero. Mi tamen esperas, ke tia paŝo ne estas bezonata, kaj ke IRS maturiĝas kaj lingve kaj kondute. Liaj argumentoj ja malkaŝas grandan intelektan kapablon, tamen tia ne estas sufiĉa por progresigi la aferon. Ankaŭ ne sufiĉas, ke oni pravas, oni devas ankaŭ kapabli per bonaj kaj decaj argumentoj konvinki la publikon pri tiu praveco. Ankoraŭ nur unu detaleto permesu al mi IPS: Vi tre ŝatas la vorton "falso", sed tio fakte estas grava eraro kaj falsa amiko! Vi volas fakte diri "erara", kiam vi diras "falso" ("falso" signfias en la angla "falsification", "falsa" en la angla "misleading" kaj "falsi" en la angla "falsificate" - la angla vorto "false" aŭ "wrong" en Esperanto devas esti tradukita per "erara". Krome konsciu, ke adjektivoj en Esperanto finiĝas per -a kaj substantivoj per -o). Kun afablaj salutoj DidiWeidmann (diskuto) 16:43, 23 Jul. 2012 (UTC)

Haltigu al Imperium Romanum Sacrum - sekcio 2[redakti fonton]

@Pejno

  • TOPIC 1 - You say: "Aldone akvorezervujo ne estas nepre baraĵlago. Aldone, baraĵlago jam principe fluas. akvorezervujo eble ne, almenaŭ, ne de si mem." ... It follows an analysis:
    • starting with TERM 1 Baraĵlago
      • I added to the article Akevejo since there was an article about the topic
      • Article Baraĵlago: "Baraĵlago estas lago malantaŭ kutime arte farita akvobaraĵo en valo", linked to de:Stausee and en:Reservoir
        • so a Baraĵlago is a Lago - But unlike Lago, which is classified as non-flowing it is classified as flowing after you edited the article Akvejo
        • looking into the article Lago: "Lago ... estas natura akvorezervejo"
          • Akvorezervejo is a redirect to "Baraĵlago" - created by Uzanto:Kani posting eo-3 language level on his page
            • RESULT: DEFINITION LOOP Baraĵlago -> Lago -> Akvorezervejo -> Baraĵlago
        • looking into the article Akvobaraĵo: "Akvobaraĵo estas baraĵo en la valo de rivero" - "Akvobaraĵo povas havi diversajn celojn ... Kreado de rezervujo" - link to rezervujo made by Uzanto:Umberto, now having the name Uzanto:Umbert' - an admin in the Esperanto Wikipedia
          • Baraĵo is a redirect to Akvobaraĵo created by Uzanto:DidiWeidmann one of the admins in the Esperanto Wikipedia
            • So this is not helping in finding out what a Akvobaraĵo is
          • Rezervujo is a redirect to "Baraĵlago" - created by Uzanto:DidiWeidmann one of the admins in the Esperanto Wikipedia
          • RESULT: Little loop : Akvobaraĵo can have as purpose the creation of a rezervujo -> Baraĵlago, and a Baraĵlago is created by Akvobaraĵo.
    • now looking at TERM 2 Akvorezervujo
      • You add it to the article Akvejo next to "baraĵlago". You are Uzanto:Pejno Simono - one of the admins in the Esperanto Wikipedia.
      • Akvorezervujo is a redirect to "Akvobaraĵo" - created by Uzanto:ThomasPuschmann one of the admins in the Esperanto Wikipedia
        • RESULT: The second term has NO article about the term and following the link one ends up in the first cluster of articles
  • TOPIC 2 - Correct term for Akvaĵo - Akvejo
    • article Orografio: "fluantaj akvaĵoj" - page has link to non-existing page "akvaĵo"
    • article Limnologio: - page has link to non-existing page "akvaĵo" and to "Enkontinentaj akvaĵoj"
    • article Hidrologio: has a list containing "surteraj akvaĵoj" and "subteraj akvaĵoj"
    • article Quabbin: "Rezervujo Quabbin estas la plej granda akvaĵo...." - Akvaĵo is linked to Lago here
    • article Geofaktoro: contains akvaĵo as a translation of Gewaässer from the German article Gefaktor - made by Alois who promotes himself as Eo-4
    • "Enkontinentaj akvaĵoj" is renamed to "Enlandaj akvoj" by Uzanto:Helga Schneider
    • Surfacakvo "Al tio apartenas surfacakvaĵoj kiel riveroj aŭ lagoj kaj ankoraŭ ne forsinkinta precipitakvo"
    • "akvaĵo" is used in the coordinate template
    • I choose the term Akvaĵo that occured in many related page and created an article to bring more order to the related articles, there are more than 561 hits when one searches for Akvaĵo in the Eo WP, but no article for it.
    • user Ĉiuĵaŭde renames Akvaĵo to Akvejo
    • user Ĉiuĵaŭde adds Akvujo as alternative name
    • the page Baptujo (linked to en:Baptismal font) says a Baptujo /baptokuvo is a akvujo. Well, that is not a Gewässer or English geography "body of water" anymore.
    • user Ĉiuĵaŭde removes the classification system between flowing / non-flowing and inland /non-inland.
    • when reverted he deletes it again, complaining "(I'm trying to help you and you undo !)" - deletion of content that show subcategories of the topic is help?
    • the list of terms that he adds instead is similar to the one in the French WP fr:Étendue d'eau - he has a FR-mother tongue sticker on his user page
    • user Ĉiuĵaŭde adds one random image of a group of lakes to the page, when reverted re-adds it "Artikoloj povas havi bildojn"
    • user Ĉiuĵaŭde doesn't fix "fluktuante"
    • Another user adds on the discussion page: "korpo de akvo"/"akvokorpo"
    • QUESTION: what is the correct term for the thing that includes lago, rivero, maro but excludes Baptujo / baptokuvo ?
  • TOPIC 3 - You say: "ke ne eĉ nur la alfabeto de Esperanto estas centelcente fonetika, tio estas plene klara" - it is absolutely clear that the Esperanto alphabet is not 100% phonetic.
    • Have you ever seen a woman that is pregnant, but not 100% pregnant? Either the alphabet is phonetic or not.
    • But I don't recall I made a statement about whether the Esperanto alphabet is phonetic.
    • The article "prononco de Esperanto" says "al unu litero respondas unu sono kaj reciproke". For one letter there is one sound. But this is outright false! There are letters resulting in different sounds depending on preceding or following letters.
    • Additionally there /may/ be sounds represented by different letters/ letter combinations. How would an Esperanto speaker pronounce TS, TŜ, DZ, DĴ?
    • RESULT: In the Esperanto Wikipedia there is writtten nonsense about the Esperanto language.
    • The alphabet is one thing, the other is the language. The article says with its very first words: "La prononcado de Esperanto estas fonetika" - what nonsense is that? Does it mean spoken Esperanto? Written Esperanto? What does it mean that something is "phonetic"?
  • You say "Fonetikaj alfabetoj estas laŭ miaj scioj nur la sistemo de IPA" - A phonetic alphabet according to your knowledge is only IPA
  • You talk about neelteneble piĝine (unbearable pidgin)

And you think you want to block someone that within such a short time adds so much knowledge? It doesn't seem it is because of the language I used in the articles. There is enough evidence others don't use correct Esperanto, even admins.

I hope the WikiData projects makes progress and will help to remove nonsense from Wikipedias that are managed so badly.

Quoting Uzanto:Bertilow: Anstataŭe alta kvalito estu la precipa celo. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 09:23, 14 Jul. 2012 (UTC)


  Ĉion, kion vi priskribas tie ĉi pri akvejoj, mi ekvidis jam dum du minutoj. Mi tute ne scias, kion vi celas, klarigi tion al mi. Ke regas iugrada ĥaoso rilate akvejojn estas nedisputeble. Ankaŭ tion mi ekvidis dum la du minutoj. Sed mi estas nek geografo nek hidrologo, kvankam miaj ĉi-rilataj scioj sendube sufiĉus por enkategoriigi kelkajn akvejojn. Sciu, mi simple ne inklinas iel ordigi la akvejojn, mi preferas koncentriĝi pri kelkaj aliaj temoj.

Kaj entute, mi sekvas la devizon skribi tie ĉi nur 20% de tio, kion mi 100% scias kaj komprenas. Vi, aliflanke, ne kapablas skribi ion ajn tie ĉi, egale kiom vi scias aŭ ne scias, simple pro tio, ke vi ne scipovas la lingvon. Finpunkto! Kaj la diskuto pri la afabeto estas, por iel ajn kapti kaj teni mian atenton, simple tro triviala. Ne valoras la Pejnon.

Do, kiel oni kutimas diri en la Angla — Roger, over and out!

PS: Administranto mi ne estas. -- PEJNO Simono Diskuto  13:57, 14 Jul. 2012 (UTC)

Administranto Simono ne jam estas, sed li iam povus fariĝi tia AL @ 17:55, 15 Jul. 2012 (UTC)
Citaĵo
 Ne valoras la Pejnon. 
— Pejno Simono
Bona vortludo ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:09, 14 Jul. 2012 (UTC)
Pri la mesaĝo de IRS, mi neniam estis atingita tiel ! Ĉielon ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:09, 14 Jul. 2012 (UTC)

@Pejno - "Administranto mi ne estas." - Thanks for correcting me here. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 15:36, 15 Jul. 2012 (UTC)

Redaktmilito ĉe Pejno[redakti fonton]

Saluton , mi ĝojas ke finfine la artikolo Pejno Simono estas protektata. Sed, mi antaŭ realigis novan ŝablonon (por klopodi solvi la problemon :'(): Jen {{intensa redakto}}. Ĝi celas averti la uzantojn ke iu artikolo estas intense redaktata. Jen la enhavo (kaj ekzemplo):

Serioza
Atenton, ĉi tiu paĝo estas intense redaktata de Pietr-Jakobo Johano[1]. Por konservi harmonion inter la redaktantoj, oni rekomendas sendevige ke vi diskutu viajn ŝanĝojn kaj konsentu kun ili. Se okazas konflikto, bonvolu solvi la problemon kaj konsenti antaŭ ol daŭrigi redakton.
Malgraŭ, tio povas okazi redaktkonfliktoj. Tiam, por eviti la redaktkonflikton, oni rekomendas lasi kelkajn minutojn inter viaj redaktoj por la aliaj, se pluraj uzantoj redaktas samtempe. Vi povas forigi tion en tago kiam la kokoj havos dentojn[2].

.

Ĉi momente, la parametroj estas devigaj. Baldaŭ, eble la parametroj ne estos devigaj.

Noto:

  1. El franclingva esprimo "Pierre Jean Jacques", kiu estas imaga ulo.
  2. El populara franclingva esprimo "Quand les poules auront des dents".

Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:04, 5 Jul. 2012 (UTC)

  Nu, bone ke vi volas tion solvi, mi subtenas vin! Tamen se io estas intense redaktata tiam (laŭ miaj propraj spertoj) estas averto-ŝablonoj forigataj kiel unuaj....

