Zimbabvo
Zimbabvo (antaŭa nomo estis Rodezio) estas lando en suda Afriko. Dum la kolonia epoko la lando estis konata kiel Rodezio.
Ĝi estas senmarelira lando en la suda parto de la afrika kontinento. Ĝi limas al Mozambiko en la oriento, Sud-Afriko en la sudo, Bocvano en la okcidento kaj Zambio en la nordo.
Zimbabvo estas la ununura lando en la mondo nomita laŭ arkeologia loko - Granda Zimbabvo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Unuflanka Deklaro de Sendependeco (UDS) estis proklamo adoptita de la ministraro de Rodezio en la 11a tago de novembro 1965, anoncante, ke Rodezio, brita teritorio en suda Afriko kiu jam regas sin mem ekde 1923, nun rigardas sin kiel sendependa suverena ŝtato. La kulmino de longedaŭra disputo inter la brita kaj rodezia registaroj koncerne la kondiĉojn sub kiuj la lasta povus iĝi plene sendependa, tio estis la unua unuflanka rompiĝo for de la Unuiĝinta Reĝlando fare de kolonio ekde la Usona Deklaro de Sendependeco antaŭ preskaŭ du jarcentoj. Britio, la Komunumo de Nacioj kaj la Unuiĝintaj Nacioj ĉiuj opiniis la UDS de Rodezio kontraŭleĝa kaj rezulte, ekonomiaj embargoj, unuafoje en la historio de la UN, estis truditaj al la forrompiĝanta kolonio. Inter preskaŭ senescepta internacia izoleco, Rodezio daŭris kiel nerekonita ŝtato kun la helpo de Sud-Afriko kaj Portugalio.
La reĝimo de la prezidento Robert Mugabe kontraŭis la reston de la povo de la iamaj posedantoj de la bienegoj de la lando, nome blankuloj kaj kontraŭstaris la premon de la okcidentaj landoj favore al tiuj, al la eksterlandaj entreprenoj kaj al la opoziciantoj.
Inter 2008 kaj 2009 eksplodis grava epidemio de ĥolero en la lando kiu januare de 2009 jam estis kaŭzinta pli ol 3000 mortintojn kaj pli ol 60 000 infektitojn. Ĝi estis la plej mortiga epidemio en Afriko ekde 1994.[1]
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĉefurbo estas Harareo kaj alia grava urbo Bulawayo (676.000 loĝ).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Multaj landoj el subsahara Afriko estas en stato de malriĉeco. Tiele Zimbabvo suferas komence de la 21-a jarcento teruran ekonomian krizon kun nedungado de 80 % kaj oficiala inflacio de 160 000 %, kio rezultis en politika krizo kaj elmigrado de ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj ekzemple al Sudafriko.
Ekde januaro 2009 la registaro de la lando decidis ne plu uzi nacian valuton (la zimbabva dolaro) dum daŭro de minimume unu jaro por provi kontroli la endemian inflacion, kiu atingitas 230 000 000 %. "La zimbabva dolaro ne plu estos uzita dum almenaŭ unu jaro. Ni ne intencas reenkonduki ĉi tiun valuton momente, ĉar ĝia valoro ne povas est subtenata", — deklaris la ministro pri ekonomia Planado kaj Evoluado, Elton Mangoma[2]. Anstataŭ la nacian valuton oni permesis la uzon de kelkaj fremdaj monunuoj.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Ekstera politiko
[redakti | redakti fonton]Zimbabvo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de 77 landoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Zimbabvo en Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome Sunĝata Kejta; tiu omaĝas la historian gravon de la areo:
|
Esperanto en Zimbabvo
[redakti | redakti fonton]Estas en Zimbabvo Zimbabva Esperanto-Instituto kun neformalaj rilatoj al UEA.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ El País, Ascienden a 3.000 los fallecidos por la epidemia de cólera, 29 januaro de 2009, p. 7.
- ↑ Zimbabvo ne plu uzas sian monon. Arkivita el la originalo je 2012-01-11. Alirita 2009-04-15.
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 124-125.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bazaj informoj pri Zimbabvo en la vikio de UEA esperante
|