Lago Biŭa: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e ŝablono |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 73: | Linio 73: | ||
* [[Bivo]], (surfadenigis, kordita, ĉenita, liniita) instrumento, kiu havas simila (geometria figuro, formo) al la lago. |
* [[Bivo]], (surfadenigis, kordita, ĉenita, liniita) instrumento, kiu havas simila (geometria figuro, formo) al la lago. |
||
* [[_Birdman_ Mitingo]] ([[1977]]-), la ĉiujara _televised_ _homemade_ [[glisilo]] kaj [[homo-(potencis, kardinalita, povita) transporto|homo-(potencis, kardinalita, povita) fuĝo]] (konkurso, konkurenco). |
* [[_Birdman_ Mitingo]] ([[1977]]-), la ĉiujara _televised_ _homemade_ [[glisilo]] kaj [[homo-(potencis, kardinalita, povita) transporto|homo-(potencis, kardinalita, povita) fuĝo]] (konkurso, konkurenco). |
||
{{Commons|Lake Biwa}} |
{{Commons|Lake Biwa}} |
||
Linio 89: | Linio 91: | ||
{{Portalo|Azio|Biologio|Geografio}} |
{{Portalo|Azio|Biologio|Geografio}} |
||
*{{en}} [http://www.panda.org/about_wwf/where_we_work/ecoregions/lake_biwa.cfm Tutmondaj 200; numero 185 : Lago Biŭa (WWF)] |
*{{en}} [http://www.panda.org/about_wwf/where_we_work/ecoregions/lake_biwa.cfm Tutmondaj 200; numero 185 : Lago Biŭa (WWF)] |
||
==En Esperanto== |
|||
*''De dinamika Lago Biŭa al la mondo'' de Takao Yamaguchi. Kyoto: MP Miyaobi Publishing Co, 2016. |
|||
<!--[http://www.nationalgeographic.com/wildworld/profiles/g200/g185.html Tutmondaj 200; numero 185 : Lago Biŭa (Nacia Geografia Societo)]--> |
<!--[http://www.nationalgeographic.com/wildworld/profiles/g200/g185.html Tutmondaj 200; numero 185 : Lago Biŭa (Nacia Geografia Societo)]--> |
||
{{commons|Lake Biwa}} |
{{commons|Lake Biwa}} |
||
{{Palearktisaj ekoregionoj laŭ ekoprovinco}} |
{{Palearktisaj ekoregionoj laŭ ekoprovinco}} |
||
[[Kategorio:Biogeografio]] |
[[Kategorio:Biogeografio]] |
Kiel registrite je 14:28, 16 mar. 2017
Biŭa 琵琶湖 (Biŭa-ko) | ||
---|---|---|
Ekde la aerspaco
| ||
tectonic lake • ancient lake • Class A river | ||
Ĉefaj fontoj | pli ol 400 malgrandaj riveroj | |
Ĉefaj elfluoj | Seta-rivero | |
Insuloj | 3 | |
Setlejoj | Hikone Ōcu Sakamoto | |
Areo de la baseno | 3174 km² | |
Landoj de la baseno | Japanio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 35° 20′ N 136° 10′ O / 35.333 °N, 136.167 °O (mapo)Koordinatoj: 35° 20′ N 136° 10′ O / 35.333 °N, 136.167 °O (mapo) | |
Koordinatoj | 35° 15′ 18″ N, 136° 4′ 48″ O (mapo)35.255136.08Koordinatoj: 35° 15′ 18″ N, 136° 4′ 48″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 85,6 m | |
Surfaca areo | 670,4 km² | |
Maksimuma longo | 63,49 km | |
Maksimuma larĝo | 22,8 km | |
Akva volumeno | 27,5 km³ | |
Maksimuma profundo | 103,58 m | |
Borda longo1 | 235,2 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Biŭa (琵琶湖 Biŭa-ko: Lago Bivo), ankaŭ latinliterigita Biwa, antaŭe konata kiel Ōmi, estas la plej granda nesala akvo lago en Japanio, situanta en gubernio Ŝiga (okcidento-centra Honŝu), nordoriente de la antaŭa regurbo Kioto. Pro ĝia apudeco al la estinta regurbo, referencoj pri Lago Bivo ofte aperas en la Japanlingva literaturo, precipe en la poezio kaj en la historiaj rakontoj pri bataloj.
Areo kaj uzado
La surfaco de ĉi tiu lago estas ĉirkaŭ 670 km², kio estas pli granda ol la insulo Aŭaĝi. Malgrandaj riveroj dreniĝas ekde la ĉirkaŭantaj montoj en Lagon Bivon. La lago konstituas akvorezervujon por la urboj de Kioto kaj Ōtsu kaj estas multvalora resurso por apudaj ŝtofaj industrioj. Ĝi provizas per trinkebla akvo por ĉirkaŭ 15 milionoj da personoj en la regiono. La lago estas taŭga vivloko por nesalakvaj fiŝoj, inkluzive specioj el la familio de la Salmonedoj.
Ĝi vivtenas marokulturan industrion. La laga supraĵo printempe plialtiĝas kun ĉirkaŭ tri metroj pro al fandiĝanta neĝo kaj pro printempaj pluvoj, kaj aŭtune post tajfunaj pluvoj. Ĝia ĉefa elfluejo estas la Seta-rivero, kiu poste estiĝas la Jodo-rivero kaj enfluas en la Osakan Golfon apud la samnoma urbo.
La kanalo de la lago Bivo, konstruita dum la tardaj 1890-aj jaroj kaj poste pligrandigita dum la regadperiodo de Imperiestro Taishō, ludis gravan rolon por la revigligado de la industria vivo de Kioto, post kruta kadukiĝo sekve de la transigo de la ĉefurbo al Tokio.
Lago Bivo gastigas popularajn plaĝojn laŭlonge de la sudokcidenta lagobordo, precipe, ekzemple, Ŝiga Strando kaj Omi Maiko. La Mizunomori Akva Botanika ĝardeno ankaŭ estas interesa.
Natura historio de la lago
Lago Bivo originis tektone kaj estas unu el la dudek pli maljunaj lagoj de la tero, datiĝante de preskaŭ 4 milionoj da jaroj. Tiu longa kontinua aĝo estas permesinta la disvolviĝon de rimarkinde diversa ekosistemo en la lago. Biologoj estas priskribintaj 1100 specojn de vivuloj en la lago, inkluzive 58 endemiajn speciojn, kio signifas ke tiuj ĉi ne estas troveblaj aliloke sur la tero. Lago Bivo estas ankaŭ grava loko por akvobirdoj . Proksimume 5 mil da akvobirdoj vizitas ĉiujare Lagon Bivon. Freŝdate la biodiverseco de la lago grave malbone estas influita, ŝuldite al la infestado de fremdaj fiŝoj el la familio de la sunperkedoj : iuj specioj el la genro Micropterus kaj la specio Lepomis macrochirus.
Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), Lago Biŭa estas nesalakva tutmondaj 200-regiono el la orientazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono.
Pro ĝia apudeco al la antikva ĉefurbo Ōcu, referencoj al Biŭa aperis ofte en Japanlingva literaturo, aparte en poezio kaj en historia rakontoj pri bataloj, bataloj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
En Esperanto
- De dinamika Lago Biŭa al la mondo de Takao Yamaguchi. Kyoto: MP Miyaobi Publishing Co, 2016.