Saluton Ĉiuĵaŭde! estas ioma kondraŭdiro inter "intensa redakto" kaj "neniuj uzantoj". En la tago de la sankta Neniamo --Dominik (diskuto) 22:22, 5 Jul. 2012 (UTC)

  Satulon Ĉiuĵaŭde. Mi mem hodiaŭ matene protektigis ĝin. {{{1}}} Fakte Petr plibongis la referencojn per engrupigo, do mi ne volis rezigni pri ĝuste tiuj liaj ŝanĝoj, kio estis por li sufiĉe laboriga. Do mi savis liajn ŝanĝojn kaj aldonis tri pliajn referencojn rilate tri de miaj tiamaj firmaoj. Post tio, mi elĵetis ĉiujn liajn stilajn ŝanĝojn, fakte parte eĉ signifoŝanĝaj, kaj restarigis mian teknikan mekanismon. Post tio mi petis pri tuja ŝlosado. -- PEJNO Simono Diskuto  22:37, 5 Jul. 2012 (UTC)

Citaĵo
 Mi mem hodiaŭ matene protektigis ĝin. 
— Pejno Simono

. Hum... Estis Tlustulimu kiu protektis. Vi petis. Mi ĝojas ankaŭ ke estas pluraj aliaj uzantoj kiuj volas solvi la problemon. Mi forte kuraĝigas ke la uzantoj kontaktu administrantojn pri grava konflikto, se necese. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝo

Nouormand) 00:47, 6 Jul. 2012 (UTC)

  Jes, mi mem protektigis ĝin. Tute normala frazo. Mi mem igis, ke oni protektu ĝin. Prokuroro same ne arestas krimulojn. Li arestigas ilin. La polico arestas. -- PEJNO Simono Diskuto  07:42, 6 Jul. 2012 (UTC)

Due, vi skribis "Satulon Ĉiuĵaŭde". Je 22:37 (18:37 je kebekia tempo), mi manĝis. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 00:47, 6 Jul. 2012 (UTC)

  Kiel mi sciu iometon for de Frankfurto, ke vi en Kebeko manĝas? Ĉu eble vi havas Vebkameraon instalita? -- PEJNO Simono Diskuto  10:04, 6 Jul. 2012 (UTC)

Vi faris tajperaron. Mi trovis tion komika, sen plu. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:51, 6 Jul. 2012 (UTC)

  Cetere, en mia membiografio, en ĝia nuna stato, estas ĉirkaŭ 50 referenc(er)oj. Zamenhofo mem havas tie ĉi nur 7! Petr en sia propra membiografio havis precize 0! Bele, ĉu? Do mi estas evidente 7-oble pli grava ol Zamenhofo kaj senfine pli grava ol Petr! Neimageble! Quelle horreur! {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  23:09, 5 Jul. 2012 (UTC)

Jimmy Wales farus premsonĝojn kun tio... {{{1}}} Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 00:47, 6 Jul. 2012 (UTC)

   

Citaĵo
 Mi forte kuraĝigas ke la uzantoj kontaktu administrantojn pri grava konflikto, se necese. 
— Ĉiuĵaŭde

  Do mi proponas, ke vi raportu la vandalismon kaj ĉikanadon fare de la uzanto CubeF al la administranto Petr Tomasovsky. Ek, ek! -- PEJNO Simono Diskuto  11:15, 6 Jul. 2012 (UTC)

Ne. Ili jam scias ke estis ĉikano kaj redaktmilito pri artikolo Pejno Simono. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:54, 6 Jul. 2012 (UTC)
  • Bona ŝerco Pejno! {{{1}}} Fakte, mi poste eksciis ke eĉ ne unu de ni ĝin vandalis - ĉar ni volis plibonigi ĝin (sed ĉiu alimaniere...) --CubeF (diskuto) 21:33, 7 Jul. 2012 (UTC)

Saluton. Dum la tempo de protekteco de la artikolo vi uzu la okazon por trovi interkonsenton en la artikola diskutopaĝo. Se tio ne eblos, mi emus proponi eĉ forigon. --Tlustulimu (diskuto) 21:20, 8 Jul. 2012 (UTC)

Pejno Simono diru, kion li venis fari en Vikipedio[redakti fonton]

Pejno Simono estas petata, ke li diru klare, kion li venis fari en Vikipedio. Ĉu nur por lamenti, akuzi, klaĉi, informi ĉiujn pri siaj pensoj. Se por tio, li mise elektis retejon. Se vi estas 70-jara, ripozu. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:02, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Mi venis por, tute flankokupe, atenti pri tio, ke administrantoj tie ĉi ne misagu. Ekzemple, vi ĵus forigis paĝon, kiu apartenis al la komununo jam ekde la jaro 2008. Vi ne laŭregule metis ĝin en la rubrikon Forigendaj Artikoloj, vi ne atendis iujn kontraŭopiniojn, kaj vi ne antaŭe metis laŭan ŝablonon en la paĝon mem. Pri tia ago vi kiel administranto tute ne rajtas. Ĝuste vi kiel administranto devus &#151; unue tre bone scii tion, kaj, due strebi nur laŭregule agi. Ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  15:29, 4 Jul. 2012 (UTC)

Ho, kia vi estas zorgema! Zorgu pri vi! Petr Tomasovsky (diskuto) 15:37, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Mi zorgas pri mi, tion vi jam iam vidis. Sed tie ĉi ni ĉiuj troviĝas en komunumo. Via CubeF klarigas tion al mi ĉiun tagon almenaŭ tri fojojn.

Ĉiuokaze, post kiam mi afable riparis du ligilojn en via paĝo, metis unu referencon kaj enkategoriigis la paĝon kiel Kategorio:Membiografiaj artikoloj, evidente iomete ĝenas min, ke vi neniigas mian laboron per tio, ke vi forigis la koncernan paĝon Petr Tomašovský. Aldone vi jam denove agas plene partiece &#151; nome en via propra afero kaj ĉi-cele, plene kontraŭregule, misuzis viajn administrajn rajtojn.. Ĉu ni ne havas ion tian jam malantaŭ ni?
Aldone vi forigis la paĝon Diskuto:Petr Tomašovský kaj ĉi-fare forigis diskuterojn miajn. Mi vere komencas denove demandi min, ĉu vi konvenas al via posteno.
Aliflanke, mi akceptas vian klarigon, ke vi preskaŭ akcidente forigis mian sekcion Ŝablonaro. Ankaŭ la fakton, ke vi metis kape tie ĉi la ŝablonon Ŝablono:ADLS, mi taksas sufiĉe triviala. Ties reforigon tamen malpli. Sed ni estu honestaj. Tiu bubeca misageto via estis instigo por mi plibonigi la du ŝablonojn Ŝablono:ADLS kaj Ŝablono:Nuna ADLS, do lastvice, kondukis al io bona.
Kaj verdire, mi ne volas kvereli kun iu ajn tie ĉi, nek kun vi, nek kun via CubeF. Sed tiam bonvolu sinteni normal-age. Al tio sendube ne apartenas, ĉiun tagon modifi mian plumnomon, aŭ postuli pli da referencoj, kiam estas jam 47.
Do se vi lasas min en paco, mi certe lasos ankaŭ vin en paco. Sed post tuta serio de kontraŭregulaj misagoj fare de vi ne estas tre helpeme por atingi interpaciĝon, konsili min ripozi aŭ minaci min per forbaro. Ĝuste tiaj konsiloj tre sukcese atingas iugradan revekadon de miaj lastaj mensaj fortoj, kredu min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:30, 4 Jul. 2012 (UTC)

Pejno Simono ne respondis tiun demandon. Anstataŭ tio li komentas nerilataĵojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:26, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kiun demandon? Vi ne demandis ion. Vi fakte petis, ke mi diru ion. Nu, kial ne? Mi venis por skribi artikolojn, io, kion mi fakte faras. Du estis jam ADLS kaj unu nun iĝas ADLS. Aldone mi skribas ŝablonojn. La tabulon kun ĉiuj enlistigitaj vi mem ja konas. Ĉu tio iel ne sufiĉas?

Ho jes, mi forgesis, aparte de tio mi ĉi-momente okupiĝas pri ADLS ĉiun semajnon. Iel mi heredis la taskon kaj ne vere scias kiel. {{{1}}} Kiel rezulto mi glatigis la ADLS-an procedon, laŭpove, kaj enkondukis la kategorion Jama ADLS kun la apartena ŝablono, kiun mi enŝovis permane kaj post multe da kontrolado en pli ol 250 malnovajn artikolojn. Se mi ĝuste memoras, mi bezonis tri tagojn por tiu ĉi retrofara afero. -- PEJNO Simono Diskuto  19:05, 4 Jul. 2012 (UTC)

Kaj krom tio, ĉu vi malamas la tutan mondon? Petr Tomasovsky (diskuto) 08:46, 6 Jul. 2012 (UTC)

  Kial mi malamu la tuton mondon? Kia ideo! Ne, tute male. Mi amas la homojn kaj eĉ ofte tre kompatas kun ili. Speciale, se ili havas iujn malavantaĝojn en vivo, ekzemple, havas nenion por manĝi, neniun aliron al akvo, nur malmulte da mono, devas vivi sub diktaturo &#151; aŭ eble iomete malpli ekstreme &#151; estas simple malsanaj, aŭ suferas je iu nekuracebla mensa difekto. Lasu min iomete pripensi la aferon dum minuto. Ho jes, mi povas plenkore aserti, ke mi amus eĉ idiotojn, se iuj alfrontus min. Do alivorte mi amas ĉion homan, kio estas mense diferencigebla de brasiko. Ĉu jen sufiĉe da amdeklaroj por retrankviligi vin? -- PEJNO Simono Diskuto  12:15, 6 Jul. 2012 (UTC)

Eble ke li trankviliĝos kun ĉi tiu amdeklaro:
Informo
Petr, mi ŝatas vin, mi ŝatas min, mi ŝatas ĉiujn homojn. Ĉiujn homojn, ĉiujn bestojn, ĉiujn plantojn, ĉiujn insektojn. Ĉiun sur la tero mi amas. Mi ne estas rasisto, mi ne kapablas malami iun aŭ ion. Amu min.
:D Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 11:19, 9 Jul. 2012 (UTC)

Propono al paciĝo[redakti fonton]

 

Kara Petr.

Eble mi estis jam iomete tro sentema. Oni incitas min jam tri semajnojn.

Do mi proponas, ke vi reaktivigu vian paĝon kun via foto kaj vi replenigu vian diskutejon. Eble vi konsideru restarigi ankaŭ vian uzantopaĝon en malnova belo. En mia membiografia paĝo same kiel en via, ni forigu ĉiujn aĉajn mesaĝkestojn. Mi proponas tamen, ke ni eble lasu la enkategoriigadon Membiografiaj artikoloj (per simpla Kat-komando), ĉar tio fakte veras, eĉ se tiu ideo venas de CubeF. Pri iuj referencoj mi de mia vidpunkto pfajfas, ĉar ligiloj miaopinie jam estas iuspecaj referencoj. Do temas en tiaj mallongaj artikoletoj, kiel ĝuste tiuj du, nur pri formalaĵo. Aparte de tio, mi, hazarde, intertempe jam havas tutan amason da referencoj. Lastvice, ni solene ĵuru ne plu reciproke faru iujn ŝanĝetojn, kiuj povus eĉ nur ŝajni esti arbitraj.

Ĉion ceteran ni simple forgesu. For kun la tuta rubaĵo! La diskutejo tiel aŭ tiel baldaŭ enarkiviĝos.

Kion vi diras? -- PEJNO Simono Diskuto  20:21, 4 Jul. 2012 (UTC)
Jen bona letero. Kiel denaska franclingvano, mi diras la nuit porte conseil. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 20:50, 4 Jul. 2012 (UTC)
Paciĝo estus bona. La artikolo Petr Tomašovský estas signifa en Vikipedio, estis ĝenerala opinio tie. --pino (diskuto) 07:58, 5 Jul. 2012 (UTC)

Kio estas nun pri la paciĝo?[redakti fonton]

  Mankas plu iuspeca respondo de Petr, aŭ ĉu mi pretervidis ion? -- PEJNO Simono Diskuto  12:26, 6 Jul. 2012 (UTC)

Petr Tomasovsky kontraŭregule forigis tutan sekcion[redakti fonton]

  Mi atentigas, ke la redaktada historio montras, ke hodiaŭ Petr Tomasovsky forigis tiun tutan sekcion, sendube pro tio, ke ĝi ne plaĉas al li. Aliflanke, li ne eĉ enarkivigis la sekcion, ĝi simple malaperu. Aldone li klopodas cenzuri partojn de la teksto per sia apenaŭ komprenebla ŝablono refaktorigita. Tia forigo estas grava malobeo de la Vikipedia regularo. Mi petas al Petr ne refari tion aŭ mi okazigos denove baloton pri lia eksadministrantigo. -- PEJNO Simono Diskuto  18:15, 8 Jul. 2012 (UTC)

Mi eble menciu, ke mi jam distribuis tiun ĉi sekcion al ĉiuj aktivaj administrantoj.


refaktorigita[redakti fonton]

  refaktorigita.

  Li forigis la kompletan enhavon de dokumentada paĝo de mia ŝablona sistemo. Li evidente ne tuj komprenis ĝian funkcion. Poste, laŭŝajne ekkoninte ĝin, li malfaris sian ŝanĝon. 
  Li forgis la tabulon montrantan la ŝablonaron el la ĉi-tema diskutsekcio tie ĉi en la diskutejo. Mi atentigas, ke estas nek dece, nek normalkondute forigi disuterojn de iu ajn el la diskutejo. Eĉ pli fie estas fari tion sen iel ajn anonci tion aŭ kontakti la aŭtoron. Se iu ajn forigu ion ajn, tiu estu nur la aŭtoro mem. Kaj jam tio estas tikla. 
  Petr faris kelkajn vere plene arbitrajn ŝanĝojn en la intertempe plene senmerite famiĝinta paĝo mi-rilata. Interalie li fuŝetis mian nomon. 

