Savoie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Savoie
Situo de Savoie
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Numero 73
Prefektejo Chambéry
Subprefektejoj Albertville
Saint-Jean-de-Maurienne
Prezidanto de la
departementa konsilio
Hervé Gaymard
Prefekto Denis Labbé
Statistikaĵoj
Loĝantaro 442 468 (2021)
Areo 6 028 km²
Loĝdenso 73 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 19
Komunumaroj 26
Komunumoj 292
vdr

Savoie [savwa] aŭ Savojo estas franca departemento en la nordo de Alpoj, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi apudas Italion oriente kaj sudoriente kaj la departementojn Hautes-Alpes sude, Isère sudokcidente, Ain nordokcidente kaj Haute-Savoie norde.

La departemento enhavas 292 komunumojn. La ĉefurbo estas Chambéry.

Arondismentoj[redakti | redakti fonton]

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Geografio[redakti | redakti fonton]

La departemento Savojo estas la plej monta el Francio: 89 % de la 6 028 km2 areo estas monta, de 210 m ĉe la kunfluejo de Guiers kun Rodano, ĝis 3 855 m (La Grande Casse), kun averaĝa alteco je 1 500 m. 36 montopintoj superas 3 500 m. La orienta parto la plej vasta kuŝas en Alpoj dum la plej okcidenta malgranda parto apartenas al suda komenco de Ĵuraso. La rivero Rodano fluas ĉe la orienta limo laŭ 49 km. La rivero Izero (Isère) trafluas grandan parton de la departemento, de la itala landlimo oriente ĝis la limo kun la samnoma departemento en la sud okcidento, kie ĝi kuniĝas al la Alpa Sulko, granda alpa valo, kiu ligiĝas Grenoble, Chambéry, Annecy kaj Genève. La valo de Izero nomiĝas Tarentezo (Tarentaise). Pluraj riveroj fluas al Izero : La rivero Arc, kiel ties nomo france indikas, arkon desegnas en la sud-orienta valo Maurienne, la rivero Arly fluas el la Nordo. Nordokcidente fluas la rivero Chéran kaj okcidente Guiers, ambaŭ al Rodano. Savojo enhavas la plej grandan el Francio naturan lagon Bourget, alian grandan lagon Aiguebelette, kaj entute pli ol 100 lagojn.

La montaro kiu staras inter la riveroj Arc kaj Izero nomiĝas Vanoise. En ĝi estas Nacia Parko Vanoise, la unue kreita franca parko. Norde de la valo Tarentezo staras la montaro Beaufortain, kiu fakte estas ŝtupara al Masivo Blanka Monto. Beaufortain pluiĝas suden en la montoĉenojn Lauzière kaj Belledonne. En la urbo Albertville, kie Arly ĵetiĝas en Izero , finiĝas la valo Tarentezo. Alvale la valo prenas la nomon Savojvaleto (Combe de Savoie). Norde de ĝi staras la prealpa montaro Bauges, kaj okcidente Chartreuse.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La nordorienta parto apartenas laŭ geologia vidpunkto al kalka malnova montaro Ĵuraso. Norde kaj okcidente oni estas en la antaŭalpaj montaroj el sedimentaj kalkaj petroj. Tiuj montaroj similas al montohavaj altebenaĵoj, kies randaj klifoj superas la Savojvaleton kaj la Alpan Sulkon. La aro Beaufortain-Lauzière-Belledone konsistigas la sudan sekvon de la Masivo Blanka Monto kaj apartenas la junaj eksteraj Alpoj el kristalaj petroj. Pli oriente oni estas en la petroriĉaj internaj Alpoj, kies geologia historio estas longa kaj ege kompleksa.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La savoja klimato suferas multajn influojn. Ĝi estas esence kontinenta pro ties situo malproksima al maro. Ĝi estas vintre malvarma des pli en alto, kun multe da neĝo. Somere ĝi estas varma, kun nur iom da pluvo funde de la valoj Tarentezo kaj Maurienne, kiuj estas skulptitaj meze de la alpa masivo, kie la nuboj estas jam malpleniĝintaj, kvankam la pli okcidentaj ricevas la lastajn oceanajn influojn kun multe pli da pluvo. La malaltaj alsudaj deklivoj ricevas mediteranean influon. La masivoj suferas montoklimaton kun malvarmo, neĝo kaj frosto dum pli ol la jarduono laŭ la alteco.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1860 Savojo, t.e. la teritorio de la du nunaj savojaj departementoj, estis kunigita al Francio. La antaŭa historio de tiu lando estis miljara. Spurojn de prahistorio oni trovas sur t. n. “pokaletŝtonoj”, kiuj estas ŝtonoj sur kiuj homoj iam fosis truetojn pokalformajn, kies rolon oni ne certe konas ĝis nun. La gaŭla popolo, kiu unue vivis en Savojo estas “Allobroges”. Ekde la unua jarcento a. K. oni datas gravajn romiajn spurojn en urbetoj kiel Aime (Axima) kaj Aix (Aquae) kaj en komunikadvojoj. En 380 unue aperis la nomo Sabaudia, kiu iĝis Savoie en la franca, en verko de latina historiisto. Dum la mezepoko, Savojo sukcesis firme regi teritorion « Lotaringio » apogiĝante sur la potencagnoskon de la germana imperio, kaj iom pligrandiĝis ĝis la aktualaj Svisio kaj Italio. En 1295 Amedeo 5-a akiris la kastelon de Chambéry, kiu iĝis ĉefurbo. Meze de la 13-a jarcento Dukejo Savojo estis vera ŝtato bone organizita kaj agnoskita kiel grava ŝtato en Eŭropo. Dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj Savojo konis gravajn internajn krizojn, kaj Francio invadis ĝin plurfoje. Ekde Emmanuel-Philibert meze de la 16-a jarcento, Savojo tamen konis renovigon kaj iĝis simila al la aliaj eŭropeaj ŝtatoj. Torino iĝis ĉefurbo ĉar Chambéry estis tro eksponata al francaj invadoj, kaj la reĝa familio rifuĝis tie. Dum la Franca Revolucio la lando estis denove invadita kaj poste dispecigita inter Svisio, Francio kaj la unuiĝanta Italio. En 1860 Napoleono la 3-a, imperiestro de francoj, aneksis Savojon al Francio.

