Nordrejn-Vestfalio
Nordrejn-Vestfalio | |||
germane: Nordrhein-Westfalen | |||
Federacia lando | |||
Ĉefurbo Duseldorfo nokte
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Nordrhein-Westfalen | |||
Lando | Germanio | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||
Historiaj regionoj | 6
| ||
Najbaras kun | 6
| ||
Parto(j) | Ruhr-regiono | ||
Grandaj urboj | 5
| ||
Riveroj | 6
| ||
Ĉefurbo | Duseldorfo | ||
- koordinatoj | 51° 13′ 32″ N 06° 46′ 58″ O / 51.22556 °N, 6.78278 °O (mapo) | ||
Areo | 34 088,31 km² (3 408 831 ha) | ||
Loĝantaro | 18 139 116 (fine de decembro 2022) | ||
Denseco | 532,12 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 23-a de aŭgusto 1946 | ||
Ministroprezidanto | Hannelore Kraft (SPD) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
ISO 3166 | DE-NW | ||
Landa Esperanto-asocio | Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (REVELO) | ||
Situo de Duseldorfo enkadre de Germanio
| |||
Vikimedia Komunejo: North Rhine-Westphalia | |||
Retpaĝo: www.nrw.de | |||
Nordrejn-Vestfalio (germane Nordrhein-Westfalen [NORTrajn VestFAln]), ofte mallongigite NRW (en Esperanto malpli ofte NRV) estas federacia lando en la okcidento de federacia Respubliko Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 18 139 116 loĝantojn. La ĉefurbo estas Duseldorfo (Düsseldorf).
Inter la plej grandaj pliaj urboj elstaras Essen, Dortmund kaj Kolonjo (Köln), sed krome ankoraŭ multaj aliaj gravaj urboj situas en la urbe strukturigita lando, inter alie Aachen, Bielefeld, Bochum, Bonno (Bonn), Detmoldo, Duisburg, Gelsenkirchen, Hamm, Hagen, Monastero (Münster), Mülheim, Oberhausen, Paderborn, Recklinghausen, Siegen kaj Wuppertal.
La plej grandaj riveroj de la lando estas Rhein (Rejno), Ruhr (Ruro), Lippe, Sieg kaj Weser, foje ligitaj per kanaloj kiaj la Kanalo Wesel-Datteln.
Historio
Nordrejn-Vestfalio (aŭ Nord-Rejno-Vestfalio) estis fondita en 1946 el la norda parto de la prusa provinco Rejnlando kaj el la prusa provinco Vestfalio. Poste aldoniĝis la iama princlando Lipo (en la blazono de Nordrejn-Vestfalio, la eta rozo de la lando Lipo troveblas tute sube, dum la simbola rivero de Rejnlando maldekstre kaj la blanka ĉevalo de Vestfalio dekstre okupas multe pli da loko).
Administraj aferoj
Ĉefurbo de Nordrejn-Vestfalio estas Duseldorfo; ĝi situas en Rejnlando (ne en Vestfalio, kion skribis la nova PIV). La federacia lando Nordrejn-Vestfalio konsistas el du regionaj ligoj nome regiona ligo Rejnlando kaj regiona ligo Vestfalio-Lipo. La 31 distriktoj kaj 23 eksterdistriktaj urboj grupiĝas en kvin distriktaroj (germane Regierungsbezirke), nome du Rejnlandaj (Duseldorfo, Kolonjo) kaj tri Vestfaliaj (Monastero, Arnsbergo kaj Detmoldo). Unuopajn ligilojn al la 31 distriktoj kaj 23 eksterdistriktaj urboj vi trovu en informkesto fine de la paĝo.
La industria valo de la rivero Ruhr dividiĝas inter la distriktaroj Duseldorfo, Monastero kaj Arnsbergo. La tieaj distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj kunlaboras en la regiona ligo Ruhr.
Demografio
Plej grandaj urboj estas:
Urbo | Graflando | Loĝantaro 31.12.2000 |
Loĝantaro 31.12.2006 |
---|---|---|---|
Kolonjo (Köln) | Köln (urbo) | 962 884 | 989 766 |
Duseldorfo (Düsseldorf) | Düsseldorf (urbo) | 569 364 | 577 505 |
Dortmundo (Dortmund) | Dortmund (urbo) | 588 994 | 587 624 |
Asindo (Essen) | Essen (urbo) | 595 243 | 583 198 |
Duisburgo (Duisburg) | Duisburg (urbo) | 514 915 | 499 111 |
Boĥumo (Bochum) | Bochum (urbo) | 391 147 | 383 743 |
Esperanto en Nordrejn-Vestfalio
En la federacia lando aktivas la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo, fondita en 1909.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke Retpaĝaro de la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo
|
|