Petr, vi agas denove tro haste, tro senpripense kaj tro incite. Ŝajne via sinteno estas, kiel en la estinto, laŭ bona Holivuda vakera maniero: Fulmrapide tuj mortpafi, nur post tio eble demandadi. Do mi petas vin bridi vin iomete kaj, se io ne plaĉas al vi, unue kontakti min.

Mi certe ne volas, ke la Vikipedio refoje por vi estos forpasinta.

Aldone, ni havas ege pli inteligentajn solvojn, se vi opinias, ke la tabulo da ŝablonoj, kiun mi afiŝis, tro ĝenas en la diskutejo. Fakte estis integra parto de la diskuto kaj responde al Ĉiuĵaŭde. Ĉiuokaze, vi bonvolu estonte demandi min antaŭ ol forigi iujn ajn diskuterojn de mi. Mi memorigu vin pri la spektaklo, kiun vi mem ja okazigis, kiam mi nur intermetis sekcian titolon. Des pli strange estas, ke vi eĉ arogas forigi ion.

Se ŝablonaj diskutoj ne estas volataj tie ĉi, kion mi plene komprenus, mi demandu, kie oni anoncu aŭ diskutu novajn ŝablonojn? Mi eble atentigu, ke kiam iuj plendis pri tro da koloro, mi ene de nur kelkaj horoj reagis, moderigante mian signaturon kaj reduktante la grandon de la Nova!-ŝablono.

Mi aldone tre miras, ke vi forigis plene laŭregulan diskuteron de mi, tamen lasas plene ne tuŝita la idiotan ŝablonon nun kape de la diskutejo. Ĝis mi modifis la ŝablonon, la diskutejo vere estis enkategoriigita Proponitaj artikoloj por ADLS. Do mi demandas pro kio vi entute estas administranto, se vi ne okupiĝas pri tia misago kaj anstataŭe okupiĝas nur pri iuj ŝanĝetoj en Pejno Simono? -- PEJNO Simono Diskuto  20:57, 3 Jul. 2012 (UTC)

NE NE KAJ NE ! Tio ne rekomencu ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:28, 3 Jul. 2012 (UTC)
Pejno, jam ĉesas amuzi min legi viajn akuzojn pri aliuloj kaj viajn lamentojn. Mi redaktis sekcion en Vikipedio:Diskutejo, kiu estis Ŝablonaro. Tie estis via moŝta ŝablonaro pri pejnaĵoj, kiu neniel rilatis al Diskutejo. Kiam mi estis konservinta la ŝanĝojn, mi eksciis, ke la sekcia titolo estis en via moŝta ŝablono. Kia strangaĵo! Do vi kulpas pri tio! Faru ŝablonojn per vikipedia maniero. Se vi ne ĉesos akuzi min aŭ aliajn vipediistojn, povas okazi, ke mi denove forbaros vin pro personaj atakoj kontraŭ pluraj uzantoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:10, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kara Petr. La demando tie ĉi estas, kiu atakas kiun? Kiu ĵus denove ŝanĝetis mian nomon en Pejno Simono, jen vi, ĉu ne?

Do mi proponas, ke vi ĉesu fari arbitrajn ŝanĝetojn en la mi-rilataj paĝoj.
 Sed mi proponas ankaŭ, ke vi reaktivigu vian propran membiografian paĝon refaktorigita Se vi ne plu ŝanĝetadas ĉe mi, mi certe ne havos motivon komenci ŝanĝetadi ĉe vi. Mi simple volis demonstracii al vi, kiel estas, kiam aliaj faras nenecesajn ŝanĝojn. (Aparte de la fakto, ke mi riparis du de viaj ne plu funkciantaj ligiloj.) Restas nur la problemo haltigi CubeF. Sen jen certe por vi ne tre granda problemo, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  14:49, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Mi konstatas, ke, kiel CubeF klarigis al ni, vi tute ne metis la al la komunumo apartenantan paĝon refaktorigita en Forigendaj Artikoloj. Vi simple forigis ĝin. Tio ne konformas al la regularo. Do fakte vi DEVAS reaktivigi la paĝon kaj unue demandi, ĉu iu kontraŭas ĝian forigadon. -- PEJNO Simono Diskuto  15:14, 4 Jul. 2012 (UTC)

Paĝo pri vi ne estas via proprumaĵo, ĝi estas redaktebla de ĉiuj, do bonvolu ne nomi miajn kontribuojn en la paĝo pri vi misagoj. Mi devos apliki vian forbaron laŭ en:Wikipedia:No personal attacks. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:33, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Se iu ĉiun tagon fuŝetas mian plumnomon, kiel vi nomus tion? Helpu min, al mi mankas taŭga vorto. Cetere, via eks-paĝo same ne estis via propraĵo. Do vi ne rajtis senkomente forigi ĝin. Bedaŭrinde, mi pravas. Evidente por vi estus la plej simpla solvo trovi kialon denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:45, 4 Jul. 2012 (UTC)

Forbaro[redakti fonton]

   PT evidente planas denove forbari min.  -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kaj eĉ cenzuras la diskuton, forigante ĉiujn menciojn de la al li rilantanta paĝo, kiun li ĵus forigis. Hmm. Jen io tute nova.

Sed al mi estas plene egale, kion li faras kun sia paĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  17:20, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Mi eble menciu, ke mi jam informis ĉiujn aktivajn administrantojn. -- PEJNO Simono Diskuto  19:18, 4 Jul. 2012 (UTC)


Mi kopiis tion el mia diskutopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 20:44, 8 Jul. 2012 (UTC)
  • Pejno, interese ke vi interesiĝas pri reguloj nur tiam kiam vi povas aliulojn akuzi pro ne obeado de ili... --CubeF (diskuto) 19:50, 8 Jul. 2012 (UTC)

  La demando estas, kiu ne obeas. Ĉi-okaze temas pri administranto. Mi estas simpla uzulo. Ke administranto, kiu mem donu bonan ekzemplon al ni ĉiuj, ne obeas al la regularo rilate tiom gravan aferon kiel kaŝan forigon de afiŝoj en diskutejo, estas skandalo. Aldone mi ankoraŭfoje atentigas, ke mia membiografio havas intertempe 50 referencojn, Zamenhofo mem havas nur 7, kaj la koncerna persono havis precize 0 en sia membiografio, antaŭ ol li rapide forigis sian paĝon, tuj post kiam mi trovis ĝin. Aŭ reguloj por ĉiuj, aŭ reguloj por neniuj. -- PEJNO Simono Diskuto  20:09, 8 Jul. 2012 (UTC)

  Aldoniĝas, ke nia kara Petr la tutan posttagmezon furiozas pri ŝablonoproblemo, kiun mi jam hieraŭ vespere, aŭ eĉ frumatene, solvis. Nome por via nova Diskutejo. Aldone mi jam skribis, ke mi akceptas, ke li akcidente forigis la tekston de tiu ĉi dokumentada ŝablono mia. Li remetis la tekston ankaŭ. Aldone jam ege antaŭe mi klarigis, kial mi ne malhelpis tiun ĉi strangan sintenon per la apliko de subst:, kaj mi ne planas klarigi ĉion ĉi duan fojon. Aldone la mesaĝetoj, kiujn Petr hodiaŭ lasis en mia diskutejo same kiel en la diskutejo de Ĉiuĵaŭde estas plene ridindaj. Jen neniel ajn konvena konduto fare de administranto. Ankaŭ kelkaj liaj mesaĝoj tie ĉi estas pli ol nur strangaj. En la Germana oni dirus: Kiel oni krias, tiel ĝi reeĥiĝas. Kaj kredu min, mi tutcerte reeĥas ĉion. Se necese, per du novaj IP-adresoj kaj du novaj uzulaj nomoj. Aldone, ni ne forgesu vian rolon rilate referencojn.

Do ek al repaciĝo, nome precize laŭ mia nefermita letero.
Evidente se Petr ne volas, ankaŭ bone. -- PEJNO Simono Diskuto  21:08, 8 Jul. 2012 (UTC)

Mankas foto[redakti fonton]

  En la de la morto revivigita membiografio Petr Tomašovský, kiun mi kore bonvenigas, mankas ankoraŭ la foto. Temas pri . -- PEJNO Simono Diskuto  07:37, 9 Jul. 2012 (UTC)

Vandalismo ?[redakti fonton]

Mi proponas, ke oni rigardu la kontribuon de la uzanto "92.13.197.147". Ŝajnas al mi, ke li (ŝi, ĝi) estas ŝtopanta Vikipedion per artikoloj en neespranto (ĉefe: franca kaj hispana) pri la uloj aĝaj je pli ol 110 jaroj.

Ĉu tiuj artikoloj estu forigitaj, tradukitaj aŭ kunfandataj ? Kiu havas la rajton por aresti ulon, kiu farus ion ajn ?

--Jean-François Clet (diskuto) 16:14, 7 Jul. 2012 (UTC)

Saluton Jean-François! Mi aldonis {{Forigu}} al ĉiuj kontribuoj de tiu uzanto, krom unu kiu jam estis tradukita. Mi atendas ke administranto alprenu la decidon forigi ilin. Unu el la plej longaj artikoloj (BlaNCHARD eUGENIE), verkita en la franca, estas tre malfacile komprenebla. La malbone skribita titolo jam parolas per si mem. --Dominik (diskuto) 16:41, 7 Jul. 2012 (UTC)
Porinforme, jen la tuta listo de fremdlingvaj artikoloj: Queen Bridget, Queen Belgium, Queen Canada, Queen Denmark, Queen Finland, Queen France, Queen Germany, Queen Italy, Queen Netherlands, Queen Norway, Queen Portugal, Queen Puerto Rico, Queen Spain, Queen Sweden, Kwen Espana, Jordan Ramona, BlaNCHARD eUGENIE. --Dominik (diskuto) 17:13, 7 Jul. 2012 (UTC)
Estis ankaŭ Queen Switzerland, kiu mi tradukis. Mi alinomigis la artikolon Supercentjaruloj de Svislando. Eble iu povas averti la Ip-ulon pro siaj fremdlingvaj artikoloj ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 17:25, 7 Jul. 2012 (UTC)
✔ Farite --Dominik (diskuto) 17:56, 7 Jul. 2012 (UTC)
Queen Canada estis tradukita kaj alinomita al "Supercentjaruloj de Kanado". Sed, Queen Canada restas forigenda. Mi ankaŭ tradukos "Queen France" (alinomita por "Supercentjaruloj de Francio"). Ne forigu sian Esperantan version. Por "Bardet" , mi okupiĝos pri traduki ĝin. La resto netradukita estas forigendaj.
Noto: Mankas referencoj. Dankon. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 17:45, 7 Jul. 2012 (UTC)

Mi forbaris tiun anoniman uzanton por unu monato, kaj nun forigas la koncernajn artikolojn. Amike DidiWeidmann (diskuto) 14:14, 8 Jul. 2012 (UTC)

Peto pri forigo (rilate Diskutejon)[redakti fonton]

  Mi petas forigi:


-- PEJNO Simono Diskuto  17:15, 7 Jul. 2012 (UTC)

Mi (laŭ kompreno de Pejno - Petr) konfirmas Vikipedio:Diskutejo/Nova por forigi. --CubeF (diskuto) 20:11, 7 Jul. 2012 (UTC)
La proponoj je forigo estu metataj en Vikipedio:Forigendaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 15:44, 10 Jul. 2012 (UTC)

  Tiun Volapukaĵon mi nun havas antaŭ la nazo:

{{subst:Forigota|Ne forigu ion. Kiam vi konservas. Ĉiuj senutilaj tekstoj estos aŭtomate forviŝata.}}{{Propono de forigo
|artikolo = {{subst:forigota|Tajpu ĉi tie la nomon de la artikolo. Ne uzu vikisintakson, por ke aŭtomataj ligiloj kreebliĝu! Se vi volas forigi pli ol unu artikolon, vi povas uzi aldonajn parametrojn "artikolo2", "artikolo3" ĝis "artikolo10". Simple, tajpu sube "|artikolo2 = " sen citiloj kaj tajpu la nomon de la artikolo. Ne necesas ":" antaŭ la nomo de kategorioj.}}
|kialo = {{subst:forigota|Tajpu ĉi tie la kialon por ke vi petu forigon de la paĝo. Se vi volas enmeti kialon por pli ol unu artikolon, vi povas uzi aldonajn parametrojn "kialo2", "kialo3" ĝis "kialo10". Simple, tajpu sube "|kialo2 = " sen citiloj kaj tajpu la kialon pri la forigo.}}
|subskribo = ~~{{subst:Forigota|}}~~{{subst:Forigota|}}
|tempo = {{subst:#timel:l j F Y G:s|+7 days}}
|forigita = {{subst:forigota|ĉi tie administranto tajpos ĉu la paĝo estas forigita aŭ ne}}<!-- jes, ne, atendante -->
|kialo de rezulto = {{subst:forigota|ĉi tie administranto tajpos la kialon pri la (ne)forigo de la paĝo, se estas duboj}}<!-- kialo kaj/aŭ subskribo -->
}}

Ĉu mi vere ne forigu ion ajn de la senutila teksto kaj metu la dosiernomojn laŭplaĉe iel inter iujn ĉeestantajn tekstaĵojn, kiel la unua linio tre precize instruas tion al mi? Mi citu la tri unuajn propoziciojn, bedaŭrinde, en iomete piĝineska Esperanto:

  • Ne forigu ion.
  • Kiam vi konservas.
  • Ĉiuj senutilaj tekstoj estos aŭtomate forviŝata.

