Internacia flughaveno Ŝeremetjevo
Internacia flughaveno Ŝeremetjevo | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • federacia flughaveno de Rusio | |||||
IATA: SVO ICAO: UUEE | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Rusio | ||||
Regiono | Moskva provinco | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Apuda urbo | Ĥimki, Lobnja | ||||
Alteco | 192 m | ||||
Geografia situo | 55° 58′ 1″ N, 37° 25′ 0″ O (mapo)55.96694444444437.416666666667Koordinatoj: 55° 58′ 1″ N, 37° 25′ 0″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 07/25 | ||||
Kurej-longo | 3.700 m | ||||
La Internacia flughaveno Ŝeremetjevo (ruse Междунаро́дный аэропо́рт Шереме́тьево) estas unu el ĉefaj flughavenoj de Moskva regiono kaj la dua laŭ kvanto da pasaĝeroj en Rusio (post Domodedovo). Ĝi situas norde de Moskvo sur teritorio de urba municipo Ĥimki (Moskva provinco) inter la urboj Ĥimki kaj Lobnja. La flughavenon uzas pli ol 26 milionoj da pasaĝeroj dum unu jaro[1].
En Ŝeremetievo estas bazata rusia flugkompanio "Aeroflot".
Historio
La unua (milita) aerodromo tie estis konstruita jam en 1950-aj jaroj. En 1959 ĝi estis transdonita al civila aviado; la 11-an de aŭgusto 1959 tie surteriĝis la unua aviadilo el Leningrado. Sian nomon ĝi risevis de loĝloko Seremetjevskij kaj fervoja stacio "Ŝeremetjevskaja".
La Internacia flughaveno Ŝeremetjevo-2 estis konstruita okaze de Somera Olimpiko 1980. Ĝi aldoniĝis al la flughavena komplekso de Ŝeremetjevo-1, kiu malfermiĝis en 1964.
Ekde 2011 "Ŝeremetjevo" apartenas al Moskva provinco (antaŭe ĝi apartenis al Moskvo)[2].
Aerodromo
Nuntempe estas du kurejoj: 07R/25L (longo 3,7 km) и 07L/25R (longo 3,550 km), tamen pro kurta distanco inter ili (280 m) oni ne povas uzi ilin sendepende. Ekzistas projekto pri konstruado de nova kurejo, kio, tamen, kaŭzas protestojn de naturdefendistoj[3].
Stacidomoj
La flughaveno havas 6 pasaĝerajn stacidomojn: A (komerca aviado), B, C (antaŭe "Ŝeremetjevo-1"), D, E, F (antaŭe "Ŝeremetjevo-2"). Krome, ekzistas karga stacidomo. La unuaj tri situas en norda parto, la ceteraj - en suda parto; ili estas kunligitaj per senpaga aŭtobuso (por uzado bezonatas flugbileto).
Distanco ĝis Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo estas 9 km de D, E, F kaj 13 km de A, B, C.
Flugkompanioj
Flugkompanioj:
Transporta kunligo kun Moskvo
Oni povas atingi la flughavenon de Moskvo kaj reen diversmaniere.
Komenco de veturo en Moskvo | Veturilo | Tempo de veturo | Kosto (en rubloj) | Referencoj |
---|---|---|---|---|
Metrostacio "Reĉnoj Vokzal" | Aŭtobusoj 851, 851Э | 28 | ||
Metrostacio "Planernaja" | Aŭtobuso 817 | 28 | ||
Metrostacio "Belorusskaja", Belorusia stacidomo | Elektrotrajno "Aeroekspres" | 320 | Nur ĝis stacidomoj D, E, F, ĉe kiuj situas fervoja stacio | |
Fervoja stacio "Planernaja" | Aŭtobusoj 817, 851 | 28 |
Nokte (1:00 - 5:30) funkcias ankaŭ aŭtobuso Н1 laŭ itinero Ozjornaja strato - Lenin-avenuo - Tverskaja strato - Leningrada avenuo - flughaveno "Ŝeremetjevo".
Krome, la flughaveno atingeblas per sia aŭtomobilo laŭ la federacia aŭtovojo M10 (alveturo per Meĵdunarodnoje aŭ Ŝeremetjevskoje ŝoseo) aŭ laŭ la Dmitrova ŝoseo.
Aviadaj akcidentoj
Estis ankaŭ aliaj akcidentoj.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (ruse, angle)