David Gross

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el David GROSS)
David Gross
Nobel-premiito
Persona informo
David Jonathan Gross
Naskiĝo 19-an de februaro 1941 (1941-02-19) (83-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato de Kalifornio ĉe BerkeleyHebrea Universitato de Jerusalemo • Hebrew University Secondary School vd
Subskribo David Gross
Familio
Patro Bertram Myron Gross vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • teoria fizikisto vd
Laborkampo fizikokordoteorio vd
Doktoreca konsilisto Geoffrey Chew vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David Jonathan GROSS [DEJvid ĜONat'n gros] (n. la 19-an de februaro 1941) estas usona fizikisto. En 2004 li partigis kune kun Frank Wilczek kaj David Politzer la Nobel-premion pri fiziko pro ilia eltrovo de la kvantummekanika teorio de "asimptota libereco".

David GROSS ĉe Instituto Kavli

Gross naskiĝis en Vaŝingtono, Usono en 1941. Li bakalaŭriĝis kaj magistriĝis ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo, Israelo en 1962. En 1966 li doktoriĝis en fiziko de la Universitato de Kalifornio, Berkeley, Kalifornio. Li estis docento ĉe Universitato Harvard kaj profesoro ĉe Universitato Princeton ĝis 1997.

En 1973, Gross kaj sia unua diplomita studento Frank Wilczek, ĉe Universitato Princeton, eltrovis asimptotan liberecon, kiu tenas ke ju pli proksimiĝas kvarkoj, des pli la nuklea forto inter ili malfortiĝas, tiome ke ili agas kvazaŭ kiel liberaj eroj. Asimptota libereco, ankaŭ sendepende eltrovita de David Politzer estis grava en la evoluado de kvantuma kolordinamiko.

Ekde 2004, Gross estas direktoro de la Kavli Institute for Theoretical Physics (Instituto Kavli pri Teoria Fiziko) de Universitato de Kalifornio, Santa Barbara, kie li tenas la Frederick W. Gluck Chair in Theoretical Physics (Prezidon de teoria fiziko).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]