Aŭ ĉu la gvidilo estas misformulita kaj mi daŭrigu, kiel mi supozas, ke oni daŭrigu?

Verdire, ĉu iuj ajn tie ĉi serioze kredas, ke mezuma uzulo kapablos nur dekone diveni, kio estas tie ĉi farenda, baze de tia gvidilo?

Mi iel supozas, ke temas pri io tia:

{{subst:forigota <!--Ne tuŝu! Nomo de tiu ĉi ŝablono-->
| artikolo =     <!--Nomo de via dosiero sen iuj krampoj-->
| artikolo2 =    <!--Nomo de plia dosiero. Tamen nur se necesa. Ktp. ĝis artikolo10.-->
| kialo =        <!--Klarigo kial la dosiero estu forigata.-->
| kialo2 =       <!--Plia kialo. Nur necesa, se pluraj dosieroj kaj pluraj kialoj. Ĝis kialo10.-->
| subskribo =    <!--Ne tuŝu! Aŭtomate via subskribo.-->
| tempo =        <!--Ne tuŝu! Aŭtomata tempostampaĵo.-->
| forigita =     <!--Lasu malplena. Nur por la administranto.-->
| kialo de rezulto = <!--Lasu malplena. Nur por la administranto.-->
}}

Sed honeste, plene certa eĉ mi ne estas. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  17:06, 10 Jul. 2012 (UTC)

La ŝlosita artikolo Pejno Simono[redakti fonton]

  Mi petas atenti pri  Diskuto:Pejno Simono#Argumentoj de Pejno Simono . Aldone, por forigi almenaŭ unu disputeron, mi proponas lasi la artikolon ŝlosita por almenaŭ duonan jaron. -- PEJNO Simono Diskuto  13:01, 9 Jul. 2012 (UTC)

Por eterne. Ja temas pri nekrologo. --Dominik (diskuto) 16:49, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Finfine, iu havas vere bonan ideon! {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  20:29, 9 Jul. 2012 (UTC)

88.230.14.226[redakti fonton]

Mi petas forbari Ip-ulon por ĉiam 88.230.14.226, kiun faris gravan vandalismon en du Vikipedio-paĝoj. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:39, 11 Jul. 2012 (UTC)

✔ Farite de Marcos. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 15:51, 11 Jul. 2012 (UTC)

97.94.168.143[redakti fonton]

Mi petas forbari IP-ulon por ĉiam 97.94.168.143, kiu grave vandalis paĝon Jicĥak Ŝamir kaj 3 pliajn. - Moldur (diskuto) 20:41, 11 Jul. 2012 (UTC)

Li vandalis nur tri paĝojn, sed la plej tuŝita estas Jicĥak Ŝamir. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 20:45, 11 Jul. 2012 (UTC)
Farite. Marcos (diskuto) 12:59, 13 Jul. 2012 (UTC)

Forigo de bildo[redakti fonton]

Mi skanis librotitolon de La skurila libro de Adolf Sproeck, kiun la administranto forigos, ĉar laŭdire ĝi ne havas liberan licencon. La aŭtoro mortis kaj same la eldonejo. Kiamaniere akiri liberan licencon? --Riŝo (diskuto) 18:11, 26 Jul. 2012 (UTC)

  Sed la bildo ŝajnas ĉeesti. Kio estas la problemo? -- PEJNO Simono Diskuto  04:15, 27 Jul. 2012 (UTC) Pri la averto de forigo de bild-dosiero vidu: La skurila libro. Mi nun aldonis pliajn precizigojn, sed la ŝablono ne reprenis ĉiujn miajn komentojn. Ĉu tio sufiĉas?--Riŝo (diskuto) 08:31, 27 Jul. 2012 (UTC)

  Ĉiuokaze, mi voĉdonis en Forigendaj Artikoloj#Dosiero:La skurila libro.jpg kontraŭ ties forigo. Faru vi same. Se vi ne scias kiel, simple kopiu mian voĉdonon.-- PEJNO Simono Diskuto  14:27, 27 Jul. 2012 (UTC) Mi ne estas sperta vikipedisto, precipe se temas pri bildoj. Mi nun aldonis la informon ke la desegnaĵon de la librokovrilo kreis Anna Bagger (temas verŝajne pri tiu persono kiu mortis en 2001).--Riŝo (diskuto) 15:14, 28 Jul. 2012 (UTC)

Karaj, mi petas trian opinion pri la eta redaktomilito en la artikolo Pejno Simono. Uzanto:Pejno Simono ŝajnas konfuzi tiun artikolon kun uzantopaĝo kaj insiste aldonadas (kvankam tie nevideblajn) aferojn, kiuj tre bone konvenas al uzantopaĝo, sed ne al artikolo. Sur mian uzanto-diskutpaĝon li skribis, ke li opinias tiun artikolon jam perfekta kaj ne plu plibonigebla.

Vere mia energio estas pli bone uzata por fakte plibonigi la enciklopedion, kaj tial mi petas nun tie ĉi aliajn fari ion pri tio; tiaj enhavoj, kiajn aldonadas Pejno Simono, ne konvenas al enciklopedio. darkweasel94 (diskuto) 14:20, 29 Jul. 2012 (UTC)

Mi deziras, kiel revizianto de Vikipedio, ke ni haltigu la konflikton. Ni havis pacon dum kelkaj semajnoj, ke tio restu tiel. Se ni daŭrigu tion, Vikipedio iĝos Batalpedio. Do, ni ĉesu tion.
Kiel mi skribis en la diskutpaĝo de la paĝo Pejno Simono, mi petas ke la artikolo estu fantomo, kiel la aliaj cent sesdek kvar mil naŭ cent naŭdek naŭ artikoloj tie ĉi. Do, oni eĉ forgesu la artikolon.
Se vi volas batali, faru tion kun Pejno, sed mi ne volas esti la policisto aŭ la kalmisto. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 14:35, 29 Jul. 2012 (UTC)

  Darkweasel prezentis sian opinion. Kial ne? Mi havas tute alian opinion kaj klarigis tion sufiĉe detale en la diskutejo pri la paĝo. Do ne estas iuspeca neceso reprezenti ĉion tie ĉi.

Kaj cetere, pri kio li babilas entute? Kion signifu: kiajn enhavojn aldonadas Pejno Simono? Mi ne tuŝis tiun paĝon dum semajnoj, aŭ eĉ pli longdaŭre. Fakte la enhavo estas de mia flanko konstanta jam ekde pli ol monato, post mia aldono pri Koloroj por TTT. Kaj antaŭ tio dum tuta jaro ĝi simile konstantemis. Nur kiam ŝanĝemulo alvenis kaj komencis laŭplaĉe fuŝi ĝin, nu, evidente, tiam mi reagis. Do ĉu Darkweasel ne havas ion pli senchavan por fari tie ĉi?
Kaj tiam lia ŝajnsenkulpa aserto: mi ne volas komenci redaktomiliton, sed tuj komenci iun, jen vere pli ol nur riproĉinda sinteno. Kaj kial li ne alparolis min antaŭe, ĉu mi eble konsentos al liaj ŝanĝoj? Kial li ne emmetis ion en la paĝan diskutejon pri siaj planitaj ŝanĝoj? Kaj cetere, kiun rolon ludas CubeF denove en tiu ĉi nova ludo?
Kaj lastvice, kial li nun ĉi-forume plendas pri nevideblaĵoj, do aĵoj, kiuj tute ne aperas sur la paĝo Pejno Simono kaj pro tio, ne povos iel ajn ĝeni la leganton? Tion mi vere tute ne komprenas. -- PEJNO Simono Diskuto  15:43, 29 Jul. 2012 (UTC)
Citaĵo
 Kiel mi skribis en la diskutpaĝo de la paĝo Pejno Simono, mi petas ke la artikolo estu fantomo, kiel la aliaj cent sesdek kvar mil naŭ cent naŭdek naŭ artikoloj tie ĉi. 
— Mi mem
Finpunkto. Subjekto finita, konflikto finita por ĉiam. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 15:48, 29 Jul. 2012 (UTC)

Redaktkonflikto pri artikolo Pejno Simono

Argumentoj de Ĉiuĵaŭde
 

Karaj Vikipediistoj,

Temas pri grava konflikto kiun ni devas solvi. Mi donas miajn argumentojn por ĉesi nun kaj por ĉiam la konflikton. Mi parolos pri la artikolo Pejno Simono.

Formuladoj

Oni ne ŝanĝu la neŭtralajn formuladojn. Diri Tradukinte plurajn poemojn, Petro volus fari siajn proprajn poemojn estas neŭtrala, sed pli agrabla. Se la formulado respektas la regulojn, ne ŝanĝu.

Evintenda enhavo

La onidira evitenda enhavo estas bone kaŝita. Tio evitas al li multe da laboro kaj mi konsentas. Mi ankaŭ farus tion, do mi ne vidas problemon.

Kopirajta sekcio

La sekcio ne estas enciklopedia, sed povas aperi en enciklopedio. Mi povas proponi solvon, kiun estas estiĝi la sekcio nelegebla en la artikolo, sed legebla en lia uzanto-paĝo.

Referencoj

Estas multe da referencoj, eĉ tro. Do ne batalu pri referencoj.

Membiografio

Mi vidas nenion kontraŭ la reguloj pri la biografio de Pejno. La informoj havas referencojn, do la artikolo ŝajnas ne esti membiografio.

Finaj komentoj

Mi preferas ke ni haltu paroli pri tio, ĉar la problemoj estas solvitaj, kaj neniuj problemoj nun estas. Mi petas ankoraŭ ke la artikolo estu fantomo, kiel la cent sesdek kvar mil naŭ cent naŭdek naŭ aliaj artikoloj tie ĉi. Sed por resti en spirito kunlaboranta, ni devus ne priokupiĝi pri la artikolo. Pejno Simono estas artikolo kiel la artikolo Pomo. Ni metis la informojn, ni korektis la artikolon, kaj nun ni lasu la artikolon tiel, preta por esti legata kaj por informi la aliajn uzantojn. Ĉu mi sufiĉe argumentis ?

