Aude

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri departemento. Por la samnoma rivero, vidu Aude (rivero).
Aude
Insigno de Aude
Situo de Aude
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Numero 11
Prefektejo Karkasuno
Subprefektejoj Limoux
Narbonne
Prezidanto de la
departementa konsilio
André Viola
Prefekto {{{prefekto}}}
Statistikaĵoj
Loĝantaro 376 028 (2021)
Areo 6 139 km²
Loĝdenso 61 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 35
Komunumaroj 19
Komunumoj 438
vdr

Aude [od], aŭ okcitanlingve Aude [aŭde], estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi etendiĝas sur 6 139 km2 kaj ĝi havis 363 188 loĝantojn en la jaro 2012[1]. La departemento enhavas 438 komunumojn.

De Mediteraneo ĝis Pireneoj, Aude, kiun oni ankaŭ kromnomas la "Katara Lando", posedas grandan diversecon da pejzaĝoj kaj prestiĝaj lokoj.

Inter la vidindaĵoj de Aude estas la kasteloj de la katara lando, la mezepoka urbo Karkasuno, abatejoj kaj romanikaj klostroj, prahistoriaj grotoj, la rozaj flamengoj, kiuj vivas en la lagunoj de la marbordo. Vi ankaŭ povos promenadi sub la ombrejoj centjaraj de la Suda Kanalo, aŭ praktiki ĉiajn sportokupiĝojn en la montaro, same kiel ĉe la marbordo.

Sed ĉiukaze ne rezistu al la invito de la frandemaj plaĉoj, de la grandaj vinoj kaj la tuta "audea" gastronomio. En Aude estas la ebleco travivi feriojn eksterordinarajn!

Suda Kanalo

La konstruado en la 17-a jarcento de tiu ĉi verko longa je pli ol 240 km daŭris 14 jarojn. La Suda Kanalo (france : Canal du Midi ) posedas pli ol 350 kluzojn, pontojn, akveduktojn, inter kiuj kelkaj neniam estis transformitaj ekde sia oriĝino. Tiu ĉi ensemblo estis klasigita kiel Monda Kulturheredaĵo de la UNESKO en 1996.

La kanalo nun estas la plej bona rimedo por malkovri Aude-on, ĝian diversecon kaj riĉecon laŭlonge de la tricentjaraj arboj. De la flavaj ebenaĵoj de Lauragais-regiono ĝis la mediteranea marbordo, la navigado estas mirinde facila ! Vi troviĝos for de la streso kaj de la trafikstopadoj ! Laŭ la irvojo akva, ŝiphaltejoj aparte aranĝitaj permesos al vi malkovri la vilaĝojn, monumentojn, vinkelojn kaj restoraciojn. La haŭlovojo vin permesos ankaŭ ekskursi, bicikli au ludi " pétanque-on " (globludi).

Sportokupiĝoj en naturo

En Aude eblas praktiki ĉiusezone viajn preferitajn aktivaĵojn. Fiŝkaptado en la maro, velado aŭ nenifarado sur la strandoj, golfo en Carcassonne, sportoj en kurantaj akvoj aŭ kanuo en la Alta Valo de Aude, bonfartigado en la banejoj, aŭ ekskursado piede, rajde, montbicikle ĉie en la Katara Lando ĉio eblas!

Niaj vojoj aparte aranĝitaj por la ekskursado, kiel la fama "katara pado" aŭ la "Transéquestre" (longa rajdekskursovojo) vin transportos ĝis la pintlokoj de nia tumulta historio. Sekvu viajn dezirojn, plibonigu viajn rezultojn, tenu vian bonfarton fizikan malkovrante grandiozajn pejzaĝojn!

Kasteloj kaj monaĥejoj

La katara kastelo de Quéribus.

Quéribus, Lastours, Peyrepertuse, Termes, Villerouge-Termenès... de Corbières ĝis Pays d'Olmes impresaj mezepokaj fortresoj, kiujn oni ankaŭ kromnomas " vertigaj citadeloj ", akompanas la promenantojn pasantaj en la paŝoj de malaperinta religio.

