Ĝermolisto de italaj esperantistoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Primo Dottarelli)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de italaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de aŭstraj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de italaj esperantistoj

Enhavo

A [redakti]

Giordano Azzi [redakti]

Giordano AZZI (19101-a de julio, 2002 en Como) estis honora membro de IEF kaj UEA. Iama estrarano de UEA pri kulturo, komitatano, prezidanto de IEF, unu el la plej elstaraj personoj de la itala Esperanto-movado. Lia traduko de "La revolucio en Portogruaro" de Ippolito Nievo aperis en la Itala antologio en 1987.

B [redakti]

Alfredo Bassetti [redakti]

Alfredo BASSETTI naskiĝis en 1912, dum 50 jaroj animo de la Esperanto-movado en Trento (Italio) kaj prezidinto (1966- 94) de la loka Esperanto-grupo, delegito pri fervojoj kaj turismo, mortis la 25-an de februaro 1997.

Dario Besseghini [redakti]

Dario Besseghini estas esperantisto kaj amatora lingvisto, en la 1970-aj jaroj gvida aktivulo de Itala Esperantista Junularo kaj inter la jaroj 1980 kaj 1985 redaktoro de la revuo Kontakto de TEJO - parte sole, parte en redaktora duopo. Li naskiĝis en Bergamo kaj laboras kiel komputila teknikisto en la Universitato de Pizo (Pisa), kie li diplomiĝis pri matematiko. Li loĝas en San Giuliano Terme iom norde de Pizo.

Medardo Biagi [redakti]

Medardo BIAGI (1907 - mortis la 7-an de decembro 1991 en Bologna, Italio) estis malnova membro, regula kongresano kaj apoganto de Societo Zamenhof.

Renato Bisi [redakti]

Renato BISI (naskiĝis 1911 - mortis la 11-an de majo 1993) estis dum longa tempo UEA-fakdelegito pri filozofio, honora prezidanto de Triesta E-Asocio (Italio).

Matia Bolcato [redakti]

Matia BOLCATO (1906-1998), aktivulino, iama delegito pri instruado en Mantovo (Italio), mortis la 20-an de septembro.

Giuseppe Stanislao Boscarino [redakti]

Giuseppe Stanislao BOSCARINO (mortis 72-jara la 21-an de oktobro 1971) estis esperantisto ekde la jaro 1913 en Sicilio (Italujo), kaj dum multaj jaroj UEA-delegito en Ragusa.

Agostino Brizzi [redakti]

Agostino BRIZZI (naskiĝis 1894, mortis la 7-an de aŭgusto 1965), estis itala esperantisto kaj literaturisto, kiu lernis Esperanton en 1920. Li postlasis manuskripton de ampleksa vortaro itala-Esperanta.

C [redakti]

Enrico Campanile [redakti]

Enrico CAMPANILE (kampanile) (4-a de novembro 1861 – ?) estis itala esperantisto kaj reĝa notario. Prezidanto de Napola Esperanto-Grupo, Fervora propagandisto; gastamo kaj bonhumoro.

Giuseppe Checco [redakti]

Giuseppe CHECCO (mortis en 1976 en Triesto, Italio) estis itala esperantisto.

Li estis fervora aganto en la loka Esperanto-movado dum pluraj jardekoj. Li estis membro de UEA ekde 1947.

Franca Concina [redakti]

Franca CONCINA (1932-1996), kasistino de Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj, kunorganizanto de pluraj kongresoj, mortis la 16-an de oktobro en Torino.

Ĉ [redakti]

D [redakti]

Primo Dottarelli [redakti]

Primo DOTTARELLI, italo. Naskiĝis en la 1-a de decembro, 1864 en Roma, mortis en la 6-a de decembro 1919. Esperantisto de 1905. Vigla kaj fervora propagandisto. De 1905 konsulo, poste delegito de UEA en Roma ĝis sia morto. (EdE-D )

Angelo Duranti [redakti]

Angelo DURANTI (1927-2002) estis pastro, piliero de la Tutmonda Ekumena Ligo, iama vicdelegito kaj fak-delegito, mortis la 8-an de septembro 2002 en Madonna Degli Angeli (Italio).

E [redakti]

F [redakti]

Piero Ferrara [redakti]

Piero FERRARA naskiĝis en 1940, delegito pri brikfarado kaj skoltismo, forpasis en San Lorenzo di Savena (Italio) la 17-an de septembro 1999. Longdaŭra membro de la Bolonja Esperanto-grupo, li agis precipe en la skolta medio.

Mario Furlan [redakti]

Mario FURLAN (1906-1995), mecenato de la movado en Triesto kaj de la granda vortaro itala-Esperanta, mortis la 9-an de septembro.

G [redakti]

Francesco Geraci [redakti]

Francesco GERACI (mortis 66-jara la 12-an de aprilo 1965) estis itala esperantisto, mezgrada profesoro. En 1961 li kunorganizis la unuan kunvenon de siciliaj esperantistoj, kiu rezultigis la restarigon de la tiea movado.