Kore, Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 16:20, 29 Jul. 2012 (UTC)

Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 16:20, 29 Jul. 2012 (UTC)

Unue, vikio ne funkcias per la sinteno "alparoli vin antaŭe". Vi ne estas la posedanto de tiu paĝo, kaj mi certe rajtas redakti kun kuraĝo por forpreni neenciklopedian enhavon. Vi malfaris tion, kaj mi denove malfaris tion. Mi malfaris precize unufoje - diri, ke mi do komencis redaktomiliton, estas ridinde, se vi estas tiu, kiu malfaris dufoje kaj entute komencis malfari ion ajn.
Due, eĉ se io ne estas videbla en la lega vido, ankaŭ esti videbla en la redakta vido igas ĝin parto de tiu paĝo - kaj malhelpas al redaktantoj redakti kaj plibonigi la artikolon, ĉar ili vidas nun strangajn babelaĵojn kaj similajn.
Trie, mi ne komprenas vian problemon. Se vi volas havi tiun artikolon kaj ankaŭ ion alian en via uzantopaĝo, faru tion. {{:Pejno Simono}} {{Babel|en|de-4|eo-4|fr-2}} ktp. - sur via uzantopaĝo havu kion ajn.
Kvare, certe mi havas pli sencohavajn aferojn por fari tie ĉi. Vere. Mi ankaŭ fajfas pri la resto de la enhavo, kaj eĉ la ekzisto, de tiu artikolo; sed artikolo ne estu misuzata kiel kaŝa uzantopaĝo, kaj nur pri tio temas al mi. darkweasel94 (diskuto) 20:08, 29 Jul. 2012 (UTC)
Mi faros tion pli klare: Ni ĉesu redakti la artikolon, ni forgesu ĝin. Ke ĝi estu fantomo kiel la aliaj 352 437 artikoloj. Komprenite ? Neniuj malfaroj, neniuj ŝanĝoj. Eĉ se estas malperfektaĵo en la artikolo, ni ne redaktu la artikolon.
Mi diras tion ĉar redakti ĉi tiun paĝon estas problemo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 20:57, 29 Jul. 2012 (UTC)
Komprenite, sed ne akceptite. Ĉu Vikipedio havu artikolojn, kiujn oni ne redaktu, kiujn oni forgesu?! darkweasel94 (diskuto) 21:20, 29 Jul. 2012 (UTC)
Ne, sed la sola solvo nun por halti la konflikton estas tio. Pardonon.
Sed por resti en spirito kunlaboranta, ni devus ne priokupiĝi pri la artikolo. Pejno Simono estas artikolo kiel la artikolo Pomo. Ni metis la informojn, ni korektis la artikolon, kaj nun ni lasu la artikolon tiel, preta por esti legata kaj por informi la aliajn uzantojn. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 21:37, 29 Jul. 2012 (UTC)
Neniu artikolo en Vikipedio estas iam ajn finita, ĉiuj estas ĉiam prilaborataj verkoj. darkweasel94 (diskuto) 10:34, 30 Jul. 2012 (UTC)

Darkweasel94

  Oni prefere ne babilu iujn stultaĵojn tie ĉi. La unua malfaro estis via. Vi malfaris mian laboron, nome tion, kion mi iam afiŝis. Tion vi faris du fojojn. Mi simple sekvis kaj restarigis ĉion du fojojn. Tion vi faris, kvankam miaj argumentoj estas ĉiuj publikigitaj en la diskutejo de la paĝo kaj kvankam jam estis kvereloj pri tiu ĉi paĝo. Do ni estu honestaj, ne temas pri iu strebo via plibonigi la paĝon aŭ plibonigi la kvaliton de la Vikipedio. Vi simple serĉis kverelon kaj por trovi iun, vi enscenigis iun. Tiel simpla estas la afero. Kaj tion ni ambaŭ tre bone scias.

Aparte de tio, mi atentigas, ke ne ekzistas nur unusola regulo, kiu malpermesas mian unupaĝan solvon por ŝargi samtempe du malsamajn paĝojn iomete diverĝantajn laŭ la nomspacoj. Aldone, mi petas vin klarigi al ni, kial vi entute volis redakti ion ajn sur tiu ĉi paĝo? Kion vi volis etendi aŭ plibonigi?

Tiam estas plia interesa punkto. Mi citu rekte el la historio de la paĝo, jen:

Citaĵo
 (en la artikola nomspaco ne estu aferoj, kiuj konvenas nur al uzantopaĝoj (ankaŭ ne en la redakta vido)) (malfari) [kontrolita de CubeF] 

Do mi redemandas, kiun rolon ludas CubeF, alivorte, Petr Tomasovsky, en tiu ĉi afereto? Ĉu estis lia ideo aŭ via?

Kaj lastvice, kiu vi kredas vin esti, ke vi rajtu tute laŭ propra plaĉo inventi novan regulon pri redakta vido por poste apliki ĝin al tiu ĉi mi-rilata paĝo? -- PEJNO Simono Diskuto  21:44, 29 Jul. 2012 (UTC)

La antaŭajn kverelojn pri tiu paĝo mi ne sekvis nek partoprenis. Mi vidis la paĝon, vidis, ke io estas en ĝi, kio tie ne estu, kaj forigis ĝin, tute ne serĉante kverelon. CubeF aŭ Petr Tomasovsky havas neniun ajn rolon en tio; mi nur tiam ankoraŭ ne estis revizianto, do iu devis kontroli tion. (Nun mi jam ricevis reviziajn rajtojn.)
Miaopinie tiun regulon ne inventis mi, sed ĝi rekte sekvas el la principo, ke Vikipedio estas enciklopedio kaj ne sinprezentejo. Ĉiuokaze atendu ni nun opinion de aliaj - ne havas sencon, ke nur ni du kverelu pri tio, ĉar ŝajne neniu el vi volas ŝanĝi sian starpunkton. darkweasel94 (diskuto) 10:34, 30 Jul. 2012 (UTC)
P.S. Forigo de enhavo ne estas malfaro. Malfaro estas, kiam oni faras ŝanĝon, kiu rekte forigas la rezulton de antaŭa ŝanĝo - kaj tion faris vi unua, ĉar vi forigis la rezulton de mia forigo. Sed ne diskutu ni pri terminoj.

  Certe, malfaro estas malfaro. Sed la efiko de forigo estas la sama, ĉu ne?

Mi entute miras, kiel rapide iuj tie ĉi pretas malfari la laboron de aliaj. Ke iu eble horon post horo laboris por atingi specifan rezulton, valoras, sufiĉe strange, nenion. Dum nur kelkaj sekundoj oni povas neniigi ĉion.

Aliflanke, iuj aliaj investas horojn kaj horojn nur por certigi la porĉiaman forigon de io.

La mekanismojn, kiujn mi uzas miapaĝe, mi aplikis ankaŭ al la jama ADLS Usono por montri la prezidantojn. Do mi nun plu observas, fakte nur iam kaj iam, mian kvazaŭ duoblan paĝon por kontroli, ĉu ĉio vere funkcias, kiel mi kredas, rilate aŭtomatan enkategoriigadon aŭ enmeton de inter-Vikiaj ligoj ktp fare de robotoj. Evidente, por tio estas necese, havi teknike laŭan paĝon en la ĉefa nomspaco. Ekzemple fr:Simon Edward Adrian Payne ne aperu en Uzanto:Pejno Simono kaj Kategorio:Vikipediisto en ne apero en Pejno Simono. Robotoj ne vizitas iujn provejojn. Evidente, tio ne estis mia pramotivo por starigi la du paĝojn, sed nun montriĝas la aranĝo tre konvena.

Mi certe ne serĉas kverelon, sed vi tuŝis eble iomete vundan punkton. Kaj tiam eĉ kun CubeF dorsosake ...

Cetere, vi eble rimarkis, ke mi &#151; (okupiĝante pri vi {{{1}}}) &#151; trovis vian Metroo de Vieno kaj tuj proponis ĝin kiel ADLS. Bedaŭrinde, ĉi-epoke estas iomete malfacile trovi adekvatajn kandidataĵojn. -- PEJNO Simono Diskuto  11:54, 30 Jul. 2012 (UTC)

Kiam io ne estas bona por la enciklopedio, ne gravas, kiom da tempo iu investis en ĝin; se estas malkonsento, la investo de tempo ne estu ajna argumento, sed nur la utilo por la enciklopedio. Kaj kiam estas malkonsento, oni diskutu tion - vidu la dekstran bildon, kiu prezentas la bazan funkci-principon de Vikipedio.
Fakte ankaŭ en la artikolo pri Usono mi ne trovas tiun solvon vere plej bona por la leganto. Miaopinie estus pli bone tute ellasi tiun sekcion kaj en la sekcion "Registaro kaj elektoj", sub la punkton "plenuma povo" meti frazon kiel "La nuna prezidanto estas Barack Obama, por antaŭaj vidu Listo de prezidantoj de Usono." - ja vere ne indas troŝarĝi tiun artikolon per listo de prezidantoj. Sed tio estas evidente diskutebla; tie temas pri enciklopedia enhavo.
Tamen, mia baza argumento estas, ke artikolo ne konformiĝu al la bezonoj de uzantopaĝo. En uzantopaĝo, vi povas prezenti vin mem, sed artikolo estas loko, kie la tuta komunumo prezentas ion - aŭ ĉi-kaze, iun, vin. Se vi volas prezenti vin mem per tio, kiel aliaj prezentas vin, tio estas via decido, sed la artikolo ne devu konformiĝi al tiu decido - imagu, se ĉiu farus tion. Mi mem cetere decidus alie, se mi estus sufiĉe menciinda por havi artikolon - mi prezentus sur mia uzantopaĝo min mem, kaj la artikolon mi lasus en paco, ĉar mi ĉiuokaze ne havas neŭtralan starpunkton pri mi mem. Sed jen nur mia hipoteza decido.
Kial vi do ne simple faras tion, kion mi proponas? Ja enmetu la artikolon en vian uzantopaĝon, kaj en la kodo de via uzantopaĝo, aldonu cetere viajn lingvosciojn kaj kion ajn alian vi volas. Jen solvo akceptebla por ĉiuj, ĉu ne? darkweasel94 (diskuto) 19:01, 30 Jul. 2012 (UTC)

  Vi evidente ne sekvis la diskutojn dum la pasintaj monatoj. Oni intertempe konstatis, ke estas dekoj kaj dekoj da membiografiaĵoj tie ĉi kaj ĝuste mia artikolo estas tute oficiale en la laŭa Vikipedia kategorio &#151; Kategorio:Membiografiaj artikoloj, eble vi ne rimarkis tion. La dua oficiale tiu-kategoria artikolo estas la membiografio de la sufiĉe konata plurjara Vikipedia administranto Petr Tomašovský. Mi certe ne planas nun regurdi nur por vi ĉiujn diskutojn kaj kverelojn, kiuj okazis survoje al la hodiaŭa solvo rilate tiujn ĉi du artikolojn.

Ĉiuokaze, se la artikolo de Petr estas regulkonforma, mia artikolo estas sendube ne malpli regulkonforma, ĉu ne?

Kaj, tute honeste, vere ne havas sencon rekomenci la tutan debaton nur pro tio, ke vi hazarde maltrafis ĝin. Ankaŭ la argumento pri neŭtraleco, tute aparte de la fakto, ke mia artikolo estas plene neŭtrala, jam rolis. Ktp, ktp. Min tre surprizus, se iu ajn emus rediskuti pri tiu ĉi temo.

Kaj pri la artikolo Usono, kial vi ne voĉdonis aŭ por, aŭ kontraŭ ĝi en la baloto pri ĝi, kiam ĝi estis proponata por ADLS? Do ankaŭ tion vi maltrafis. Sciu, oni balote elektis ĝin, precize en la aranĝo, kiu hodiaŭ estas videbla.

Unue ne partopreni en la diskutoj, sed monaton post ties fino voli diskuti ree de la komenco, tja, kion mi diru pri tio? Eble vi havas ideon.

Kaj pri uzantopaĝoj, vi tre precize scias, kion mi prezentas kie kaj kie ne. Ankaŭ tion oni jam tre detale diskutis.

Aldone, mi atentigas, ke la paĝo mem havas diskutejon. Jam tio devus tuj averti vin, ke estis jam iam diskuto. Do almenaŭ vi devus unue legi la diskutojn tie, antaŭ ol fari iujn vere fundamentajn ŝanĝojn.

Aparte de tio, mi rimarkas, ke vi prezentas malsamajn argemuntojn. Unue temis pri la enhavo videble nur dum redaktado, nur subite temas pri la membiografia karaktero. Fakte mia uzantula paĝo montras iomete alikarakteran enhavon.

