Santa Olalla (Toledo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Santa Olalla
San Julián Plaza.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45530 [+]
Retpaĝaro www.santaolalla.es
Politiko
Urbestro José Mª Vallejo Herrera
Demografio
Loĝantaro 3 522  (2010)
Loĝdenso 48,92 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 1′ N, 4° 26′ U40.023611111111-4.4358333333333Koordinatoj: 40° 1′ N, 4° 26′ U [+]
Alto 492 m [+]
Areo 72 km² (7 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Santa Olalla
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Santa Olalla (Toledo) [+]
Information icon.svg
vdr

Santa Olalla [santaolAja] (Sankta Eŭlalia) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Santolareños. La censita populacio en 2010 estis de 3.522 loĝantoj kaj la denseco estas de 48,92 loĝ/km². Dum la lasta jardeko plialtiĝis je pli da milo da loĝantoj pro proksimeco kaj bona komunikadebloj al Madrido.

Situo[redakti | redakti fonton]

Santa Olalla estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 492 m; je 41 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 80 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. Ĝi estas ankaŭ tre proksima de Talavera de la Reina (je 32 km). La areo de ties teritorio estas de 72 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°1′25″ N 4°26′9″ Ok. Ĝi limas norde kun Hormigos; oriente kun Maqueda, Val de Santo Domingo kaj Alcabón; sude kun Carmena, La Mata kaj Carriches; okcidente kun Domingo Pérez, Erustes, Otero kaj El Casar de Escalona.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Santa Olalla ĝuas klimaton mediteranean kontinentan. La temperaturoj estas ekstremaj. En vintro oftas subnulaj temperaturoj, kaj ĉefe frostas tagiĝe. Vintre oni superas la 30º gradoj amplekse dum julio kaj aŭgusto. La precipitaĵoj koncentriĝas en aŭtuno kaj vintro. La neĝo malabundas kaj ĉefe en januaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Sektoro servoj lastatempe: komerco, industrio de dolĉaĵoj kaj konstruado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de San Blas
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Santa Olalla en la provinco Toledo kaj en Hispanio

De antikva deveno kiel ĉevoja setlejo, fakte unue de keltoj kaj poste de iberoj karpetanoj ĝuste antaŭ la alveno de la romianoj, kiuj tie starigis setlejon survoje el Toledo al tiama ĉefurbo romia Mérida; fakte tiam ĝi ricevis la nomon laŭ la tiama martirino de kristanismo el Merido. La visigotoj konstruis preĝejon je ŝia omaĝo. Poste la araboj detruis ĝin kaj rekonstruis moskeon plej verŝajne samloke.

En 1083 ĝi estis konkerita de la reĝo Alfonso la 6-a kaj rehavas sian antikvan nomon kiu pro evoluo de la kastilia lingvo iĝis Santa Olalla, dum en la eklezia lingvaĵo restis Eulalia. Santa Olalla iĝis ĉefurbo de la tiama jurisdikcio kaj ekgraviĝis, enmuregiĝis, kies unua referenco al murego aperis en 1127 en papa buleo. Necesis enmuregigi ĝin por protekto kontraŭ arabaj invadoj, kiaj tiu de Miramamolín en 1196. La militestro de almohadoj alvenis ĝis ĉe Toledo.

En la mezepoko estis ĉefurbo kaj eklezia kaj de senjorlando. Diversaj povos konfliktis pro ties dominado kaj inter tiuj la militaj ordenoj de Calatrava kaj Santiago. Finfine ĝi iĝis civila senjorlando de diversaj nobelaj familioj kiaj Castro, Lope de Haro, Martín Fernández, Guzmán, kaj senjoroj de Orgaz kaj ekde 1529 Grafoj de Orgaz laŭ permeso de Karlo la 5-a.

Tiu urbeto havis, krom la murego kun ties tri pordegoj (Madrid, Toledo kaj Badajoz sed konataj kiel Maqueda, Alcabón kaj Talavera), kvar preĝejojn (San Pedro, San Julián, San Miguel kaj San Juan), unu konventon, la palacon de la Grafoj de Orgaz de stilo herera, hospitalon de karitato kun kapelo, kaj tri ermitejojn (San Sebastián, San Roque, San Blas), inter aliaj monumentoj kiuj meritigis la urbeton esti jurisdikcia ĉefurbo de la 50 domaroj de la komarko kiuj apartenis al la senjorlando (el kiuj nune restas nur 12).

La judaro aŭ juda komunumo de Santa Olalla estis inter la plej multnombraj kaj gravaj de la provinco, ampleksa grupo de kultaj, riĉaj kaj povaj homoj sen kiuj ne kompreneblas la historio mezepoka de Santa Olalla; gravis ankaŭ la moriskoj kaj novkristanoj.

Okazis konfliktoj inter la jurisdikcio de Santa Olalla kaj Talavera kio kondukis inter alia al nomumado de la populacio de Illán de Vacas kiel neŭtraluloj fare de la Katolikaj Gereĝoj; la problemoj ne finis ĝis 1498.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]