La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la 1078.
La nuntempan municipon kreas tri eksaj vilaĝoj – la propra Bohuňovice, Moravská Loděnice kaj Trusovice. En unu municipon ili estis unuiĝintaj en la jaro 1960 kaj iliaj nomoj estas senĉese en la nomoj de katastraj teritorioj. Bohuňovice kreas centron de la municipo kun preĝejo de sankta Johano Baptisto, Moravská Loděnice troviĝas okcidente malantaŭ fervojlinio 290 kaj Trusovice etendiĝas sude ĉirkaŭ rojo Trusovický potok.