Reíllo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reillo)
Reíllo
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16390
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Pablo Campillo Gutiérrez (PP)
Demografio
Loĝantaro 112  (2023) [+]
Loĝdenso 1,16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 54′ N, 1° 52′ U (mapo)39.9052044-1.8722287Koordinatoj: 39° 54′ N, 1° 52′ U (mapo) [+]
Alto 1 022 m [+]
Areo 81,78 km² (8 178 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Reíllo (Provinco Kvenko)
Reíllo (Provinco Kvenko)
DEC
Reíllo
Reíllo
Situo de Reíllo
Reíllo (Hispanio)
Reíllo (Hispanio)
DEC
Reíllo
Reíllo
Situo de Reíllo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Reillo [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

ReílloReillo [reIjo] aŭ [REJjo] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 95 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,16 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Reíllo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centr-orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,022 m super marnivelo, je 37 km el Kvenko, nome provinca ĉefurbo. Ĝi distas 215 km el Toledo, 201 km el Madrido, 524 km el Barcelono, 185 km el Valencio.

La areo de ties teritorio estas de 81,78 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°54′19″N 1°52′20″Ok.

Ĝi limas kun la municipoj norde Cañada del Hoyo, sude kun Monteagudo de las Salinas kaj Arguisuelas, oriente kun Carboneras de Guadazaón kaj okcidente kun Fuentes.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas kastelo de araba deveno de la 12a jarcento.

La loĝantaro atingis pinton de pli ol 600 loĝantoj en la 1920-aj jaroj. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Reíllo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Reíllo kie oni venis al la nunaj 95.

Post la Hispana Transiro al demokratio la urbestro estis lastatempe de la dekstra partio PP.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, krom ĉasado. Servoj kaj loĝejoj (rura turismo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]