Frýdek-Místek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frýdek-Místek
germane: Friede(c)k-Mistek, germane: Friede(c)k-Freiberg (1939-1945), pole: Frydek-Mistek
urbo
Místek, Pla/co de Svoboda, nordo
Flago
Oficiala nomo: Frýdek-Místek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Frýdek-Místek
Historiaj regionoj Teŝina princlando, Ĉeĥa Silezio, Moravio
Parto de Teŝinio
Parto(j)
Historiaj urboj Frýdek, Místek
Rivero Ostravice
Situo Frýdek-Místek
 - alteco 291 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 17″ N 18° 21′ 13″ O / 49.68806 °N, 18.35361 °O / 49.68806; 18.35361 (mapo)
Areo 51,61 km² (5 161 ha)
Loĝantaro 59 751 (31.12.2009)
Denseco 1 157,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 738 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 598003
Katastraj teritorioj 7
Urbaj partoj 0
Lokaj partoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Frýdek-Místek
Retpaĝo: www.frydek-mistek.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Frýdek-Místek (germane Friedeck-Mistek, ankaŭ Friedek-Mistek) estas urbo en Ĉeĥio kun 64 000 loĝantoj, situanta 20 km sude de la urbo Ostrava. Duurbo ĝi estas ekde la 1-a de januaro 1943.

La rivero Ostravice (germane Ostrawitza), kiu kreis la historian limon inter Moravio kaj Silezio, samtempe dividis ambaŭ urbojn situantaj en komerca vojo de la urbo Olomouc ĝis Teŝino kaj la pola urbo Krakovo. Moravia Místek estis fondita de episkopo Bruno el Olomouc plej malfrue en la jaro 1267 kaj ĝi estis neniam fortikigita. Silezia Frýdek sur la dekstra bordo apartenis al princlando el Teŝino. Ĝi estis fondita de Kazimír la 1-a, la princo el Teŝino, en la 1-a duono de la 14-a jarcento kiel barita urbo kun ovala bazplano kaj urbaj rajtoj. La urbo havis du portalojn kaj sep stratetojn, el kiuj kelkaj konserviĝis ĝis hodiaŭ. Sur monteto super la urbo estis en la sama tempo konstruita burgo por ŝirmado de těšína limregiono en la moravia-silezia limo.

Iom post iom en ambaŭ urboj evoluis metioj. En la jaro 1832 estis en Frýdek fondita la unua teksfabriko kaj en la jaro 1833 metalfandejo de Karolo.

La placon en Frýdek ĉirkaŭas unu kaj duetaĝaj domoj. Sed ĉiuj domoj estis fine de 19-a aŭ komence de la 20-a jarcentoj alikonstruitaj kaj ili akiris historiigajn fasadojn. En kastelo en Frýdek, kiu estis origine gotika burgo el la 2-a kvarono de la 14-a jarcento kaj kelkfoje ĝi estis alikonstruita, estas hodiaŭ loko de Silezia Muzeo.

Historiaj antaŭurboj de Místek kaj pli nova parto de centro cedis en la 60-aj kaj la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento al konstruado de landvojoj kaj panelaj loĝdomaroj.

En Frýdek-Místek vivis ankaŭ du judaj komunumoj. La unua preĝejo estadis en antaŭurbo de Místek, sinagogo estis konstruita en la jaro 1865 en Frýdek; en la jaro 1939 ĝi estis detruita de nazioj. Juda tombejo el la jaro 1822 kun portalo en secesa stilo estas en sudorienta parto de Frýdek. En Frýdek estas ankaŭ Muzeo de Beskydy.

En la urbo ĉiujare okazas internacia festivalo de infanaj folkloraj ensembloj kaj vico da pluaj aranĝoj.

Historio de la estiĝo de duurbo

La plej malnovaj skribaj fontoj dokumentas ekzistadon de la municipoj en Subbeskidio jam ĉirkaŭ duono de la 13-a jarcento. La vilaĝo markita kiel Friedeberg, pli poste Místek, aperas en la jaro 1267 en testamento de olomouca episkopo Bruno el Schauenburg. Frýdek kaj Místek estis memstaraj urboj dum la tutaj jarcentoj. Pro decido de naziaj oficoj el la jaro 1942 estis ambaŭ urboj al la 1-a de januaro 1943 kunigitaj en unun: Frýdek, nur la 1-an de januaro 1955 ĝi nomiĝas Frýdek-Místek. Interese estas, ke tiu ĉi parolturno aperis jam ekde fino de la 19-a jarcento kiel nomo de trajnstacio en Frýdek.

Ŝablono:Urbo Frýdek-Místek