Se ĉio ĉi interesas vin, simple legu la jamajn diskutojn. -- PEJNO Simono Diskuto  22:25, 30 Jul. 2012 (UTC)

Mi ne diris, ke via artikolo entute ne estas regulkonforma. Bonvolu relegi, kion mi skribis: "kaj la artikolon mi lasus en paco, ĉar mi ĉiuokaze ne havas neŭtralan starpunkton pri mi mem. Sed jen nur mia hipoteza decido." Mi do ne opinias, ke mi prezentas malsamajn argumentojn, al mi ankoraŭ temas nur pri la kaŝitaj elementoj. Ŝajne membiografiaj artikoloj estas tie ĉi entute malpli riproĉataj ol en alilingvaj Vikipedioj, do jen mi akceptu kaj akceptas tion. Kaj jes, vi pravas, ke, se Petr Tomasovsky rajtas skribi membiografion, ankaŭ vi rajtu, se vi estas sufiĉe menciinda. Pri tio al mi tute ne temas.
Mi ja legis almenaŭ superrigarde la antaŭajn diskutojn, sed mi tie ne vere vidis konvinkan argumenton, kial la artikolo devas esti tia. Mi jam proponis al vi, kion fari - meti la aferojn, kiujn vi volas prezenti tie, en la kodon de la uzantopaĝo. Bonvolu diri klare, kial tio ne estas sufiĉa, kaj kial vi volas mal-superrigardebligi tiun artikolon, tiel ĝenante aliajn redaktontojn nur por la celo de bonaspekto de via uzantopaĝo.
Koncerne la artikolon "Usono", "ADLS" ne signifas "perfekta", ĉar entute ne ekzistas perfektaj artikoloj. Do, ke artikolo estis iam ADLS, ne signifas, ke oni ne plu rajtu redakti ĝin, se tio igas ĝin eĉ pli bona. darkweasel94 (diskuto) 06:40, 31 Jul. 2012 (UTC)

  Sciu, vi alskribas min, kvazaŭ ekzistus iu ajn devo, ke mi klarigu al vi, kial mi faris tion aŭ jenon en tiu ĉi paĝo. Tute aparte de tio, ke diskuto jam okazis, kaj tute aparte de tio, ke mi metis miajn argumentojn en la paĝan diskutejon, kaj tute aparte de tio, ke mi liveris kelkajn aldonajn informaĵetojn tie ĉi, mi ne devas klarigi al vi ion ajn.

Mi rajtas redakti tiun ĉi paĝon, vi rajtas redakti tiun ĉi paĝon. Ne necesas, ke mi konvinku vin iel ajn pri io ajn, ĉu ne? Kaj se vi legis ion konvinkantan pri io ajn aŭ ne. tio havas por mi eble malpli da signifo ol por vi.

Kaj kiu diris, ke la artikolo devas esti teknike tia, kia ĝi estas? Ĝi evidente ne devas. Mi simple pro tute bonaj motivoj faris ĝin tia kaj regulo kontraŭ tia solvo ne ekzistas. Do mi afable petas vin lasi ĝin tia.

Cetere, kion vi fakte volis redakti en la artikolo? Kiel vi volis plibonigi aŭ etendi ĝin? Kiel precize vi volis kreskigi la enciklopediecan valoron de la artikolo por la legantoj?

Alivorte, kial vi entute okupiĝas pri tiu ĉi artikolo? Ĉu vi kutimas ĉiun tagon post via matenmanĝo ensaluti kaj laŭ hazardo elekti artikolon el la 352 437 ĉeestantaj artikoloj specife por prijuĝi, ĉu ties teknika strukturo centelcente respondas al viaj privataj opinioj? -- PEJNO Simono Diskuto  10:26, 31 Jul. 2012 (UTC)

Bone, mi komprenas, ke vi ne emas diskuti kaj solvi enhavan malkonsenton; vi eĉ ne emas klarigi viajn motivojn al malkonsentanto, ĉar - laŭ vi - vi ne bezonas pravigi viajn redaktojn. Estus malĝojige, se la resto de la komunumo de tiu ĉi Vikipedio akceptus tian ĉi sintenon, kiu, se ĉiuj ĝin havus, detruus la tutan enciklopedion. Mi sekve nun petas aliajn opiniojn, kaj ĝis vi fakte donos klarigon, kial tiaj kontraŭnormaj (se ne kontraŭregulaj) aferoj devas stari en la artikolo, mi ne plu respondos al vi. darkweasel94 (diskuto) 11:24, 31 Jul. 2012 (UTC)
Aldono: Vi certe tutprave skribis: "Mi rajtas redakti tiun ĉi paĝon, vi rajtas redakti tiun ĉi paĝon." - kaj jen, do mi tute ne bezonas klarigi, kial mi entute redaktas la artikolon. Mi devas tamen ja klarigi, kial mi faras certan redakton, kaj tion mi faris (superrigardebleco de la redakta vido), dum vi ankoraŭ skribis neniun argumenton, kial la kaŝitaj aĵoj ja restu, krom eble, ke ne estas kialo, ke ili ne restu (pri kio mi malkonsentas). La sola imagebla argumento estas la aspekto de via uzantopaĝo, sed mi forte opinias, ke enciklopedia artikolo ne konformiĝu al la bezonoj de uzantopaĝo de unu sola Vikipediisto, sed nur al la bezonoj de legantoj kaj redaktantoj de tiu artikolo mem. darkweasel94 (diskuto) 11:47, 31 Jul. 2012 (UTC)

  Mi simple ŝparas al mi laboron. Ĉu mi ne jam diris tion? Kaj la fino de la tuta Okcidenta Civilizo tio certe ne jam estos. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  14:46, 31 Jul. 2012 (UTC)

Tria opinio

  • Ĉar diskuto tenanta Pejnon denove, memkompreneble, iĝis tro longa por legi ĉion mi respondas tie ĉi.
  • Darkweasel94 volis trian opinion do jen mia:
  • Tute unue, Uzanto:Pejno Simono faris sufiĉe ne taŭgan agon, nome verki artikolon pri si mem. La unua kulpo do estas lia.
  • Uzanto:Pejno Simono faris de la artikolo pri li sian uzanto-paĝon. Pejno iam konfesis ke li dum sufiĉe longa tempo ne konis regulojn, ne tre emas ilin obei kaj sekve li ŝajne ne estas konanta iujn stilajn rekomendojn. Tute ne gravas, ĉiuj ni iam estis komencanto kaj Pejno espereble ekde lastaj du monatoj ion ellernis.
  • Vikipedio estas enciklopedio, do ĉiuj neenciklopediaj aferoj (ekz. uzanto-paĝo-partoj) ne estu en ĝi (en la artikola nomspaco).
  • La artikolo tenas ĝuste Pejnon, por li tio estas Vikipedio:Membiografio. Do Pejno estas la plej maltaŭga persono por prijuĝi ĝian enhavon, policii ĝin aŭ malfari redaktojn kiu ne estas enhave disputeblaj. Pejno eĉ prefere pardonpetu Darkweasel94-on pro sia agado.
  • Se Pejno volas ion aldoni en la artikolon, Pejno tion skribu en ĝian diskuton! Ŝajne nur tiel li evitos membiografiecon de la artikolo kaj eternaj akuzoj pri lia misfaroj.
  • Se artikolo estu fantomo, ĝi prefere entute ne estu. Se artikolo estas korektenda, ĝi estu korektita.

--CubeF (diskuto) 14:50, 31 Jul. 2012 (UTC)

  Ho, la malnovaj fantomoj denove sursceniĝas! Eble vi relegu. La membiografiecon de la artikolo Darkweasel tute ne kritikas. La argumento pri la membiografio de Petr jam plentrafis.

Cetere, vi iel forgesis mencii inter miaj pekoj la tranoktan starigon de la nova diskutejo tie ĉi, kaj eble eĉ kelkajn aliajn bagatelojn. -- PEJNO Simono Diskuto  15:06, 31 Jul. 2012 (UTC)
  • Bone Pejno, mi pensis ke vi estas sufiĉe inteligenta homo por kompreni tion, sed eble mi eraris... Ĉiaokaze, la nevideblajn partojn en la artikolo prefereas vi (1 komunumano, rilata al la afero); ilin ne prefereas mi, Darkweasel94 kaj simile agis ankaŭ Uzanto:Narvalo (~3 komunumanoj); Ĉiuĵaŭde protektas pacon sendepende de enhavo. Do: 3 kontraŭ 1! Vi tion povas konsideri kiel volon de Vikipedia komunumo. --16:10, 31 Jul. 2012 (UTC)
Saluton, Pejno kaj CubeF. Vi povas aldoni min al la nomita triopo, tiel ke ĝi fariĝas kvaropo, ĉar kaŝita enhavo ne estu en artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 16:20, 31 Jul. 2012 (UTC)
La membiografiecon de la artikolo Darkweasel tute ne kritikas. - prave, kaj do? Tial CubeF ne rajtu fari tion, ĉar mi ne kritikas ĝin? Ĉu mi estas nun tiu, al kies opinio ĉiuj aliaj Vikipediistoj konformigu siajn opiniojn? Cetere pri la membiografieco mi tutsimple ne havas fortan opinion, sed pri la kaŝitaj partoj ja. (Pardonu la sarkasmon, mi scias, ke ĝi estas fakte nekonvena, sed tion ĉi mi devis nun skribi.) darkweasel94 (diskuto) 18:27, 31 Jul. 2012 (UTC)

Kompetenta opinio

  Se kaŝata enhavo ne estu en artikoloj, oni devos forpreni ĉiujn ŝablonojn, ĉu ne? Vere ĉiujn. Temas ja pri kaŝata enthavo. Aŭ oni uzu ĉie subst: por malkaŝi ĉion.

Mi miras, ke oni ne ekkonas kian rubon oni fakte proponas. Do ĉu mi eklanĉu kampanjon forigi en ĉiuj artikoloj kaŝatan enhavon?

Evidente oni komencu tie ĉi rekte en la nova Diskutejo, kie mi uzas la precize saman mekanismon kiel ĉe mi. En la Diskutejo jen kvarobla kaŝata enhavo, nome por po ĉiu rubriko kaj aldona kaŝata enhavo estas enmetata per la ŝablono Vikipedio:Diskutejo/Enkonduko. Kaj eĉ pli fie. La leganto vidas ion, kio tute ne ĉeestas kaj la redaktisto vidas nenion!

Do jen la tuta fontkodo de la paĝo Vikipedio:Diskutejo:

<!-- NE TUŜU ION AJN ĈI-TIE. ANKAŬ NE AFIŜU ION! -->
{{Vikipedio:Diskutejo/Enkonduko}}
{{Sageto al Enhavo|ankro=ankro}}
<h1>Diversejo</h1>
{{Vikipedio:Diskutejo/Diversejo}}

<!-- NE TUŜU ION AJN ĈI-TIE. ANKAŬ NE AFIŜU ION! -->

{{Sageto al Enhavo|ankro=ankro}}
<h1>Lingvejo</h1>
{{Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo}}

<!-- NE TUŜU ION AJN ĈI-TIE. ANKAŬ NE AFIŜU ION! -->

{{Sageto al Enhavo|ankro=ankro}}
<h1>Teknikejo</h1>
{{Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo}}

<!-- NE TUŜU ION AJN ĈI-TIE. ANKAŬ NE AFIŜU ION! -->

{{Sageto al Enhavo|ankro=ankro}}
<h1>Administrejo</h1>
{{Vikipedio:Diskutejo/Administrejo}}

<br>{{Linio|#ccf|diko=10}}
{{Vikipedio:Diskutejo/AliLingve}}

Ĉu vi vidas la enhavon ie? Mi ne. Cetere, ankaŭ la komentoj estas kaŝataj.

Mi eble aldone montru du detalojn el ŝablono, kiun mi difinis, ekz. por uzado en la rubrikoj, do ankaŭ en Vidipedio:Diskutejo/Administrejo, la paĝo, kie vi ĉiuj ĝuste nun skribas. Jen:

{{#ifeq:{{SUBPAGENAME}}|{{{nomo}}}|__NEWSECTIONLINK__}}

Kaj kio pri:

{{#ifeq:{{SUBPAGENAME}}|{{{nomo}}}|<table style="background:#ccf; padding:5px; border: 1px solid navy; border-radius:5px;"><tr><td>
__TOC__
</td></tr></table><br>}}

Do prezize kiel ĉe la paĝo Pejno Simono.

Ĉu mi tuj forigu ĉiujn ĉi herezaĵojn, kiel oni postulas tion ĉe Pejno Simono?

Memkompreneble, se oni ne volas iujn inteligentajn solvojn ĉi-medie, oni ne vere bezonas iujn inteligentulojn kiel kunlaborantojn tie ĉi, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  17:57, 31 Jul. 2012 (UTC)

Mi ne skribos nun, kion mi pensas legante la vorton inteligenta en tia ĉi diskutero, sed estas granda diferenco inter io, kio ŝparas laboron nur al vi (ĉar vi volas havi vian uzantopaĝon tiel aŭ aliiel), kaj io, kio ŝparas laboron al multaj redaktantoj. Mi cetere dubas, ĉu via metodo estas entute pli laboroŝpara eĉ por vi; programi tiajn ifeq-aĵojn certe estis pli da laboro ol estus enmeti simple plurajn ŝablonojn (aŭ pseŭdoŝablonojn) en vian uzantopaĝon. darkweasel94 (diskuto) 18:36, 31 Jul. 2012 (UTC)


  Vi eble ne konas la uzon de la termino inteligenta en teknika programara kunteksto.

Kaj cetere, nun ankaŭ CubeF komencas fuŝi en la artikolo.

