Vroclavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vroclavo
pole: Wrocław, latine: VratislaviaWratislavia, germane: Breslau, silezie: Wrocłow
urbo
Moto: Miasto spotkań
Urbo Pollando Pollando
Provinco Malsupra Silezio
Situo Vroclavo
 - alteco 111 m s. m.
 - koordinatoj 51° 06′ 36″ N 17° 01′ 20″ O / 51.11000 °N, 17.02222 °O / 51.11000; 17.02222 (mapo)
Areo 292,82 km² (29 282 ha)
Loĝantaro 632 996 (2010)
Denseco 2 161,72 loĝ./km²
Urbestro Rafał Dutkiewicz
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 50-141
aŭtokodo DW
Okazejo Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012
Situo de Vroclavo enkadre de Pollando
Situo de Vroclavo enkadre de Pollando
Situo de Vroclavo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Wrocław
Retpaĝo: www.wroclaw.pl
Portalo pri Pollando
Elrigardo de turo de katedralo de Sankta Johano
Vroclava placo
Urbodomo
Universitato
Ĉefa fervoja stacidomo

Vroclavo (pole Wrocław [VROcŭaf]; germane Breslau [BRESlaŭ], ĉeĥe Vratislav) estas la 4-a plej granda urbo de Pollando, situanta ĉe la rivero Odro. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo). Ekde la fino de la dua mondmilito ĝi apartenas al Pollando; ĝis la fino de la Dua Mondmilito ĝi apartenis al Germanio kaj nomiĝis Breslau (legu: Breslaŭ). Laŭ legendo la urbo estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1000 de la ĉeĥa princo Vratislav la 1-a (kaj nomita laŭ li). Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

Konataj versignoj de la urbo estas Hala Ludowa kaj Iglica kaj Panoramo pri Racławice. En 2016 Vroclavo kune kun la eŭskia urbo Donostio estos la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.

Konataj vroclavanoj

En Vroclavo naskiĝis inter aliaj:

Transporto

Fervoja transporto

Vroclavo estas grava fervoja nodo de Pollando, ĉar el ĝi iras multaj linioj en jenaj direktoj: LesznoPoznań, OpoleKatowiceKrakovo, OpoleLubliniecCzęstochowa, LegnicaZgorzelec, GłogówZielona Góra, KłodzkoKudowa-Zdrój, KłodzkoMiędzylesie, WałbrzychJelenia Góra, OleśnicaOstrovoŁódźVarsovio.

Urba trafiko

En Vroclavo ekzistas entute 20 tramaj linioj. Je tri el tiuj linioj estas uzataj nur ambaŭdirektaj tramoj Škoda 19 T.

Krome, en urbo ekzistas reto de pruntepreneblaj bicikloj de kompanio Nextbike.

Partneraj rilatoj

La urbo havas amikajn rilatojn inter alie kun

Ĝemelurboj

Ŝablono:Flagicon Charlotte, Usono Ŝablono:Flagicon Lille / Lilo, Francio

Esperanto en Vroclavo

En 1905 fondiĝis esperantista grupeto en tiama Breslau sub provizora prezido de Rudolf Janas ĉe Gustav-Freytag-Straße 15. La 12-an de aprilo, 10 amikoj kunvenis kaj decidis lerni Esperanton kaj labori por ĝia disvastigo en Breslau. Komence la grupo ne funkciis, en 1906 oni refondis la grupon. Oni elektis novan estraron: d-ro Geldner 1-a prezidanto. Karl Wallon 2-a prezidanto, Rudolf Janas sekretario kaj kasisto. Danke al la klopodoj de Wallon, la grupo rekomencas bataladon kun novaj fortoj. La nove vivigita grupo havis 15 anojn; la kunvenoj okazis ĉiumarde en la restoracio Böttcher, Neue Gasse 15, vespere je la 9-a, lokaj gazetoj raportis pri Esperanto.

Rudolf Janas translokiĝis al Poznań kie ankaŭ fondis grupon en 1908. En tiu jaro, novaj grupoj fondiĝis: la Esperanto-Asocio des Evang. Treubundes kies Prezidanto estis Erich Pattloch, Theresenstr. 22. Kunvenoj okazis ĉiudimanĉe 4-6 posttagmeze en Treubundsaal, Gräbschnerstr. 117; la Esperanto-Grupo de Abstinenculoj kaj la Esperanto-Asocio de KUJV.