Demografio kaj urboj[redakti | redakti fonton]

La departemento havas 423 715 loĝantojn (en 2012)[1]. La administra ĉefurbo estas Chambéry (57 342 loĝantoj), kiu ankaŭ estis la historia ĉefurbo de Savoja Dukejo. La plej gravaj urboj estas Albertville (18 876 loĝantoj), kie okazis en 1992 la vintra olimpiko, Aix-les-Bains (27 750 loĝantoj), La Motte-Servolex (11 101 loĝantoj), Saint-Jean-de-Maurienne (8 242 loĝantoj), Modane, Bourg-Saint-Maurice, Moûtiers kaj Ugine. Vintre la loĝantaro duobliĝas pro la skiejoj de Tarentezo kaj Maurienne, kiuj estas famaj en la tuta mondo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomion savojan oni povas duonresumi per unu vorto : skiturismo. Efektive ekde la 1950aj jaroj kreiĝis kaj ĝis nun disvolviĝis skiejoj precipe en Tarentezo sed ankaŭ en Maurienne. Tia sporta turismo venigas pli kaj pli multnombran homamason allogata de naturo, sporto kaj pura aero. Sen tio la iam gravaj, nun malpliiĝintaj industriaj fabrikeoj (metalurgio) en la valoj ne plu povintus vivigi la montaranojn, kaj savojaj alpoj nun iĝus blanka dezerto ! Kontraŭe la skiejoj grave difektis la naturan medion kaj voris areon. La Nacia Parko Vanoise kaj pluraj naturrezervejoj ebligis bremsi tiun movadon.

En la regiona de Chambéry estas grava komerca kaj industria aktivado. La grandaj ekonomiaj sektoroj estas manĝaĵagrikulturoj, ekologindustrioj, kunmetitaj materialoj, komunik- kaj informadteknologioj, metalindustrioj. La urbo estas ankaŭ administra centro kun hospitaloj, lernejoj kaj universitato.

Esperantomovado[redakti | redakti fonton]

En Savojo estas pluraj esperantistaj asocioj en Aix-Les-Bains, Chambéry (Esperanto Vive Savoie), Albertville (Albertville Esperanto), Moûtiers, Aime (Tarenteza Esperanto) kaj Bourg-Saint-Maurice (Alt-Tarenteza Esperanto).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]