La tuta tempo estis plene klare, ke la artikolo estis, estas, kaj supozeble ĉiam estos membiografia. Same kiel la artikolo Petr Tomašovský estis, estas kaj supozeble ĉiam estos membiografia. Malgraŭ tio, nun CubeF afiŝas superfluan mesaĝokeston tien, ĉar li laŭŝajne opinias, ke nur tiel oni povas enkategoriigi ĝin. Fakte tamen, mi mem metis la artikolon en la laŭan kategorion sen mesaĝokesto. Do mi vere ne ekkonas iun sencon en lia agado. Aldone li babilas ion laŭ la esenco: Se mi (Simono) metos peton pri iu aldonaĵo en la diskutejon, kaj iu alia )ekz CubeF) afiŝos tiun aldonaĵon, mi povos eskapi la riproĉon de membiografieco. Sed fakte estas tiel, ke jam delonge klariĝis, ke la membiografiaĵoj tie ĉi abundas, kaj fakte estas akceptataj. Tiun diskuteron ni jam havas malantaŭ nin.

Parenteze, se mi post jardeka profesiado kiel programisto, kiu ankaŭ instruis programadon, havus iun ajn problemon pri iuj simplaj ifeq-frazoj, tio estus pli ol nur stranga.

Kaj vian komenton pri ŝparo de laboro de multaj redaktantoj, mi ne komprenas. Al kio entute aludu tiu ĉi propozicio via? Ĉu al redaktado de Pejno Simono, redaktado de Vikipedio:Diskutejo, aŭ redakto de kio? Kaj kiuj estas la multaj redaktantoj? Ĉu eble vi tute sola? Aŭ ĉu vi kune kun CubeF?

Mi kredas ekkoni tamen, ke, almenaŭ laŭ unua ŝajno, iuj tie ĉi aŭ ne kapablas sekvi miajn teknikajn argumentojn, aŭ preferas ŝajnigi sin malkapablaj sekvi ilin.

Tio iomete memorigas min, almenaŭ tre fore kaj konsentite nur iugrade, pri la principa, kaj vere fundamenta problemo de demokratioj. Ĝi tekstas tre simple: la stultularo plejmultas.

Kaj jen precize tio, kion asertas kelkaj eksuloj rilate al la Esperanta Vikipedio. Temas pri sufiĉe renomaj, bone konataj Esperantistoj, kiuj tie ĉi iam estis tre aktivaj. Mi citu laŭ memoro nur unu el tiuj: Oni faras ion, kaj tiam iu nekompetenta idioto neniigas la laboron de horoj dum nur sekundoj. Do ili ne plu pretis malŝpari sian tempon tie ĉi kaj simple foriris.[Notoj 1]

Estus domaĝe, se vi fronte al tia sufiĉe ĝenerala opinio pri la labormedio tie ĉi, sukcesus eĉ fortigi tiajn opiniojn.

  1. Se mi iomete serĉos, mi povos trovi la vortopan originalaĵon.

-- PEJNO Simono Diskuto  21:12, 31 Jul. 2012 (UTC)

  • Pejno, mi ne emas kvereli kun vi, grandparte ĉar vi ne aprezas helpon, tamen ofte misas eldiraĵojn. Do nur du aferoj:
  • Sian malemon al uzanto-paĝo-partoj en artikoloj menciis 5 komunumanoj (inkludante Uzanto:Petr Tomasovsky, [3]) - el tio du administrantoj kaj eĉ unu burokrato. Mi esperas ke ne tiujn vi volis trafi per viaj vortoj stultularo kaj idioto...
  • Membiografieco estas malbona eco de Vikipediaj artikoloj. Se vi konsentas pri tiu ĉi kategoriigo, vi konsentas ke ĝi estas malbona pro sia membiografieco. Tial ĝi tion klare menciu (averto-ŝablono), por ke redaktantoj povu pli facile ĝin korekti kaj legantoj pli taŭge konsideri nivelon de ĝia fidindeco.

--CubeF (diskuto) 23:13, 31 Jul. 2012 (UTC)

La findindeco estas en la artikolo pri Pejno, sed ne pri Petr. Nu, ĉu la nombro da referencoj ne sufiĉas en la artikolo Pejno Simono ? Mi diras ke estas tro da referencoj.
Ho ! Se la artikolo pri Petr ne estas konvena, kial ni ne konfliktu pri ĉi tiu artikolo ? Tre strange. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 23:36, 31 Jul. 2012 (UTC)

Kompetenta solvo

Jen enlistigo de la kritikpunktoj, per kiuj oni alfrontis min dum la ĵusa tempo.

 I.  Laŭ mia kompreno la grava kritiko de Darkweasel estas, ke redaktantoj, fakte nur redaktantoj kaj ne legantoj, povas vidi enhavojn, kiuj aperas nur en mia uzantopaĝo ankaŭ en la ĉefnomspaca paĝo Pejno Simono. 
 II.  Plia implica kriktiko de Darkweasel estas, ke mekanismoj kiel ifeq-frazoj povus konfuzi redaktantojn. 
 III.  Ĉefa kritiko de CubeF estas, ke la artikolo estas membiografia. Pro tio li ja starigis specialan novan kategorion, prae nur por mi tute sola, en kiu hodiaŭ du artikoloj jam ĉeestas. La mia, kaj tiu de la administranto Petr Tomasovsky. (Vidu: Kategorio:Membiografiaj artikoloj.) 
 IV.  Plia kritiko de CubeF estas, ke mesaĝokesto (cetere liapluma kaj fuŝeta) ne aperis en la antaŭnelonge aktuala versio de la ĉefspaca artikolo Pejno Simono. 
 V.  Plia kritiko de CubeF rilatas al Romiaj ciferoj. Tiun kritikon sekundantis ankaŭ Arno laŭ tiu grado, ke multaj hodiaŭaj homoj ne komprenas ilin. 
 VI.  Iu kritikis ankaŭ mia uzo de la termino Angla alfabeto. 

Do jen listo de miaj ĉi-rilate ŝanĝoj.

 I.  Mi lasis la ŝablono de CubeF precize tie, kie li metis ĝin. Mi iomete glatigis ties tekston. 
 II.  Mi ne plu montras enhavojn nur por mia uzantopaĝo en la ĉefa nomspaco 
 III.  Mi ne plu montras iujn ifeq-frazojn aŭ simile en la paĝo Pejno Simono. Ĝi restu simpla. 
 IV.  Mi metis helpe ŝpruchelpilojn en ŝablonojn kun Romiaj ciferoj por helpi al tiuj, kiuj ne komprenas ilin. {La nesciantoj inter ni estas kore bonvenigataj testi ilin ĉi-liste.} 
 V.  Mi aldone metis helpe ŝpruchelpilojn en ŝablonojn kun alfabeta ordigo por tiuj, kiuj eble ne parkere konas la ordon de literoj en iu kaj iu alfabeto. 
 VI.  La termino Angla alfabeto fakte jam ekde iom da tempo ne plu estas uzata en mia ŝablona dokumentado. Do tiu kritikpunkto jam forfalis. 

Do mi plenumis tute precize, mi ripetu, tute precize ĉiujn tie ĉi artikulaciitajn postulojn. Do mi esperas nun, ke ĉiuj estas feliĉaj. -- PEJNO Simono Diskuto  04:41, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

Tia, kia estas ĝuste nun la artikolo Pejno Simono, ĝi ŝajnas al mi sufiĉe enciklopedia por resti tia (kvankam tio evidente ne signifas, ke mi rezignas pri la rajto ankoraŭ plibonigi ĝin). Mi do estas nun ja "feliĉa". :) darkweasel94 (diskuto) 10:22, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

  Ho, Darkweasel, almenau vi havas humuron. Bedaŭrinde, pli poste, CubeF denove ŝanĝis ion, Do mi restarigu la version, kiu plaĉis al vi. Ĉu bone? -- PEJNO Simono Diskuto  10:32, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

Ne, fakte mi celis la version de CubeF. Cetere, nun vi ŝajnigas vin trolo. darkweasel94 (diskuto) 11:27, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

  Kio estas trolo? Kaj kial ne plaĉas al vi la trilinia versio? Ĝi plenumas perfekte ĉiujn kriteriojn, kiujn vi kaj CubeF postulis. Aŭ ĉu nur la kopirajta afero ĝenas? (Cetere, ne nur por iuj Vikipediistoj, por la tuta publiko. Pro tio en la ĝenerala paĝo kaj ne nur en la uzula paĝo.) -- PEJNO Simono Diskuto  12:58, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

  Do jen versio nun sen kopirajta indiko. Ĉu tio nun sufiĉos, ke vi feliĉiĝu? Kaj se ne, kial ne? -- PEJNO Simono Diskuto  13:03, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi pensas, ke vi mem sufiĉe inteligentas por kompreni kaj nun malfaras viajn ŝanĝojn kiel vandalismon (!= redaktmilito) darkweasel94 (diskuto) 13:16, 1 Aŭg. 2012 (UTC)
  Mankas plu klarigo, kial tio ne plaĉas al vi. Temas pri ĝuste via solvo. Vi proponis, ke mi uzu ŝablonon anstataŭ iuj ifeq-frazoj, do mi uzas ŝablonon. Kaj kiel mia ŝanĝo povos konstistigi vandalismon?
 a) La teksto restas perfekte senŝanĝa. 
 b) La teksto plenumis ĉiujn postulojn. 
Do la teksto estas precize kiel vi volis havi ĝin. Do kial vi plendas? Rigardu plian fojon, eble vi pretervidis ion. -- PEJNO Simono Diskuto  13:29, 1 Aŭg. 2012 (UTC)
Ne ĝenu Vikipedion por pruvi vidpunkton - kaj estas evidente, ke ĝuste tion vi faras, alie mi serioze ekdubas pri via inteligento. Bedaŭrinde, ke tie ĉi ne intervenas administranto; via konduto estas tutsimple (objektive) neakceptebla kaj malhelpa, kaj mi ne plu respondos al vi, ĝis vi tion ŝanĝos. (Pardonu la malĝentilan konduton miaflankan, sed tio ĉi estis vere la plej ĝentila vortelekto, kiun mi trovis por respondo al tia ĉi diskuto.) darkweasel94 (diskuto) 18:41, 1 Aŭg. 2012 (UTC)
  Fakte mi povus akordi pri kompromiso kun vi. Sed la problemo estas, ke ĉiu volas ion alian. Mi eble iomete naive kredis jam, ke post la lasta redaktomilito nun regus paco. Ekzemple, mia malnova solvo kun la datumdonanta paĝo en la ĉefa nomspaco ne estis malbona. Nun evidente estas inverse. Sed tiam vi devus akcepti kelkajn aferojn, ĉu ne? Kaj kial mi ne sinkronigu la du paĝojn por ŝpari al mi laboron, mi vere ne ekkonas. Specife rilate paĝon, kiun normalokaze neniu aŭ volas aŭ eĉ nur povus iel plibonigi. Ankaŭ ne forgesu, vi ja ekagis unue, ĉu ne? Eble vi iomete pripensu ankaŭ vian sintenon. Kaj vandalismo estas certe io alia, ol uzi ŝablonon por generi paĝon anstataŭ meti la paĝon mem. -- PEJNO Simono Diskuto  19:03, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

Bone - ne denove malfarante, vi almenaŭ montris bonajn intencojn, sekve mi nun ja respondos. Kion mi volas - kaj mi kredas, ne, mi scias, ke plej multaj tie ĉi samopinias - estas tutsimple, ke la artikolo Pejno Simono estu tute normala, enciklopedia artikolo, redaktebla same facile kiel ĉiu alia. Tio ne ŝajnas al mi iel ajn troa.

Sur via uzantopaĝo vi rajtas havi pli-malpli kion vi volas. Se vi volas tien enigi iun ajn artikolon, tio estas via decido. Sed al tio ne devu konformiĝi tiu artikolo - iel ajn. Kio okazus, se ĉiu farus same? Se mi decidus enigi en mian uzantopaĝon ekzemple ĉiujn artikolojn, kiujn mi kreis, mi tion rajtus fari, sed mi ne rajtus ŝanĝi tiujn artikolojn iel, por ke tio estu pli bonaspekta sur mia uzantopaĝo. Tiuj artikoloj neniel morale (nur parte eble kopirajte) apartenas al mi. Jen kial la antaŭa solvo estis riproĉinda.