En 1909 ĉe Humboldt-Verein für Volksbildung f-ino Julie Wolfson aranĝis kurson. En tiu jaro, ĉar ne ankoraŭ ekzistis aparta organizo por Silezio la loka grupo aliĝis al la Orientgermana Esperantista Ligo. Laŭ invito de la tiea sekcio de „Societo de germanaj inĝenieroj” s-ro Schiff, prezidanto de la grupo de Berlino, paroladis pri la aparta graveco de internacia helpa lingvo por la inĝenieroj. Arnold Behrendt faris paroladon en tiea bankista unuiĝo pri la temo „Nuna stato kaj estonteco de Esperanto”. La jubileo de Zamenhof estis bele festita. Mahn faris la festan paroladon, s-ino Eisner, la unua profesia deklamantino esperanta recitis kelkajn poemojn, estis ludita teatraĵo kaj kantita speciala festkanto. La gazetaro favore raportis pri la movado, kelkaj lokaj kafejoj kaj hoteloj por siaj gastoj abonis esperantajn ĵurnalojn. La kunvenoj, kiuj de 1910 okazis en Theater-Café, Theaterstrasse estis vizititaj de pluraj fremdaj gesamideanoj.

En la unuiĝo de la komercaj agentoj paroladis d-ro Kandt 1910. Georg Mahn, kiu plenumis ekzamenon en Barcelono, en la Humbold-Akademio gvidis kursojn. Post paroladoj de Georg Mahn en „Verein der Deutschen Kaufleute” kaj „Kaufmännischer Verband für weibliche Angestellte” komenciĝis novaj kursoj gvidataj de f-ino Julie Wolfson. Unu el la plej malnovaj membroj s-ro Skeide, pro translokiĝo devis transdoni sian oficon de kasisto de loka grupo al s-ro Wolfson. Fondiĝis instituto speciala por instruado pri nia lingvo, kiu troviĝas en Augustastr. 36. En ĝi oni instruas laŭ deziro dum ĉiu ajn tempo de la tago. Post konvinka parolado de s-ro Schlaf kvindekses laboristoj fondis grupon specialan, Georg Mahn instruis ilin. Plie Siegmund Freund entuziasmigis kelkajn geblindulojn por nia afero, kun kiuj li studis nian lingvon.

En la kunvenoj ĉiusemajnaj estis farataj regule paroladoj kun sekvanta diskuto, la unua estis farita de s-ro direktoro Salo Sackur, la 75-jara „Nestoro” de la grupo. La grupo decidis akcepti neaktivajn membrojn je tre malalta kotizaĵo, por ebligi al ĉiuj interesuloj la subtenon de la movado. Ĝi de nun kunvenis marde en „Vier Jahreszeiten” kaj ĵaŭde en „Theaterrestaurant”. Okazis diversaj gravaj paroladoj propagandaj: de Siegmund Freund en „Demokratische Vereinigung” pri „Ĉu la enkonduko de Esperanto estas demokratia postulo?” kaj de s-ro Wolfson en „Kaufmänischer Verein für weibliche Angestellte” pri „Kion celas efektive la internacia helplingvo Esperanto?” Tre signifa estis parolado de eminenta kuracisto, prof. Rosenfeld, en Humbold-Akademio, temanta „Pri artefaritaj mondlingvoj”. Al 250 aŭskultantoj li varme rekomendis nian lingvon. Liaj paroloj estis des pli impresaj, ĉar li studis 33 lingvojn kaj parolas 15 el ili. ─ Komenciĝis novaj kursoj; pola kaj bohema gastoj estis bonvenataj en la grupaj kunvenoj. Dum unu el ili, Elias Zepler, reveninte de orientvojaĝo, raportis pri siaj spertoj. Trapasante 10 diverslingvajn landojn, li preskaŭ ekskluzive uzis la esperantan lingvon.

Ekde aŭgusto 1911 estis eldonata gazeto „Poŝta Esperantisto” ĝis 1914. Post 1913 la eldonado estis neregula. „Unuiĝ-Informoj de la Germana Esperanto-Unuiĝo de Poŝtaj kaj Telegrafaj Oficistoj” eble estas alia nomo de la sama gazeto. Gazeto „Mitteilungen der Ortsgruppe Breslau” estis eldonita en Breslau de majo 1912 ĝis 1913.

En 1912 kurso por Ruĝkrucanoj komenciĝis, partoprenis 27 personoj. Katolika Esperanto-Grupo festis la 15-an de decembro la naskiĝtagon de d-ro Zamenhof. La festparoladon faris kalkulkonsilisto Edmmund Schulz el Schweidnitz. F-ino Wojciechowska kantis kaj prezentado de vivantaj bildoj pries­perantaj plibeligis la bone vizititan feston. La estraro de la grupo tiam konsistis el s-roj Janietz, Wolf kaj Würz kaj f-ino Montag. La ĝistiam prezidanto, s-ro Reichelt, ne povis reakcepti la elekton pro siaj studoj. En 1912 ekzistis en Breslau entute 17 novaj kursoj, inter ili unu en la imperiestra telefonoficejo, sub gvidado de Arnold Behrendt, nur por poŝt- kaj telegrafoficistoj (136 anoj) kaj Ruĝkruca kurso kun 50 partoprenantoj.

