Mosty u Jablunkova
Mosty u Jablunkova | |||
germane: Mosty bei Jablunkau, pole: Mosty koło Jabłonkowa | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Hedviko
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Mosty u Jablunkova | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Administra municipo | Jablunkov | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Montaro | Sileziaj Beskidoj | ||
Situo | Mosty u Jablunkova | ||
- alteco | 490 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 31′ 34″ N 18° 45′ 13″ O / 49.52611 °N, 18.75361 °O (mapo) | ||
Areo | 33,95 km² (3 395 ha) | ||
Loĝantaro | 3 936 (01.01.2010) | ||
Denseco | 115,94 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 16-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 739 98 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0802 | ||
NUTS 5 | CZ0802 598453 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de vilaĝo | 1 | ||
Bazaj sidejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Mosty u Jablunkova | |||
Retpaĝo: www.mostyujablunkova.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Mosty u Jablunkova (en traduko "Pontoj ĉe Jablunkov") estas vilaĝo en distrikto Frýdek-Místek kaj hodiaŭ tio estas la unua vilaĝo, en kiun sur ŝoseo aŭ sur fervojo oni enveturos el Slovakio ĝis Ĉeĥio.
La nomo Mosty (Pontoj) verŝajne devenas de granda kvanto da malgrandaj pontoj kaj pontetoj kunigantaj bordojn de rojoj kaj rojetoj.
Historio
La unuaj skribinformoj pri la loĝigo devenas el la dua duono de la 16-a jarcento. En la jaro 1578 ĉi tie estis konstruita fortikaĵo Ŝanco, kiu servis kontraŭ atakoj de tataroj, pli poste kontraŭ turkoj. Hodiaŭ troviĝas nur ties restaĵoj. En 1870 ĉi tie estis konstruita grava Fervojo Košice-Bohumín. Senpere antaŭ eksplodo de la dua mondmilito ĉi tie okazis la t.n. Incidento pri Jablunkov. Ekde la 1-a de januaro 1993, post apartigo de Ĉeĥoslovakio, ĉi tie estiĝis doganejo kaj 2 ŝoseaj ŝtataj limpasejoj kaj la 1-a fervoja limpasejo.
Ĝemelkomunumo
|