Almendros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Almendros (Kvenko))
Almendros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16420
Politiko
Urbestro Acisclo Jiménez Rodríguez (PP)
Demografio
Loĝantaro 275  (2013)
Loĝdenso 4,37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 55′ N, 2° 53′ U (mapo)39.9205624-2.8849394Koordinatoj: 39° 55′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 62,9 km² (6 290 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Almendros (Provinco Kvenko)
Almendros (Provinco Kvenko)
DEC
Almendros
Almendros
Situo de Almendros
Almendros (Hispanio)
Almendros (Hispanio)
DEC
Almendros
Almendros
Situo de Almendros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almendros [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Almendros (Migdalarboj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Almendruquero. La censita loĝantaro en 2013 estis de 275 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,37 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Almendros estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la okcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 890 m; je 83 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 62.9 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°55′14″N 2°53′6″O.

Almendros troviĝas je malpli ol 4 km el Villarrubio kaj Tribaldos kaj je malpli ol 7 el Uclés kaj Torrubia del Campo. Saelices, kun la romiaj ruinoj de Segóbriga, estas je 7 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Almendros, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Almendros kie oni falis al la nunaj 275.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis de dekstraj partioj, nome Carlos Peña el 1981 al 1995 (3 fojojn kaj duono) kaj Acisclo Jiménez Rodríguez (PP) el 1995 ĝis nun (kvinfoje).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]