Elias Zepler mortis la 6-an de februaro 1913. Ĉe la enteriga soleno ĉeestis reprezentantoj de ĉiuj Breslau'aj Esperanto-grupoj, en kies nomo Arnold Behrend parolis varmajn adiaŭajn vortojn al la mortinto. En la Januara/Februara numero de Mitteilungen der Ortsgruppe Breslau estis publikigitaj artikoloj pri „Elias Zepler kiel esperantisto” de Georg Mahn kaj „Esperanto und Ido” de Arnold Behrendt. La lasta artikolo speciale atentigas pri la tie eldonita nova flugfolio pri tiu ĉi temo, verkita de d-ro Haller-Leisnig.

Ankorau en februaro, Arnold Behrendt propagande parolis en „Libera Studentaro, sekcio por ŝtata kaj popola scienco”, kaj en la loka grupo de „Vortrupp”. En marto li faris paroladon en la loka grupo de „Alldeutscher Verband” pri „Esperanto-movado kaj Deutschtum”.


Katolika Esperanto-Grupo komencigis 2 kursojn, unu por gesinjoroj, en kiu partoprenas 19 personoj, kaj alia por 21 membroj de la societo „Katholische weibliche Angestellte und Beamten”, en kiu s-ro Wolf faris propagandan paroladon. La unuan kurson gvidas s-ro Wolf, la duan f-ino Wojciechowska. Laborista Grupo en februaro ricevis viziton de kamarado Frimberger el Wiesbaden. En la februara monata kunveno parolis s-ro Keller pri esperantismo.

En la jarcenta ekspozicio de Prusio okazis la 10-an de aŭgusto 1913 Silezia Esperanto-Tago, kiun partoprenis multaj gastoj el la tiamaj orientaj provincoj de Germanio kaj ankaŭ el aliaj partoj de Germanujo. Sabaton oni konatiĝis en saluta vespero, dimanĉon matene, en festkunsido, la kunvenintoj estis salutataj de reprezentanoj de la magistrato kaj de la porfremdula societo; la festparoladon faris s-ro Arnold Behrendt. Dum la tago oni vizitis la ekspozicion, kaj vespere direktoro d-ro Albert Schramm el Leipzig propagande parolis. En festo de la katolika virunuiĝo s-ro Wolf transdonis gratulojn en la nomo de Katolika Esperanto-Grupo.

Laŭ instigo kaj sub gvidado de studento Fritz Wiener, la 23-an de junio 1913 en universitata aŭskultejo kun partopreno de rektoro komenciĝis kurso por studentoj. Samideano el Aŭstrio, d-ro Paja Staniĉiĉ, vizitis la lokan laboristan Esperanto-grupon kaj vekis viglan intereson inter la ĉeestantoj, tiel ke tuj 4 novaj anoj aliĝis al la grupo. Okaze de la kunveno de sileziaj filologoj, la 4-an de oktobro, prof. d-ro L. Huebner el Schweidnitz en speciala kunsido parolis pri Esperanto kaj ĝia valoro por la lernejo; ankaŭ en la oficialaj kunsidoj kelkfoje estis okazo atentigi pri Esperanto. Tio estis speciale valora propagando, ĉar tiel ĉiuj instruistoj de la sileziaj altlernejoj konatiĝis kun nia afero aŭ persone, aŭ ili ricevis informojn per la oficialaj raportoj. Laborista Grupo per disdonado de flugfolioj, anonco kaj artikolo en „Volkswacht” sukcesis aranĝi kurson kun 33 geanoj sub gvidado de Johann Burda.

Estas kreita en 1914 Internacia Ligo de Esperantistaj Poŝtoficistoj (ILEPO) kun oficejo en Breslau. La ligo celis disvastigi Esperanton inter poŝtoficistoj ĉiulandaj kaj la publiko, la ĉiumonata organo estis „Poŝta Esperantisto”, Arnold Behrend iĝis sia prezidanto.

Unua mondmilito

La Unua mondmilito tre malhelpis la Esperanto-Movadon. Malgraŭ la milito esperantistoj de Breslau kaj aliaj sileziaj urboj kontinuis Esperanto-agadon, kvankam ke multaj militservis kaj kelkaj ne revenis el la milito.