Fakte, la nuna solvo signifas, ke iu, kiu volas redakti tiun artikolon, devas fakte redakti vian uzantopaĝon. Enhave redakti fremdan uzantopaĝon estas tamen ja iom malĝentila ago. Kaj ĉiuokaze por redakti la enhavon (al tio ne apartenas privikipediaj ŝablonoj nek stilaj elementoj) de artikolo (ĉefa nomspaco!) oni normale (kursiva adverbo aldonita, por ke vi ne serĉu iujn esceptokazojn, kie tio ja okazas) ne devu iri al alia paĝo. Fakte sub la nuna solvo ni same bone povus forigi la artikolon entute; kial reprodukti en artikolo tion, kio estas sur uzantopaĝo?! Tiam ŝajne la artikolo estas ĉiuokaze nur sinprezento, ĉu ne?!

Ĉu mi pripensu mian sintenon? Mi ja konfesas, ke mi iom perdis la paciencon, ĉar ĉio ĉi estas tiel evidenta, ke ĝi fakte tute ne meritas diskuton; la enciklopedio pli meritus faktan plibonigon, de kiu min detenas via ignorado de principoj, kiuj nur eble ne estas iel elskribitaj, ĉar ili estas absolute evidentaj (nome, ke artikoloj ne konformiĝu al la bezonoj de uzantopaĝo, ĉar artikoloj, ne uzantopaĝoj, estas ja la plej kerna elemento de Vikipedio). Tamen eĉ se vi volas difini, ke mi faris la unuan agon (pri kio ekzemple CubeF ne konsentas, kiel vi povas legi antaŭe), tiu unua ago, kiel vi ankaŭ povas legi antaŭe, estas evidente konforma al la interkonsento de ĉiuj opini-esprimintoj en tiu ĉi diskuto - krom vi. Mi pretus veti mian tutan havaĵon, ke la interkonsento estas sama - eble eĉ pli forta - koncerne vian nunan "solvon". darkweasel94 (diskuto) 19:57, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

  Por mi evidente estus nur bagatelo preni la datumojn de ŝablono en iu alia nomspaco, do ne tiu de uzanto:. Mi miras, ke vi ne tuj ekkonas tion. Kion mi faris, estis simple prezenti al vi, kiel oni povas perfekte plenumi ĉiujn viajn postulojn. Plue. Eble vi ne rimarkis tion, sed mi fakte proprasence tute ne havis uzantopaĝon. Mi havis nur solan paĝon kun kelkaj kutimaj dekoraĵoj por la uzanto-nomspaco. Mi ne bezonas iel du apartajn tekstojn. La avantaĝo estas evidenta. Se mi korektas ion, la korektaĵo estas samtempe ambaŭflanke. Se vi vere korektus aŭ plibonigus ion, la efiko same tuŝus ambaŭ paĝojn. Fakte vi nun redaktis mian paĝon, ne laŭ iuj reguloj, vi simple redaktis ĝin tute laŭ via gusto aŭ eble laŭ via interpreto de iuj fantaziaj reguloj, kiuj fakte ne ekzistas. Vi plibonigis absolute nenion per via redaktado, vi plene arbitre satigis nur vian propran deziron, ke la paĝo enhave aspektu tiel jes kaj tiel ne. Do mi restarigos la version kun la enhavo en la ĉefa nomspaco. Tio daŭras nur kelkajn sekundojn. La sistemo estas ja fleksiĝema. Sed ĉi-momente mi okupiĝas pri io alia. Kaj cetere, laŭ via difino mi ne malfaris ion ajn, do mi tuj korektu vian eldiron. Nur vi fakte malfaris ion. Por vi tio antaŭe ŝajnis esti iuspeca signifoplena kriterio, nur pro tio mi aldone mencias tion. -- PEJNO Simono Diskuto  20:26, 1 Aŭg. 2012 (UTC)
Kion mi faris, estis simple prezenti al vi, kiel oni povas perfekte plenumi ĉiujn viajn postulojn. Vi do konfesas, ke vi rompis Vikipedio:NE ĜENU, ĉar ĝuste pri tia konduto temas tiu projekta paĝo. Aldone mi opinias, ke vi per via lasta ŝanĝo denove agis kontraŭ la komunuma interkonsento ellaborita ĉi-diskute; sekve mi denove malfaros ĝin kaj restarigos la version de CubeF.
Fakte vi nun redaktis mian paĝon - ne, mi redaktis artikolon, mi ne redaktis "vian" paĝon, ĝi ne apartenas al vi; ĝi nur priskribas vin, kaj estas ĉefverkita de vi, sed tio ne signifas ajnan apartenon al vi. Bonvolu ripozi kaj repripensi viajn eldirojn, kiujn eĉ vi mem certe ne prenas serioze; eble mi morgaŭ pli emos pludiskuti tion ĉi. Mi cetere ja aprezus, se ankaŭ aliaj uzantoj pli enmiksiĝus en tiun ĉi diskuton - ĝi ne koncernas nur min kaj la uzanton Pejno Simono, sed fakte la tutan serioz-prenindecon de tiu ĉi Vikipedio, kiu - kaj mi neniom troigas - proksimiĝas al nulo, se tiaj aferoj, kiajn antaŭenigas tie ĉi Pejno Simono, estas eĉ nur iom ajn tolerataj. darkweasel94 (diskuto) 20:57, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

Fuŝetoj

  Se vi obstinas forigi ĉiujn iomete pli lertajn mekanismojn el tiu ĉi paĝo, supozeble pro tio, ke vi ne komprenas ilin, vi almenaŭ ne faru tion fuŝe. Fine de via fuŝetado mankis Sageto al Enhavo ĉe Tradukoj, mankis Sageto al Enhavo ĉe Referencoj. Verdire, se vi jam volas tiom rigori pri tiu ĉi paĝo, oni povas postuli de vi almenaŭ certan gradon de akurateco ĉe tio, ĉu ne? Aparte de tio, vi faris du plene arbitrajn ŝanĝojn.
 a) Vi ŝanĝis la prezentadon de la referencoj en Rulfenestro al prezentado dukolona. Kial? Ĉu jen via persona gusto? 
 b) Aldone vi forigis la frazparton vernome kaj en la unua alineo, kiun metis alia. Kial? 

Mi ĉiuokaze remetis la referencojn en Rulfenestron, ĉar tiu ĉi ŝanĝo estis evidente plene arbitra. Pri la arbitra forigo de la frazeto vernome kaj mi atendas vian klarigon.

Ĉe ĉio ĉi, vi evidente fuŝegis mian uzulan paĝon. Mi gratulas.

Cetere, se vi tre precize scias, ke ĉi-momente la paĝo estas aŭtomate kopiata al la uzantula nomspaco, kial vi forigis la NOINCLUDE proksima al la piedo de la paĝo, kiu malhelpas tion, ke aŭtomataj aldonoj de robotoj en Pejno Simono mise aperos ĉe Uzanto:Pejno Simono? Laŭŝajne, vi gajfuŝe forigas ĉion, kion vi ne komprenas.

Eble ne sufiĉas, simple &#151; ĉu eble en iuspeca rabia frenezo? &#151; alklaki la ligilon malfari, oni devas poste ankaŭ kontroli la rezultojn, pri kiuj oni tiam ja respondecos.

Ĉiuokaze, ĉu vi nun estas post viaj fuŝetoj pli kontenta?

Do nun mi lasos la artikolon tia, kia ĝi estas. Evidente tro da homoj tie ĉi volas tiun paĝon precize tia, do simpla kaj teknike ne tro menspostula aŭ cerbumiga.

Do ili havu la paĝon tia. Eble mi iomete supertaksis mian ĉirkaŭularon.

Cetere, mi nun atendas la multajn plibonigojn kaj ampleksigojn, per kiuj vi certe volas ankoraŭ regali nin, ĉar, tute honeste, ĝisdate mi ne vidas ion ajn tiuspecan. Do, ek, ek, ek!

Kaj pri iuj lingvaĵaj ŝanĝetoj estu tre singarda. Antaŭnelonge alia &#151; aŭ Petr Tomasovsky, au CubeF, mi ne precize memoras kiun &#151; sukcesis eĉ fuŝi la signifon de specifa propozicio. Tja, ankaŭ Esperanto estu ellernita, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  06:58, 2 Aŭg. 2012 (UTC)
La frazeton "vernome kaj" forigis vi, ne mi, laŭ kion mi vidas en la paĝohistorio. Pri la aliaj menciitaj aferoj mi vere ne havas opinion, kvankam tiujn "sagetojn al enhavo", kiujn ne havas ĉiuj artikoloj, mi ja opinias iom superfluaj kaj pli bone realigeblaj per ŝanĝo en MediaWiki aŭ iu JavaScript-dosiero. Sed jen tute alia temo. darkweasel94 (diskuto) 11:54, 2 Aŭg. 2012 (UTC)
  Mi forgesis konfirmi tion. Vi plene pravas. Mi forigis ĝin mem, forgesis tion, kaj kulmine akcidente akuzis vin! Mi pardonpetas. Iam oni komencas ne plu povi superrigardi la diversajn ŝanĝojn kaj versiojn. -- PEJNO Simono Diskuto  19:29, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĉu en Rulfenestron?

Sciate, mi dentgrince cedis al la plejmulta opinio, ke kaŝataj enhavoj (fakte por dekori mian uzulan paĝon) ne ĉeestu en la artikolo Pejno Simono. Ĉar mi estis preskaŭ certa, ke neniu plu vere volas legi la tutan disputon inter mi kaj Darkweasel, mi metis la plejan parton en Rulfenestron, tiel ke ĝi ne plu tiom ĝenu. CubeF forigis la Rulefenstron, ĉar li opiniis, ke tiel la afero ne plu estus sufiĉe bone legebla.


Do mi demandas, ĉu mi remetu la tre longan disputon pri la paĝo en Rulfenesteron? Do jen baloto pri tio.

Baloto

 Ĉu tiu ĉi longa disputo nun eniru Rulfenestron por ne plu tiom ĝeni? 

Bonvolu meti aŭ # {{Por}} kaj vian subskribon. aŭ # {{Kontraŭ}} kaj vian subskribon..



Por:

  1. Por Por: -- PEJNO Simono Diskuto  14:36, 2 Aŭg. 2012 (UTC)


Kontraŭ:

  1. # Kontraŭ Kontraŭ: aŭ almenaŭ la rulfenestro tiam sufiĉe grandu; sed vere mi trovas tiun temon iom prifajfinda. ;) darkweasel94 (diskuto) 17:35, 2 Aŭg. 2012 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Kiam iu diskuto estas aktiva, ĝi ne estu en rulfenestro. Prefere oni ne diskutu ĝissange kaj motrolonge... --CubeF (diskuto) 10:26, 3 Aŭg. 2012 (UTC)


Komentoj:

Komento Komento:   La diskuto ne plu estas aktiva. La diskuto pri kaŝaj enhavoj en la mi-rilata paĝo finiĝis. Post kelkaj piruetoj mi cedis al la plejmulta opinio. -- PEJNO Simono Diskuto  14:45, 3 Aŭg. 2012 (UTC)


Eble estas menciinde, ke dum la disputo mi fakte proponis la artikolon Metroo de Vieno plume de Darkweasel por ADLS. Do tute ne estas iel tiel, ke mi malamasmalestimas Darkweasel-on. Mi simple ĉi-teme ege ne samopiniis. -- PEJNO Simono Diskuto  14:36, 2 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi petas al ajn administranto kontroli la jenan kategorion Kategorio:Koreaj sendependeco aktivuloj kaj la artikoloj kiuj ĝi enhavas, laŭ mi la ĝusta nomo de la artikolo devindus esti «Kategorio:Koreaj sendependecaj aktivuloj», mi mem ŝanĝus ĝin sed mi ne scias kial mi ne povas alinomigi ĝin. Cetere, ĉu Kim Il-sung estis sendependeca aktivulo?. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 05:09, 31 Jul. 2012 (UTC)

La fuŝa kategorio ne plu estas uzata nun, ĉar mi translokiĝis artikolojn al bona katergorio. Restas forigi la fuŝan kategorion. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 22:40, 31 Jul. 2012 (UTC)

Alia kategorio kiu bezonas alinomado estas Kategorio:Noveloj laŭ landoj, devindus esti Kategorio:Romanoj laŭ landoj. Krome, iu administranto scias kial mi povas alinomigi nenion? Tiu problemo nur okazas al mi en ĉi tiu vikipedio, en la aliaj mi povas alinomigi senprobleme. Dankon. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 06:20, 2 Aŭg. 2012 (UTC)