Ĝ [redakti]

H [redakti]

Ĥ [redakti]

I [redakti]

Katja Ignatieva [redakti]

Katja IGNATIEVA (naskiĝis la 13-an de aprilo 1979) estis kasistino de TEJO. Ŝi loĝas en Milano, Italio.

Pia Incoronato [redakti]

Pia INCORONATO (1922 - mortis la 10-an de julio 2000), instruistino, animo de la Esperanto-agado en sia urbo Ercolano (Italio), iama delegito pri arkeologio.

Piatti Ippolito [redakti]

Piatti IPPOLITO (naskiĝis 1885 - mortis la 20-an de junio 1971) estis itala esperantisto. Profesoro Piatti Ippolito, delegito de UEA dum dudeko da jaroj kaj eksdirektoro de Milana Katedro de Esperanto, sukcese agadis por Esperanto ĉe turismaj, komercaj kaj edukaj instancoj italaj, kaj tradukis i.a. la raporton de Ligo de Nacioj.

J [redakti]

Ĵ [redakti]

K [redakti]

L [redakti]

Lorenzo Longoni [redakti]

Lorenzo LONGONI (1920-1996), kanoniko de la katedralo de Milano, spirita asistanto de Itala Katolika Unuiĝo E-ista kaj de la Milana Katolika E-Centro, mortis la 21-an de majo 1996.

M [redakti]

Ciro Menotti [redakti]

Rag. Ciro MENOTTI (mortis 1958 aŭ 1959 en Brescia) estis itala esperantisto, librotenisto, multjara delegito de UEA, fervora propagandisto kaj fondinto de loka Esperanto-grupo (laŭ Esperanto 642).

Miriam Michelotti [redakti]

Miriam MICHELOTTI (perdis sian vivon en strata akcidento la 25-an de novembro 1991 en Sicilio, kune kun sia fratino Maria Luisa) estis unu el la fondintoj de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.

Carlo Musazzi [redakti]

Carlo MUSAZZI (naskiĝis la 24-an de marto 1922, mortis la 23-an de februaro 2001) estis itala esperantisto kaj pastro katolika. De 1988 plurajn jarojn li laboris kiel redaktoro ĉe la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana. En Valencio (1993) kaj Prago (1996) li gvidis Esperanto-lingvajn diservojn dum la Universalaj Kongresoj.

N [redakti]

O [redakti]

P [redakti]

Gustavo Perini [redakti]

Gustavo PERINI (naskiĝis en 1897; mortis la 20-an de decembro 1998) estis itala esperantisto kaj sekretario de la Esperanto-grupo en Trento (Italio), kiu dum multaj jaroj instruis Esperanton kaj servis ĝis 1985 kiel delegito de UEA.

Giuseppina Picciotto de Vita [redakti]

Giuseppina PICCIOTTO DE VITA (naskiĝis en 1916 - mortis en marto 1989 en Palermo, Italio) estis UEA-delegitino dum trideko da jaroj.

Q [redakti]

R [redakti]

Manuela Ronco [redakti]

Anders Rosenberg [redakti]

Anders ROSENBERG, svedo, popollerneja instruisto, poste, gimnastika direktoro, akvo-kuracisto kaj higienisto. Naskiĝis en la 19-a de januaro 1861 en Tygelsjo. Esperantisto de 1907. Delegito de UEA. Propagandisto, kursgvidado, kelkaj libretoj.

S [redakti]

Forwa Solimena [redakti]

Forwa SOLIMENA (naskiĝis 1912 - mortis 1994) estis aktiva UEA-fakdelegitino pri kulturo dum 20 jaroj en Napolo (Italio).

Renzo Sommi [redakti]

Renzo SOMMI (naskiĝis en 1922 - mortis la 14-an de decembro 2000 en Fidenza, Italio) estis 40 jarojn delegito en Fidenza, gvidis multajn kursojn kaj aranĝis diversajn renkontiĝojn.

Agostino Stelacci [redakti]

Agostino STELLACCI (stelaĉi), italo, sacerdoto, prof., eksmilita kapelano kaj nuna kapelano O. N. B. De 1928 gv idis la kursojn de Kampana E-a Instituto. Kunlaboris por „Rivista Italiana di E“.

Ŝ [redakti]

T [redakti]

Leandro Taccani [redakti]

Leandro TACCANI (naskiĝis 1901 - mortis la 17-an de februaro 1993) estis UEA-fakdelegito pri instruado en Milano (Italio). Honora Membro de Itala E-Federacio, li stimulis amasan lernadon de Esperanto en la mezlernejo, kiun li estris dum 22 jaroj.

U [redakti]

Ŭ [redakti]

V [redakti]

W [redakti]

X [redakti]

Y [redakti]

Z [redakti]

Pierre Zanin [redakti]

Pierre ZANIN (1921-1995) delegito en Mel (Italio) pri instruado, ĝardenoj kaj universala kalendaro, E-instruanto, mortis la 2-an de septembro 1995.