Loka Grupo de GEA pro klopodoj de monaĥino, f-ino M. Koscinska, povas okazigi kurson gvidita de Georg Mahn por la gejunularo de la Liberreligia Komunumo en 1916. Krome Georg Mahn faris paroladon en la hejmo de la socialista gejunularo; sufiĉe granda nombro da ĝi anoncis sian pretecon lerni Esperanton. En la loĝejo de sia prezidanto Adolf Selten la blindula unuiĝo „Interna Lumo” solenis la naskiĝotagon de Zamenhof. La membroj kaj gastoj havis grandan ĝuon per multaj muzikaj kaj deklamaj reprezentaĵoj. Pola samideano, s-ro Wiesenthal el Varsovio, vizitis la lokan grupon en decembro. Li ĝojigis la grupanojn per tre interesa parolado di sia nelibervola, preskaŭ unu- kaj duonjara restado en Parizo kaj en Svisujo. Kunsidoj regule okazas malgraŭ la milito kaj estas ofte tre interesaj pro la alvenintaj leteroj de militistaj samideanoj. D-ro Felix Zamenhof ĝojigis la grupon dum sia kvarsemajna restado en Breslau 1916 regule per sia vizitado.

Post la unua mondmilito

Loka Ligo de Breslaŭaj Esperanto-Unuiĝoj estis fondita en 1919 ĉe Matio-gimnazio, nove aranĝita kurso estas gvidata de Max Mielert. En tiu jaro oni fondis ankaŭ grupon Katolika Esperanto-Societo Unueco. En 1920 estis tri esperanto-grupoj en la urbo, estis fondita 1921 loka grupo de Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj kun 23 membroj. Ankaŭ en 1921, Vroclavo estis sidejo de ĵus-fondita Silezia Esperanto-Ligo (SILEO) (germane Schlesischer Esperanto-Verband).

Tie okazis 11-a Germana Esperanto-Kongreso 1922.

Fondiĝis tie 1923 Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj ĉe Schleiermacherstr. 19.

De 1924 ĝis 1933 okazis esperantlingva disaŭdigo de Radiostacio Breslau kun Esperanto-kursoj. En 1925 loka movado okazigis Esperanto-prezentadon kaj kostumfeston por 140 personoj.

La antaŭkongreson 30-an julio 1931 en Breslau partoprenis kongresanoj el dek landoj kun akcepto per la urba estraro en la salonego de la urba deputitaro. Alparolis la kongresanojn urbestro Mache en la nomo de la urbo, Geheimrat Rosenfeld por la Gesellschaft für vaterländische Kultur kaj la Humboldtsocieto, d-ro Grumbkow en la nomo de la Radio-stacio. Por la esperantistoj en Breslau parolis Siegmund Freund, la delegito de UEA. Vizito al la mezepoka urba domo kaj la muzeo en la iama kastelo finis tiun antaŭkongresan kunvenon. La partoprenintoj kore dankis al f-ino Elsa Koschate, Bernhard Zenker, f-ino Margarete Polier por la afabla gvidado.

Anoj de esperantista renkontiĝo Vroclave en somero 2008

Josef Raška, nelacigebla aktivulo en Ostrava-regiono, kiu poste translokiĝis al Příbor estis arestita la 16-an de aŭgusto 1941 pro sekreta movado kaj arestata en Nový Jičín, Moravia Ostrava, Opava, Mírov, kaj fine en Vroclavo, kie estis post longa turmentado ekzekutita la 16-an de aprilo 1943.

21-a jarcento

En julio de 2009 okazis la 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso [1].

Ekde julio 2009, la sona programo de Panoramo pri Racławice estas aŭdebla en Esperanto.

Nuntempe agadas en Vroclavo studenta grupo Aŭroro, kiun gvidas Konstantin Tiĥomirov.

Maje 2013 gastos en Vroclavo dum sia turneo tra Pollando la Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Post la Senato la ekspozicio estis en Malbork, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów. Al Vroclavo la ekspozicion invitis kaj organizis la Silezia Esperanto-Asocio kaj Margareta Komarnicka. Poste la ekspozicio veturis al alia urbo en Malsupra Silezio, t.e. Złotoryja kaj sekve al Supra Silezio, t.e. Sosnowiec, Czeladź ... kaj poste denove al norda Pollando: Starogard Gdański, Kwidzyn, Elbląg, Lębork, Rypin, Sztum, ... .

En 2016 en Vroclavo okazos la 72-a Internacia Junulara Kongreso[1].

Esperantistoj de Vroclavo

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-Pollando