Horní Suchá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horní Suchá
germane: Obersuchau, pole: Sucha Górna
municipo
Centro de Horní Suchá
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Horní Suchá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Havířov
Historiaj regionoj Teŝina princlando, Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Fervojstacio Horní Suchá
 - fervojlinio n-ro 321
Rojo Sušanka
Situo Horní Suchá
 - alteco 280 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 51″ N 18° 29′ 07″ O / 49.79750 °N, 18.48528 °O / 49.79750; 18.48528 (mapo)
Areo 9,79 km² (979 ha)
Loĝantaro 4 556 (01.01.2010)
Denseco 465,37 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 35
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0803
NUTS 5 CZ0803 552739
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Horní Suchá
Retpaĝo: www.hornisucha.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Horní Suchá estas vilaĝo situanta sur la teritorio de la eksa Teŝina princlando. Geografie ĝi troviĝas inter la urboj Karviná, Havířov kaj Český Těšín, en proksimeco de limoj kun Pollando. Sub la vilaĝo troviĝis, hodiaŭ jam plejparte minitaj, provizoj de nigra karbo, kies minado tre influis la evoluon de Horní Suchá.

Historio

La nomo de la vilaĝo Horní Suchá (en traduko Supra Seka) unuafoje aperas en la jaro 1305. La deveno de la nomo de la vilaĝo ne estas ĝis nun klarigita, estus bele kredi al popola mito, laŭ kiu staris sur hakejo soligita seka pino kaj tiu ĉi loko ricevis la nomon Suchá Polana. Kiam la pino pro klimataj influoj falis, homoj bruligis ĝin kaj fine de la 12-a jarcento tie ekloĝis homoj kaj ili nomis ĝin Suchá (Seka).

En la dua duono de la 19-a jarcento estis en la vilaĝo fondita vilaĝa oficejo kaj per tio estis propre simbole kaj fakte konfirmita la historia ekzistado de Horní Suchá.

Esperanto en Horní Suchá

Pola Socialista Partio aranĝis oficialajn kursojn de Esperanto dufoje semajne en Horní Suchá, 1922.