Peter Grünberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Grünberg
Nobel-premiito
Persona informo
Peter Grünberg
Naskiĝo 18-an de majo 1939 (1939-05-18)
en Plzeň
Morto 7-an de aprilo 2018 (2018-04-07) (78-jaraĝa)
en Jülich
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Teknologia universitato DarmstadtUniversitato de FrankfurtoUniversitato de Kolonjo vd
Familio
Patro Theodor Grünberg vd
Edz(in)o
Infanoj 3
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fizikoNobel-premio vd
Aktiva en Kolonjo vd
Doktoreca konsilisto Stefan Hüfner vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter Andreas GRÜNBERG, naskita la 18-an de majo 1939 en Pilsen (nun Plzeň en Ĉeĥio -- mortis la 7-a de aprilo 2018 en Jülich), estis germana fizikisto, kies esploroj okupiĝas pri solidoj. Lia plej konata eltrovo estas la fenomeno de Giganta Magneta Rezistanco. En 2007 li ricevis por tio, kune kun Albert Fert, la Nobel-premion pri fiziko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Grünberg studis ekde 1962 en Frankfurt am Main kaj Darmstadt; tie ĉi li pasigis signifan parton de sia akademia kariero. En 1969 li doktoriĝis ĉe Stefan Hüfner pri "spektroskopiaj esploroj pri kelkaj rar-teraj grenatoj" (Spektrokopische Untersuchungen an einigen Selten-Erd-Granaten). Li pasigis tri jarojn ĉe Universitato Carleton en Otavo (Kanado) kaj ekde 1972 laboris en esplorcentro Jülich. Li habilitiĝis en Kolonjo kaj ekde 1984 estis plenrajta docento, ekde 1992 eksterregula profesoro ĉe la universitato de Kolonjo. De sia pensiiĝo en 2004 li laboras kiel gasto en esplorcentro Jülich en la instituto pri esploro pri solidoj, en ties fako pri elektronikaj ecoj.

Ĉirkaŭ la jarŝanĝo 1987/1988 Grünberg – preskaŭ samtempe kun, sed sendepende de Albert Fert – malkovris la fenomenon de Giganta Magneta Rezistanco, kiu ekde la 1990-aj jaroj ebligas la konstruon de alt-kapacitaj firmaj magnetdiskoj. Nun la skribaj-legaj kapoj de preskaŭ ĉiuj magnetdiskoj baziĝas sur tiu GMR-efiko. La licencajn tantiemojn pri la koncernaj patentoj ricevas la instituto, en kiu laboras Grünberg.

En 2006/2007 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]