Dank'al aranĝo de ekspozicioj pri diversaj temoj en ĉiu kastelo, tiu vojiro estas vera invito por revivi la epopeon de la Kataroj. En la Mezepoko la landetoj de Aude nombris ne malpli ol dudekon da monaĥejoj kaj priorejoj.

Hodiaŭ nia irvojo trapasas dekon da cisterciaj kaj benediktaj abatejoj, kiujn historio legacis al ni. Sub la monaĥejaj volboj sin sekvas la epokoj, de Fontfroide al St Papoul, de Lagrasse al St HilaireCaunes-Minervois la vojo de la abatejoj estas vojaĝo tra spaco kaj tempo. La mediteranea marbordo : La "audea" marbordo ĝuas 50 kilometrojn da fajnsablaj plaĝoj kun familiaj kaj tradiciaj banejoj, naturismaj vilaĝoj, ĉiam hommezuraj, kie ĉiaj aktivaĵojn estas proponataj al la turistoj. Ĉio estas je mallonga distanco de la majestaj landinternaj pejzaĝoj, kaj de la lagunoj, naturrezervejo kaj rifuĝejo por multaj animalaj specioj.

Sed oni ankaŭ povas sin dediĉi al navigaj okupiĝoj sur la multnombraj lagetoj ombrecaj, piede de la Nigra Montaro aŭ en la Pireneoj.

Gastronomio kaj vinoj

La "Aude-a" pasio por bonaj vinoj iĝis kvazaŭ rito, kvazaŭ tradicio. Blankaj, rozaj aŭ ruĝaj vinoj, la famo de la grandaj vinoj de Aude jam de longe transpasis la regionajn limojn : Corbières, Fitou, Minervois, Blanquette de Limoŭ (plej malnova ŝaŭmvino de la mondo), Clape-Quatourze, Cabardès, Malepère...

De la lokaj vinoj por la inicitoj ĝis la plej grandaj klasigitaj vinoj, la tuta vinopaletro prezentiĝas en tiuj vitejoj sub atlantikaj kaj mediteraneaj influoj.

Jam fama pro ĝiaj kasteloj kaj pejzaĝoj, Aude asertas sin pli kaj pli kiel grava gastronomia regiono. Dank'al ĝia geografia situo rezultas la "Aude-a" kuirarto el miksiĝo inter franca sudokcidenta kaj mediteranea tradicioj : fumaĵita fiŝaĵo, ostro, olivo en Minervois kaj ĉe la marbordo, " foie gras " (grashepataĵo) aŭ " confits " (graskonservitaj anasoj aŭ anseroj) en Lauragais, peklaĵoj en la Nigra Montaro, fromaĝoj el Pireneoj kaj Corbières, kaj ankaŭ la fama "cassoulet" (kasuleto : fazeoloj kun confits aŭ kolbasoj) el Castelnaudary kaj Carcassonne, kiu estas la ambasadoro de nia gastronomio!

Urboj kaj vilaĝoj

Carcassonne

Kvazaŭ mozaiko de urboj kaj vilaĝoj similas Aude al riĉa puzlo, kie ĉiu peco kunportas apartan lumon. Unuarange estas Carcassonne kaj Narbonne, sed ankaŭ multego da vilaĝetoj aŭtentikaj, kiuj ĉiuj siamaniere atestas pri la "Aude-a" diverseco: " circulades " (rondformaj vilaĝoj), florumitaj vilaĝoj, klasigitaj historiaj vilaĝoj, ktp Carcassonne plej granda mezepoka fortreso de Eŭropo estas ankaŭ klasigita de UNESKO kiel parton de la Monda Kulturheredaĵo. Ĝi entenas 3 kilometrojn da remparoj, 52 turojn, la grafkastelon, vera fortreso ene de la fortreso, la bazilikon, arkitektura juvelo kun siaj gotikaj kaj romanikaj stiloj. Narbonne la tiama ĉefurbo de romia provinco, pordo al la Mediteraneo, donacas al siaj vizitantoj la elstaran arkitekturon de la ĉefepiskopa palaco, kaj siajn malrektajn stratetojn.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj