Dobrohošť (distrikto Dunajská Streda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dobrohošť

Dobrohošť, hungare Doborgaz estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, inter Danubo, (kiu estas ŝtatlimo) kaj kanalo por akvocentralo. La plej proksima urbo estas Dunajská Streda 32 km-ojn for.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1238. La kampoj longe apartenis al diversaj ekleziuloj. Post la mezepoko la turkoj suferigis la loĝantojn. En la 19-a jarcento la posedanto estis ĉefepiskopo de Esztergom. Kelkaj okupiĝis pri orolavado en la Danubo.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 829 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio. La novaj ŝtatlimoj en 1920 distranĉis la vilaĝon, ekstera parto trans la rivero restis hungara. El tio formiĝis hungara vilaĝo Doborgazsziget, kiu nun estas parto de Dunasziget. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 336 da homoj (307 hungaroj kaj 29 slovakoj).