Portilla (Cuenca)
Portilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Marcos Refusta (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 74 (2016) | ||
Loĝdenso | 2,26 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 17′ N, 2° 5′ U (mapo)40.288611111111-2.0827777777778Koordinatoj: 40° 17′ N, 2° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 090 m [+] | ||
Areo | 32,78 km² (3 278 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Portilla (Cuenca) [+] | |||
Portilla [porTIja] (Montopasejeto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas portillano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 74 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,26 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Portilla estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,066 m super marnivelo; je malpli ol 29 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 32,78 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°17′19″N 2°04′58″Ok.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Portilla, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Portilla; sed poste eĉ la proksimeco al la ĉefurbo ne kapablis rekuperi la loĝantaron kiu venis al la nunaj 74.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉu de maldekstra partio PSOE aŭ de dekstra PP sed lastatempe el maldekstra PSOE.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.